10

La memmortigo de ingheniero Elias deprimis min. Mi ne diris al la milicistoj, ke mi vidis lin en Vali. Lau mia opinio tio havis jam nenian gravecon.

Mi ne parolis al Taavet Tumme pri chiuj detaloj. Mi mallonge rakontis, ke mi renkontis Niidas en vagonaro inter evakuighantoj, kaj ankau tion, ke lau lia aserto lin sendas orienten la direktivaj organoj. En lia foresto mi ne insultis Niidas antau Tumme. Ankau pri liaj eblaj kontaktoj kun NKVD mi silentis. Mi diris nur tiom, ka lau mia opinio Niidas mem elpetis de iu la evakuighpaperojn.

Pri la morto de Elias mi parolis tiel, kvazau mi audis tion de aliaj. Kiel mi povis konfesi, kion mi pensis pri nia chefingheniero antau lia morto kaj kiel mi serchis lin? Mi konservas miajn iamajn malbonajn pensojn kaj suspektojn por mi mem.

Mi ne plu egaligas Elias kun burghoj, batalantaj kontrau ni. Mi estas nun firme konvinkita, ke ni mem pushis lin inter niajn malamikojn. Tion mi diris ankau al Tumme. Eble mi estus devinta paroli ankau pri la rolo de Niidas en la sorto de Elias, sed mi tamen ne faris tion. Mi notis nur tion, ke tiaj homoj kiel Elias valoras centoble pli ol tiaj kiel Niidas.

"Kial li mortigis sin?" demandas Tumme.

Je tio mi scipovas respondi nur tion, ke vershajne lia vivo farighis sensenca. Ni deklaris lin malamiko, de la banditoj li evidente disighis. La virinon, je kiu li intencis edzighi, li ne plu trovis en Taliinn. Ankau Ruutholm opiniis la samon, kiam mi parolis al li pri Elias.

Feliche Tumme ne demandas, je kiu Elias volis edzighi. Li au scias tion au estas ekstreme taktoplena viro, kiu ne estas scivola pri la intima vivo de aliaj homoj.

Ni longan tempon interparolas che la puto. Fine Tumrae diras:

"Estus necese skribi al familio Uibopere."

Je tio mi tuj respondas nenion. Hodiau mi ne parolis pri Helgi. La vortoj de Tumme surprizas min.

"Jes, al familio Uibopere estas necese skribi," ripetas Tumme. "Au eble informo jam estas sendita al ili?"

"Chu havas sencon skribi antau ol ni precize eksciis, kio okazis kun Helgi," mi diras heziteme.

Tumme rigardas al mi.

"Apenau iu tiel baldau pli multe ekscios."

Li pravas. Mi murmuras:

"Kien sendi la leteron?"

"Mi havas la adreson," diras Tumme. "Helgi mem donis ghin."

Ankau mi pensis skribi al la gepatroj de Helgi, sed chiufoje prokrastis la decidon. Al mi shajnas, ke skribante la leteron mi enterigos chiujn iliajn kaj ankau miajn esperojn iam revidi la vivantan Helgi.

"Mi skribos," diras Tumme, char mi silentas. "Ne estas facile sendi malgajan sciigon, sed ankorau pli malbone estas, kiam oni nenion scias."

Nun mi diras:

"Skribu. Sed tiel, ke ili ne perdu la lastan esperon. Shi ja ne..."

Mi ne finas. Taavet Tumme komprenas ankau sen tio.

Post la foriro de Tumme mi ja iras al la knaboj kaj kushighas sur fojno, sed scias jam anticipe, ke mi ne povos ekdormi.

Tiel vere okazas. La kamaradoj ronkas jam delonge, sed mi kushas kun malfermitaj okuloj. Tra la pordo, kiun ni lasis nefermita, por ke estu pli da aero, tra la aperta pordo vidighas malhela arbarrando kaj iom pli hela strio de chielo, kie de tempo al tempo inter nuboj briletas steloj. Mi audas pashojn de la gardanto, henadon de chevaloj kaj ruslingvan paroladon. Mitral-pafaroj preskau chesis. De tempo al tempo portas la vento en la orelojn obtuzan motorbruon — murmuras vershajne germanaj tankoj. Ekbruetoj kaj zumado de kamionmotoroj audighas ankau el la direkto de Tallinn.

Rememorighas mia lasta renkontigho kim Helgi. Tio, kiel mi ne rapidis, por vidi shin. Kaj chiuj vortoj, kiujn ni parolis, kaj tio, ke Helgi nomis min frato kaj petis min esti singarda, pro kio mia humoro farighls bonega.

Tiam denove venas la obseda bildo pri la gruza shoseo, pri la malgranda figuro sur la shoseo, kaj io ekpremas la koron.

Mi pensas, ke mi estus devinta rampi al la autobusoj. Malgrau chio. Au resti kashobservi en la arbaro de Audru. Ne gravas, ke mia kruro estis trapafita, lamante mi povis ja iri. Nokte mi estus povinta laulonge kaj laularghe trairi la batallokon, apenau la germanoj restigis tie gardistojn.

Ingheniero Elias atentis nenion. Li venis al Tallinn por renkontighi kun Irja Liive. Mi gardis mian hauton, kaj se mi nun nokte ne povas dormi, mi mem estas kulpa pri tio. Mi estis malbona frato al mia tria fratino.

Antau la endormigho mi pensis ankorau pri tio, kial mi hierau ne parolis al Aksel pri Niidas kaj Elias. Mi rakontis nur pri la batalo en Audru kaj pri Helgi. Ekparolinte pri Helgi mi chiam forgesas chion alian.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ