ANTAUPAROLO
Vi tenas libreton kiu
estas antau chio praktika helpilo por chiuj kiuj
intencas gvidi Esperanto-kurson al iu ajn grupo lau
la t.n. Zagreba Metodo. Tiuj kiuj neniam antaue
renkontighis kun ghi unue tralegu la tutan libreton
kaj poste komencu instrui. Tiuj kiuj jam laboras
zagreb-metode bezonas ghin por orientighi kaj chefe
por uzi aldonajn ekzercojn laubezone kaj
lausituacie, bezonas ghin por organizi ekzamenojn
au fotokopii el ghi tekstojn de la kasedo au
solvojn de ekzercoj en la lernolibro.
La plej spertaj ne
bezonos ech sinpreparon por tute nova kurso. Sufichas
enjheti rigardon al la skemo pri ekspresaj kursoj
kaj, dum la memlerna periodo, elekti ekzercojn
aldonajn el chi tiu instrukciaro.
Multan
sukceson !
Z.T.
Januaro 1989
Enkonduko
En Zagrebo jam dum pli
ol dudek jaroj unu-sama grupo da pedagogoj komence en
Studenta Esperanto-Klubo kaj ekde 1972 en Internacia
Kultura Servo okupighas pri instruado de Esperanto en
elementaj lemejoj al infanoj inter 11 kaj 15
jaraghaj. Oni uzis por tio diversajn lernolibrojn. La
rezultoj estis nekontentigaj. Komence, en unua
lernojaro la gelemantoj progresas relative bone. En
dua jaro apenau estas progreso kaj en la tria oni
spertas ech regreson. Senescepte chiuj geinstruistoj
havis proksimume la samajn rezultojn. Ni
eksperimentis per diversaj lernolibroj, sed same
senespere. Post kelkaj jaroj firmighis la konvinkigho
ke la chefa kialo de tia malsukceso estas strukturo
de la lernolibroj kaj distribuo de la lernitajhoj en
ili. Simple, ni konstatis ke chiuj lernolibroj kiujn
ni uzis (poste ni komparis ankau plurajn aliajn
alilandajn) esence bazighis je transprenitaj
principoj pri instruado de naciaj fremdlingvoj. Tio
nepre kauzis la nenecesan longigadon de la lernprocezo
kaj malmotivigon de la gelemantoj.
Tial ni decidis
ellabori novan lernolibron kiu bazighas je la
strukturo de Esperanto mem. Unue ni esploris la
vortoftecon en parolata Esperanto. Surbaze de
surbendigajhoj el Lucerna Universala Kongreso de
Esperanto en 1979 estis komputile ellaborita
frekvencmorfemaro kiu montris ke nur 467 morfemoj
kovras 95% de la parolata teksto kaj ke en ghi
uzighas nur dudeko da afiksoj, preskau ne uzighas
participa sistemo. Konsiderante tiujn sciojn ni
ellaboris unuagradan lernilon - lernolibron kiu estis
liberigita de chio balasta, tiel ke komencantoj en
minimuma tempo ellernu sufichajhon por la plej
chiutagaj bezonoj.
Nun necesas prilumi la
faman disputon de esperantistoj chu Esperanto estas
tre facila (kiel ni propagandas) au tio ne estas
vero (kiel kontraudiras multaj)! Al tio bele
respondas jena diagramo por kiu la ideon donis al mi
simila diagramo de Stanly Nisbet en propagandilo de
Brita E-Asocio:
Ghi montras ke
Esperanto estas la plej facila kompare kun aliaj
lingvoj en la plej elementa nivelo (kiam proksimuma
diferenco estas 1:10, do Esperanton oni povas en tiu
nivelo lerni dekoble pli rapide ol iun ajn fremdan
nacian europan lingvon), sed tiu diferenco estas
chiam pli malgranda ju pli detale oni volas ghin
scii.
La Zagreba Metodo
zorgas nur pri la plej baza lingvokono - tiu nivelo
en kiu la diferenco inter Esperanto kaj aliaj lingvoj
estas la plej granda kaj sekve la plej evidenta. La
Zagreba lemolibro enhavas nur tion kio kovras la
A-sekcion en la diagramo kaj ghi transdonas la
parolkapablon per minimume necesa vortkono. La
Zagreba lernolibro evitas nenecesajhojn por homo kiu
kontentighas per lingvokono necesa al fremdlanda
turisto. En ghi ni instruas nur kvar vortojn pri la
homa korpo (kapo, mano, piedo, okulo), nur du vortojn
pri mebloj (tablo, segho), neniun vorton pri bestoj
ktp. Niaj esploroj montris ke tiujn vortojn oni ne
uzas en la chiutagaj konversacioj (vidu pri tio: Z.
Tishljar "Frekvencmorfemaro
de Parolata Esperanto", IKS, Zagreb, I982). Pliajn vortojn oni
instruu en pli superaj gradoj.
Chio tio ebligas al ni
maksimume rapide parolkapabligi la gelernantojn, kio
motivigas ilin al esperantisteco. Multaj estas
tiomgrade scivolaj ke ili pretas oferi du
semajnfinojn por lerni Esperanton - ech se tio por
ili estus forjhetita tempo. Sed se vi ofertos al ili
plurmonatan kurson en kiu ili lemos plurajn nivelojn
de la lingvo, ili ne pretos veni havante neniun ideon
pri praktika utileco de tiu lingvo. Tiuj kiuj venis
pro simpla scivolo por oferi siajn du semajnfinojn,
sukcesas per la Zagreba Metodo kompreni tutece la
strukturon de Esperanto, sukcesante ghin uzeti jam
por la plej elementaj bezonoj, ili pretas daurigi la
lemadon lau pli malrapida kaj pli longdaura ritmo.
Krome, identaj lernolibroj (pri kiuj ja disponas la
Zagreba Metodo) en pluraj naciaj lingvoj donas tujan
shancon por kuna lernado de Esperanto far de
gelemantoj el diversaj landoj kun diversaj gepatraj
lingvoj. Ankau se la grupoj el diversaj landoj volas
intershanghi vizitojn gravas ke ili lernu la saman
lernmaterialon, speciale pli malgrandaj infanoj. Se
ili ne lernas per identa lemolibro, ech post kelkjara
lernado tia renkontigho montras ke plejmulto kapablas
ech ne korekte saluti.
Finfine ni diru tion
kion multaj ne scias. La Zagreba Metodo estas scienca
realigo de la Zamenhofa ideo pri shlosiloj: atingi la
necesan minimumon. Sed en la epoko de Zamenhof oni ne
disponis pri komputiloj. Liaj shlosiloj entenis pli
ol 2000 vortojn inter kiuj ne trovighas pluraj kiuj
apartenas al la 500 plej oftaj en la nuntempa parola
uzo. Lin pro tio oni ne povas riprochi. Sed la ideo
estis ghusta. Nun la Zagreba Metodo donas al vi
konkretan manieron praktiki la Zamenhofan ideon pri
shlosiloj.