VORTAROJ KAJ HELPILOJ La proceso de tradukado konsistas el du momentoj. La unua estas ligita kun la tralego, kompreno kaj interpreto de la autora teksto. La chefa tasko de la tradukanto estas fari detalan semantikan kaj leksikan analizon de la teksto, amasigi richajn rezervojn de "fonaj" konoj, penetri en la profundon de la konteksto. Apenau tiam venas la dua momento - la vera rekreo de la originalo, la pena serchado de adekvataj solvoj inter la multaj variantoj. Sed antau la komenco de la tradukado, havigu al vi chiujn necesajn vortarojn kaj helpilojn. Bedaurinde, che ni en Bulgario tio estas tre malfacila afero, sed faru chion eblan - alimaniere vi riskas fari malagrablajn erarojn. Vi devas posedi almenau jenajn vortarojn: Plena Vortaro de Esperanto de E. Grosjean-Maupin k.a., kaj "Suplemento" de G. Waringhien; Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de G. Waringhien; Etimologia Vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg (1990); "6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj" de Csiszar Ada - Kalocsay Kalman; Proverbaro Esperanta de L. L, Zamenhof; Parnasa Gvidlibro; Esperanta Rimaro de G. Waringhien kaj R. Bernard; Esperanta Rimvortaro de Jonathan Cooley (1987); Esperantaj Sinonimoj de J. Ojalo (1985); Inversa Vortaro de Esperanto de Bernhard Pabst (1989); "Knedu min, Sinjorino" de Renato Corseti
k.a. - glosaro de tabuaj kaj Ghenerala Enciklopedio; Scienca kaj Teknika Terminaro de R. Haferkorn kaj d-ro
K. Dellian Marista Terminaro de Peter Glissold (Rickmansworth, Anglio, 1950); Tabuaj vortoj en Esperanto. Vortaro kun ekzemploj pri praktika uzado de Hektor Alos kaj Kiril Velkov (Vraca, 1991); Fervoja Terminaro de Edward M. Rosher (Rickmansworth, 1953); Esperanta Teknika Medicina Vortaro de d-ro Briquet (Bruxelles, 1932); Gastronomia Terminaro de E. Urban (Rotterdam, 1958); Mashinfaka Esperanto-Vortaro de E. Wuster (Leipzig, 1923); Militista Vortaro (Paris, 1955); Áúëãàðî-Åñïåðàíòñêè è Åñïåðàíòñêî-áúëãàðñêè ðå÷íèöè; Ðå÷íèê íà áúëãàðñêèÿ åçèê, èçäàíèå íà ÁÀÍ; Ôðàçåîëîãè÷åí ðå÷íèê íà áúëãàðñêèÿ åçèê, èçäàíèå íà ÁÀÍ; Áúëãàðñêè òúëêîâåí ðå÷íèê îò Ë.Àíäðåé÷èí è äð.; Áúëãàðñêè ñèíîíèìåí ðå÷íèê íà Ë.Íàíîâ è Àíè Íàíîâà; Ðå÷íèê íà ðåäêè, îñòàðåëè è äèàëåêòíè äóìè â ëèòåðàòóðàòà íè îò XIX è ÕÕ âåê îò Ñòåâàí Èë÷åâ; Ðå÷íèê íà ÷óæäèòå äóìè â áúëãàðñêèÿ åçèê îò Àë. Ìèëåâ è äð.; Áúëãàðñêè ðèìåí ðå÷íèê. Helpas ankau vortaroj de la franca, angla, itala, hispana kaj germana lingvoj, char Esperanto ofte imitas iliajn vortkonstruojn. Ni povus plilongigi la liston de la vortaroj, char chiu esperantisto, kiu decidis dedichi sin al tradukarto devas scii, ke ju pli da helpiloj li posedas, des pli bone. La senkondicha kaj blinda fido je unu vortaro (speciale kiam la tradukanto estas komencanto) povas plenigi la tradukon kun multaj eraroj. Vortaroj, enciklopedioj kaj diversaj aliaj helpiloj enhavantaj komentariojn pri la autoro kaj lia epoko estas multvaloraj konsilantoj de la tradukanto. Tute alia estas la fakto, ke multaj el la cititaj vortaroj jam delonge estas bibliografiaj maloftajhoj. Surbaze de mia propra praktiko mi aldonos al tiuj chi helpiloj kelkajn aliajn, kiuj faciligos vian laboron. Unue, se vi regas fremdan lingvon, ne estos superflue, se vi, tradukante en Esperanton, "intershanghus sperton" kun viaj kolegoj, kiuj jam tradukis la saman tekston en tiun fremdan lingvon. Foje, kiam vi kunpushighas kun obstakloj en iu malfacila teksto, ili povus sugesti al vi iujn ideojn. La tradukoj ankau maljunighas kaj ofte, post kelkaj jardekoj aperas opinioj, ke oni devas denove traduki iun literaturan verkon, por ke ghi respondu al la nova etapo de la evoluo de la lingvo au forjheti iujn erarojn au preterlasojn en la malnovaj tradukoj. Tiaokaze mi rekomendas al vi nepre havigi al si tiujn malnovajn tradukojn. Sed atentu: ne legu ilin antaue, char ekzistas granda danghero, ke ili trompu, erarigu vin. Post kiam vi finos vian tradukon, tre atente tralegu ilin kaj ankorau pli atente komparu vian kun la malnova traduko. Kaj se necesas, prenu de ghi apartajn, pli sukcesajn vortetojn. Kaj chiam memoru: via nova traduko nepre devas esti sur pli alta shtupo ol la antaua. Nur tiamaniere vi pravigos la publikigon de la nova traduko. Bedaurinde, la praktiko che ni en Bulgario montras, ke iufoje aperas novaj tradukoj, kiuj ne chiam estas ech je la nivelo de la malnovaj. Chu estas pro manko de bibliografio de la ghis nun publikigitaj tradukoj? Chu pro tio, ke la tradukinto simple ne sciis, ke la verko jam estis tradukita? Sed estas faktoj, kiuj parolas pri ambicioj ekscesaj iufoje, de personoj, kiuj deziras pruvi superecon antau siaj konkurantoj en la tradukarto. Ve, tiuj ambicioj ofte estas senbazaj kaj finfine temas pri superflua anstatauigo, pri superflua malshparo de laboro kaj monrimedoj, dum samtempe aliaj autoroj kaj verkoj atendas sian tradukonton. |