CHU
DENASKISMO, KIAL NE?
Reage al la
artikolo de Tibor Sekelj pri denaska uzo de Esperanto
jen kelkaj faktoj, kiuj vershajne ne estas sufiche
konataj inter geesperantistoj krom che tiuj, kiuj mem
praktikas familian Esperanton.
A) Kial tre malmultaj
esperantistoj edukas siajn infanojn denaske en
Esperanto?
Lau la nuna scio
shajnas, ke ne estas pli ol 200 familioj en la tuta
mondo, kiuj tion praktikas. Se oni konsiderus, ke
estas almenau 10.000 personoj en la mondo, kiuj
bonege konas la Internacian Lingvon, tiu proporcio
estas vere eta. Kial do granda plimulto de la
esperantistoj ne edukas siajn infanojn denaske krom
en la nacia (eventuale du naciaj) lingvo ankau en
Esperanto? Lau mia kompreno la chefa kauzo estas
psikologia, char por bona esperantisto tute ne estas
granda problemo paroli al la infano ekde ghia
naskigho nur en Esperanto kaj postuli, ke ankau ghi
reciproku. La chefa psikologia obstaklo estas tiu, ke
la gepatroj timas esti rigardataj de la chirkaua
medio kiel stranguloj. Eble en nesufiche evoluintaj
kaj dogmismaj shtatoj oni havus ech verajn
malagrablajhojn, char oni ja parolas en iu nekonata,
nekontrolebla lingvo. Alian psikologian barieron
prezentas tio, ke ofte la medio (kaj la shtata kaj la
chirkaufamilia) proklamas la dulingvecon danghera por
la infana psika evoluo (tion kelkloke asertas ech la
oficiala "psikologio", kiu servas al la
naciismaj interesoj), dum la najbaroj kontraustaras
tion pro jhaluzo.
Fine, iom strange,
kelkaj bonegaj esperantistoj iel subkonscie timas, ke
iliaj infanoj povus esti iliaj konkurenculoj kaj tute
ne intencas ligi ilin al Esperanto, ofte pravigante
tion per "mi ne volas trudi ion al ili, ili mem
decidu, kiam ili kreskos". Kutime la infanoj
lasataj dum la infaneco flanke de la poresperanta
agado de la gepatroj neniam poste decidas lerni la
lingvon kaj okupighi pri ghi, char ghi por ili en la
infaneco estis io fremda, io kion ili abomenis, ghi
ja fortiris de ili la gepatrojn.
Tial estas tre malbona
fakto, char estas chiam pli da tiaj kazoj, ke post la
morto de fervoregaj esperantistoj, kiuj posedis
valoregajn trezorojn el la vidpunkto de
Esperanto-historio, iliaj gefiloj rapide neniigas
tiujn trezorojn chion forjhetante au forvendante al
rubajhistoj.
B) Esperante eduki
estas tre facila tasko
Kelkaj esperantistoj
eble timas, ke eduki infanon en Esperanto estas
malfacila tasko. Mi povas tuj malkredigi ilin pri
tio. La plej simpla maniero estas decidi, ke unu el
la gepatroj parolu al la infano(j) nur esperante kaj
la alia nacilingve. Poste necesas nur la
konsekvenceco. Tiu el la gepatroj, kiu parolas
Esperanton devas absolute konsekvence chiam tion fari
kaj postuli, ke la infano ankau reciproku. Se vi bone
scias Esperanton, vi absolute ne bezonas timi. Jam
post maksimume dumonata uzo de tiu principo, ghi
farighos ankau por vi automatismo. Tute ne pensante,
turnante vin al la infano, vi parolos Esperanton - la
infano same, ech en nekutimaj cirkonstancoj, kiam
kunestas aliaj homoj, kun kiuj vi parolas nacilingve.
Sed krom tiu maniero
ekzistas multaj aliaj. Se temas ekzemple pri
internacia paro, en kiu oni deziras, ke la infano
lernu ambau naciajn lingvojn kaj Esperanton kiel la
3-an lingvon, necesas apliki alian sistemon. Oftfoje
tiam la patrino parolas, kiam shi estas sola kun la
infano, sian nacian lingvon, la patro la sian kaj
kiam ili chiuj estas kune, Esperanton. Ekzistas
multaj aliaj kombinoj. Ech foje mi audis, ke iu el la
denaskuloj poste kreskinta deklaris, ke dum sia tuta
juneco li iel sentis, ke Esperanto estas lingvo, kiun
oni parolas ene, subtegmente. Nome, lia patro parolis
al li Esperanton nur hejme. Elirinte eksteren - ne
plu, timante vershajne la malbonajn efikojn de la
chirkaua medio. Chiuj manieroj estas bonaj nur, se
ili estas absolute konsekvencaj. Do, se vi decidas,
ke ghi estu chambra lingvo, ghi chiam estu chambra
lingvo!
Kompreneble, sistemoj
en kiuj Esperanto estas malpli uzata (evidente
"chambra lingvo" signifas multe malpli da
chiutaga praktikado ol la "tutpatra
lingvo") signifas, ke la infano ne havos en
Esperanto tiom richan vorttrezoron, kiel en la nacia
lingvo, sed la bazajn lingvajn regulojn kaj lingvan
fluecon ghi posedos sambone kiel en la nacia lingvo.
Tamen, se la diferenco inter la lingva kono de la du
(au tri) lingvoj estas tro granda, la infano klopodos
rezisti al tiu lingvo, en kiu ghi senteble malpli
facile esprimas sin. Tio okazos en la 3-a au 4-a
jaragho, kiam la infano konscios, ke ankau la
gepatroj parolas la nacian lingvon. Tio estas la
signo, ke vi devas esti pli intense kun la infano kaj
dedichi al ghi pli da tempo, en kiu oni aplikas
Esperanton. Post proksimume sesa au sepa jaragho la
lingvoj jam estas tiom enradikighintaj, ke ech - se
vi tute chesos paroli al ili - ili neniam plene
forgesos ghin. Sufichas, ke la infano post pluraj
jaroj estu kelktage en E-medio, ghi tuj reparolos
ghin.
Tamen okazas ankau, ke
Esperanto estas nur lingvo de la patro, kiu ne
vojaghas al internaciaj E-aranghoj, en kiuj trovighas
ankau infanoj, sekve la infano havas nur kontaktojn
(maloftajn) kun plenkreskaj alilandaj esperantistoj.
Tiuj infanoj, kiuj en sia juneco ne havis okazon uzi
la lingvon ankau kun samaghuloj, en sia konscia
vivperiodo komencas negative rilati al Esperanto kaj,
neniam trovinte personajn amikojn esperantistojn, ili
poste farighas ech kontrauuloj de Esperanto. Sekve,
tre gravas rilati tuj kun similaj familioj. En Europo
laueble kun alilandaj familioj plej proksimaj - en
Azio au Ameriko vershajne estas bona ech kontakto kun
tia samlanda familio. La plej bona maniero estas, se
grupo da tiaj familioj (kutime iu el la familioj
transprenas la chefan iniciatan rolon) organizighas
kaj unufoje jare organizas 7-10-tagan komunan
internacian familian renkontighon.
Nun miaj filinoj estas
9- kaj 11-jaraj. Jam tri jarojn mi ne plu parolas
Esperanton al ili, nur mi insistas, ke ili regule
legu librojn en Esperanto. Sed mi plane chiujare
havas plurajn kontaktojn kun eksterlandaj amikaj
familioj, kiuj havas similaghajn infanojn. Nia
familio chiujare cheestas renkontighojn de
Esperanto-Familioj (7-tagajn), du-tri foje jare
vizitas najbarlandajn amikajn familiojn kaj ni same
akceptas 3-4-foje jare iliajn vizitojn. Tio signifas,
ke niaj infanoj minimume unu monaton jare efektive
uzas Esperanton kun samaghuloj, siaj geamikoj, kaj
senprobleme retenas kaj ech plivastigadas siajn
lingvajn konojn, nature, daure havante pozitivan
sintenon al tiu lingvo. Ankau al la Movado, char ni
edukas ilin ankau pri ghiaj celoj.
Post du-tri jaroj ili
atingos la agon de junulinoj kaj mi esperas, ke ili
volonte aktivos en TEJO*.
C) Infanoj de
denaskuloj en aziaj landoj
T. Sekelj havas la
tezon, ke estus pli da bonaj parolantoj kaj pli da
kapablaj homoj, kiuj povus ghuste instrui ghin, se
multaj denaskuloj vivus en aziaj landoj, en kiuj
Esperanton oni malpli facile elparolas kaj lernas.
Teorie tiu tezo estas
bona. Praktike ghi havas du gravajn mankojn: unue,
dum la cent jaroj de Esperanto neniam estis multaj
familioj, en kiuj oni edukis E-denaskulojn. Sekve,
estas vershajne, ke ankau estonte ili ne estos multaj
kaj ankau tiuj chi pledoj de T. Sekelj kaj mi ne
shanghos la inertecon kaj la menciitajn psikologiajn
barierojn. Due, la infanoj lernantaj denaske povas
bonege mastri E-on el chiuj vidpunktoj, sed fonetike
ilia lingvajho dependas de la gepatroj, kiuj
paroligas ilin. Do ankau denaskuloj ofte parolas
Esperanton kun sentebla nacia akcento, uzante sonojn
neekzistantajn en la esperanta sonsistemo. Chinaj
denaskuloj lernos la lingvon de chinaj gepatroj,
inter kiuj vershajne nur malmultaj fonetike tre bone
mastras la lingvon kaj sekve lernos paroli ghin kun
chinaj fonetikaj karakterizoj.
Malgrau tio mi
subtenas la pledon por pli da denaskuloj, char fari
tion ne estas malfacile por chiu bona esperantisto
kaj se farus tion chiuj, ni automate havus plurajn
milojn da bonegaj lingvokonantoj en la postaj
generacioj.
El Popola Chinio
5/1988
* Nun la filinoj Danka kaj Maja estas
aktivaj junaj esperantistinoj en TEJO kaj Zagreba
Studenta Esperanto-klubo.