IV
            Oni povas kompate auskultadi tiun sensencajhon,
            kiun babilas malforta, maljuna, nearmita frenezulo en
            sia chapelacho kaj mantelacho, ech ne kontraudiri al
            li kaj ech sherce konsenti kun li; sed kiam tio estas
            tuta amaso el impertinentaj frenezuloj, elshirintaj
            sin el sia enfermejo, kaj se tiu amaso de kapo ghis
            piedoj estas armita per akraj ponardoj, sabroj kaj
            shargitaj revolveroj kaj en hazardo svingas tiujn
            mortigajn armilojn, — oni ne povas ne nur sherce
            konsenti kun ili, sed ech ne unu minuton esti
            trankvila. Tiel same la ekscitighstato prezentas sin,
            kiun elvokis la francaj festoj, en kiu trovighas nun
            la franca kaj rusa registaroj. Char la homoj,
            infektighintaj nun de epidemio, posedas plej terurajn
            ilojn de mortigo. kaj ruinigo.
            Vere, en chiuj paroladoj, en chiuj tostoj,
            eldiritaj dum tiuj festenoj, en chiuj artikoloj pri
            tiuj festenoj senflankighe estis parolate, ke la
            signifo de chio okazanta konsistas en la certigo de
            paco. Ech la anoj de milito parolis ne pri malamo
            kontrau deshirantoj de provincoj, sed pri ia amo,
            kiu iel malamas.
            Sed estas ja konata la ruzo de chiuj
            anim-malsanuloj, kaj rekte tiu persista ripetado, ke
            ni ne volas militon, sed volas pacon, kaj la
            silentado pri tio, pri kio chiuj pensas, faras plej
            minacantan fenomenon.
            En sia responda tosto dum la tagmangho en la
            palaco de la Elizeoj, la rusa ambasadoro diris:
            "Antau ol eldiri toston, sur kiu resonos el
            profundego de koroj ne nur chiuj trovighantaj inter
            tiuj chi muroj, sed tiel same kaj kun sama forto
            ankau chiuj tiuj, kies koroj malproksime kaj
            proksime sur chiuj punktoj de belega Francio, egale
            kiel ankau de tuta Rusio, batas en nuna minuto
            unisone kun nia, — permesu al mi esprimi al vi nian
            profundan dankon por la salutaj vortoj, kiujn vi
            turnis al admiralo, kiun la caro komisiis redoni la
            Kronshtatan viziton. Che via alta influo, kiun vi
            ghuas, viaj vortoj karakterizas la veran signifon de
            belegaj pacaj solenoj, festataj kun tia
            mirinda unuanimeco, lojalo kaj purkoreco."
            Tiel same per nenio pravigata aludo je paco
            trovighas en la parolado de 1' franca Prezidanto.
            "La amkatenoj, kunligantaj Rusion kaj
            Francion", li diris, "kaj antau du jaroj
            firmigitaj per kortushantaj manifestacioj, kies
            objekto estis nia shiparo en Kronshtato, kun chiu
            tago farighas pli intima, kaj la honesta intershangho
            de niaj amikaj sentoj devas entuziasmigi chiujn
            tiujn, por kiuj estas kara la bonfaro de paco,
            konfido kaj sendanghereco", ktp.
            En unu kaj en alia parolado tute neatendite kaj
            sen ia motivo oni parolas pri bonfaroj de paco kaj
            pri pacaj solenajhoj.
            Tio sama trovighas ankau en la telegramoj, kiujn
            intershanghis rusa Imperiestro kaj franca Prezidanto.
            Rusa Imperiestro telegrafas:
            "En momento, kiam la rusa eskadro forlasas
            Francion, mia koro devigas min esprimi al vi, kiel mi
            estas kortushita kaj danka por la varma kaj belega
            akcepto, kiun mia shiparo trovis chie sur franca
            tero. La atestoj de viva simpatio, kiuj manifestighis
            ankorau unufoje kun tia elokvento, aldonos novan
            chenon altiuj, kiuj unuigas la du landojn, kaj
            kunhelpos, mi esperas, al fortikigo de ghenerala
            paco, objekto de viaj penadoj kaj de viaj konstantaj
            deziroj", ktp.
            La franca Prezidanto en sia responda telegramo
            diras:
            "La depeshon, por kiu mi dankas vian moshton,
            mi ricevis, kiam mi forlasis Tulonon por reveni
            Parizon. La bela eskadro, sur kiu mi havis la
            kontenton saluti la rusan flagon en franca akvaro, la
            kora akcepto, kiun viaj bravaj maristoj renkontis
            chie en Francio, unu plian fojon atestas pri sincera
            simpatio, kiu unuigas niajn du landojn. Samtempe ili
            atestas pri profunda konfido je bonfara influo, kiun
            povas efiki kune du grandaj nacioj sindonaj al
            pacafero."
            Denove en ambau telegramoj tute nekonvene estas
            aludita paco, havanta nenion komunan kun la festoj de
            maristoj.
            Estas neniu parolado, neniu artikolo, en kiu oni
            ne parolus, ke la celo de tiuj chiuj orgioj estas
            paco de Europo. Dum tagmangho, kiun donas la
            reprezentantoj de rusa gazetaro, chiuj parolas pri
            paco. S-ro Zola, kiu antau nelonge skribis, ke la
            milito estas necesa kaj ech utila, kaj s-ro Voque,
            kiu ne unufoje gazete eldiradis tion saman, ne
            parolas ech vorton pri milito, sed parolas nur pri
            paco. La kunsidoj de parlamentoj komencighas per
            paroladoj pri pasintaj festoj; la oratoroj certigas,
            ke tiuj festoj estas proklamo de paco al Europo.
            Simile, kiel homo, veninta en pacan societon kaj
            fervore che chiu okazo penanta kredigi la
            cheestantojn, ke li tute ne havas intencon elbati la
            dentojn al iu ajn, subbatadi la okulojn kaj rompadi
            la manojn, sed intencas nur pace pasigi vesperon.
            "Neniu ja pridubas tion", oni volas diri al
            li. "Se vi tamen havas tiajn abomenajn
            intencojn, almenau ne ekkuraghu paroli pri ili."
            En multaj artikoloj skribitaj pri festoj ech klare
            kaj naive estis elparolata la kontento, ke dum la
            festoj neniu eldiris tion, kion tacitu consensu estis
            decidite kashi de chiuj, kaj ke nur unu ne singarda
            homo, tuj forigita de polico, ekkriis tion, kion
            chiuj pensis, nome: a bas l'Allemagne!
            Tiel la infanoj iafoje estas tiel ghojaj, ke ili
            kashis sian petolon, sed la ghojo perhhdas ilin.
            Kaj kial tiel ghoji, ke neniu diris pri milito, se
            ni vere ne pensas pri ghi?
            V
            Neniu pensas pri milito, sed nur miliardoj estas
            elspezataj por militaj preparoj kaj milionoj da homoj
            staras che pafilo en Rusio kaj Francio.
            "Sed tio estas farata por garantii pacon. Si
            vis pacem para bellum. (Se vi volas pacon,
            preparu militon) (*). L'empire c'est la paix, la
            republique c'est la paix. (La imperio estas paco,
            la respubliko estas paco.)
            Sed se estas tiel, kial do che ni en Rusio ne nur
            en chiuj jhurnaloj kaj gazetoj, eldonataj por tiel
            nomataj kleraj homoj, estas elmontrataj la strategiaj
            profitoj de nia alianco kun Francio por la militkazo
            kontrau Germanio, sed ech en Kamparana Sendito, gazeto
            eldonata de rusa registaro por popolo, estas
            inspirata al tiu malfelicha, de registaro trompita
            popolo, ke "amiki kun Francio ankau por Rusio
            estas utila kaj profita, char se spite de espero la
            nomitaj shtatoj (Germanio, Austrio, Italio)
            decidighus rompi la pacon kun Rusio, kvankam ghi kun
            Dia helpo ankau sola povus defendi sin kaj
            kontraustari al tre potenca malamika alianco, tio
            estus ne facila, kaj por sukcesa batalado estus
            necesaj grandaj oferoj kaj perdoj", ktp. (Katnpara
            Sendito, 1893, N° 43.)
            Kaj kial en chiuj francaj gimnazioj la historio
            estas instruata lau lernolibro, verkita de s-ro
            Lavisse, 21-a eldono, 1889, en kiu trovighas jeno :
            "Post kiam la ribelo de Komuno estis venkita,
            en Francio ne estis plu ribelata. Tuj post la milito
            ghi dedichis sin al laboro. Ghi pagis al Germanio sen
            malfacilo la grandegan kontribucion de kvin
            miliardoj. Sed Francio perdis sian militan laudon
            dum la jaro 1870. Ghi perdis parton de sia teritorio.
            Pli ol unu kaj duono milionoj da homoj, kiuj loghis
            en departementoj Haut-Rhin, Bas-Rhin kaj Moselle,
            kaj kiuj estis bonaj Francoj, estis devigataj
            farighi Germanoj. Ili ne submetighis al sia sorto.
            Ili abomenas Germanojn ; ili chiam esperas refarighi
            Francoj. Sed Germanio tenas sian konkerajhon, kaj tio
            estas granda lando, kies chiuj loghantoj sincere amas
            sian patrujon, kaj kies soldatoj estas bravaj,
            disciplinitaj. Por repreni de Germanio tion, kio
            estas de ni prenita, ni devas esti bonaj civitanoj
            kaj bonaj soldatoj. Por farighi bonaj soldatoj, vi
            devas lerni kompreni la historion de Francio.
            Historio de Francio montras al ni, ke en nia lando la
            filoj chiam venghis la malsukceson de siaj patroj. La
            Francoj, samtempuloj de Karlo VII, venghis siajn
            patrojn, venkitajn che Crecy, che Poitiers,
            che Aqtncourt... Kaj por vi, — infanoj
            edukataj nun en niaj lernejoj, — tasko estas venghi
            viajn patrojn, venkitajn che Sedan kaj Metz.
            Tio estas via devo, granda devo de via vivo. Vi
            devas pensi pri tio chiam... ", ktp.
            Sur malsupra parto de 1' pagho trovighas vico da
            demandoj, konformaj al la paragrafoj. La demandoj
            estas jenaj : " Kion perdis Francio, perdante
            partojn de sia teritorio? Kiom da Francoj farighis
            Germanoj che perdo de tiu teritorio? Chu tiuj Francoj
            amas Germanion? Kion ni devas fari por iam repreni la
            forpreniton de ni per Germanio?... "
            Krom tio estas ankorau "Pripenso pri la
            libro VII", kie trovighas, ke "la infanoj
            de Francio devas memori pri niaj malvenkoj en la jaro
            1870", ke "ili devas senti en sia koro la
            pezon de tiu rememoro", kaj ke "tiu
            rememoro ne devas ilin malkuraghigi: ghi devas kontraue
            veki en ili kuraghon ".
            Tial se ech en oficialaj paroladoj oni tre
            persiste parolas pri paco, al popolo, al junaj
            generacioj kaj ghenerale al chiuj Rusoj kaj Francoj
            kashite senflankighe estas inspirata la neceso,
            rajto, profito kaj ech heroeco de milito.
            "Ni ne pensas pri milito. Ni nur zorgas pri
            paco."
            Oni volas demandi : qui, diable, trompet-on
            ici? (kiun, diablo, oni trompas tie chi?), se oni
            devus tion demandi, kaj ne estus tre evidente, kiu
            estas tiu malfelicha trompito.
            La trompito estas tiu sama eterne trompata
            malsagha laboranta popolo, tiu sama, kiu per siaj
            kalozaj manoj konstruis tiujn shipojn, fortikajhojn,
            arsenalojn, kazematojn, pafilegojn, vaporshipojn,
            havenojn, pontojn kaj chiujn palacojn, salonegojn,
            estradojn kaj triumfajn pordojn, kompostis kaj presis
            chiujn tiujn gazetojn kaj librojn, akiris kaj
            alveturigis ciujn chi fazanojn, hortulanojn, ostrojn
            kaj vinojn, kiujn manghas kaj trinkas chiuj chi de
            tiu sama popolo elnutritaj, edukitaj kaj subtenataj
            homoj, kiuj trompante ghin, preparas al ghi la plej
            terurajn mizerojn ; chiam tiu sama bonanima malsagha
            popolo, kiu elstarigante siajn sanajn blankajn
            dentojn infane oscedas, naive ghojante je diversaj
            ornamitaj admiraloj kaj prezidantoj, je de vento
            blovataj flagoj kaj fajrajhoj, je tondranta muziko,
            kaj kiu ne havos tempon por returnighi, kiam estos
            plu nek admiraloj, nek prezidantoj, nek fiagoj, nek
            muziko, sed estos nur malseka dezerta kampo,
            malvarmo, malsato, enuo, antaue mortiganta malamiko,
            malantaue neforpermesanta estraro, sango, vundoj,
            suferoj, putrighantaj kadavroj kaj sensenca vana
            morto.
            Kaj homoj, tiaj samaj, kiel tiuj, kiuj nun
            festenas en Tulono kaj Parizo, sidos post bona
            tagmangho kun neeltrinkitaj glasoj da vino, kun
            cigaro en la dentoj, en nigra lana tendo kaj per
            pingloj distingos sur karto tiujn lokojn, kie oni
            bezonas lasi tiom da el tiu sama popolo konsistanta
            pafilegviando por preni tiun chi au tiun
            fortikajheton au por akiri tiun au alian rubandon
            au rangon.
            VI
            "Sed estas nenio simila, kaj estas neniaj
            militaj intencoj", oni respondas al ni post tio.
            "Estas nur, ke du popoloj sentantaj reciprokan
            simpation, elmontras tion unu al alia. Kia
            malbonajho, se la reprezentantoj de amika nacio estis
            akceptitaj kun aparta soleno kaj honorado de
            reprezentantoj de alia popolo? Kia malbonajho, se ech
            allasi, ke la alianco povas havi signifon de
            sindefendo kontrau pacon de Europo minacanta
            danghera najbaro?"
            Malbona estas tio, ke chio tio estas plej evidenta
            kaj impertinenta, per nenio pravigata malbona
            mensogo. Mensogo estas tiu subite aperinta ekskluziva
            amo de Rusoj al Francoj, kaj de Francoj al Rusoj; kaj
            mensogo estas sub tio suspektata nia neamo al
            Germanoj. Kaj ankorau pli granda mensogo estas tio,
            ke la celo de chiuj tiuj malkonvenaj kaj malsaghaj
            orgioj estas kvazaua subteno de europa paco.
            Ni chiuj scias, ke nek antaue, nek nun ni sentas
            ian apartan amon al Francoj, tiel same, ke ni nek
            antaue, nek nun sentis au sentas malamon kontrau
            Germanoj.
            Oni diras al ni, ke Germanio havas iajn intencojn
            kontrau Rusio, ke la triobla alianco minacas la
            europan pacon kaj nin, kaj ke nia alianco kun
            Francio ekvilibrigas la fortojn kaj tial certigas la
            pacon. Sed tiu certigo estas ja tiel evidente
            malsagha, ke la konscienco ne permesas serioze ghin
            rebati. Char por ke tio estu vera, t. e. por ke la
            alianco certigu la pacon, estas necese ke la fortoj
            estu matematike egalaj. Se la supereco nun trovighas
            sur la franco-rusa flanko, la danghero restas la
            sama. Ech pli granda: char se estis danghere, ke
            Vilhelmo, estranta la europan aliancon, rompos la
            pacon, estas ankorau pli danghere, ke Francio, tiu,
            kiu ne povas pacighi pri la perdo de siaj provincoj,
            faros tion. La triobla alianco nomis sin do ligo de
            paco, kaj por ni ghi estis ligo de milito. Tiel same
            nun la franco-rusa alianco ne povas esti konsiderata
            aliel ol kiel ligo de milito, kiu ghi ankau estas
            fakte.
            Kaj plue, se la paco dependas de la ekvilibro
            inter la fortoj, kiel oni difinos tiujn unuojn, inter
            kiuj estas necese starigi ekvilibron? Nun la Angloj
            diras, ke la alianco inter Francio kaj Rusio minacas
            ilin, kaj tial por ili estas necese starigi novan
            aliancon, kaj inter kiom da unuoj de aliancoj devas
            esti dividita Europo por ke estighu ekvilibro? Se do
            estas tiel, tiam en chiu societo de homoj la homo pli
            forta ol alia estas jam danghero, kaj ceteraj devas
            aliancighi por kontraustari al li.
            Oni demandas: "Kia malbonajho, se Francio kaj
            Rusio esprimis siajn reciprokajn simpatiojn por
            certigi pacon?"
            Malbono estas, ke tio estas mensogo, kaj la
            mensogo neniam estas dirata kaj neniam preterpasas
            nepunita.
            Diablo estas la hommortiganto kaj patro de
            mensogo. Kaj la mensogo chiam kondukas al hommortigo.
            Kaj en chi tiu okazo tio estas pli evidenta, ol iam
            ajn.
            Do tiel same, kiel nun, tiel ankau antau turka
            milito subite kvazau ekflamis amo de ni, Rusoj, al
            iaj fratoj Slavoj, kiujn neniu konis dum jarcentoj,
            dum Germanoj, Francoj, Angloj chiam estis kaj dauras
            esti nekompareble pli proksimaj kaj parencaj ol iaj
            Montenegranoj, Serboj, Bulgaroj. Komencighis tiaj
            samaj ghojoj, akceptoj, festoj ekscititaj de
            Aksakovoj kaj Katkovoj, kiujn oni rememoras nun en
            Parizo kiel modelojn de patriotismo. Tiam kiel nun
            oni parolis nur pri la reciproka subite ekbrulinta amo
            inter Rusoj kaj Slavoj. Komence tiel same, kiel nun
            en Parizo, tiam en Moskvo oni manghis, trinkis,
            parolis unu al alia sensencajhojn, estis kortushataj
            je siaj altaj sentoj, parolis pri la unuigho kaj
            paco, kaj prisilentis la chefajhon — pri la
            intencoj kontrau Turkio. La gazetoj disblovadis la
            ekscitighon; en la ludo iom post iom eniris la
            registaro. Levighis Serbio. Komencighis diplomataj
            notoj, duonoficialaj artikoloj; la gazetoj chiam pli
            kaj pli mensogis, elpensadis, ekscitighadis kaj
            finighis per tio, ke Aleksandro II, vere ne volinta
            la militon, devis konsenti je ghi, kaj farighis tio,
            kion ni scias: la pereo de centmiloj da senkulpaj
            homoj kaj la bestigho kaj malsaghigho de milionoj.
            Tio, kio okazis en Tulono kaj Parizo kaj nun plue
            farighas en gazetoj, evidente kondukas al tio sama
            au pli terura mizero. Tiel same komence sub la sonoj
            de "Dio gardu caron" kaj
            "Marsejezo" diversaj generaloj kaj
            ministroj trinkos por Francio, Rusio, por diversaj
            regimentoj, armeoj kaj shiparoj, presos sian
            mensogadon gazetoj; la senlabora amaso da richaj
            homoj, ne sciantaj kiel uzi sian tempon kaj monon,
            babilados patriotajn paroladojn disblovante la
            malamon al Germanio, kaj kiom ajn pacema estu
            Aleksandro III, la kondichoj farighos tiaj, ke li ne
            povos rifuzi militon, kiun postulos chiuj lin chirkauantaj,
            chiuj gazetoj kaj kiel tio chiam shajnas — la
            ghenerala opinio de tuta popolo. Kaj ne ekhavos ni
            tempon por rerigardi, kiam sur la paghoj de gazetoj
            aperos kutima, malbonon promesanta sensenca proklamo:
            "Per Dia favoro ni, plej autokrata granda
            Imperiestro de tuta Rusio, pola caro, grandduko de
            Finlando k. c. k. c, deklaras al chiuj niaj fidelaj
            regatoj, ke por la bono de tiuj konfiditaj al ni de
            Dio amataj niaj regatoj ni konsideras nian devon
            antau Dio sendi ilin al mortigado. Kun ili Dio",
            ktp.
            Oni eksonorigos la sonorilojn, vestighos en orajn
            sakojn la longharaj homoj kaj ekkomencos preghi por
            mortigado. Kaj komencighos denove la malnova, jam
            longe konata terura afero.
            Ekmovighos sub aspekto de patriotismo ekscitantaj
            homojn al malamo kaj mortigado gazetistoj, ghojante
            pri tio, ke ili ricevos duoblan profiton. Agemighos
            ghoje industriistoj, komercistoj, liverantoj al
            armeoj, atendante la duoblajn profitojn. Ekmovighos
            diversspecaj oficistoj, antauvidante la eblon shteli
            pli multe ol ili shtelas ordinare. Ekmovighos la
            militistaj estraroj, ricevantaj la duoblajn salajron
            kaj porciojn kaj esperatendantaj por la mortigo de
            homoj diversajn de ili alte shatatajn ludajhetojn:
            rubandojn, krucojn, galonojn, stelojn. Ekmovighos la
            senlaboraj sinjoroj kaj sinjorinoj, antaue
            anoncantaj sin por la Rugha Kruco, pretigantaj sin
            bandaghi tiujn, kiujn mortigos iliaj edzoj kaj
            fratoj, imagante al si, ke ili faras per tio plej
            kristanan aferon.
            Kaj surdigante en sia animo la malesperon per
            kantoj, malchasto kaj brando, ekmarshos la deshiritaj
            de paca laboro, de siaj edzinoj, patrinoj, infanoj
            homoj, centmiloj da simplaj bonaj homoj kun la iloj
            de mortigo en manoj tien, kien oni ilin pelos. Ili
            marshos, frostos, malsatos, malsanos, mortos de
            malsanoj, kaj fine venos al tiu loko, kie oni
            ekkomencos mortigi ilin po miloj, kaj ili mortigos po
            miloj, ne sciante mem kial, homojn, kiujn ili neniam
            vidis, kiuj faris al ili nenion kaj povas fari nenion
            malbonan.
            Kaj kiam estighos tiom da malsanuloj, vunditoj kaj
            mortigitoj, ke estos neniu por ilin kolekti, kaj kiam
            aero estos tiel infektita per tiu putranta
            pafilegviando, ke farighos malagrable ech al la
            estraro, tiam estos halto por iom da tempo, iel ajn
            oni kolektos la vunditojn, kunveturigos, kunmetos en
            amason ien ajn la malsanulojn, kaj la mortigitojn
            enterigos, supershutos ilin per kalko, kaj denove
            kondukos la tutan amason el trompitoj pluen, kaj
            kondukos ilin tiel tiom longe, ghis tio enuigos
            tiujn, kiuj elpensis ghin, au ghis tiuj, al kiuj tio
            estis necesa, ricevos chion, kio estis al ili necesa.
            Kaj denove sovaghighos, kruelighos, bestighos la
            homoj kaj malpliighos en mondo la amo, kaj
            komencighinta kristanigho de l' homaro denove
            retirighos por jardekoj au -centoj. Kaj denove tiuj
            homoj, al kiuj tio estas profita, kun konvinko
            parolos, ke se estis milito, tio signifas, ke ghi
            estas necesa, kaj denove oni preparos por tio la
            estontajn generaciojn, de infaneco malmoraligante
            ilin.
            
            * Rim. de l' trad. ; Certe
            ni rigardus kiel frenezulon tiun, kiu konsilus per
            flamo estingi bruladon, per malpurajho forlavi
            makulon, per veneno resanigi malsanulon au per
            mortbato reveki mortinton. Chu malplia frenezo estas
            por certigi pacon proponi militpreparadon? Kaj tamen
            la homoj, kiuj en siaj ceteraj vivdemandoj estas tiel
            prudentaj, ne vidas la frenezon de tiu propono. Kiu
            ne vidas la nunan mondkatastrofon kaj ne komprenas
            ghin, tiu estas malespere blinda. Sed kiu povas
            liberigi sin de tradicia pensmaniero kaj kapablas
            memstare pensi, devus ekvidi, kian pacon preparis al
            ni tiuj sofistoj-mensoguloj, kaj chiun elparolantan
            tiun achan frazon devus rigardi kiel mizeran
            trompiton au trompanton.