2

La sekvantan matenon ili reiris en la vilaghon. Elias ne komprenis bone, de kiu flanko ili proksimighas al la centro de Vali. Nur che la konata fojnejo li komprenis, ke Oidekopp kondukis ilin al la herbejo de Poompuu.

Elias antausentis, ke okazos renkontigho kun la bofrato, kio ne kauzis al li specialan ghojon. Post tio, kiam Roland devigis lin preni fusilon, ili ne renkontighis. Apenau ili denove ekhavos bonajn interrilatojn. Li vidis tro proksime la veran esencon de Roland Poompuu, indiferenta kaj ruza kalkulanto, por kiu alia homo signifas nenion.

Kvazau lau interkonsento aperis baldau ankau Poompuu kun rastiio surshultre, kvazau li intencus kolekti fojnon.

Sen ia enkonduko li komencis klarigi la situacion, regantan en la vilagho.

"En la plenumkomitato de la komunumo estas nun Vahtramae," li rakontis aferece. "Li kaj ankorau ses-sep rughuloj havas nun fusilojn. Keikaj diras, ke por helpo al Vahtramae oni restigis ankau virojn el la eksterma bataliono, sed mi opinias, ke tio estas pli babilajho de virinoj. Min ili..."

La komunumestro ne lasis lin daurigi:

"Chu bienojn oni bruligis?" li demandis ekscitite.

Aorand pikis:

"Vi pensas nur pri via havajho! Se oni estus bruliginta, la brilo estus videbla trans la marcho."

"Ili ne havis tempon ech por dece traserchi la bienojn, des malpli por bruligi ilin," notis Poompuu. "En la chirkauajho de la komunuma domo ili serchis, en pli forajn lokojn ili siajn nazojn ne shovis. Che ni ili ne estis. Min..."

Denove la ekskomunumestro interrompis lin:

"Do mia hubulo havas nun fusilon!"

"Atendu, lasu Poompuu paroli," kvietigis lin Oidekopp.

"Min ili multe plu ne fidas," sukcesis nun Poompuu eldiri tion, kio lin evidente forte maltrankviligis. "Ili ne donis al mi armilon nek invitas min plu en la plenumkomitaton."

Oidekopp demandis:

"Chu pri Sackbaum vi scias ion?"

"Pri la pastro? Ne, li mem ne estis che ni kaj ankau ne telefonis."

Elias sekvis ilian interparoladon. Fremdaj nomoj preterflugis la orelojn, du restis en la konscio. Vahtramae estis supozeble la milicisto, kiu estis intertempe sub aresto en la grenejo. Pastro Sackbaum vershajne sidis dum la drinkvespero apud li kaj penis konvinki lin pri io. Li ne memoris piu la vortojn de la pastro, sed en la mernoro restis la longaj blankaj pianistfingroj de ia diservanto.

"Sackbaum intencis per automobilo de la Taliinnaj komunistoj veturi al Latvio," klarigis Oidekopp. "Starigo de senpera kontakto kun la germana armeo estas nepre necesa."

"Mi ne kredas, ke li sukcesis fari tion," opiniis Aorand. "Per automobilo estas entute riske. Chiutage oni shanghas la paspermesilojn kaj pasvortojn. Kiun oni kaptis kaj mortpafis?"

"Vian kunulon," respondis Poompuu al li. "Vian kunulon kaj Joeruut. Sass el Altpere kaj Viilberg oni transportis al Parnu."

Same kiel hierau vespere la dika kaj malaltkreska barbulo murmuris ankau nun:

"Murdistoj!"

Chi-foje Elias diris nenion. Fakte li ech ne auskultis atente la interparoladon de la aliaj. Jam plurfoje li pensis, ke Helene devus disighi de sia edzo. La fratino kaj Roland havas nenion komunan. Ju pli longe ili kune vivos, des pli malfacile farighos por Helene. La fratino estas ankorau juna, ne estas ech tridek-jara, shi povus vivi multe pli feliche ol nun. Li ne opiniis plu, ke la kvereloj inter la fratino kaj shia edzo estas ordinaraj geedzaj disputoj. Helene komencas pli kaj pli travidi Roland, kaj Roland siavice chiam pli senskrupule altrudi al shi sian volon. Se la fratino restos che sia edzo, shi finfine estos plene premata al la tero. Sed subpremitecon, perdon de sia digno Helene ne eltenos. Nun la disigho estus multe pli sendolora, pli poste chio povos finighi per katastrofo.

"La kadavro de Ulo estas en la drashejo de ilia propra bieno," sciigis Poompuu. "La vetero estas varma, la enterigon oni ne devus longe prokrasti. En la pinaro oni trovis neniun plu."

Aorand rikanis malshate:

"Kiun vi tie povis trovi? Post la unuaj pafoj duono de la viroj diskuris."

"Domaghe pri Ulo," diris Oidekopp. "Diable domaghe."

Elias decidis iri rigardi Ulo.

"Vahtramae estas kuragha viro, se li ne kunveturis kun la eksterma bataliono," shanghis Oidekopp la temon. "Longe lia regado tamen plu ne dauros."

Harjas ekboiis:

"La miliciston estas necese bone atenti, por ke li ne povu forkuri."

Elias ne kapablis bridi sin.

"Vi estas terure sangavida!"

Se Oidekopp ne estus interveninta, ili estus ekkverelintaj.

Poste Elias restis sola en la fojnejo. Oidekopp, Aorand kun sia kunulo, la dika kaj malaitkreska barbulo, kaj la ekskomunumestro Harjas ien iris kien, tion Elias ne demandis. La bien-posedantoj disiris jam proksimighante al la vilagho. Oidekopp rekomendis al Elias havi la okulojn malfermitaj, char Vahtramae ja ne dormas en la komunuma domo. Poompuu jam estas suspektata, pro tio estas pli prudente ie aliloke atendi la evoluon de la eventoj. La avertanto povis milfoje pravi, sed Elias estus tamen aginta lau sia bontrovo.

Helene alportis al li manghajhon. Elias nenion petis de sia bofrato, li preskau ne parolis kun Roland, pro tio la apero de la fratino surprizis lin.

Helene ne kashis sian ghojon.

"Mi timis jam la plej malbonan," shi ekparolis vigle. "Komence mi opiniis, ke vi perdis la vivon en la pinaro. Poste oni diris, ke la falinto estas Ulo kaj neniun alian oni trovis tie. Al mi ekestis pli facile. Ankau pro Roland mi timis, sed pro vi mi tremis pli multe. Roland tenas sin flanke, dum la batalo li estis en la vendejo, sed vi chirkauiradas kun pafilo."

Elias pripensis momenton kaj diris:

"La pafilon donis al mi via edzo."

Helene ektimis:

"De kie li prenis ghin? Vi shercas?"

"Via kara edzo ech ne tenas sin tre flanke, sed ludas duoblan ludon. Li forte insultis min, kiam mi ne tuj akceptis de li la armilon."

La fratino kvazau ne volis kompreni lin. Shi rigardis lin silente, kun timo en la okuloj. Elias ekkomprenis, ke la fratino estas forte enamighinta en sian edzon, kaj al li estis malagrable pro siaj cinikaj vortoj.

"Ne," skuis Helene la kapon, "vi eraras, Endel. Li ne ludas duoblan ludon, li simple ne volas tiri sur sin la koleron de neniu el la partioj."

Elias sentis, ke li tamen ne rajtas plu pro la fratino mem retirighi.

"En tiu vespero, kiam vi plendis, ke vi ne plu kuraghas demandi de Roland, kien li iras, li sciigis al Oidekopp kaj la aliaj, kion la plenumkomitato intencas entrepreni. Ankau li estis invitita al la komunuma domo, sed li perfidis siajn kamaradojn."

La fratino silentis denove. Fine shi flustris:

"Kial vi tion parolas? Vi estas stranga homo, Endel. Li donis al vi rifughejon, sed vi parolas pri li tiamaniere. Ne akuzu lin, sed vin mem. Kial vi akceptis de li la pafilon? Eble li vere perfidis siajn kamaradojn, sed chu vi ne estas perfidulo? Vi ambau estas egalaj. Ne, Roland estas pli bona. Roland ordonis alporti al vi manghajhon, sed vi kalumnias lin."

La vortoj de la fratino trafis Elias tre peze. Li perdis sian certecon. Li pensis, au li komprenas plu nenion au la fratino vidas la aferojn el sia propra vidpunkto, kiun li ne komprenas. Sed unu aferon li perceptis per senerara klareco li ne kapablas tiom influi la fratinon, ke shi foriros de sia edzo. Per siaj vortoj li faris ilian komunan vivon por Helene ankorau pli korprema.

Nun al Elias estis malfacile ech alrigardi la fratinon. Kiam li fine levis siajn okulojn, li vidis, ke la fratino sidas apud li kun tre malfelicha mieno.

Io en la koro devigis Elias diri:

"Ni foriru de chi tie."

La fratino malespere rigardis al li.

"Kien mi iru en tia stato?"

Nur nun Elias rimarkis, ke la fratino estas graveda.

"Mi portas lian infanon sub la koro. Mi ne havas plu eblecon foriri de chi tie."

"Vi povos ankau sola eduki vian filon au filinon."

La fratino ekploris.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !