17

La vundighon de Taavet Tumme mi vidis propraokule. Tio okazis tute proksime al Tallinn. Dum kvar tagoj ni estis seninterrompe batalintaj kun la germanoj. Nia regimento estis jam deformighinta je kelkaj partoj. La virojn, kiuj retirighis al la shoseo de Tartu, oni kunigis kaj lokigis por defensivo. Ghis la urbo restis de chi tie nur kvin au ses kilometroj, ne pli. Apud ni estis maristoj kaj ni ambau, Taavet kaj mi, ghojis, ke ankau mararmeaj trupoj estas senditaj kontrau la germanoj.

Taavet kaj mi kushis en trancheo, jam antaue fosita de la loghantoj, kaj ni sentis nin sekuraj. Dum kvin tagoj ni ne estis havintaj tiel bonan pozicion. Che Kiviloo kaj poste che la bieno Peningi ni devis impeti tra ebenaj kampoj. La germanoj chiam scipovis fortikigi sin en shirmitaj pozicioj kaj ni restis por ili bonaj celtabuloj. Sed chi-foje la situacio estis mala.

Post la batalo en Kiviloo mi kaj Taavet penadis esti kune. Kaj ni facile povis resti kune, char post la malsukcesinta kontrauatako en Peningi niaj rotoj kaj batalionoj definitive perdis sian komencan formon.

Ne estis ankorau la oka horo, kiam komencighis la antaupreparo per kanonado. Mi ech ne sciis, ke la bombardadon de defendpozicio de la malamiko antau la atako oni nomas antaupreparo per kanonado. Tumme klarigis tion al mi. Chiun normalan atakon antauas kanonado. Tumme parolis kun pedanteco de librotenisto pri diversaj specoj de kanonado bombarda kaj detrua fajro, subprema fajro, baranta fajro, metoda fajro, kaj mi auskultis lin kun stranga sento en la koro. Ni iras al atako sen speciala kanonada antaupreparo. Ni havas malmultajn kanonojn. Ne nur ni, popolarmeanoj, sed ankau regulaj tachmentoj de la Rugha Armeo. Ankau minjhetilojn ni havas diable malmulte. Retirighante centojn da kilometroj niaj batalantoj perdis multajn kanonojn, pro tio por ni estas malfacile haltigi la germanojn. Se ne estus en la rodo starantaj militshipoj, kiuj bombardas la poziciojn de la germanoj, la fashistoj jam triumfus sur la stratoj de Tallinn. Ankau chi-foje ni atendis, kiam la fajro de la shipkanonoj komencos subteni nin.

Chirkaue eksplodis minoj de la germanoj. Kelkaj obusoj falis en nia proksimeco sur parapeton, suprenjhetante terkolonojn. Aerpremo ech levis min de la tero, sed io pli rnalbona ne okazis.

Tiam la germanoj ekatakis. Neniam antaue mi vidis tiom da soldatoj de la malamiko. Al mi estis chiam malfacile trovi fajronestojn de la kontrauulo. Chirkaue siblas kugloj, sed de kie oni pafas kaj kiu pafas, tio ne estas videbla. Bone, se mi dum kelkaj horoj rimarkas kelkajn soldatojn de la malamiko. Sed nun ili proksimighis en densa cheno, pafante dum irado.

Mi observis ilin kaj en mi estighis nenia speciala sento. Nek ekscito, nek timo, nek ankau malamo. Chio restis ekstreme ordinara. La kapon traflugis proksimume tiaj pensoj, ke estus stulte esti trafata de iu hazarda kuglo au kiam estos ghusta tempo por komenci pafadon. Koncerne la ekpafadon ni havis neniujn specialajn direktivojn, shajne ree chiu devas agi lau sia bontrovo.

Ni entute militas terure individue, ne lau instrukciaj ordonoj de la komandantoj.

Niaflanka pafado komencighis tute proksime al mi, baldau krakegis la tuta trancheo. Mi prokrastis premi la lasilon. La interspaco shajnis al mi ankorau tro granda. Tumme pafis du fojojn.

La batalo farigis pli kaj pli akra.

La germanoj plurfoje ripetis sian atakon. Minoj kaj obusoj pli kaj pli dense falis sur nin. Mi ree pensis, ke estus bone, se fajro de la shipkanonoj subtenus nin.

Ni firme eltenis la ofensivon de la fashistoj.

Taavet Tumme estis vundata tre stulte, per splito de nia obuso. La unua salvo de la militshipo au marborda baterio, kiu per sia fajro komencis subteni nin, falis en niajn poziciojn. Du grand-kalibraj obusoj krakegis rekte malantau la trancheo. Mi audis ilian proksimighantan hurladon kaj ekghojis: fine do! Supozeble pensis tiel ankau Taavet, se li entute atentis niajn proprajn de malantaue hurlante proksimighantajn obusojn. Ni estis kutimighintaj al ili. Ili alte transflugas kaj eksplodas en pozicioj de la germanoj. Sed chi-foje la hurlado abrupte chesis kaj tuj ekkrakis dufoje. Mi pensis: kion tio signifas? Tia eraro povas rezultigi diablo scias kion. Kaj vere rezultigis. Post disigho de la fumo kaj terkolonoj mi vidis, ke Taavet estis falinta surventren. Mi rapide kuris al li. Li estis senkonscia.

Ankorau du obusoj eksplodis chi tie. Mi ne rimarkis tion, la viroj poste parolis pri ili. Mi serchis sukuriston, sed ne trovis lin. Per bandaghoj de unua helpo, ricevitaj de maristoj, mi chirkauvindis Taavet, kies dorso estis longe disshirita, tiel bone, kiel mi povis. La fluado de la sango ne chesis, ghi sorbighis tra la bandagho. Mi estis senkonsila, malfelicha kaj kolera. Mi prenis Tumme sur la brakojn kaj forportis lin de la unua linio. Li estis malpeza, nekredeble malpeza. Mi tenis lin surbrake kvazau infanon. Post unu horo mi sukcesis meti la amikon sur automobilon, kie kushis ankau aliaj vunditoj kaj kiu estis veturonta al la urbo.

Tumme ne rekonsciighis, lia vizagho estis tre pala, la tutan tempon li perdis sangon. Chu li restis viva au malplenighis de sango, tion mi ne scias.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !