10 Ni rapidege veturas tra la urbo. Al mi shajnas, ke sur la stratoj de Tallinn movighas konsiderinde malpli multe da homoj kaj automobiloj ol antaue. Plejparto de la laboristoj kaj ankau oficistoj fosas en la proksimeco de la urbo kontrautankajn defendkavojn kaj trancheojn. En la urbocentro iradas pli multe da homoj, sed la antaua tumulto kaj homabundo mankas ankau chi tie. Rigardante de Tonismagi laulonge de la Parnua shoseo mi vidas ech ne unu automobilon au alian veturilon, ech ne ratlantan tramon. Nur piedirantoj rapidas sur la trotuaroj. Kiel mi dezirus, ke la stratoj svarmu je veturiloj kaj homoj, kiuj venas renkonte! Ke chio estu same kiel antau unu monato. Ke la milito ankorau ne sukcesis premi sian stampon sur mian hejmurbon. Ni hastas. Ni devas atingi la du plotonojn de nia roto, kiuj antau kelkaj horoj per autobusoj elveturis en la direkto de Parnu. Ni, tio signifas Koplimae kaj mi, postrestis. Ni devus .por sekurigo veturi kiel la unuaj, sed apenau ni atingos ilin antau proksimume unu horo kaj duono. En tio, ke ni postrestis, estas kulpa stulta incidento. Unu horon antau la komenco de la elveturo rotestro Miirkmaa sendis min kun iuj paperoj al la stabo de la bataliono kaj ordonis reveni por ghusta tempo. Bone konante Koplimae kaj lian veturkapablon, mi ne dubis, ke ni sukcesos chion aranghi dum la disponigita tempo. De tie, kie nia roto staras nun defensive, ne estas ghis la urbo dekoj da kilometroj, kaj se doni al Kopiimae permeson, li veturas rapidege kvazau frenezulo. Tamen chio okazis alimaniere. En la strato Koidu haltigis nin marista patrolo. Kiam la motorciklo haltis, unu el la matrosoj saltis tuj al Koplimae kaj deshiris de liaj shultroj la epoletojn. Sammaniere, ne dirante ech unu vorton, oni fortiris de sur la dorso de Koplimae kaj de sur miaj genuoj la karabenojn kaj nur poste oni demandis, kiuj ni estas. Denove estis en tio la malfelicho, ke mi ne scipovas la rusan lingvon kaj ankau Koplimae ne estas pli sagha en tiu rilato. Kion fari, kiam ni frekventis lernejon, tiam la rusa lingvo ne estis instruata. Ni tamen komprenis, kion ili volis ekscii, kaj mi respondis provoke: "Istrebitelnyj bataljon"*. Honorvorte, kun chiu sekundo mi pli kaj pli kolerighis. Por kiuj ili, achuloj, nin prenas? Poste mi ekmemoris pri Sergej Arhhipovich kaj mi bridis min. Ech ion varman mi eksentis al la tro gardemaj maristoj kaj mi ridetis al ili amike. "Pasvorto?" "Rusalka." "Dokumentoj?" Koplimae, kiu konstante chirkauveturadas per la motorciklo, prezentis certigilon, kie nigre sur blanko estas skribite en la estona kaj rusa lingvoj, ke motorciklo kun jena numero apartenas al la eksterma bataliono kaj ghin gvidas ano de la eksterma bataliono kamarado Ilmar Koplimae, fiio de Kaarel. Mi etendis mian komsomolan membrokarton. La maristoj per poshlampo lumigis niajn paperojn, diskutis inter si kaj post tio unu el ili sidighis malantau Koplimae kaj la alia en la kromcharo sur miaj genuoj. Ili montris per la mano antauen kaj komandis: "Davaj!"** Koplimae funkciigis la motoron kaj ni ekveturis. La tria maristo, che kiu restis la armiloj, postvenis piede. Diablo prenu, ili estis naivuloj! Se ni vere estus banditoj, por kiuj ili nin prenis pro la epoletoj de Koplimae, ili ne plu povus haltigi nin. Malgranda fortostrecho, kaj la maristo, sidanta sur miaj genuoj, kushus sur la pavimshtonoj, kaj duope ni sukcesus venki ankau la alian. Ni tute certe eskapus. Baldau ili komandis: "Stop!", kion ni bonege komprenis. Koplimae momente haltigis la motorciklon. La maristo, kiu sidis sur miaj genuoj, desaltis, kuris al helverda ligna domo, enbushigis la fingrojn kaj fajfis. Post la fajfo malfermighis fenestro en la dua etagho kaj viro en mararmea uniformo elshovis sian kapon. Baldau li estis malsupre, mia rigardo glitis ankorau foje al la malfermita fenestro kaj chio klarighis — shirmate de la kurteno observis nin blondhara junulino. La chefserghento — la elveninta mararmeano havis distingilojn de chefserghento — siavice esploris niajn dokumentojn, demandis pasvorton kaj suspekte rigardis la shultrojn de Koplimae, kie estis restajhoj de la epoletoj. Mi ridetis amike ankau al li kaj diris "istrebitelnyj bataljon," sed lia mieno ne shanghighis. Poste mi faris eraron, sed mi volis iom chikani tiujn ekstreme gardemajn ulojn (ili ne estis multe pli aghaj ol ni!). Per la kubuto mi alpushetis la ripojn de Koplimae, kapsignis al la malfermita fenestro kaj diris proksimume jene: diable rapidaj knaboj, kaj ankorau ion similan. Mia konduto evidente kolerigis la chefserghenton, char li ordonis en oficiala tono al la maristo konduki nin en la komandantejon. Mi supozis tion, char nenion alian povis signifl la plurfoje ripetita vorto "komendatura" ***. En la komandantejo chio okazis rapide. Niaj paperoj kaj klarigoj (ni ambau penis paroli la rusan lingvon kiel ni nur povis) vekis fidon en la dejhoranto, li petis pardonon kaj diris, ke ni rajtas veturi, kien ni volas. Per la rericevo de niaj armiloj ni denove malshparis horeton. Ni neniel trovis Petka, che kiu restis la karabenoj. Niaj akompanantoj denove fajfis antau la sama domo, sed chi-foje la fenestro restis fermita. Fine ni reveturis al la komandantejo, kien Petka kun niaj pafiloj jam estis veninta. Al la stabo de la bataliono ni alvenis nur kvaronon antau la sepa. Ankau tie pasis multe pli da tempo ol antauvidite. Unue mi ne trovis la stabestron. Koplimae, kiu min rapidigis, rekomendis doni la raporton, ricevitan de Murkmaa, al la dejhoranto, sed mi certigis, ke la ordono estis transdoni la paperon al la stabestro persone. Mi havis bonshancon. Ghuste, kiam mi estis aranghinta la aferon kun la stabestro, mi renkontis Helgi. "Saluton!" mi diris al shi ghoje. "Saluton!" Shi ridetis, kaj mia humoro farighis diable bona. Mi interparolis kun Helgi kvin minutojn au iom pli longe. Koplimae signis al mi per la okuloj kaj mangestoj, sed mi ne atentis lin. Nur tiam, kiam Helgi sciigis, ke shi devas doni medikamenton al iu viro ekhavinta febron, mi decidis ekiri. "Chu via roto hodiau elveturos?" demandis Helgi ankorau. "Jam elveturis. Mi kaj Koplimae devas rapide atingi ilin." "Bonan vojaghon!" "Dankon! Ghis revido!" "Estu singarda, frato!" shi postvokis al mi. Dio mia, kia charma knabino shi estas! En mia koro mi estis nun dankema al la maristoj. Se ili tiam ne haltigus nin, mi ne estus vidinta Helgi. Al la atendanta Koplimae, kiu riproche rigardis la horloghon, mi diris gaje, ke li ne kulpigu min, sed sin mem. Kiu petis lin surmeti militistan jakon, kies epoletoj vekas suspekton. Kaj de kie li entute elkrochis tian uniformjakon de la malnova reghimo? Tiel mi babilis, kaj Koplimae rigardis min kvazau duonfrenezan idioton. Nun ni devas treege hasti. Koplimae la tutan tempon pliigas la rapidecon. En la urbo oni ne rajtus veturi tiel rapide, sed ni devas atingi nian roton. Ju pli frue, des pli bone, char Murkmaa ne agnoskas la tiel nomatajn objektivajn kauzojn. Mi bone imagas, kion li diros ech nun. "Ne shutu al mi polvon en la okulojn. Chiu patrolo preterlasas, kiam oni scias la pasvorton. Mi enkarcerigus vin, sed por via felicho eksterma bataliono ne estas regula armeo. Ne kontrauparolu! Chio!" Murkmaa bonege konvenus kiel chefserghento en la burgha armeo. Mia patrino jam kvitighis kun la uzino, kaj ili povos kiam ajn forveturi. Neniu scias, chu reveninte de la operacio mi ankorau vidos miajn patrinon kaj fratinojn. En la ekspedado de la vagonaroj de evakuatoj okazis neatendita malhelpo — au la fervojo estis bombardita au okazis io alia —, aliokaze ili jam veturus ie transe de Narva al Volga. * Eksterma bataliono
(ruse). — Trad. |