12

Unu momenton ni ripozas che la arbarrando.

Antau ni estas vastaj kampoj, kiuj duoncirkle chirkauas la nobelbienon Kiviloo. Mi ne vidas la sinjordomon, sed nur la altajn krispajn arbojn. Supozeble ili estas tilioj, eble ankau aceroj au kashtanarboj, kiel ordinare en parkoj kaj chirkau domoj de nobelbienoj. Ke ghi estas la bieno Kiviloo, tion mi pli konjektas ol scias. Inter la arboj ni vidas nur domojn, el kiuj unu granda kaj fortika granitkonstruajho staras rekte sur la limo de kampo kaj arboj.

Kelkcent metrojn de ni kondukas el arbaro en la bienon preskau rektlinie landvojo, kiu proksimume sur duono de la kampo farighas aleo. Maldekstre la tero deklivas kaj mi havas tian senton, ke sur la fundo de la valo certe fluas rivero.

En la mezo de la kampo estas shtonego, granda kiel kabano de malrichulo.

Mi volonte ankorau rigardus de chi tiu arbarrando la antau ni vastighantajn kampojn, arbogrupojn chirkau la biendomoj, la fore videblan malhelan arbaron, la vojon kaj malaltajhon kaj shtonon kaj chion, kio estas videbla. Mankas tempo por tio. La atako dauras.

Ni eliras el la arbaro sur la kampojn kaj direktighas rekte al la centro de la bieno. Dum la unua dudeko da pashoj chio prosperas bone. Poste ekflugas minoj. Ili falas pli kaj pli ofte. Ni jhetighas teren kaj tuj denove kuras antauen. Krakegoj sekvas krakegojn, la aero estas plena de siblado de minsplitoj, la tersurfaco kvazau bolas. Antau, post kaj apud ni, chie levighas ter-kolonoj, io falas sur la kapon kaj dorson. Mi sentas min subite terure senhelpa, tra la kapo flugas la penso, ke de chi tiu aven- au hordeokampo — mi ne scipovas diferencigi inter tiuj grenoj — ekzistas jam vojo nek antauen nek reen.

Pli pro timo ol io alia mi salte levighas kaj ekkuras el la tuta forto. Malantau la shtonego mi kushighas. La shtono bonege shirmas kaj ghojtremeto traflugas la animon.

Al la shtono kuras ankau aliaj, ech tro multaj. Mi komprenas, ke ni ne povos longe resti chi tie, char aro da viroj malantau shtono baldau vekos la atenton de la germanoj.

La unua levighas Koplimae. Poste ankorau iu, kaj nun elsaltas mi de malantau la shtono. La okuloj avide serchas kavajhon au protektan tuberon, post kiu kashi min. La kampo estas damnite ebena, sed ankau la densa greno shirmas kaj garantias sekurecon. Mi kushighas ne elektante la lokon kaj ree daurigas la kuradon.

Poste la densa fajro de la automataj armiloj de la malamiko ne plu lasas nin levi ech la kapon. De chi tie, kie ni kushas, restas ghis la centro de la bieno ankorau cent au cent dudek metroj.

Dekon da pashoj antau mi estas Koplimae kaj ankorau pli antaue iu, kiun mi, vidante nur la dorson, ne rekonas.

Super la kapo siblas pafserio post pafserio. La kugloj venas kiel akraj vipobatoj, kolere pepante kaj per ia varma spiro karesante mian nukon.

Rampante mi shanghas mian lokon, char starighi ne estas eble. Tuj, kiam mi tion faras, terpecoj komencas disflugi chirkau mi.

Mi premas min al la tero tiom dense, kiom mi povas. Mi tenas la kapon inter la manoj kaj atendas. Atendas, kion alportos la sekvanta momento. Nenion alian mi scias fari.

La tempo kvazau haltas.

Se mi ekstarus kaj kuregus antauen? Eble mi havus bonshancon? La racio diras, ke ne havos. Ekstaro signifus certan morton.

Kion fari ?

Mia sinsento estas pli ol acha. En la grenejo de Vali mi havis miloble pli da optimismo. Ankau en Audru espero ne forlasis min. Tie mi kvazau spitis la kuglojn, nun mi timas ilin.

Jes, mi timas. Nenio alia ol mortotimo katenas min al la tero. Duone subkonscie mi perceptas du aferojn. Unue tion, ke de miaj volo kaj agoj dependas plu nenio. Due enshtelighis en la animon la paralizanta kompreno, ke movighi antauen ni ne plu povas. Bone, se ni rampante sukcesus reatingi la arbarrandon. Starigho signifas certan finon.

Eble tio estus ech la plej bona. Chu ne estas tute egale, kie tio okazos? Chu chi tie, sur la kampo de la nobelbieno Kiviloo, au sur stratoj de Tallinn. Nun, kiam mortas miloj da homoj, neniu havas rajton postuli por si eternan vivon.

Ne, ne, ne!

Mi volas vivi kaj devas vivi! Mi ne volas mortachi kiel senhelpa rato.

Ne kaj ankorau foje ne.

Al diablo chion!

Ni devas starighi kaj ataki. Tio estas la sola ebleco, kiu povas savi nin.

En la sama momento la automato de Koplimae komencas kraketadi. Ankau mi premas la ellasilon.

Sur la tegmento de la chekampa fojnejo au tenejo au cheval-stalo au bovinejo kaj sub la grandaj arboj eksplodas obusoj au minoj.

Niaj obusoj au minoj!

Mi saltlevighas kaj kuregas antauen. Mi ne zorgas pri tio, kio okazos en la sekvanta momento. Mi sentas nur tion, ke mi ne povas kaj ne rajtas atendi pasive. Mi devas ion fari.

En tiu momento klarighas al mi, ke se la homo volas resti homo, li neniam rajtas kapitulaci. Kiom ajn senespera estas la situacio.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ