5 Matene Elias vekighis ne plene ripozinte. Kvankam li estis esperinta, ke almenau en tiu chi nokto li ripozos bone, tamen la refreshiga dormo ne venis. Li ja dormis iom pli profunde ol ordinare, sed tamen vekighis kvar au kvin fojojn kaj ne liberighis de inkubaj songhoj. La mastrino tamen proponis al li kafon. Li trinkis du tasojn da kafo, manghis kelkajn tre maldikajn tranchajhojn de blanka pano kaj auskultis la rakontadon de la mastrino. "Iu estona oficiro parolis al sinjorino Kriistal, ke la germanoj okupis jam Marjamaa kaj senhalte proksimighas al Tallinn. Sinjorino Kriistal estas la edzino de la bakisto de nia strato. Shi rakontis ankau tion, ke shia edzo denove komencas baki bulkojn kaj kukojn. Antaue ili havis tre bongustajn vienajn bulkojn kaj aleksandrajn kukojn. Ni chiam achetis de ili kaj chiuj niaj somerumantoj laudis. Mi nur ne komprenas, de kie ili prenas la farunon. Kion vi opinias, chu la germana armeo vendas farunon al civilaj personoj? Dum la antaua milito geedzoj Kriistal ekprosperis ghuste spekulante per armea provianto. Ke la milito rapide rulighu tra nia lando! Chiuj timis, ke en Parnu okazos grandaj bataloj, sed ne okazis. Unu horon oni pafadis en Raekula, iom ankau che la rivero, kaj tio estis chio. La forto de la rusoj jam finighas, se ili tiom grandan urbon kiel Parnu tiel facile fordonas. Por ni estis kompreneble pli bone, la urbo suferis pli malmulte. Onidire la domo de la Defenda Ligo svarmas kvazau formikejo. Ankau la edzo de sinjorino Kriistal iris tien. Mia edzo tenas sin flanke de politiko. Nun estas kaosa tempo, pli bone estas atendi, kio fine venos. Kun Kriistal estas alia afero, shia edzo iradas pro faruno. Ni ne havas bakejon, ni ne bezonas senpripense kuri en la urbocentron." La mastrino parolis preskau senhalte. Elias ne interrompis shin. "Neniu scias, kiu mono restos. Chu rubloj, markoj au revenos cendoj kaj kronoj. Mia edzo opinias, ke la antaua mono denove ne ekvalidos. Al la germanaj markoj la homoj ne havas bonan fidon. Rubloj vershajne ne tre baldau nulighos. Onidire hodiau nokte oni denove mortpafis homojn. Sinjorino Kriistal scias bone tiujn aferojn. Chi tie la pafado ne estis audebla, evidente oni faris tion pli fore. En la pasinta nokto oni ekzekutis adeptojn de la rughuloj sur la sablodunoj malantau Raekiila. Nun oni mortigas tiom multe, ke teruro kaptas la koron. Sinjorino Kriistal demandis de mi, kion vi, sinjoro ingheniero, faros en Parnu? Chu vi restos chi tie au nur travojaghas? Se kun vi chio ne estas en ordo, ne restu en Parnu. La homoj estas nuntempe tute frenezaj." Elias sentis ekvibron de simpatio al la parolema mastrino. Li komprenis, ke shia tuta ghisnuna babilado estis nur antaupreparo por la averto. "Mi dankas vin," li diris pli varme ol oni ordinare diras tiujn vortojn. "Mi havas nenion sur la konscienco, por ke mi timu la germanojn." "Ne nur la germanojn. Tute subite aperis multaj niaj propraj pafilportantoj. Ghuste ili serchas komunistojn." "Mi ne estas komunisto." "Nun neniu konfesas plu, ke li estas bolsheviko." "Pro mi estu vere senzorga." "Tion mi asertis ankau al sinjorino Kriistal... Vespere vi povos ricevi teon, koncerne tagmanghon restos tiel, kiel ni interkonsentis." "Mi kore dankas vin, sinjorino..." "Feldman. Mia nomo estas Feidman." "Ankoraufoje multan dankon, sinjorino Feldman. Diru al sinjorino Kriistal, se shi ankorau interesighos pri mi, ke je la unua ebleco mi veturos al Tallinn. Sed ghis tio mi loghos chi tie." La konduto de la mastrino montris, ke shi havas ankorau ion. sur la koro. "Vi dormas tre maltrankvile, sinjoro ingheniero. Vi ghemis en dorrno. Nuntempe neniu el ni povas senzorge ripozi." Pro la konduto de la mastrino Elias havis fine tamen la impreson, ke oni ne prenas lin por tiu, kiel kiu li sin prezentis. Sed apenau li sukcesos per vortoj forigi la estighintajn suspektojn. Ech tio estas bona, se oni ne tuj forpelos lin. Li petis de la mastrino gladilon kaj gladis sian pantalonon.. Ankau la refaldajhojn kaj manikojn de la jako li glatigis tiom bone, kiom li kapablis. Nur tiam, kiam li estis sin zorge ordiginta, li foriris el la domo. Parnu ne estis por li fremda urbo. Jam antaue li estis chi tie kaj pro oficaj aferoj kaj dum feriaj tagoj. Sed tiel sencele kiel nun li ankorau neniam vagis sur la stratoj de tiu urbo. Komence li intencis turni sin al iu centra oficejo de la urbo, por sciigi, kiu li estas, kaj serchi iun laboron. Sen laboro kaj enspezoj al li ne estas eble longe atendi la evoluon de la militaj eventoj. La rubloj, kunprenitaj el Tallinn, komencis finighi, krom tio oni povos deklari la sovetan monon nevaiida. Li estis en la urbodomo, sed neniu urba administracio ankorau funkciis. Iu sinjoro kun fermita kaj malhumila mieno, kiun li tie renkontis, rekomendis al li iri en la domon de la Defenda Ligo, kie trovighas la stabo de la Sindefendo, kiu plenumas nun ankau civilajn funkciojn. Li ech iris tien, sed ne supreniris la shtuparon. Li rigardis la altajn arkformajn fenestrojn de la granda duetagha domo, la. samforman pordon, tra kiu en- kaj eliradis kaj armitaj kaj ankau nearmitaj viroj, kaj pashis pluen. Io malplachis al li. Jes, ju pli proksimen li venis al la domo de la Defenda Ligo, des pli akre rememorighis al li tio, kio okazis en Vali, kaj en li vekighis antipatio kontrau institucio, kie li certe renkontos personojn, kiuj ne diferencas de Oidekopp, Aorand au Harjas. Eble ili estas nur pli rafinitaj ol Harjas, pli kleraj ol Aorand kaj pli bone kashas siajn faktajn aspirojn ol Oidekopp. Kun tiaj homoj li ne volis plu ligi sin. Jen kial li preterpasis la domkoloson. Sur anoncfosto estis gluita alvoko de la loka komandanto, en kiu la loghantaro estis atentigata pri tio, ke chiuspeca helpo kaj subteno al rugharrneanoj kaj komunistoj estos lau militlegho punata plej severe. Li tralegis ankau alian alvokon, chi-foje tiun de la komandanto de la germana armeo. En la proklamacio de la germana armeo oni sciigis, ke la germana popolo havas nenion kontrau la estona popolo, ke la germana popolo sendas sian armeon al la estona popolo por liberigi la estonojn el sub la soveta reghimo. Al la estonaj terkulturistoj oni sciigis, ke ili ree farighos mastroj de siaj antauaj tero kaj havajho, kaj al la estonaj intelektuloj kaj metiistoj oni asertis, ke ili restos plenaj posedantoj de sia hejmlando. Plue estis skribite, ke la okcidenta kulturo revenos al la estona popolo. La afisho finighis per solena certigo pri reciproka kompreno de la germana kaj estona popoloj. La tralegitaj alvokoj shajnis al li kontraudiraj. Li rigardis la blua-nigra-blankajn flagojn, fiirtantajn sur multaj domoj, kaj pensis, ke ankau Harjas pendigis sur la flagstango de la komunuma plenumkomitato trikoloran flagon. Se li ne estus audinta la salvojn sur la pashtejo de Vali kaj ne vidinta la kadavrojn, li estus rigardinta la flagojn per aliaj okuloj, nun ili kauzis al li nenian plibonighon de la humoro. Subite memorighis al li, ke che unu chi-tiea konstruado devus labori kiel ingheniero lia universitata kunstudinto, kaj li ekserchis lin. La konstruadlokon li trovis, sed oni ne laboris tie. Inter la trabaro iradis kelkaj laboristoj, sed ili sciis nenion pri ingheniero Haljand. Ili diris nur, ke la laboro chesis en la komenco de la milito, chiuj estis sendataj al la fortikigaj laboroj, kaj kio okazos poste, pri tio oni parolas tre diverse. Fruprintempe ingheniero Haljand gvidis la chi-tieajn laborojn, sed poste li estis translokigita al iu alia laboro. Se la adres-oficejo ne estus fermita, Elias serchus sian studkamaradon en lia hejmo. Li trafis ankau sur la marbordon. Li surprizighis, kiam li vidis sur la plagho sunbrunighantajn kaj sin banantajn homojn. Ili ne estis multaj, la strando ne svarmis kiel formikejo, kiel li memoris tion el pli fruaj tempoj, sed ech la kelkdeko da somerumantoj mirigis lin. Kiuj estas tiuj senzorgaj homoj? Au politikaj shanghoj simple preterpasas multajn? Elias enviis la virojn kaj virinojn, kiuj kushis en la suno au ludis pilkon gaje ridante kaj petolante, kvazau nenio estus okazinta. Al li shajnis, ke nur tiuj homoj, kiuj kapablas izoli sin de tio, kion oni nomas socia vivo, kiuj ligas sin kun neniu politika forto, povas en la nuna tempo vivi tiel, kiel devus vivi chiuj homoj. Individuo kaj socio farighis malamikoj rilate unu la alian, same kiel regas nesuperebla antagonismo inter popolo kaj unuopa membro de la sama popolo. Tiuj periodoj, kiam oni plej laute parolas pri popolo kaj socio, estas por la homoj la plej malfacilaj. Vespere Elias, tedita de la vagado sur la stratoj, reiris en sian provizoran loghejon. Matene li estis sufiche esperplene elirinta, nun lia humoro estis tuta griza. Li konsolis sin per tio, ke la institucioj kaj entreprenoj de la urbo ankorau ne komencis sian agadon kaj li simple devas pacience atendi. Kvankam li komprenis, ke lia persona stato dependas grandparte de la rapideco de la ofensivo de la germana armeo, tamen li ne ghojis pri la marshado de la soidatoj en grizverdaj uniformoj sur la stratoj de Parnu. Male, tio ghenis lin. Li observis la fremdajn militistpjn suspekteme, ech malamike. Antau la komenco de la milito li diris al Oidekopp, ke se lia malliberigo evitigus militon, li tuj irus al Tallinn kaj lasus sendi sin en Siberion. Nun, kiam bataloj rulighis tra Estonio, li sentis sin keikfoje kiel parazito, kiu je la konto de miloj da suferantoj esperas regajni sian personan bonstaton. Hodiau tiu sento ankorau pli fortighis en li. Lia. abomeno kontrau si pligrandighis. La unuan fojon aperis en li sento de abomeno kontrau si post tio, kiam li fughante el Tallinn en la stacio Saku eniris en stretshpuran trajnon. Jes, tiufoje lia timo estis tiom granda, ke li ne kuraghis acheti bileton en Tallinn. Li timis, ke en la stacioj oni observas la pasagherojn kaj oni povas malliberigi lin. Li veturis per taksio al Saku kaj nur tie li kuraghis iri en la vagonaron. Jen tiam vekighis en li abomeno kontrau si mem pro tio, ke li montrighis tiom malkuragha. Post tio li multfoje riprochis sin. De tempo al tempo la impeto de sinakuzoj elvokis fortegan deprimatakon, kiu malesperigis lin. Sed fine li tamen trovis pravigon al sia konduto. Ech al tio, ke li akceptis de la bofrato la pafilon. Nun li ne plu kapablus fari tion. |