ALDONO DE LA TRADUKINTO
            En supra verko la profunda konsekvenca pensulo
            pruvas, ke estas neeble revi pri starigo de paca ordo
            tiel longe, kiel ni adorados patriotismon-naciismon.
            Liaj pensoj, kiel kutime che geniuloj, antaurapidis
            kelkajn jardekojn au -centojn. Li ekkonis la kauzon
            de malbono, penegas pruvi neceson radikale forigi
            ghin, montras la irotan vojon, sed pri necesa por tio
            rimedo li ne parolas. Eble li tiam ankorau ne konis
            ghin. Tiun rimedon donacis al ni alia geniulo el
            Oriento — kreinto de esperanto. Chiuj penadoj
            interfratigi popolojn, starigi mondan
            shtatfederacion, chiuj kosmopolitaj revoj devis resti
            senfruktaj tiel longe, kiel mankis al la homaro la
            ilo, kiu kunigas homojn — mankis la komuna lingvo.
            Nun ni konas la celon kaj la vojon al ghi; en
            esperanto ni posedas por tio certan ilon, kaj
            espereble post la milito la por paco batalanta armeo
            kolose kreskos. Tial kuraghe kaj senkompromise batalu
            ni por pli prudenta, felicha kaj hominda estonto! En
            tiu batalo ni ne restos solaj: kiel diris iu
            socialista parlamentano, post la milito milionoj
            donos al si solenan promeson labori, por ke ne
            ripetighu tiu malhonora, terura malfelicho.
            Ke la ideoj de Tolstoj trovas anojn en la nuna
            mondo, pruvas eltiro el jena responda letero de
            homarano al pia naciisto:
            Ke internaciigi ne estas samvalora al sennaciigi
            mi komprenas, kaj lau mia opinio ne esperanto devigos
            la naciojn forjheti siajn lingvojn, sed la propra
            spirita profito de popoloj instigos ilin al tio.
            Kial vi pensas, ke Dio volas, ke estu nacioj?
            Adamo kaj Evo certe estis nek Hebreoj nek Germanoj.
            Kaj longajn jarcentojn ghis la babela fierigho homoj
            estis simple homoj. La estighon de nacioj Biblio
            prezentas al ni kiel Dian punon pro homaj pekoj. Chu
            Dio povas voli punon, mizeron? Ne, Dio chesus esti
            Dio, se Li volus tion, Li estas ja Bono mem. Ni mem
            punas nin per niaj pekoj, puno estas konsekvenco de
            peko, kaj la homo penas liberighi de pekoj certe ne
            tiacele por esti punata. Estus ja frenezulo, kiu ne
            penadus liberighi de propekaj punoj, kiel malsanoj,
            mizeroj, morto, infero. Kial ne peni liberighi de
            peko — nacia fiero, kaj de ghia puno — naciismo?
            Vi skribas, ke "ne ekzistas nura arto; same
            kiel ankau ne ekzistas pura homo." Certe
            la kompreno "arto" au "homo"
            chiam estas realigata individue, chiu individuo havas
            ecojn, kiuj lasas diferencigi ghin de ceteraj. Sed
            homo chiam restas homo; li povas diferenci nur je
            malgravaj, eksteraj, de viv-kondichoj, klimato, agho
            dependantaj ecoj: la diferenco estas nur rasa, sed ne
            arta. La homo naskighas ne kun difinita nacio, sed
            kun de gepatroj heredataj fizikaj ecoj, kiuj estas
            similaj al rasaj ecoj de liaj prauloj. Kaj tiuj
            heredataj ecoj ne estas absolutaj: post kelkaj
            generacioj negron au Mongolon oni povas shanghi en
            Europanon kaj reen. Cetere rasaj, eksteraj diferencoj
            chiam ja restos, char restos diferenco en klimato,
            vivkondichoj, okupo, ktp. Sed tio ne estas ja grava:
            inter anoj de unu nacio ni povas ja ankau konstati
            plej grandan diverson de eksteraj ecoj, kio ne
            malhelpas, ke ili konsideru sin kiel unu popolon.
            Grava estas nur, ke ni denove faru unu grandan homan
            familion, ke ni parolu unu lingvon (estas ja
            sensencajho, se unu familio havus multajn lingvojn).
            Kiom mi pripensadas tion, mi ne povas trovi iun
            logike motiveblan argumenton por konservo de naciaj
            lingvoj. La pastraro bedaurinde kaj malprofite por
            religio chiam tiel konservativa kaj preskau ne
            kapabla trovi novajn irotajn vojojn, diradas,
            defendante naciismon, ke Dio ne volas unuformecon.
            Certe Dio efektivigis multegajn kreitajh-eblojn, sed
            en tiu diverso Li konservis unuecon; aliel estus
            farighinta hhaoso. Estas ajhoj, kiuj nepre devas esti
            unikaj, ekzemple, religio, moralo, rajto ktp. Al tiuj
            ajhoj apartenas ankau lingvo, char ghia tasko
            konsistas ja en tio, ke ghi estas ilo por
            intershangho de pensoj, sentoj, kaj char chiuj homoj
            estas kapablaj al pensoj kaj sentoj, tiu ilo devas
            esti komuna al chiuj. Tion ja komprenas chiu
            esperantisto. Sed strange, multaj el ili rezonadas
            jene: certe, ilo elpensita de d-ro Zamenhof estas
            bonega kaj taugas por chio, ni tamen aplikados tiun
            universalan por chio taugan ilon nur de tempo al
            tempo, plejparte tamen ni ludos kun nia nur loke
            tauga ilo. Chu oni povus trovi tiel malprudentan
            terkulturiston, kiu kvankam posedus la plej modernajn
            mashinojn, de tempo al tempo laborus per primitivaj
            antikvaj iloj nur tial, ke liaj prapatroj laboris per
            ili? Oni devas ja konstati tiun bedaurindan fakton,
            ke nuntempaj homoj anstatau lasi lingvon servi al si,
            mem farighis servantoj al lingvo. Dum lastaj
            jarcentoj lukse ekfloris kulto de propra nacia
            lingvo, kaj oni devas konsenti, ke ni nur duone estas
            kristanoj, kaj ke krom Kristo ni adoras ne oran
            bovidon, sed ne pli racian idolon — ilon, lingvon.
            Kaj ke ni vere ghin adoras, ech pli multe ol Kriston,
            tion ne pridisputeble klare pruvas la nuna milito,
            kiam homoj malkonfesas la kristan am-ordonon, kaj la
            ligon per lingva komuneco konsideras kiel pli gravan
            ol komunecon de religio. Nuntempa homo, precipe
            pastraro, kompreneble hipokrite ne volas vidi tion.
            Kiu metiisto, povante produktadi per unu mashino
            tiel same multajn kaj bonajn ajhojn, kiel per kelke
            da ili, achetus du au pli da ili? Se li tion tamen
            farus, li estus minimume malshparema. Chu ne estas
            tia sama nepardonebla malshparemo devigi niajn
            infanojn anstatau unu por chio suficha lingvo studi
            du lingvojn? Kristo ja diris, ke ech por chiu
            nenecesa vorto ni devos doni kalkulon! Kaj due,
            kiacele krei nacian literaturon? Tio ja estus
            nepardonebla perdo de fortoj kaj mono!
            Vi skribas, ke "chiam la naciaj okazintajhoj
            kaj cirkonstancoj naskis literaturajn konsekvencojn".
            Certe, sed estus ja estinta felicho por la homaro, se
            la pliparto el tiuj literaturajhoj estus ne aperinta.
            Kaj se kelkaj el ili estas vere gravaj kaj bonaj, ili
            povas ja aperi en homara lingvo. Nun ni vidas, ekz.,
            ke Usono havas aliajn interesojn, ol Anglio au
            Australio, kaj
            tamen tiuj diferencaj interesoj povas reflektighi en
            unulingva literaturo.
            Vi skribas, ke "chiu homo nepre aperas en iu
            ajn formo, ekz., Germano, Franco, Chino". Sed
            tio estas ja tute malvera. El infano, farante al ghi
            nenian devigon, vi povas fari iun ajn nacianon. Mi
            petas vin pri konsilo, per kiu metodo au instrumento
            (eble mikroskopo?) oni povas ekkoni la naciecon de
            kelkmonata infano? Ech kiam mia filineto estos
            plenagha, neniu Litovo povos ekkoni, ke shi devenas
            de litovaj gepatroj. Se mi ne estus dirinta, ke mi
            estas Litovo, vi nur povus konstati, ke mi ne estas
            Germano, char mi parolas malbone germane, sed de kia
            nacieco mi estas, tion vi ne ekkonus per iaj ajn
            rimedoj. Ne, la homo naskighas simple kiel homo, kaj
            nur la eksteraj cirkonstancoj faras el li nacianon.
            Kaj se ni volas rajte opinii nin prudentaj kreajhoj,
            ni devas penadi, ke sur la estontajn homidojn ne estu
            surmetataj la malbenitaj katenoj de naciismo. La
            homido, venanta en la mondon simple kiel homo, devas
            ankau resti simple homo. For la dividilon, la idolon,
            la malpaciganton — naciismon! La homaro estas
            malsanega, ghi vershas sangon kiel preskau en
            antaumorta agonio. Estus ja acha kuracisto, kiu penus
            nur haltigi sangon kaj por kelkaj minutoj havigi
            plibonighon, lasante la esencon de malsano ech ne
            ektushita. Tiaj kuracistoj estus ni, penantaj
            interfratigi popolojn, sed lasantaj la kauzon de
            malpacadoj — naciismon. Vi diras, ke estas necese
            forigi ne drinkemon, sed trodrinkemon. Kaj tio donas,
            kiel konate, nenian rezulton. Des pli che naciismo,
            kiu estas ja esence malsaghajho. Chu povas homo
            samtempe adoradi malsaghajhon — naciismon kaj
            penadi starigi prudentan, pacan homarordon?
            Vi skribas, ke "esperanto estas helplingvo".
            Certe, sed de ni ja dependas uzadi ghin chiam au nur
            kiel helpilon. Certe longan tempon, eble jarcentojn,
            por grandaj nacioj esperanto restos helplingvo. Sed
            tio ne malhelpos, ke malgrandaj popoloj pli frue
            forjhetos siajn lingvojn, shanghante ilin je
            esperanto. Tion memori estas necese ankau al
            grandnacianoj, por ke ili povu konsideri naciismon
            kiel historian fenomenon kaj donante al ghi tempan
            kaj lokan servon, chiam memoru, ke estonto apartenas
            simple al homaro, kaj ke tial sole homaraj interesoj
            estas vere realaj kaj meritas postuli nian
            vivdedichon je sia servo. Konsiderante tion, oni
            devus en naciaj lingvoj verki nur tion, kio havas nur
            lokan kaj tempan intereson; la verkisto, volanta, ke
            liaj pensoj estu legataj sur chiuj lokoj de l'
            terglobo kaj dum multaj jarcentoj, nepre verku en
            esperanto. Vi eble diros, ke esperanto dum jarcentoj
            multe shanghighos. Certe, sed naciaj lingvoj ankau
            shanghighas kaj neniu nuntempulo povas legi sian
            nacian literaturon, verkitan antau mil jaroj, ne
            preparante sin por tio. Kaj char esperanto estas
            nekompareble pli facila, ol iu ajn nacia lingvo, niaj
            posteuloj ech post multaj jarcentoj au jarmiloj
            bezonos vershajne ne pli grandan shlosilon ol
            Cefech'an por facile kompreni niajn verkojn. Nur estu
            ni Homeroj au Virgiloj, nur meritu ni esti legataj!
            Se en esperanto ni laudados nian naciismon, por niaj
            posteuloj ni certe estos ridindaj kaj ili estos
            sufiche prudentaj por lasi putrighi niajn infanajn
            verketojn.
            Ne, vi povas esti trankvila, esperanto devigos
            neniun chesi uzadi sian gepatran lingvon, — la
            naciaj lingvoj malaperos, char ili farighos
            senutilaj, char la propra intereso devigos homojn
            shpari sian tempon pli kaj pli.
            Estis tempo, kiam homo havis interesojn nur en sia
            vilagho, komunumo, kaj tiam sufichis al li lia
            regiona dialekto; nun chiu homo havas interesojn en
            tuta shtato kaj li bezonas nacian, shtatan lingvon.
            Kvankam ekzistas ankorau protektantoj al regionaj
            dialektoj, tamen tiuj lastaj rapide kiel malnecesaj
            malaperas, kaj oni ne bezonas esti profeto por
            antaudiri plenegan venkon de unu vera nacia, shtata
            lingvo. Ni vivas en transira periodo: la shtato ne
            sufichas jam por ni, chiam pli kaj pli multaj homoj
            ekhavas interesojn en tuta mondo, la scenejo de
            vivagado de venontaj generacioj estos la tuta mondo.
            Kaj kiel antau la shtata lingvo malaperas pro sia
            senutileco regionaj dialektoj, tiel antau la monda
            lingvo ankau pro sia senutileco malaperos la naciaj
            lingvoj. Vi eble diros, ke regionaj dialektoj estas
            specoj de nacia lingvo kaj tial ili povas facile
            droni en maro de samnacia lingvo. Certe, sed chu niaj
            naciaj lingvoj ne estas specoj de nia prapatra aria
            lingvo, kaj chu esperanto ne entenas la chefajn
            trajtojn de niaj naciaj lingvoj? Se niaj prapatroj,
            forlasinte lokon de antaua komuna loghado kaj
            disirintaj en diversajn landojn, preskau ne havante
            plu iun komunikighon kun siaj fratoj, iom post iom
            malproksimighis ankau en lingvo unu de alia, chu ne
            estas devo de ni, iliaj idoj, forigi el niaj lingvoj
            apartajhojn kaj denove paroli unu lingvon? Nian
            komunikighon ja malhelpas jam nek montoj, nek maroj,
            kaj por ni estas nenia racia pravigo de nia
            mult-lingveco. Kial kontraustari al tempofluo? La
            neprudenta homa kontraustaro kontrau la en pli fortaj
            manoj de Eternulo disvolvighanta historia evoluo
            povas ja kompreneble signifi nenion. Se ni ne volas
            simili Don Kihhotojn, se ni volas uzi niajn fortojn
            por io, kio havas eternan valoron, ni ne devas kiel
            miopaj naciistoj okupadi nin per ne nur malsagha, sed
            evidente malutila dancrondo chirkau la idolacho,
            konsistanta el diversaj naciaj chifonajhoj, sed devas
            penadi malfermi la okulojn al niaj kunfratoj por
            venontaj, havantan dauran valoron aferoj.
            La naciisto, legante la supron, vershajne
            ekpensos, ke se malaperos naciismo, la mondo devos
            prezenti unutonan bildon, ke restos nenio, por kio la
            homo povus entuziasmighi, por kio li ghoje oferus
            sian vivon, same kiel por militemulo la starigo de
            pacordo shajnas preskau samvalora al morto de homara
            vivo. Estas kompreneble, ke por homo, komprenanta la
            vivon nur kiel elmontron de fizika forto, la forigo
            de eblo elmontri tiun fizikan forton en detruado,
            devas ekshajni kvazau morto de l' homaro. Kaj la
            starigo de paca ordo vere kauzos morton, morton ne de
            l' homaro, sed de kulto de fizika detruanta forto, de
            milita kulto. Sed sur loko de tiu mortinta kulto de
            detruado elkreskos kulto de kreemo. Tiuj milionoj da
            homoj kaj miliardoj da mono, kies utilon por la
            homaro oni ne nur ne povas egaligi al nulo, sed kies
            efikon oni devas konsideri kiel plej malutilan por la
            homa speco, dum paca ordo estos utiligataj por
            produktado de ajhoj, necesaj por igi vivinda nian
            vivon. Homara bonstato kreskos rapide, chiuj homoj
            ekhavos tempon por spiritaj interesoj. Chu tio estos
            morto de l' homaro?
            Kaj la forigo de l' naciismo ne nur liberigos nin
            de multaj militkauzoj kaj ebligos veran kristanan
            amon, sed liberigos ankau de neprodukta malshparado
            de spiritaj fortoj. Liberighinte de niaj enuigaj
            malindaj disputoj pri tio, kiel ni povus altrudi
            niajn lingvon kaj kutimojn al aliaj ofte subpremataj
            popoloj, ni povus libere okupi nin per penado
            enkonduki en la vivo niajn idealojn el vero, bono kaj
            belo. Chu tio ne estas inda celo, al kiu ni povus
            entuziasme oferi nian vivon? Kompare kun tio, chu ne
            estas malpurajho la nun tiel adorata naciismo? Ne, ne
            unutonecon de l' vivo kauzos la forigo de la
            naciismo, sed ghian plirichighon je spiritaj
            interesoj.
            Vivu esperanto, komence kiel helplingvo, poste
            kiel mondlingvo!
            Kaj kiel maljunulo Simeon, atendante la savon de
            l' mondo, ekvidinte infaneton Jesuo, povis morti
            konsolita, sciante, ke jam komencighis la savofero,
            tiel ni, kunvivantaj la infanajn tagojn de esperanto,
            povas esti konsolitaj kaj certaj, ke homarfrateco jam
            efektivighas kaj baldau farighos fakto. Haltigi fluon
            de l' tempo ni ne povas, plifaciligi kaj plirapidigi
            ghin estas nia tasko. Progreso antauenpashas
            piedpremante tradicion; popolamaso nur nevole
            adiaudiras al tradicio, ghi penas haltigi progreson.
            Ni chiuj volas konsideri nin kiel kulturajn,
            progresemajn homojn. Tial ne agu ni kiel popolamaso
            blinde sindona al tradicio, liberigu ni nin de tio,
            kies malutilon kaj nehaltigeblon ni ekkonis.
            For la naciismon, vivu la homaro !