8 Jes, tio estas li. Li surhavas someran tagchemizon kun malfermita kolumo kaj hejmajn pantoflojn. "Vi estas amikoj," ahhas malantau mi la karnamaso. "Kiel bone!" Mi ne scias, kion fari. Mi estas konsternita kaj konfuzita. "Mi ne havas noktan paspermeson kaj ne volis malobei la ordon," klarigas Niidas. Kvankam li penas konduti tre trankvile, li forte nervozas. Mia kunulo enshovas sian kapon tra la pordo. Li estas novulo en la eksterma bataliono kaj ne konas Niidas. Montrante per la okuloj al Niidas, li demandas: "Konatulo?" Mi kapjesas. Mi ne povas ja nei, ke mi konas Niidas. La kamarado turnas sin ghentile al la mastrino. "Se vi permesas, mi fumos, dum ili interparolas." "Bonvolu, bonvolu," tuj konsentas la mastrino. Chiu ilia vorto estas eksterordinare klare audebla. Sed mi ne scias, de kio komenci. Niidas mem ekparolas: "Tiufoje okazis stulte. Mi estis interkonsentinta en la popola komisariato — vi memoras, mi parolis al vi, ke mi estis tie. Ili havis mankon de fidindaj homoj, kiuj organizus evakuadon de uzinoj kaj instalajhoj. Mi konsentis kondiche, ke ili oficialigu mian transiron el la eksterma bataliono." Li mensogas. Sed mi miras, kun kia lerteco li faras tion. Niidas scipovas persvadi la homojn. Li ne serchas vortojn nek forturnas sian rigardon. Kvankam la popola sagho asertas, ke homoj kun malpura konscienco evitas rigardi en la okulojn, sed bedaurinde ankau tiu regulo havas esceptojn. Grandaj simulantoj kaj friponoj celas rekte en viajn okulojn, kun anghela aspekto aroge mensogas al vi. "Chu vi kunhavas pasporton?" Mi ne volas auskulti lian parolfluon kaj ion pli saghan mi tiel subite ne trovas. Ech al la plej granda sentaugulo estas malfacile senceremonie diri, ke li estas kanajlo. "Kompreneble. Sed, Olev, kial mi prezentu al vi legitimilon. Vi ja bone konas min. Vere, vi estas shercemulo. Vi havas tian kashitan humuron." El la apuda chambro audighas tintado de glasoj. Mi audas, kiel virina vocho demandas: "Eble vi havas iom da tempo?" Vershajne en mia mieno estas io eksterordinara, char Niidas malgrau chio iras al la vestoshranko, malfermas la pordon kaj ekserchas en la posho de sia jako. "Chu vi loghas nun chi tie?" Li turnighas al mi, grimacas malshate kaj diras flustre: "Simple preterpasanta aventuro." Ankau tion li mensogas. Evidente Niidas ne kuraghas noktumi hejme. Au pro ni au diablo scias, pro kio. "Chu... chu ankau Helgi estis por vi preterpasanta aventuro?" Mi ne devus tiel demandi. Au devus fari tion tute malvarme, superece, kun akra malaprobo. Mi ja volis diri tiamaniere, sed en mia vocho sonis kompatemo kaj tio sufichis por li. "Ho, Olev, vi estas ankorau tute verda. Kaj jhaluza, frateto. Vi povas esti trankvila, inter ni estas okazinta nenio. Shi estis eble iom enamighinta je mi, sed, Olev, mi ne estas porko. Helgi estas..." Li preskau embarasis min. Mi sentas, kiel mia vizagho ekardas, ankorau momento — kaj mi estus lasinta lin en trankvilo. Mi farighas senarmila ech antau la plej granda fripono, se oni komprenigas al mi, ke mi faras ion pro egoismaj motivoj. Ekzistas ja tia nocio — egoisma motivo. La shajne modesta, sed fakte ekstreme cinika fanfarono de Niidas, ke Hhelgi ne estis indiferenta al li, helpas min venki la ordinaran senfortecon. Mi akre diras al li: "Ankorau unu vorteton pri la flegistino — kaj mi disbatos vian vizaghon." "Se mi vin ofendis per io, mi serioze petas pardonon." Mi sentas, ke Niidas denove elglitas el miaj manoj. Plej senhelpa mi estas en interrilatoj kun tro ghentilaj kaj tro poluritaj homoj. Ili volvas vin kvazau en ian glueman paston de sia volo kaj ili formas tiun paston lau sia deziro. "Chu vi scias, ke en la eksterma bataliono vi estas konsiderata dizertinto?" Mi ne scias, kiel memorighis al mi la malnova esprimo "dizertinto", sed ankau nun Niidas ne perdas sian ekvilibron. Kun malfelicha mieno li klarigas: "Tio ne estas mia kulpo, sed kulpo de la personara fako de la popola komisariato. Ili devis prizorgi la aranghon de chiuj formalajhoj, ligitaj kun mi. Bone, ke mi eksciis de vi, ke tio ne estas ankorau farita. Dankon pro tio, Olev." Iu frapas al la pordo. Nur nun mi rimarkas, ke Niidas fermis la interchambran pordon. Li estas ekstreme antauvidema. Sur la sojlo aperas kun ardanta vizagho la loghejmastrino. "Kamaradoj, mi iom ghenas vin. Mi proponus al vi chiuj tason da kafo. Tiom da tempo viaj amikoj eble havas?" "Olev, ne forgesu, ke ni rapidas!" Tiel vokas mia kamarado el la alia chambro. Lau la vocho oni povas kompreni, ke li manghas ion. Niidas signas per la okuloj, kaj tuj shi denove fermas la pordon. "Ni serchis vin en via hejmo. Ni parolis kun via patrino," mi diras nun. Niidas ektimighas. Chu vere ech li havas senteman lokon en la animo ? "Kion... kion vi parolis al shi?" "Ne zorgu," mi diras malshate. Mia malshato farighas kolero kaj subite mi trovas vortojn. "Ni ne diris al via patrino, ke shia. filo estas perfidulo. Jes, vi estas perfidulo! Vi tremas pro via animo, poltrono. Mi ne dubas, se la germanoj konkeros Tallinn, vi perfidos chiun honestan laboriston por akiri ilian favoron. Vi estas dekoble pli malbona ol Elias, li ne simulas kaj ne lakeas." Daurigante en la sama tono, mi dece insultas lin. Fine mi ordonas: "Vestu vin, vi venos kun ni. En la stabo de la bataliono klarighos, kion vi mensogas kaj kio estas vero." Neniam antaue mi vidis tiom deprimitan kaj teruritan homon. La lipoj de Niidas tremas, li ne povas diri ech unu vorton plu. Subite mi ekkompatas lin. "Bone," mi finas trankvilighinte, "hodiau ni ne kunprenos vin. Se vi estas viro, vi mem venos morgau, se chifono, iru al diablo." Mi restigas lin tie, diras kolere al la frizistino, kiu invitas min al la tablo, ke shi zorgu pri sia pensionano, kaj foriras. Mi havas tian senton, kvazau mi liberighis de io tre malpura kaj abomena. Mi antausentas, ke Niidas ne revenos al la eksterma bataliono, kaj mi plu ne bedauras tion. Nun, kiam Niidas staris antau mi en sia plena mizera vanteco, mi komprenas, ke liaspeca homo neniam felichigus Helgi. Por mia honto mi devas konfesi, ke mi ech ghojas, ke mi venis al tia rekono. "Kiu estis tiu tipo?" demandas poste ekstere mia kunulo. Mi respondas al li ion nedifineblan. Mi ne volas konfesi, ke temas pri viro, kiu fughis el la eksterma bataliono. Mi rakontas al neniu, ke mi vidis Niidas. Nek al Tumme, nek ech al Ruutholm. Ankau che Helgi mi tenas mian langon malantau la dentoj. |