14 Estis eble jam la dekunua horo, kiam eksonoris la porda sonorilo. Elias flankenmetis la vestbroson, per kiu li ghuste surgluis novan paperstrion, vishis per tuko la manojn kaj malfermis la pordon. Kiam li iris tra la antauchambro, tra lia kapo flugis diversaj konjektoj. Kiu vizitas lin tiel malfrue? Arestantoj? Apenau? Irja? Stultajho, Irja ne scias serchi lin. Irja neniam estis che li. Malantau la pordo estas supozeble doktoro Hormand, neniu alia. Li ne eraris. En la malbone lumigita koridoro — la koridora lampo estis kolorigita per malhelblua farbo — staris la kuracisto, kun brakpleno de jhurnaloj, gazetoj kaj leteroj. Elias malfermis por la malfrua vizitanto larghe la pordon. "Saluton, kamarado doktoro. Bonvolu eniri." "Saluton, saluton! Mi ghojas vidi vin, tre ghojas. Pardonu min, ke mi tiel malfrue... Jen via poshto." Doktoro Hormand metis sian portajhon sur la tableton de la antaucharnbro. Elias premis forte lian manon. Iom da tempo ili staris silentante. "Pardonu, ke mi senpermese iom okupighis pri via poshtkesto," ekparolis doktoro Hormand la unua, "sed ghi estis plenplena." "Mi dankas vin," diris Elias varme. La maljuna kuracisto shajnis al li nun simpatia. "Vi mirinde sunbrunighis," diris doktoro Hormand. Elias, al kiu shajnis, ke la lastaj vortoj de la vizitanto enhavas iun kashitan aludon, diris: "Mi sunbrunighas rapide." La kuracisto kapjesis. "Signo de forta sano. Mi estis chiam konvinkita, ke vi havas bonan sanon. Cetere, kara ingheniero, mi ne esperis vidi vin tiel frue." Doktoro Hormand ree aludis al io, kaj nun Elias ne dubis plu, kion la doktoro volis komprenigi al li. Chu vere Hormand konjektas au eble ech scias, kie li estis? "Tute egale, chu li konjektas au scias precize," pensis Eiias. "Tio havas nenian gravecon. Grave estas, ke mia loghejo estas netushita." Li ekridis. "Kie mi do devis resti?" La gasto kvazau konfuzighis. "Se mi ne estus konvinkita, ke vi revenos, chu mi tiam estus kolektinta kaj konservinta vian poshton? Ne, kara najbaro. Mi ne dubis, ke vi revenos. Mi nur pensis, ke iom pli poste." Doktoro Hormand parolis chiam tiel, ke estis malfacile kapti lin je la vortoj. Liaj vortoj estis vualitaj, li aludis, sed restigis i sen punkto. Chiam li havis liberan vojon por retirighi, chiufoje li povis diri, ke ghuste tiel mi ja pensis. Elias diris: "Pli ghuste mi malfruighis ol alvenis tro frue." Li observis la maljunan kuraciston per chiam ankorau ridantaj okuloj. Tiel facile kaj gaje li ne estis jam longan tempon sentinta sin. "Kial do vi entute forveturis, se vi nun opinias, ke vi malfruighis?" demandis Hormand sarkasme. "Ne, vi ne malfruighis,. sed alvenis tro frue, kredu min." Tio, ke la kuracisto obstine restis che siaj vortoj, amuzis Elias. "Mi ne komprenas vin," li konfesis sincere. "Ankau mi ne komprenas vin," diris doktoro Hormand. Elias konvinkighis, ke lia gasto ne ekparolos pli klare. Li eraris, char la kuracisto farighis tuj sincera: "Vi estus aginta multe pli prudente, se vi estus atendinta foriron de la rusoj." Tiel unusence doktoro Hormand ne estis parolinta kun li dum la lasta jaro. Li demandis: "Oni volis vin ja ekzili." "Se oni vere volis malliberigi min, mi ne estus nun chi tie, en mia malnova loghejo. Tiam loghus chi tie tute aliaj homoj. Estis certe eraro, kamarado doktoro." Hormand ridetis ironie: "Ankau la dekkvaran de junio vi parolis pri eraro, sed tamen malaperis... tute senspure. Kaj vi agis saghe. La kaptantoj serchis vin la sekvantan tagon." "Oni serchis min? Kiam?" "Post via forveturo. La samaj viroj, kiuj jam la unuan nokton estis chi tie, venis denove." "Chu tio estas... vero?" "Vero. Kial mi mensogu? Mi avertis vin tiam kaj avertas ankau nun. Vi vane rapidis reveni." Kvankam la facila kaj ech gaja humoro de Elias komencis pro la vortoj de doktoro Hormand malaperi, li penis konservi la lastajn restajhojn de optimismo. "Mi dankas vin pro la averto kaj bonaj deziroj," li diris tiom trankvile kaj senzorge, kiom li kapablis. Poste li komencis trarigardi la gazetojn kaj leterojn, kiujn la kuracisto portis al li. Por shanghi la temon, li aldonis: "Vi alportis al mi multe da legajho." Doktoro Hormand observis lin kelkan tempon silente kaj poste diris preskau flustre: "Vi trovos inter via poshto invitilon por mobilizigho. Jes, jes, estas proklamita por tiel diri totala mobilizado. Junaj viroj estas jam delonge senditaj al Ruslando, la rekrutojn sekvis rezerv-oficiroj kaj nun estas la vico de chiuj aliaj. La mobilizo koncernas ankau vin. Oni vokas vin en la armeon, chu vi komprenas, kion tio signifas?" Elias diris: "Dum milita tempo oni chiam mobilizas virojn." Doktoro Hormand ekscitighis. "Kompreneble mobilizas. Mi jam estas mobilizita. Jes, ne miru. Kiel kuracisto kaj rezerv-oficiro mi estas jam postenigita. Lau speciala dekreto oni restigis min en Tallinn, mi operacias vunditojn. En niaj malsanulejoj loko por civiluloj plu ne sufichas, ili estas plenaj de vunditaj rugharmeanoj... Mi timas, ke forlasante Tallinn oni kunprenos ankau min. Tio estus terura." En la okuloj de Elias doktoro Hormand ekhavis siajn ordinarajn kolorojn. Lia insista flustrado, timo antau la reghimo, neklaraj aludoj, timo, ke io okazos — chio tio estis konata al Elias. La kuracisto daurigis, ankorau pli mallautigante la vochon: "Sovet-Unio jam perdis la militon. El dronanta shipo fughas ech ratoj. Vi venis tro frue, tro frue." Elias eksentis, ke se Hormand ankorau ripetos, ke li, Elias, venis tro frue, tiam li ne plu povos regi sin. En li vekighis kolero kontrau la kuracisto, kiu ripetadis unu kaj saman aferon, ree kaj ree memorigante pri dangheroj, kiuj embuskas lin. Post longa tempo Elias estis sentinta sin bone, sed venis la kuracisto kaj difektis chion. Li diris glacie: "Doktoro, homoj ne estas ratoj." "Mi volonte invitus vin al mi por trinki teon, sed vi vershajne ne havas tempon. Vi surgluas paperojn al la fenestroj. Chu vl efektive intencas resti en Tallinn?" "Dankon pro la invito, sed mi jhus trinkis kafon," diris Elias. "Vi ghuste rimarkis, mi vere estas okupita per surgluado de paper-strioj al la fenestroj. Iam, kiam mi havos pli multe da tempo, mi volonte parolus kun vi che taso da kafo. Bonan nokton, doktoro." La rigardo de la kuracisto glitis preter Elias. "Mi deziras ankau al vi trankvilan dormon, Cetere, se vi nuntempe povas dormi trankvile, vi havas shtalajn dratojn anstatau nervoj." Hormand ree jhetis al Elias esploran rigardon, ekridis mallaute kaj diris balancante la kapon: "Chu ne estas strange, sinjoro Elias? Antau nelonge ni vivis feliche sub la suno de Stalin, nun nia tuta granda kaj potenca hejmlando skuighas kaj shancelighas. La nigra reakcio potence premas la avangardajn fortojn, en la serena domo de socialismo krakas chiuj murligiloj. He-he-he! Bonan nokton! Por chiu okazo, mi ne estis chi tie, vi komprenas min." Kun rideto sur la lipoj doktoro Hormand volis foriri. Elias haltigis lin por momento kaj demandis, chu li ne havas dormigilon chemane. "Miaj nervoj ja tute ne estas el shtalo. Donu al mi ion forte efikantan kaj ne nur por unu nokto." Doktoro Hormand alportis al li dormigilon. Elias daurigis kun malklaraj impresoj la gluadon de la paper-strioj al la fenestrovitroj. Li faris tion duone palpe, char en la chambro. kie li nun komencis la gluadon, li ne povis enshalti elektron — la lumo estus ekstere videbla. Li pensis, ke entute estis stulte ekokupi sin pri la fenestroj. Sed antau unu horo li kun rekte knabeca fervoro kuiris gluajhon kaj tranchis paperstriojn. Por ke la fenestroj de lia loghejo aspektu same kiel tiuj de la aliaj. Char ankau li mem estas tia sama kiel chiuj aliaj. Se doktoro Hormand ne estus sciiginta, ke oni serchis lin duan fojon, li estus pensinta tiel ankau nun. Char la loghejoj de malamikoj de la popolo ne estis ja konservataj netushite. Ilia meblaro kaj alia havajho estis vendataj, kaj la loghejoj donataj al novaj luantoj. Sed en liaj chambroj estis irinta neniu fremda homo. Ankau nun, post tio, kion li audis el la busho de Hormand, li ne povis plene kompreni, kial milico ne penetris en lian loghejon. Chu vere la plenumantoj de la legho simple preterrigardis lian loghejon? Au la milito malhelpis la aparaton de NKVD, kaj tio estas la sola kauzo ? Kompreneble, la afero povis vere esti tia. Ne tio estis eraro, ke oni volis lin aresti. Eraro estis tio, ke oni forgesis lian loghejon. Au la afero estas tamen inversa ? Li ne atingis plenan klarecon. La racio ja diris al li, ke doktoro Hormand pravas, sed tamen en la animo konservighis iom da espero, ke la decido pri lia ekzilo tamen estis nuligita. "Bone," li diris al si, "ni supozu, ke la afero vere estas tia, kiel mi volas ghin vidi. Ni supozu, ke la decido pri mia ekzilo estas nuligita. Kion tio shanghas? En Tallinn mi estis lojala civitano, en Vali mi farighis aktiva kontrauulo de la soveta reghimo. Ne forgesu tion. Se oni ekscios pri tio, chio estos decidita. Tre eble, ke Sookask rekonis min." Ju pli longe li pensis pri sia stato, des pli klare li komprenis, ke li ne rajtas en Tallinn vane malshpari ech unu minuton. Antau ol liaj spuroj estos trovitaj, li devas renkontighi kun Irja. Li intencis tuj frumatene ankorau foje iri al Irja, kaj se li ankau tiam ne trovos shin, iri al la popola komisariato. Nur poste, kiam rilate al Irja chio estos klara, li decidos, kion entrepreni. Pri la mobiliza ordono, lau kiu li devis aperi al la hipodromo kun provianto por kvin tagoj, krucho, kulero, mantuko, du shanghoj da tolajho, bonordaj shuoj kaj vestajho, li tute ne pensis. Li kvazau forgesis tion. En tiu nokto li denove ne povis longe ekdormi. Sed dormigilon li ne uzis. |