5

Ni preteriras la teatron "Estonia" kaj direktighas al la Tartua shoseo. Chiam ankorau pluvetas.

La pavimshtonoj sub la piedoj estas glitigaj. De tempo al tempo mia maldekstra piedo stumbletas. La vundo delonge resanighis, sed io ne estas tiel kiel antaue. Mi vershajne iom posttrenas la maldekstran gambon. Eble mi farighos ech lamulo. Por mi estas tute egale, chu la piedo kun la trapaflta kruro ekfunkcios normale au ne. Ankau kun tia kruro oni povas vivi. Estas eble ech naghi. Sed la boksrondon mi vershajne devos adiaui.

Kiam mi lastfoje vizitis la hejmon trovighante en Tallinn mi chiam vizitas la hejmon, eble patrino sendis leteron , la domposedanto agitis min dum longa tempo, ke mi fine do prudentighu kaj forlasu la bandon de la malvenkantoj. Ja ne chiam oni havas tian bonshancon, ke osto restas nedifektita. Ofte kuglo au minsplito prenas ech la vivon. Nun estus bona okazo teni sin flanke. Saghulo havigus pere de sia piedo chiaspecajn atestojn, kaj neniu hundo bojos.

"Eble hundoj vere lasus min trankvila," mi respondis je liaj instruaj vortoj, "sed fashistoj estas pli malbonaj ol hundoj."

Li komprenis min, li tute ne estas stulta homo.

"Jes, por vi vershajne alia vojo ne ekzistas," diris la dom-mastro. "Certe la germanoj ne lasus trankvila tian kiel vi, kiu renkontis ilin kun pafilo."

"Ne sole la germanoj. Ankau niaj samnacianoj, kiuj atendas Hitler."

Strange, la domposedanto rilatas al miaj vortoj en la lasta tempo multe pli serioze. Ankau nun li konsentis kun mi, sed opiniis necesa aldoni, ke pro li kaj aliaj domloghantoj mi ne bezonas timi, apenau iu kuros denunci min.

La dommastro tion ne farus kaj eble ankau ne la aliaj. Sed mi ne por tio prenis fusilon en la manon, por ghin denove forjheti. Ion similan mi ankau diris al li.

"Vian loghejon konservi por vi mi ne povos," li diris min. "La meblojn kaj alian havajhon mi gardos."

Sekve lau la opinio de la mastro la sorto de Tallinn estas jam decidita. Sed li estas tamen sincera maljunulo, char li ekparolas pri tiaj aferoj, pri kiuj ech por li mem ne estas agrable paroli.

"La mebloj ja ne gravas plu," mi opiniis.

"Vi estas ankorau juna homo, Olev. Ne estas necese indiferente rilati al mebloj kaj aliaj objektoj, egale kiun reghimon ni havas. Ilin oni chiam bezonas. Reveninte el Rusiando estas bone ion retrovi. Post milito la homoj chiam revenas tien, kie ili loghis. Certe ankau iu el vi, kiu restos viva."

"Mi ankorau ne forlasis Taliinn."

Tiujn vortojn mi diris tro akre.

"Hodiau ne forlasis, sed morgau forlasos." La maljunulon shancelis nenio.

"La urbon Tallinn oni tiel facile ne cedos." Ankau mi restis fidela al mia opinio.

La vocho de la mastro farighis subite terurita.

"Chu vere vi intencas per ungoj kaj dentoj krochighi al Tallinn? Tiam en la urbo ech shtono ne restos sur shtono."

Mi pikis:

"Lignaj domoj forbrulos, shtonaj konstruajhoj estos disbombataj."

"Vi, knabo, ne parolu tiel. Politiko estas politiko, homa loghloko estas homa loghloko."

"Tallinn oni defendos ghis la lasta ebleco," mi ripetis. Ne nur pro obstineco, sed tiel tio estas. Tion oni parolas al ni en la eksterma bataliono, tiel skribas la gazetoj. La rezisto de la Rugha Armeo estas farighinta pli kaj pli forta. La germanoj antauenighas nur pashon post pasho. En chiuj aliaj lokoj ili avancas pli rapide ol chi tie. Mi estus povinta al la mastro, ne kapabla vidi ion alian krom sia domacho, fari pri tio tutan politikan prelegon, kial oni ne povas nek rajtas facile cedi Tallinn, sed mi ne havis tempon por tio. Antau la foriro mi demandis lin, kvazau preterpase, kie estas lia filo.

La mastro levetis la shultrojn.

"Au malantau Petrogrado au sur la fundo de la maro."

Mi ne tuj komprenis, kial sur la fundo de la maro.

"Oni parolas, ke la shipo, per kiu oni transportis la mobilizitojn al Leningrado, dronis pro bombado."

Mi murmuris, ke mi nenion audis pri tio. Kaj plue, ke ne valoras kredi chiujn babilajhojn. Mi volonte estus forpelinta lian timon, sed ne sciis, kiel tion fari. Mia rilato al la mastro de nia domo subite shanghighis. Antau minuto mi vidis en li nur etburghon, kiu havas nenion pli gravan ol lia posedajho. Kiu, se ne rekte atendas la germanojn, tamen estas indiferenta pri tio, kia flago flirtas sur Toompea. Chefe, ke konservighu lia domo, chefe, ke neniu haro kurbighu sur lia kapo. Nun mi vidis en li zorgoplenan homon, kiu sendis sian filon en armeon kaj ricevis pri lia sorto malbonajn sciigojn; viron, kies koro doloras pro la urbo, sur kies stratoj baldau ekkrakos obusoj kaj minoj; homon, kiu pensas simple pri tio, kiel vivi plu. Sed vivi oni ja devas.

Je mi efikis ankau tio, ke ekparolante pri la filo mi volis dolore tushi la mastron. Mi estis jam anticipe certa, ke tio estas por li la plej malagrabla demando. Mi opiniis, ke Hugo evitas la mobilizon. Pro tio li ja klopodis laborigi la filon che fervojo. La respondo, kiun nii ricevis al mia demando, surprizis min. Kiel multaj homoj, mi havas la achan kutimon pensi chiam malbone pri aliaj homoj.

Nia marshkolono proksimighas al la celulozfabriko.

Pluvo tamen chesis. Estus bone, se ree ne ekpluvos. La nokton ni devos pasigi ie en arbaro kaj estos malbone, se sub la korpo ne trovighas seka loko kaj de supre la tutan tempon gutadas. Ni ne havas dikajn soldatajn paltojn nek tendojn, sub kiuj kashighi.

Al la homoj, kiuj akompanas nin per rigardoj, ni vershajne faras kelkrilate strangan impreson. Parto el ni estas en civila vestajho, multaj portas bluajn laborvestojn, destinitajn por lernantoj de profesiaj lernejoj, sed ne mankas ankau rotoj kaj plotonoj, kiuj estas vestitaj per kotonaj soldataj bluzoj kaj galifeoj de batalantoj de la Rugha Armeo. Ni estas armitaj same bunte: rusaj, anglaj kaj japanaj fusiloj, mitraletoj kaj pezmitraloj de soveta kaj eksterlanda deveno. Oni promesis doni al ni ankau minjhetilojn, ech kanonojn, nun ni ilin ankorau ne havas.

La maldekstra piedo ree ekglitas.

Iom poste mi ne rimarkas flakon kaj pashas en ghin. Bone, ke mi ricevis krurbotojn, diable bone.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !