12

Subite ni rimarkas motorciklon, kiu veturas antau ni. Che vojkurbighoj ghi malaperas el la vido, che pli rekta vojparto denove farighas videbla.

Ilmar rigardas min deraande. Mi palpebrumas al li.

Nia potenca mashino kvazau ekflugas. Ni jam vere estas konkursveturantoj.

Ni ambau farighas petolemaj knaboj.

Ilmar ridas kaj mi rikanas.

La afero farighas gaja kaj atentostrecha. La plialtighinta suno varmigas la dorson, la malalta picearo dekstre de ni buntas de lummakuloj. La tuta mondo shajnas al ni chi-momente nepriskribeble hela kaj brilanta.

Subite Koplimae malpliigas la rapidecon.

"Rigardu!"

Li ne krias, sed rauke diras tion al mi.

Mi vidas. Chirkau la brako de tiu, kiu sidas malantaue, estas blanka rubando. Mi sentas, kiel la koro ekbatas pli forte.

"Ne postrestu!" mi krias al Ilmar.

Ni denove proksimighas al ili.

Ne estas eraro — la blanka brakrubando estas klare videbla.

En la kapo svarmas pensoj. La banditoj farighis terure arogantaj, se ili jam dum hela tago tiel provoke chirkauveturas. Ili ne rajtas savighi! Ankorau dudeko da sekundoj kaj ni estos proksime al ili. Chefe, ke la mano ne maltrafu.

Mi shovas kartochon en la tubon.

En tiu momento la makisanoj turnighas sur flankan vojon.

"Post ilin!" mi krias al Koplimae.

Koplimae bremsas, ghiras firme kaj baldau ni atingas ilin.

Dudekon da metroj antau ni skuighas la dorso de la viro kun la blanka brakrubando. Vento pufigas lian bluzon. Por momento embarasas min Ia brakoj kaj talio de la bandito — ili aspektas malfortikaj. Ial mi dezirus, ke antau miaj okuloj shancelighu largha, forta dorso de dikkola viro.

Mi premas la manojn pli forte chirkau la karabeno. Koplimae malpliigas la rapidecon. Ni jam preskau atingis ilin, kaj li faras tion pro mi, por ke mi ne maltrafu.

Niaj rigardoj renkontighas.

En liaj okuloj mi vidas la saman eksciton kaj decidemon, kiun sentas mi mem.

Nur sep au ok metroj disigas nin de tiuj, kiuj veturas antau ni.

Nun estas ghusta tempo por pafi. Mi certe trafus. La manoj ne tremas, ili obeas min, kaj ia ghoja sento traflugas la animon. Efektive, mi ne maltrafus. Mi devas pafi.

Tamen mia fingro ne premas la chanon.

Mi sentas, ke mi ne povas mortigi homon de malantaue.

Ilmar kvazau komprenas min. Mi sentas tion senerare. Jam li pliigas la rapidecon.

Ni estas preskau apud la antauveturantoj.

Pensoj en mia kapo ftugas tre rapide.

"Mi pafos tuj, kiam ni estos apud ili."

"Ne, antau ili. Kvin-ses metrojn antau ili."

"Ni devigos ilin halti kaj tiam..."

"Estas necese mortigi ilin. Ili estas makisanoj, tiaj samaj, kiel tiuj, kiuj mortigis Sergej."

Mi levas la karabenon iom pli alten, por ke estu pli oportune pafi. Kun ia interna ghojo mi denove konstatas, ke la armilo inter miaj manoj ne tremas.

En la sama momento, kiam mi volas premi la chanon, mi vidas sur la brakrubando de la magra malantaue sidanto etan rughan krucon.

Koplimae krias en mian orelon: "Rugha kruco!"

En la dauro de parteto de sekundo chio renversighas en mia kapo, poste la pensoj denove ekobeas. Kun grandega faciligha sento mi mallevas la karabenon.

Ni preterveturis la fremdan motorciklon, kaj mi rerigardas. Mi vidas du palighintajn vizaghojn. Mi sentas, ke la pafilo en miaj manoj, kiun la fingroj chiam ankorau forte premas, nia potenca motorciklo kaj rapidega veturado konfuzis ilin.

Mi scipovas fari nenion alian ol rideti al tiuj, kiujn mi jhus estis preta mortigi.

Mi sentas, ke mi liberighis kvazau de terure peza shargho.

Ankau Koplimae ridas. Per sia tuta vizagho, sia plena tuto.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ