LINGVO-ORIENTIGA INSTRUADO
(LOI) CELE AL RAPIDIGO DE LA
LERNADO DE FREMDLINGVOJ

(magistrigha tezo che Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, 1996)

A) KIBERNETIK-PEDAGOGIA TEORIO DE LA LINGVO-ORIENTIGA INSTRUADO (LOI)

A1. Enkonduke:

La teorion ellaboris dum la lastaj tridek jaroj chefe profesoro doktoro Helmar Frank el Kibernetikpedagogia instituto en Paderborn, kiu ankau organizis la unuan grandan eksperimenton de LOI lau la t.n. Paderborna modelo. La baza demando, el kiu eliras la teorio rilatas al la malnova konstato, ke kono de iu lingvo rapidigas la lernadon de alia chefe, se la lingvoj estas parencaj kaj certagrade similaj. Sed ne estas egala la rezulto, se oni unue lemas lingvon L1 kaj poste L2 au inverse unue L2 kaj poste L1. luj lingvoj estas pli bonaj kiel enkonduklingvoj kaj pli rapidigas la lemadon de aliaj lingvoj ol aliaj. La pravigo lerni iun lingvon unue kaj poste la efektive deziratan povas ekzisti nur, se la tempo de lernado de la enkonduklingvo L1 + la tempo de lernado de la celata lingvo L2 estas malpli granda ol la nura tempo de lernado de L2 sen antaua lernado de L1 do se:

t (L1, L2) < t (L2) < t (L2 L1)

La karakterizoj de la enkonduka lingvo kun t.n. propedeutika valoro devas esti la jenaj: simpleco (ke ghi ne atentigu pri kroma informo negrava por la celata instruajho), reguleco (ke ghi ne atentigu per esceptoj pri diferencoj rilate la paradigmojn), disigebleco (ke ghi ebligu leniadon per malgrandaj pashoj).

Jen iom da klarigoj:

Uzo de simpla kaj klara modelo, per kiu oni instruas antauscion, kiu multoble plirapidigas la postan akiron de la celata scio. Ekzemple, se vi devas rememori kaj poste parkere desegni precize la jenan bildon:

vi bezonas dekon da minutoj por bone parkeri chion, sed se oni propedeutike instruis al vi antaue, ke unue necesas per paperpeco kovri la suban duonon de la tuta bildo por kompreni la principon, la tempo uzita kaj por tiu aparta antauinstruo kaj por la posta memorado estas entute nur 20-30 sekundoj.

Por lerni iun ajn fremdan lingvon en lernejoj ghis la grado de parolkapablo (kono de la necesa gramatiko kaj baza vorttrezoro kun suficha ekzercotempo) estas necesaj 5-8 jaroj, en kiuj vere la lingvon praktike ekregas nur 5-10 procentoj de la lernantoj. Antauaj eksperimentoj pri propedeutika rolo de ILo en tiu senco montris, ke unujara antaua instruado de ILo plirapidigas poste la leniadon de la fremdlingvo je proksimume 30%. La eksperimento inter lernejoj de Radlje (Slo) kaj Deutsclandsberg (A) montris, ke jam 2-semajna intensa chiutaga lernado en miksitaj komunaj grupoj ebligas bazan praktikan scion de ILo. Ekzemploj:

ILo havas senesceptajn gramatikajn regulojn tre simplajn: Infanoj facile lernas, ke la pasintan tempon de verboj oni faras nur per finajho IS: "Mi manghlS, shi manghlS". Poste ili pli facile komprenos komplikajn kaj kompleksajn formojn por lerni diversajn pasinttempojn en naciaj lingvoj. Ili facile lernas, ke adjektivoj finighas je A kaj adverboj je E (bela, bele) kaj sekve komparativo de tio estas "pli bela", resp. "pli bele". Poste el tio ili facile komprenas, kial en la slovena oni foje diras "manje" kaj foje "manjshe". Se germanaj infanoj lernis la esperantajn vortojn "ke" kaj "la" kaj "tio" ili tre bone scios en la germana distingi, kiam ili devas skribi "das" au "dass" ktp. Ech tute specialaj gramatikeroj kiel la dualo en la slovena estas per modela lingvo ILo facile klarigeblaj:

Singularo: Dualo: Pluralo:
libro libroduo libroj
libron libroduon librojn
pri libro pri libroduo pri libroj
     
legas duoplegas legas
legis duoplegis legis
legos duoplegos legos

Al hungaraj infanoj estos multe pli facile kompreni la prepozician sistemon de aliaj europaj lingvoj, diference de ilia postpozicia kaj aglutina, se oni montras la jenan modelon:

surtable - sur la tablo
enchambre - en la chambro ktp.

Necesas mencii, ke la etimologio de la 500 radikoj de ILo, kiujn lernas la infanoj en tiu chi eksperimento estas 70% latindevena, 30% ghermandevena, kio signifas, ke la kono de tiuj vortoj faciligos al ili tuj rekoni poste 300 latinidajn vortojn. Tio estas utila, se oni lernas la francan, italan au hispanan. Ankau enestas chirkau 150 germanaj vortoj, kio utilas, se oni lernas la anglan au la germanan. Krome, la latinida bazo ebligas rekoni la gheneralan vorttrezoron de la latina lingvo je 50-procenta nivelo de tiuj, kiuj lernis 2 jarojn la latinan lingvon.

A2. Kibernetika teorio de la transfero:

Mi klopodas chi tie iom malpli longe prezenti la teorion lau prof. Frank (vd. Kybernetische Paedagogik, Band 6, p. 315-322).

La plej ofte uzata mezuro de la amplekso de la lernendajho estas INFORMENHAVO au informacio kaj la plej praktika mezuro de la lernmalfacileco estas la bezonata resp. shparebla lerntempo. La lerntempo t proporcias kun la dume lernita informacio I(t) lau la formulo:

I (t) = h Cv t

en kiu Cv signifas la aghdependan lernrapidecon (0,7 bit/sek) kaj la faktoro h la tiel nomatan efikancon de la instruado (Inter 0 kaj 1, depende de ghenfaktoroj kaj la koncentrigho al la lernado. Tiu faktoro estas normale en la lernejoj chirkau 0,3-0,4).

La kvociento inter hCv kaj la lernenda informacio prezentas la LERNFACILECON:

La kompetenteco (konkreta akirita scio) estas procentajho de rilato inter informacio akirita en certa tempo kaj komplete lernenda informacio:

pt = I (t) / I.

Sed la lernado ne progresas linie kun la investita tempo, sed lau kurbo, kiu tendencas al akiro de kompleta scio, sed ne atingas ghin, do lau la jena formulo:

pt = 1 - e*-lt.

Sekve, la formo de la kurbo dependas de la faktoro de lernfacileco (l):

BILDO 1.

Celi al pli bona rezulto signifas atingi au pli frue la saman rezulton au en la sama tempo pli bonan rezulton do shanghi la kurbon, ke ghi estu komence pli vertikala au shovi ghin tempe antauen. En tiu dua kazo ni ricevas la jenon:

BILDO 2.

En tiu chi bildo ni fakte observas la saman kurbon dufoje, char ni komencis la instruadon pli frue kaj havas pli frue la rezultojn. Tiuj rezultoj ekestas kauze de t.n. manifesta transfero. Se ni volas plibonigi la kurbon (ricevi pli bonajn rezultojn en la sama tempo), ni devas influi al la kvanto da lernenda informacio, char la Cv estas lernrapideco dependa de individuo kaj agho, sekve neinfluebla kaj la efikanco dependas de eksteraj kaj organizaj faktoroj. La kompreno de la informacio plibonighas per influo de la kashita transfero, kiun ni ricevas per antaua instruado de simpla kaj dispartebla modelo. Tiun kashitan transferon ni povas simple kalkuli jene:

K = l (L2 L1) / l L2

Konkreta formulo por K en kazo de la eksperimento kalkulighas per formulo:

K = ln (1 - p1*) - ln (1 - p0*) / ln (1 - p1*x) - ln (1 - p0*x)

p1 estas kompetenteco post certa lernado,
p
0 estas komenca kompetenteco
indekso * signas modellingvon antaulernatan
indekso x signas celatan lingvon.

Rezultoj post tia apliko montras la jenan kurbon:

BILDO 3. Kashita transfero

kio signifas, ke - se oni lernas komence modellingvon dum tempo T kaj komencas lerni la celatan lingvon nur poste - tiu kurbo estas kvalite pli bona kaj jam baldau poste ghi tratranchas la kurbon de la lernado sen antaua lingvomodelo.

Sekve la pli frua komenco de la lernado ne havas kvalite pli bonan kurbon, sed ech malpli bonan kurbon ol en la kazo de la pli posta lernkomenco, char la Cv estas malpli granda, ghi ja dependas de la agho. Pli junaj infanoj lernas mapli rapide. Do komenci instrui fremdlingvon en unua au dua klaso de la elementa lernejo estas granda tempoperdo, char la infanoj lernos ghin du jarojn pli longe kaj rezulte ili estos apenau iom pli bonaj ol tiuj, kiuj komencas lerni ghin du jarojn pli poste.

B) HISTORIO DE LA GHISNUNAJ EKSPERIMENTOJ LAU LA PADERBORNA MODELO DE LOI:

La unua projekteto, kiu celis konstati, kiom influus al lernado de fremdlingvoj la antaua lernado de la internacia lingvo Esperanto estis efektivigita de prof. Istvan Szerdahelyi en Budapest en 1970. Klaso da infanoj lernis unue IL Esperanton kaj poste dispartighante lernis chu la rusan, la anglan, germanan au francan. Liaj konstatoj estis, ke la rusan oni lernis 25% pli sukcese ol tiuj, kiuj antaue ne lernis Esperanton, la germanan 30%, la anglan 40% kaj la francan 50%.

Sed la unua vera eksperimento lau la Paderborna modelo kun preciza mezurado kaj kalkulado lau antaue prezentitaj formuloj estis entreprenita de prof. Helmar Frank en Paderbornaj elementlernejoj en 1975 kaj 1976, en kiu Esperanton lernis preskau 300 gelernantoj, parte unu jaron kaj parte du jarojn kaj poste daurigis lerni la anglan lingvon. Tiu eksperimento montris, ke tiuj kiuj lernis E-on chirkau 100 lernhorojn dum du jaroj havis 30% pli bonajn rezultojn ol la nelernintoj, dum tiuj, kiuj lernis nur unu jaron havis jam 20% pli bonan rezulton.

Preskau paralele kun tiu eksperimento okazis de 1975-1977 eksperimento organizita de ILEI (Internacia ligo de Esperanto-Instruistoj) kaj gvidata de H. Sonnabend en Belgio, Francio, Germanio, Greklando kaj Nederlando. Ghi ne estis tre unuece kaj sammetode farita.

E. Geisler faris en 1979 finan esploron pri la angla scio de germana grupo kaj atingis la serchatajn rezultojn. La faktoro de kashita transfero K nur post 36 horoj da angla instruado estis 1,16279 do 14 % pli bonaj che infanoj, kiuj antaue lernis Esperanton ol en grupoj, kiuj ne lernis E-on. La postaj mezuradoj montis dauran pligrandigadon de la diferenco inter la LOI-lernantoj kaj ne-LOI lernantoj. Shi kalkulis, ke la LOI-lernantoj shparas 129 horojn da lernado, se la tuta lerntempo estas 960 horoj. (Vd. Europa dokumentaro, Nro 25/1980, pagho 4). Oni analizis la rezultojn de tiuj infanoj ankau per notoj en aliaj studobjektoj kaj konstatis pli bonajn rezultojn ankau en lernobjektoj: gepatra lingvo (la germana), matematiko kaj geografio. (Vd. Frank: Kybernetische Paedagogik, Band 6, p. 424-436).

En la jaroj 1983-1985 instruistino Elizabeta Formaggio el Italio havis dujaran kurson de Esperanto kun 25 gelernantoj en 3-a kaj 4-a klaso de la baza itala lernejo Scuola Elementare "Rocca" en San Salvatore de Cogorno kaj faris ampleksan ekzamenon en majo 1985. En marto 1988 shi faris samtipan ekzamenon pri la franca kun la sama grupo kaj egale granda alia grupo, kiu ne antaue lernis Esperanton. Shia rezulto meze montris kashitan transferon k = 1,3 do pli-malpli egalan kun la aliaj esploroj (Vidu E. Formaggio en revuo Humankybernetik, Band 30, Kajero 4 (1989), p. 141-151.

Laste, de septembro 1994 ghis julio 1995 instruistino Ines Frank en Germanio la samon faris en elementa lernejo en Oberndorf am Neckar kun komence 38 kaj fine 20 gelernantoj de kvara klaso. La testoj estos farataj fine de la kvina klaso.

Aldone al tio necesas mencii studon de prof. Yukio Fukuda el Japanio "Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Beruecksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache", Grundlagestudien aus der Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, 1980 (pagho 1-16), kiu argumentas, ke la LOI por lerni la anglan pli utilas al infanoj, kies gepatra lingvo pli diferencighas de la angla.

C) RAPORTO PRI LA INTERNACIA EKSPERIMENTO PRI LA ROLO DE ESPERANTO KIEL MODELLINGVO POR LERNI FREMDAJN LINGVOJN LAU LA PADERBORNA MODELO ARANGHITA EN SLOVENIO, KROATIO KAJ AUSTRIO EN 1994 KAJ 1995

1. Enkondukaj konstatoj:

La eksperimenton planis kaj ellaboris la projekton Interkulturo en Maribor gvidata de Zlatko Tishljar. Subtenis la projekton Pedagogia fakultato en Maribor kaj prezentis ghin al la Ministerio por Sciencoj de Respubliko Slovenio por financado en 1993.

La komenca tezo, kiun la eksperimento volis pruvi estis, ke la lernantoj, kiuj unue lernas 70 lernhorojn Esperanton poste tiom pli rapide kaj sukcese lernos la anglan au germanan, ke la efekto estos pli granda ol la investitaj komencaj 70 horoj por lerni Esperanton. Por pruvi, ke la tezo validas en diversaj landoj necesis la eksperimenton efektivigi en almenau tri landoj.

Minimumo de anoncitaj infanoj en unuopa grupo estis 10, kiuj lernos Esperanton kaj estis necese tuj elekti saman nombron da infanoj por kompara grupo kun la proksimume samaj rezultoj el gepatra lingvo (kaj fremdlingvo en tiuj lernejoj, kie la eksperimento komencighis en 5-a au 6-a klaso, char ili jam antaue lernis iom da fremdlingvo).

2. Preparoj por la eksperimento:

Kiam fine de 1993 la Ministerio por Scienco de Respubliko Slovenio akceptis financi la projekton dum 1994 kaj 1995, estis elektitaj 4 lernejoj por la eksperimento:

a) Hauptschule II en Deutschlandsberg (Austrio), duaj klasoj (sesa jaro de lernejo),

b) Elementa lernejo Prejhihov Voranc en Maribor (Slovenio), kvinaj klasoj,

c) Elementa lernejo Alojzije Stepinac en Zagreb (Kroatio) - 2 grupoj (la unua en kvaraj klasoj kaj la dua en kvinaj)

d) Elementa lernejo en Radlje ob Dravi (Slovenio) - kvaraj klasoj.

Al chiu el la grupoj komence alighis inter minimume 13 kaj maksimume 20 infanoj, krom en Deutschlandsberg, kie estis 8 infanoj komence kaj fine de la eksperimento.

En la grupoj de Radlje kaj Zagreb I (kvaraj klasoj) paralele kun la lernado de Esperanto oni komencis lerni ankau fremdlingvon, en lernejoj de Maribor kaj Zagreb (kvinaj klasoj) oni lernis Esperanton, post kiam la infanoj jam lernis unu jaron la anglan kaj en la austra lernejo oni komencis lerni Esperanton, post kiam ili jam lernis la anglan 2 jarojn.

Sekve la ideala kondicho por LOI lau la Paderborna modelo, ke oni unue lernu E-on kaj poste alian fremdlingvon ne estis plenumita, krom en la du kvaraj klasoj. La kvinajn klasojn oni povas ankau konsideri preskau en bona kondicho, char la antaua lernado de la angla estis nur unujara kaj praktike ne ankorau tre serioza. Bedaurinde en Austrio ne eblis trovi alian lernejon krom la menciitan, kie oni disponis pri instruistino de la koncerna sesa klaso. Krome, ilia lerneja sistemo, en kiu la elementa lernejo finighas post la kvara klaso malebligas postajn esplorojn, se oni instruas Esperanton en la tria au kvara klaso, char en la kvina ili ne plu estas en la sama lernejo. Tial ni tamen decidis testi tiun grupon, kiu lernis E-on en 1993 en la 2-a (6-a jaro) klaso.

Ekzistis la identa lernolibro lau la Zagreba metodo en chiuj tri lingvoj (slovena, kroata kaj germana) kaj chiuj grupoj povis lerni la saman materialon de Esperanto fakte tre konvenan por la celo de la eksperimento, char en la koncerna lernolibro jam en 5 unuaj lecionoj estas instruataj chiuj gravaj gramatikaj reguloj de Esperanto - kio ja devus faciligi la komprenon de la gramatiko de aliaj lingvoj. Autoroj de la Zagrebmetoda lernolibro estas: ZlatkoTishljar, Spomenka Shtimec, Roger Imbert kaj Ivica Shpoljarec (originale kroata eldono). Slovenan adapton faris Branka Levachich kaj Janko Shtruc kaj la germanan Josef Wesian kaj Vesna Burchards-Stanichich.

3. Efektivigo de la eksperimento:

1. Kiel jam menciite: 8 gelernantoj de la dua klaso (sesa lernojaro) de Hauptschule II en Deutschlandsberg (Austrio) lernis Esperanton en 1993-a jaro (unuajn 30 instruhorojn gvidis Zlatko Tishljar kaj la postajn 40 instruistino de tiu lernejo H. Gross). En la jaroj 1994 kaj 1995 la gelernantoj estis testitaj pri la angla lingvo la 25-an de okt. 1994, la 20-an de marto 1995 kaj la 26-an de junio 1995. En la samaj tagoj la testojn de la angla faris paralela kompara grupo de la samaghaj 8 gelernantoj, kiuj ne lernis antaue Esperanton.

2. Du grupoj en Zagreb (Kroatio) kaj unu en Maribor (Slovenio) lernis Esperanton en la dua duono de la lernojaro 1993/94, de februaro ghis junio 1994. Ambau grupojn en Zagreb gvidis instruistino Vera Roknich instruinte 70 horojn. La grupon en Maribor instruis Zlatko Tishljar. La Zagrebaj grupoj komencis 20-ope kaj la finon atingis po 10 gelernantoj en chiu el la grupoj.

La grupo en Maribor estis en tiu periodo instruita dum nur 40 instruhoroj, kion finis 6 gelernantoj. Estis planite daurigi en septembro, sed tiam la gelernantoj ne volis plu daurigi. Tial necesis fari postajn testojn kun ili malgrau tio, ke Esperanton ili ne lernis sufiche longe. Al la testoj unu el la lernantinoj entute neniam venis, sekve nur 5 gelernantoj estis testitaj pri la anglaj scioj.

La testoj pri la angla lingvo estis faritaj jene: - por la 4-aj klasanoj de Zagreb (10 en la esperanta grupo kaj 10 en la kompara neesperanta grupo) la 10-an de februaro 1995, la 19-an de majo 1995 kaj la 17-an de novembro 1995.

- por la 5-aj klasanoj de Zagreb (10 en la esperanta grupo kaj 10 en kompara neesperanta grupo) la 14-an de junio 1994, la 10-an de marto 1995 kaj la 19-an de junio 1995,

- por la 5-aj klasanoj de Maribor (5 en la esperanta grupo kaj 4 en la neesperanta kompara grupo) la 21 -an de junio 1994, la 2 3-an demarto 1995 kaj la 20-an de junio 1995).

La grupo de 4-aj klasoj de la elementa lernejo en Radlje ob Dravi lernis Esperanton 70 horojn de oktobro 1994 ghis marto 1995, la lernadon finis 7 gelernantoj. La instruisto estis Zlatko Tishljar kaj chiujn instruhorojn sekvis instruistino de la lernejo Sonja Vinshek. Testoj de la germana lingvo kun tiu grupo estis faritaj kune kun same granda grupo de tiuj, kiuj ne lernis Esperanton la 1-an de februaro 1995, la 10-an de majo 1995 kaj la 8-an de novembro 1995.

Tiel estis entute efektivigitaj po tri testoj de la angla por entute 33 lernintoj de Esperanto kaj 32 nelernintoj de Esperanto. Krome estis efektivigitaj 3 testoj de la germana lingvo por 7 gelernantoj, kiuj lernis Esperanton kaj por 7, kiuj ne lernis ghin, do entute por 40 gelernantoj, kiuj lernis E-on kaj 39, kiuj ne lernis ghin.

Chiuj testoj konsistis el 15 testfrazoj kaj por chiu testo estis faritaj egale malfacilaj 2 versioj de la testo (A kaj B), por ke estu malpli granda shanco por la gelernantoj transskribadi unuj de la aliaj. Chiu el la 15 testfrazoj havis unu lokon malplenan kaj kvar eblajn respondojn. Necesis elekti unu el la 4 respondoj, per kiuj necesis kompletigi la mankantan lokon. Tiel estis eble ricevi maksimume 15 punktojn por chiu lernanto krom en 3 testoj de la angla (en unu estis eblaj maksimume 17 punktoj kaj en aliaj du po 19 punktoj).

Tio signifas, ke Z. Tishljar kaj helpantoj (Suzana Mati, Ivica Ivaci kaj Maja Tishljar) ellaboris entute diversajn testojn por la angla en la 4-a klaso, en la kvina kaj en la 7-a klaso (tri diversaj por chiu testado kaj po 2 versioj), sekve entute 16 testoj kun po 15 demandoj, 1 kun 17 demandoj kaj du kun 19 demandoj.

Por la germana estis ellaboritaj 3 testoj por la 4-a klaso po 15 demandoj.

Entute estis ellaboritaj 24 demandaroj kun 360 testofrazoj kaj 1440 eblaj respondoj.

Jen ekzemplo de demandaro de la germana lingvo por la kvara klaso:

3. TESTO (GERMANA), 4/5 klaso A

1. Monika ist in______Kuche.
a) der
b) die
c) das
d) dem

2. Thomas______zehn Mark.
a) habt
b) hat
c) hast
d) haben

3. ______ist Peter? Er ist im Wohnzimmer.
a) Was
b) Wer
c) Wo
d) Wie

4) Lidia kommt ______vier Uhr.
a) ob
b) in
c) um
d) auf

5) Ich ______drei Tage im Haus bleiben.
a) muss
b) musst
c) mussen
d) musst

6) Ich fahre mit dem Zug_____________Osterreich.
a) auf
b) mit
c) ohne
d) nach

7)_____________du morgen mit dem Auto?
a) Was
b) Spazieren
c) Fahre
d) Fahrst

8______________den Ball in die Hand!
a) Nehme
b) Nehmen
c) Nimm
d) Geh

9) Heidi und Peter_____________Fuflball.
a) spielen
b) fahren
c) habt
d) spielt

10. Was_____________Mutti machen?
a) wollen
b) will
c) spielt
d) in

11______________Kino lauft ein Film.
a) In
b) Durch
c) Im
d) Ja

12. Nein, ich komme_____________
a) ja
b) nein
c) bitte
d) nicht

13. Das mache ich_____________Hause.
a) zu
b) bei
c) in
d) wo

14.Wie heisst_____________Freundin?
a) dein
b) deine
c) um
d) deiner

15. Der Zucker ist fur_____________
a) ich
b)du
c) dich
d) mein

Kaj jen ekzemplo de la angla testo por la 7-a klaso:

3-A TESTO ANGLA 7/8-A KLASO A

1. My uncle lives in Italy. He is an_____________
a) Italy
b) Italy man
c) Italians
d) Italian

2. If it rains,_____________stay at home.
a) I
b) I'll
c) I am
d) I have

3. My purse_____________by a thief.
a) was stolen
b) steal
c) stolen
c) was stole

4) If I won a million dollar,_____________around the world.
a) I travelled
b) I would travel
c) I travell
d) to travel

5) John has got a cat_____________is called Pike.
a) who
b) when
c) which
d) -

6. She always cooks lunch by_____________
a) herself
b) her
c) she
d) hers

7.I felt the ghost_____________my hand.
a) touch
b) is touching
c) to touch
d) touching

8. She_____________in that house for 8 years.
a) was living
b) lived
c) has been living
d) live

9. Mary: "I like this house very much."
Mary said she_____________that house very much.
a) liking
b) liked
c) has liked
d) was liking

10. Mrs. Brown is looking_____________an elegant dress.
a) for
b) in
c) on
d) from

11. Your shirt is_____________than mine.
a) short
b) shortest
c) as short
d) shorter

12. Are you good_____________Maths?
a) for
b) in
c) at
d) on

13. You have to show your passport after_____________
a) landing
b) land
c) is land
d) landed

14.1 haven't seen my sister_____________a week.
a) since
b) for
c) -
d) at

15. The skyscraper_____________by the builders.
a) was build
b) is building
c) builded
d) was built

16. WRITE IRREGULAR FORMS!
THROW
WEAR
BREAK
GO

La testoj estis produktitaj por la scinivelo, kiun la testatoj havis en la momento de la testado.

4. Metodologio de kalkulado de la rezultoj:

La tuta eksperimento estis planita lau la metodologio de kibemetika pedagogio de prof. Helmar Frank aplikante la tiel nomatan paderbornan modelon. La testoj estis ellaboritaj tiel, ke oni povu ekzakte kompari la rezultojn kaj matematike kalkuli la kashitan transferon kaj procentajhojn de plifaciligo au malplifaciligo de la lingvolernado.

La baza formulo, lau kill ni kalkulis la faktoron de la kashita transfero K estas:

(Chio en procentoj)

u = nescio en averagha procento de la kompara grupo (kiuj ne lernis Esperanton),

u* = nescio en averagha procento de lernintoj de Esperanto

Indekso o = signifas komencan punkton (nulan tempon antau la lernado de Esperanto au unuan teston)

Indekso t = signifas pli postan teston (post iom da tempo).

Ekz. se ni sumas la ghustajn respondojn de chiuj gelernantoj en unu grupo, dividas ilin per nombro de la lernantoj kaj per nombro de maksimumaj eblaj punktoj, ni ricevos la averaghan scion. Tion ni multiplikas per 100 kaj ricevas la averaghan procenton de la scio. Por ricevi la procenton de la nescio ni devas subtrahi tiun procenton de 100. Tiel ni ricevos la valoron de U. Ekz. 10 gelernantoj kune ricevis 112 punktojn (112 ghustaj respondoj) el maksimume eblaj 150, char chiu demandilo havis 15 demandojn. Averaghe do 11,2 punktoj po lernanto.

Tion ni dividas per 15 (nombro de demandoj en enketilo) kaj multiplikas per 100. Tiel ni ricevis la averaghan procenton de la scio 74,66%. La averagha nescio U = 100 - 74,66 = 25,34%.

Tiel ni elkalkulas chiujn kvar U (nescion en la komenca fazo de ambau grupoj kaj nescion en la momento de la testo de ambau grupoj) kaj kalkulas lau la supra formulo la logaritmojn por ricevi la faktoron K de la kashita transfero. Por ricevi la efektivan procentajhon, lau kiu la esperanta grupo lernas pli sukcese la anglan ol la neesperanta (se K estas pli granda ol 1) necesas apliki la jenan formulon:

p = (1- 1/K)100.

Se temas pri relative malgranda K, la procentajho preskau samegalas kun la decimalaj punktoj post 1, ekz. se K = 1,13 la procentajho P = 12-13%. Sed ju pli granda estas K, la diferencoj estas chiam pli grandaj.

Pro tio, ke neniu grupo lernis Esperanton antau la lernado de la alia fremdlingvo, kio estus ideala por la paderborna modelo, ni decidis kalkuli la kashitan transferon inter teoria nula punkto (ekz. tempo antau la lernado de la angla kaj Esperanto, kiam lausupoze ambau grupoj sciis neniom da angla do iliaj nescioj estis egale grandaj u0 = u0* = 1) kaj la postaj testoj. Ni nomas tiujn kashitajn transferojn: K01 (inter teoria nula punkto kaj unua testo), K02 (inter nula punkto kaj dua testo) kaj K03 (inter nula punkto kaj la tria testo).

Por kontrola celo ni kalkulis ankau la kashitan transferon inter la unua kaj la tria testo, kiun ni nomis K13.

5. La rezultoj:

I-a grupo (4-a klaso, germana lingvo, Radlje ob Dravi, Slovenio)

l.Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

7 70 el 105 eblaj 10 K01 = 1,56 36%
b) NeEsperanto lernantoj 7 53 el 105 eblaj 7,57    
2. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 6 44 el 90 eblaj 7,33 K02=2,397 58,3%
b) NeEsperanto lernantoj 6 22 el 90 eblaj 3,66    
3. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 6 50 el 90 eblaj 8,33 K03=1,646 39,2%
b) NeEsperanto lernantoj 6 35 el 90 eblaj 5,83    

K13 = 1,375
P13 = 27,3%

Averagha procentajho de pliboneco de E-lernantoj el chiuj 4 rezultoj estas 40,2%.

II-a grupo (4-a klaso, angla lingvo, Zagreb, Kroatio)

l.Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

16 172 el 240 eblaj 10,75 K01 = 1,194 16,3%
b) NeEsperanto lernantoj 16 168 el 240 eblaj 10,5    
2. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 13 169 el 195 eblaj 13,0 K02=1,038 3,7%
b) NeEsperanto lernantoj 14 177 el 210 eblaj 12,64    
3. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 10 137 el 150 eblaj 13,7 K03=1,456 31,3%
b) NeEsperanto lernantoj 9 110 el 135 eblaj 12,2    

K13 = 2,256
P13 = 55,7%

Averagha procentajho de la pliboneco de Esperanto-lernantoj estas 26,75%.

III-a grupo (5-a klaso, angla lingvo, Zagreb, Kroatio)

l.Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

10 133 el 150 eblaj 13,3 K01 = 1,00 0%
b) NeEsperanto lernantoj 10 133 el 150 eblaj 13,3    
2. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 10 132 el 150 eblaj 13,2 K02=0,921 -8,53%
b) NeEsperanto lernantoj 10 135 el 150 eblaj 13,5    
3. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 10 136 el 150 eblaj 13,6 K03=1,118 10,5%
b) NeEsperanto lernantoj 10 132 el 150 eblaj 13,2    

K13 = 1,422
P13 = 29,6%

Averagha procentajho de la pliboneco de Esperanto-lernantoj estas 7,9%.

IV-a grupo (5-a klaso, angla lingvo, Maribor, Slovenio)

l.Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

5 64 el 85 eblaj 12,8 K01 = 1,099 9,1%
b) NeEsperanto lernantoj 4 49 el 68 eblaj 12,25    
2. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 5 63 el 75 eblaj 12,6 K02=0,955 -4,7%
b) NeEsperanto lernantoj 5 64 el 75 eblaj 12,8    
3. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 5 60 el 75 eblaj 12,0 K03=0,637 -56,9%
b) NeEsperanto lernantoj 5 69 el 75 eblaj 13,8    

K13 = 0,54
P13 = -85,1%

En chi tiu grupo average la neesperantistoj estis je 34,3% pli bonaj ol la esperanto-lernantoj!!

V. Grupo (6-a klaso, angla lingvo, Deutschlandsberg, Austrio)

l.Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

8 102 el 120 eblaj 12,75 K01 = 1,24 19,3%
b) NeEsperanto lernantoj 8 94 el 120 eblaj 11,75    
2. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 6 97 el 114 eblaj 16,17 K02=1,05 4,8%
b) NeEsperanto lernantoj 6 95 el 114 eblaj 15,90    
3. Testo: Nombro: Ghustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kashita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 7 120 el 133 eblaj 17,14 K03=1,227 18,5%
b) NeEsperanto lernantoj 7 113 el 135 eblaj 16,14    

K13 = 1,173
P13 = 14,7%

Averagha procentajho de la pliboneco de Esperanto-lernantoj estas 14,32%.

6. Interpreto de la rezultoj:

La IV. grupo estas la nura, kiu montras negativajn rezultojn. Estas kelkaj kauzoj, pro kiuj ni devas tiun chi grupon forigi el la eksperimento. Jen la kauzoj: tiu grupo estis la nura, kiu ne havis plenajn 70 horojn da lernado de Esperanto, sed nur 40. La testojn faris nur 5 lernantinoj, en la unua testo nur 4, kio estas tro malgranda nombro. Nome sufichus, ke nur unu el la lernantoj havu nur 2 pliajn ghustajn respondojn, por ke la rezulto estu tute inversa. Krome montrighis en la fino, ke 2 el la lernantinoj de la kompara (neesperanta) grupo lernadis aparte ekster la lernejo en aldona kurso la anglan lingvon. Tial ni decidis ne uzi chi tiun grupon en la finaj konkludoj.

Che chiuj aliaj grupoj estas evidente videbla pozitiva rezulto, nome chie, krom en unu kazo la kashita transfero K estas pli granda ol nulo. La plej interesaj estas la kashitaj transferoj K03 kaj K13, char ili montras la rezultojn atingitajn en la plej granda tempa distanco. Tiu kashita transfero por chiuj 4 grupoj estas K03 = 1,646; 1,456; 1,118 kaj 1,227 au averaghe K03 = 1,3725 kaj sekve la procentajho de pliboneco che la esperanto-grupoj estas P03 = 27,15%.

K13 = 1,375; 2,256; 1,422 kaj 1,173. Averaghe K13 = 1,556. P13 = 35,7%.

Se ni forigas ekstremajn rezultojn (la plej malbonan kaj la plej bonan) por ankorau pli malgrandigi la shancon, ke eventuala hazardo ludu rolon en la rezultoj, la averagha K03 = 1,3415, P03 = 25,5% kaj K13 = 1,398, P13 = 28,5%. Do ankau en tiu kazo la rezultoj estas praktike tre similaj kun la supre konstatitaj.

Eblas konkludi, ke efektive tiuj, kiuj lernis 70 horojn la internacian lingvon plirapidighas poste en la lernado de la angla, respektive la germana je proksimume 25-30%, kio signifas, ke post 2 jaroj da lernado de la fremda lingvo ili scias 50-60 % pli bone ol tiuj, kiuj ne lernis Esperanton. Char la fremdan lingvon oni lernas 3 horojn semajne, do 120 horojn jare au 240 horojn dum 2 jaroj, la shparo estas pli ol 120 horoj. Sekve la investitaj 70 horoj de la internacia lingvo kompensighas jam post malpli ol 2 jaroj de la fremdlingva lernado. Kvankam chi tiu esploro ne povas esti akceptita kiel komplete science fidinda chefe pro tro malgranda nombro da partoprenintoj, ankau pro tio, ke partoprenis la volontuloj kaj ne averaghaj gelernantoj, kaj ankau pro tio, ke temis pri neegala agho (unuj en la 4-aj klasoj, aliaj en la kvinaj kaj triaj en la 6-aj) - estas sendube konfirmita la tezo, ke la antaua lernado de Esperanto plirapidigas la lernadon de aliaj fremdlingvoj en grado, kiu kompensighas jam post malpli ol du jaroj. La tezo konfirmighis ankau tiusence, ke tio validas por diversaj nacioj (char partoprenis en la eksperimento gelernantoj kun tri gepatraj lingvoj (kroata, slovena kaj germana). Sed la efekto ne estis la sama. La germanlingvanoj havis malpli altan kashitan transferon ol la slavoj (austroj meze lernas la anglan pli bone je 14,3% kaj kroatoj je 31%). Tio konfirmas la argumentadon de prof. Y. Fukuda en la scienca traktajho de 1980 pri tio, ke pli bonajn rezultojn atingas tiuj, kies lingvoj estas pli diferencaj de la angla (vidu: literaturon). Interesa estas ankau la fakto, ke la germanlingvanoj lernis la anglan per 14% pli bone ol la neesperanton-lernantoj, char tute la saman procenton ricevis ankau s-ino E. Geisler, kiu esploris germanan grupon en la eksperimento de ILEI (vidu: literaturo: Geisler, Sonnabend).

D) PROPONO POR ORGANIZO DE SCIENCE PLENE FIDINDA PROPEDEUTIKA EKSPERIMENTO BAZE DE LA SPERTOJ EL CHI TIU EKSPERIMENTO (1993-1995) POR PRUVI LA VALORON DE ESPERANTO KIEL MODELLINGVO POR POSTA PLI RAPIDA LERNADO DE FREMDLINGVOJ

SLOVENIO - AUSTRIO 1997-1999

Por plene komplete science konfirmi la rezultojn de la eksperimento el 1993-1995 kaj ricevi vere science fidindajn rezultojn necesas fari pli grandan eksperimenton kun partopreno de minimume 100 gelernantoj kaj kun partopreno de kompletaj klasoj (ne volontuloj) kaj en minimume 2 landoj.

A) Problemoj solvendaj:

Organizante tian eksperimenton oni renkontas multegajn organizajn komplikajhojn.

Unue: la lernejaj sistemoj estas tre diversaj de lando al lando. En Austrio ekz. la baza lernejo finighas post la 4-a klaso, en Italio post la kvina kaj en Slovenio post la 8-a. Plej ofte oni komencas lerni la fremdajn lingvojn en la 4-a klaso de la baza lernejo.

Due: por ricevi vere sciencajn rezultojn oni devus testi la gelernantojn pri la fremdaj lingvoj almenau 3 jarojn post la lemado de Esperanto, kiu devus okazi antau la lernado de fremdlingvo. Tio estas preskau tute ne ebla en landoj, kie jam post la kvara au kvina klaso la infanoj forlasas la lernejon kaj disiras al multaj diversaj pli superaj lernejoj.

Trie: Por atingi la permeson necesas aproboj ekde lerneja ministerio de la shtato ghis lerneja direktoro kaj gepatroj de la koncernaj infanoj. Se oni volas atingi tion por starti samtempe en kelkaj landoj, tio estas organize praktike neebla.

Kvare: La instruistoj de Esperanto devas esti lau preskau chiuj landaj leghoj oficialaj instruistoj de la koncernaj lernejoj, kiuj havas diplomojn de instruistoj en la konceraj landoj. Tiajn oni havas en vere malmultaj shtatoj.

Kvine: stimuli la infanojn, ke ili restu ghis la fino en la kurso de Esperanto estas treege malfacile. En la praktiko montrighis, ke preskau chiam pli ol 50% de la komencintoj ne atingis la finon.

B) Projektprincipoj, lau kiuj eblus venki chiujn menciitajn problemojn kaj realigi pli grandan eksperimenton dum ne tro longaj preparoj:

1. Organizi eksperimenton nur en 2 najbaraj landoj kun neparencaj gepatraj lingvoj. Tio ebligas relative rapidan atingon de la necesaj aproboj (de nur du ministerioj).

2. Organizi ghin en po 3 urboj che la landlimo tiel, ke chiu lernejo havu paran lernejon en najbara lando tre proksiman (maksimume je 50-kilometra foro). Tio ebligos plifortigon de la stimulo de la gelernantoj, char dum la E-lernado ili kelkfoje reciproke vizitos sin kaj povos uzi E-on en reciproka kontaktado. Krome, tio faciligos la problemon de la manko de profesiaj instruistoj, char tiel eksterlanda instruisto povas instrui en najbara lando en komunaj kursoj. En tia kazo oni ne postulas diplomon.

3. Oni elektu po 1 kompletan klason de kvina lernojaro po proksimume 30 gelernantoj en chiu lernejo. Tiel oni ebligos senghenan sekvadon de la rezultoj dum postaj tri jaroj, char en chiuj lernejaj sistemoj la infanoj restas ekde la kvina lernojaro minimume 3-4 jarojn en la sama lernejo kaj ricevos entute proksimume 100 lernantojn en unu lando kaj 100 en la alia do entute 200 lernantojn, kiuj lernos Esperanton kaj kies postan lernadon de fremdlingvo oni testos kune kun aliaj 200 infanoj, kiuj ne lernos E-on.

4. Tie, kie Esperanton ne instruas profesia instruisto necesas, ke la lernejo delegu iun lernejan profesian instruiston, kiu cheesru en chiuj instruhoroj lernante la lingvon mem kaj zorgante pri baza disciplino.

5. La testojn de la fremdlingvo (angla au germana) oni faru kun pli da demandoj (ekz. 60 au pli en chiu testo) tiel, ke la diferencoj estu pli distingeblaj kaj en minimume tri samgrade malfacilaj sed diversaj testoj por eviti transskribadon.

C) Konkreta projektpropono:

La projekton efektivigi en suda Austrio kaj norda Slovenio, en tri urbetoj en Austrio: Deutschlandsberg, Leibnitz kaj Radkersburg kaj tri en Slovenio: Radlje, Pesnica kaj Radgona. De Deutsclandsberg ghis Radlje estas 40 km, de Leibnitz ghis Pesnica estas 30 km, Radkersburg kaj Radgona estas la sama urbo dividita nur per rivero, kiu estas shtata landlimo. En chiuj 6 urboj jam estas faritaj unuaj oficialaj kontaktoj en lernejoj au urbaj administracioj do la subteno de lernejaj instancoj estus tuj ricevebla same kiel tiu en la lernejaj ministerioj. En Slovenio oni ne postulas, ke en tiaj eksperimentoj la instruisto estu profesiulo kaj oni havas bonajn E-instruistojn. En Austrio oni trovos kompromison. En Deutschlandsberg trovighas instruistino kaj al Leibnitz kaj Radkersburg povus vojaghi instruistoj el Graz au el Maribor.

En Maribor trovighas profesia institucio, kiu okupighas pri Esperanto kaj instruado, Inter-kulturo, kiu povus chion bone organize prepari kaj startigi en autuno 1997. La E-kursoj daurus ghis junio 1998. La testoj pri la fremdlingvo okazus antau la E-lernado do en autuno 1997 kaj poste fine de 1998, kaj fine de 1999, kiam la eksperimento finighus. La profesian pedagogian kontrolon farus profesora komisiono de la Pedagogia fakultato de Maribor kaj de Instituto por Pedagogio de Graz. Aparta fakgrupo ellaborus la testojn kaj Inter-kulturo efektivigus la testadon kaj en la fino farus la raportojn kaj kalkulus la rezultojn. Finkontrolon de la raporto farus AIS sub la gvido de prof. Helmar Frank.

E) LITERATURO

Helmar Frank: Kibernetike-pedagogia teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, Kybernetische Paedagogik/Klerigkibernetiko, Band 6, paghoj 311-331, Paderborn 1993

Helmar Frank: Propedeutika valoro de la Internacia Lingvo, Kybernetische Paedagogik / Klerigkibernetiko, Band 6, paghoj 424-442, Paderborn 1993

H.Frank kaj E. Formaggio: La profito el propedeutika (speciale lingvo-orientiga) instruado depende de ago kaj transfero, Grkg/Humankybernetik, Band 33, Kajero 4 (1992), p. 164-174

Yukio Fukuda: Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Beruecksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache. Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, p. 1-16, 1980

Istvan Szerdahely: La didaktika loko de la Internacia Lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj, En Internacia Pedagogia revuo, kajero 0,1979

Helmut Sonnabend: Esperanto: lerneja eksperimento. Raporto, analizo, konkludo, Edistudio, Pisa 1979

Evelyn Geisler: La unuaj mezuradoj pri la lernplifaciligo inter la Internacia kaj la Angla lingvoj, Europa Dokumentaro 21/1979, p. 9-10

Evelyn Geisler: Mezurado de la lernplifaciligo de la angla pro ILo, Europa Dokumentaro, Nro 25/1980, pagho 4

Elisabetta Formaggio: Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado, Grkg/Humankybernetik, Band 30, Kajero4(1989), p.141-151.

Ines Frank: Raporto pri instruado de Esperanto en elementa lernejo en Oberndorf am Neckar (1994/95)

Zlatko Tishljar: Raporto pri la 14-taga eksperimento pri rapida Esperanto-lernado en Deutschlandsberg kaj Radlje, Inter-kulturo, Maribor 1993

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ