ESPERANTO
            KIEL KONSCIA CELO
            DE DU- AU PLURLINGVA
            INFANEDUKADO
            En la simpozio pri la
            "Rolo de Esperanto en la porpaca batalo" en
            1986 en Zagrebo oni klare konstatis, ke
            Esperanto-eduko ebligas chefe, ke la homoj tiel
            edukitaj ne permesas al siaj shtataj doktrinoj esti
            endoktrinitaj, konservante sian realisman distancon,
            havante siajn fontojn kaj povante distingi inter vero
            kaj propagando, sed aliflanke Esperanto ebligas
            kritike akcepti la "stratan" logikon pri
            idealigo de forta amika lando, sciante per siaj
            fontoj, ke ankau Usono ne estas paradizo, sekve ghi
            gardas sanan kaj realisman patriotismon. 
            Kiam oni decidas uzi
            Esperanton en denaska edukado, estas eblaj multaj
            principoj kaj la elekto dependas de konkretaj
            cirkonstancoj. Gravas nur, ke Esperanto estas
            parolata en tute klare difineblaj kadroj, por ke la
            infano rekonu automate la situacion, en kiu oni uzas
            tiun lingvon kaj tiam la konduto de la gepatroj devas
            resti absolute konsekvenca.
            a) La plej simpla
            maniero estas: unu homo - unu lingvo. Ekz. la patrino
            parolas la nacian lingvon (chi kaze patrina) kaj la
            patro Esperanton (chi-kaze la patra lingvo).
            b) La situacia
            principo estas principo, kiam oni lau situacio uzas
            unu au alian lingvon.
            Ekz: nacian lingvon
            ekster la propra domo kaj Esperanton nur en la propra
            domo; nacian lingvon normale chiam, Esperanton nur
            dum ferioj kaj en rondoj kun eksterlandaj amikoj; ...
            c) Kombinita sistemo:
            hom-situacia, kiam ekz. la tuta familio estas kune,
            oni parolas Esperanton, kiam la patro estas sola kun
            la infanoj, oni parolas la patran kaj kiam la patrino
            oni parolas la patrinan nacian lingvon, kiam cheestas
            parencoj oni parolas la lingvon, kiun komprenas la
            parencoj...
            d) en la tempa sistemo
            oni distribuas tempon por unuopaj lingvaj celoj (ekz.
            unu lingvon oni parolas mardon kaj jhaudon, alian en
            aliaj tagoj, au unu lingvon oni parolas antautagmeze
            kaj la alian posttagmeze k.s.).
            Edukiloj uzataj en
            Esperanto-edukado: Krom la baza kondicho, ke oni bone
            scias la lingvon, kiun oni uzas, oni bezonas ankau
            diversajn aliajn edukilojn, speciale en pli posta agho:
            bildlibrojn, kantarojn, sed antau chio laueble oftajn
            renkontojn kun familioj, kiuj havas similaghajn
            infanojn esperantistajn en alilingvaj regionoj. Tial
            la E-familioj chiam klopodis kaj aparte intense en la
            lastaj 20 jaroj, organizighi kaj kune produkti
            bildlibrojn, kasetojn, kantarojn, ludlibrojn kaj
            organizi REFojn, (renkontighojn de E-familioj)
            apartajn angulojn por familioj kadre de kongresoj
            k.s. kaj reciproke sin vizitadi.
            Infana chirkauajho en
            tia edukado farighas alia ol che nur nacilingva
            eduko. En la infana chambro vi trovos geografiajn
            mapojn jam en tre frua agho, leterojn el diversaj
            landoj, poshtmarkkolektojn, albumojn kun fotoj de
            eksterlandaj vojaghoj, kasetojn kun kantoj el
            diversaj landoj, diversajn librojn el multaj
            kulturoj, nekutimajn objektojn, donacojn,
            memorajhojn, memproduktitajn aferojn en aliaj landoj
            lernitaj de aliaj, ludilojn nekutimajn. Tiuj infanoj
            frue scias kio estas UNO kaj ech UNICEF, frue scias,
            kiaj religioj ekzistas en la mondo, kio estas
            origamio, sorobano au kimono.
            Rezultoj de tia
            edukado estas tre pozitivaj, kreantaj homojn por la
            tolera pacama mondo.
            Enketa esploreto che
            10 tiaj familioj, kiuj havis infanojn minimume en la
            sesa lerneja klaso, farita en 1989 montris, ke el la
            dudek infanoj el Kroatio, Japanio, Koreujo, Germanio,
            Pollando, Austrio, Hungario kaj Italio:
            - 18 estis bonegaj
            lernantoj en la lernejoj, unu estis tre bona kaj 1
            estis bona. 6 el ili (30%) estis eminentaj, kiuj
            havis el chiuj lernobjektoj la maksimume bonajn
            notojn.
            - Chiuj havis
            signifajn avantaghojn che lernado de aliaj fremdaj
            lingvoj, chiuj pli ol 14-jaraj infanoj jam flue
            parolis minimume unu plian nacian lingvon krom la du
            lernitajn denaske.
            - Chiuj korespondis
            kun samaghuloj esperantistoj kaj havis inter 2 kaj 10
            korespondamikojn kaj reciproke sin vizitadis.
            - Chiuj unualoke
            shatas legi beletron kaj tuj poste iliaj shatataj
            okupoj estas sportoj kaj muziko (80% de chiuj estas
            aktivaj sportistoj au muzikistoj).
            El diversaj aliaj
            respondoj de la enketilo sekvas ankau, ke ili havis
            - pli vastan komprenon
            pri la intemacia komunumo, sen naciaj troigitaj
            antaujughoj, sed ankau sen troigitaj entuziasmoj por
            iuj elektitaj idollandoj,
            - pacifisman
            ideologion (ne povas imagi batali kontrau aliaj
            landoj, havante en multaj el ili amikojn),
            - grandan emon al
            eksterlandaj vojaghoj kaj vastajn interesighojn kaj
            dezirojn lerni pli kaj scii pli,
            - pli da toleremo por
            diversecoj (naciaj, religiaj, rasaj, aliaj),
            - azianoj perdas la
            kutiman timon pri renkontigho kun Europo kaj Usono,
            kun europanoj kaj usonanoj.
            Mi efektivigis novan
            enketon en 1996, kiun respondis 9 familioj el Kanado,
            Kroatio, Germanio, Austrio, Hungario kaj Svisio kun
            entute 23 infanoj, denaskaj esperantistoj.
            La rezultoj estas
            preskau identaj kun la antauaj rezultoj. Chi tie mi
            prezentas la precizajn indikojn.
            La tuta esploro
            rilatis al 23 infanoj pri kiuj la respondojn donis
            iliaj gepatroj. Meza agho: 19 jaroj (krom 3, kiuj nun
            estas pli aghaj, sed la patro sendis indikojn, kiuj
            koncernis la momenton de ilia universitata studo do
            de ilia proksimuma agho de 20 jaroj).
            1. La unua demando
            estis: Kiajn averaghajn sukcesojn la infanoj ghis nun
            havis en la lernejoj.
            Char la plej multaj
            prinotis per la sistemo: 1 estas plej malbona kaj 5
            la plej bona rezulto, mi rekalkulis chiujn aliajn lau
            tiu sistemo. Tiukaze la rezultoj estis:
            La averagha meza noto
            por chiuj iliaj klasoj estis: 4,54 au 91%.
            6 el ili havis en
            chiuj klasoj de chiuj siaj lernojaroj chiam la
            maksimuman noton el chiuj lernobjektoj!
            Do 26%.
            2. La dua
            demando tekstis: Kiujn hobiojn havis la infanoj
            (sporto, muziko...)?
            La respondoj estis
            variaj, sed la unuajn tri lokojn havis la samaj
            objektoj kiel en la antaua enketo:
            1. Sporto (11
            respondoj)
            2. Legado de literaturo (9 respondoj)
            3. Muziko (8 respondoj)
            4. Esperanto (4 respondoj)
            5. Danco (4 respondoj)
            6-9. Desegnado, lingvoj, teatro kaj vojaghoj (po 3
            respondoj)
            10. Naturprotektado ( 2 respondoj)
            Po 1 respondon havis: tradukado, astronomio, hejmaj
            bestoj, matematiko, skoltoj, komputiloj, tekniko,
            shako, politiko kaj frizado.
            3. La tria demando
            estis: Kiujn specialajn sukcesojn en la lernejoj ili
            havis (chu ion aparte bone ili sciis au kapablis)?
            Jen la respondoj:
            1. Fremdlingvoj (12
            respondoj)
            2. Matematiko (7)
            3. Muziko (4)
            4. Biologio (3)
            5-8. Literaturo, pentroarto, kemio kaj fiziko (po 2
            respondoj)
            9. Geografio (1 respondo)
            Necesas rimarkigi, ke
            che nur du infanoj oni ne respondis al tiu chi
            demando. Sekve 21 infanoj havis esceptajn rezultojn
            el io, do 91 %.
            4. La kvara demando
            tekstis: Chu la infanoj havis korespondantojn en
            minimume 2 landoj?
            Jen la respondoj:
            a) tute ne
            korespondis: 5
            b) Korespondis kun nur 1 lando: 2
            c) Korespondis kun 2 au pli da landoj: 16.
            5. La kvina demando:
            En kiom da landoj la infanoj ghis nun vojaghis?
            a) en 3 landoj 1
            b) en 6 landoj 1
            c) en 7 landoj 4
            d) en 8 landoj 6
            e) en 10 landoj 2
            f) en 12 landoj 2
            g) en 13 landoj 1 
            h) en 15 landoj 2 
            i) en 16 landoj 1 
            j) en 17 landoj 1 
            k) en 19 landoj 1 
            l) en 20 landoj 1 
            Averaghe en 10,65 landoj.
            6. La sesa demando
            estis: Kiun mezan noton ili havis en la lernejo el la
            gepatra lingvo?
            La rezulto averagha
            estis 4,387 au 88%.
            7. La sepa demando:
            Kiun mezan noton ili havis el matematiko? 
            La averagha rezulto
            estis: 4,342 au 87%.
            8. La oka demando:
            Kiujn lingvojn ili parolas aktive?
            Jen la rezultoj: (la
            nombro de lingvoj inkluzivas la gepatran kaj
            Esperanton)
            a) 3 lingvojn parolas
            7
            b) 4 lingvojn parolas 9
            c) 5 lingvojn parolas 3
            d) 6 lingvojn parolas 2
            e) 7 lingvojn parolas 1
            f) 11 lingvojn parolas 1
            Averaghe ili parolas
            4,43 lingvojn aktive.
            9. La lasta demando
            tekstis: Viaj rimarkigoj (io aparte menciinda rilate
            ilian plurlingvan edukon)?
            Chi tie preskau chiuj
            menciis tion, chu la infanoj en sia plenagho aktivas
            en la E-movado au ne?
            Evidentighis, ke
            minimume 14 el 23 (61%) estas aktivaj en la E-movado,
            do transprenis la identecon de la E-popolo de siaj
            gepatroj.
            KONKLUDO
            La chefaj pozitivajhoj
            de du- au plurlingva denaska edukado estas 
            1. ke ghi automate
            postulas duoblan investon da tempo de la gepatroj por
            edukaj celoj en unuaj 6-7 jaroj, kiuj estas esencaj
            en la elkreo de valoroj kaj kutimoj. Se vi volas, ke
            via infano parolu alian lingvon, vi devas pasigi kun
            ghi multan tempon parolante kaj tiam vi instruos,
            edukos, rakontos, legos. Nacia lingvo povas esti
            lernata ankau sen gepatroj, sekve sen gepatra eduko.
            2.Esperanto-eduko
            kreas internacian, tolereman, pacamantan,
            kontraumilitisman personon. Ja la militojn en la
            historio ne komencadis popoloj karakterizataj de
            dulingveco (ciganoj, judoj...) chefe pro escepte
            multaj intemaciaj vojaghadoj kaj kontaktadoj kun
            alinaciaj homoj. 
            3. Senduba avantagho
            de dulingveco estas, ke ghi faciligas esence pli
            sukcesan akiron de scioj pri aliaj fremdlingvoj, sed
            ghi helpas ankau en aliaj lernobjektoj, do plibonigas
            la lernrezultojn ghenerale. Speciale elstaras
            matematiko kaj artoj.
            La eblaj negativajhoj
            estas:
            1. Povas ekesti
            psikologiaj problemoj de izolado el la nacia
            chirkauajho, char pluraj nacilingvaj infanoj taksas
            ilin strangaj, nekutimaj,
            2. Pozitivaj efektoj
            povas inversighi al negativaj, se oni ne konsideras
            la principojn de konsekvenceco kaj planeco. Ekz. che
            multaj gastlaboristoj okazas, ke la infanoj lernas en
            la socio novan lingvon pli bone ol la gepatran en la
            hejmo. Tiam ili klopodas ankau kun la gepatroj paroli
            tiun landan lingvon. Nun la gepatroj faras gravan
            eraron, ke ili akceptas tion kaj respondas ankau en
            la landa, por ili fremda lingvo kaj ne bone regata.
            Tiam la infanoj ne scias, kiu el la du variantoj de
            la landa lingvo, (chu tiu de la strato au tiu de la
            propraj gepatroj) estas la bona kaj ili miksas.
            Tiukaze ili longe au neniam bone lernas la enlandan
            lingvon kaj tio malebligas ilin en lernejoj, sed ili
            malbone lernas ankau la propran gepatran.
            "Multkulturaj
            familioj de nuntempa Europo", Esprima,
            Bratislavo 1996