5

Niidas pravis denove ni baldau daurigis la veturadon. En la trancheoj, fositaj sur la bordo de la rivero Parnu, establis sin ech ne unu rugharmeano nek ekstermbatalionano.

Mi ne estas lerninta la militan aferon, sed chu ni ne estus povintaj haltigi la germanan armeon che la rivero Parnu kelkajn tagojn, eble ech unu au du semajnojn? Vere, en Parnu ne trovighis multaj trupoj de la Rugha Armeo. Nur defendo de la aerodromo kaj eble ankorau iu malgranda tachmento. En kiu direkto nia armeo retirighis de Riga, restas por mi enigmo. Shajne la anoj de la latva eksterma bataliono pravis, ke la chefaj fortoj de la Rugha Armeo retirighis ne al nordo, sed orienten. Chiuokaze neniuj grandaj retirighantaj trupoj movighis tra Parnu antau la alveno de la germanoj. Mi ghis nun ne komprenas, kial oni lasis por la malamiko la vojon al la nordo tiel malfermita. Evidente mia cerbo ne konceptas la komplikan arton de strategio kaj taktiko. Ne estas bone esprimi sin tiel moke, sed ankorau pli preme estas konsenti kun la asertoj de Niidas, ke plejparto de niaj divizioj estas jam au ekstermita au trafinta en kaptitecon kaj ke fakte ech ne ekzistas plu trupoj, kiuj povus defendi la teritorion de Estonio. Mi ne kredas nek volas kredi Niidas. La forlaso de la urbo Parnu sen batalo shajnas al mi terura miskompreno.

Kaurante deprimite en la sharghkesto de la kamiono, kiu rapide veturas al Tallinn, mi rezonas por mi mem, ke se la tuta milita forto, trovighanta en Parnu au en ghia proksimeco malgrandaj trupoj de la Rugha Armeo, limgardistaj tachmentoj, milico kaj eksterma bataliono estus okupinta defensivan pozicion sur la norda bordo de la rivero, ni certe estus sukcesintaj haltigi la avancadon de la malamiko. Almenau por unu tago. Krome oni ghenerale parolas, ke la germanaj trupoj ech ne estas multnombraj. Temas pri au sepcent-okcentvira desanta trupo au avangrupo kun rekognoska karaktero.

Kial oni ne eksplodigis la grandan ponton de Parnu ?

Kial oni fosis trancheojn en la parko de Raama, se oni nun ilin ne uzas ?

Kial ni ne volas rezisti al la.germanqj?

En la kapo naskighas novaj kaj novaj demandoj, al kiuj nek mi nek vershajne ech iu alia el miaj kunuloj scipovas respondi. Mia sinsento estas pli ol acha. Ankau la aliaj ne jubilas. Mi povus veti, ke chiujn mordas la samaj animpremaj demandoj.

Post deko da kilometroj ni haltas denove. Mi demandas, kiu loko tio estas. Oni respondas al mi, ke la ponto de Nurme. Mi ech ne rimarkis la riveron kaj la ponton, kiun ni transveturis. Tiom multe mi okupighas pri miaj propraj pensoj.

Subite oni ekparolas, ke chi tie okazos batalo kun la germanoj. Mi rigardas la malprofundan kaj mallarghan rivereton kaj chio konfuzighas en mia kapo. La larghan kaj profundan riveron Parnu kun pretaj trancheoj oni forlasas sen iu pafo, ech la ponton oni ne eksplodigas, sed che tiu chi rojo oni decidas akcepti batalon... Kion tio signifas ?

"Prefere malfrue ol neniam."

Kiu diras tiel ?

Egale kiu. Mi denove desaltas de la automobilo.

Nian kolonon rapide preterveturas armeaj autoj.

Laulonge de la haltinta vico de la kamionoj venas la sekretarioj kaj tri-kvar oficiroj de la Rugha Armeo.

Mi audas la nervozan vochon de la unua sekretario:

"Tio estas hontinda fughado kaj nenio pli."

Poste li turnas sin al majoro kun aviadistaj distingiloj kaj diras ion en la rusa lingvo.

Ili malproksimighas kaj haltas che la ponto. La valoro de la sekretario denove plialtighis en miaj okuloj.

Parto el la ekstermbatalionanoj komencas efektive okupi pozicion sur la bordo de la rivereto.

Che la ponto estighas vigla tumulto. Baldau mi komprenas, ke la oficiroj, kiuj parolis kun la sekretario, penas haltigi la rapide preterveturantajn armeajn automobilojn. Mi kuras tien, kvazau tio dependus de mi, chu la automobiloj haltas au ne.

Ju pli proksimen mi venas al la ponto, des pli klare mi audas ekscititajn kaj kolerajn vochojn, insultvortojn, ordonojn, blasfemon. La aerarmea majoro staras meze de la shoseo, gestas per la manoj kaj krias. Lin preskau surveturis peza kamiono. La bruegante proksimighantaj autoj tute ne atentas lin. Kvankam kelkaj automobiloj malpliigas la rapidecon, ech haltas, ili tamen tuj pluveturas. La vizagho de la majoro rughas pro ekscito, li estas furioza, kolera kaj samtempe malesperanta. Al mi estas domaghe pri tiu oficiro, kiu en la retirigha kaoso vane penas organizi reziston. Ne pripensante ankau mi saltas en la mezon de la shoseo, same kiel li svingadas per la manoj kaj kriegas al la shoforoj: "Stoj! Stoj!" * Mi ardighas kaj saltas sur shtupon de iu preterveturanta auto, de kie oni forpushas min. Mi shancelighas sur la piedoj kaj eble estus falinta sub la radojn, sed iu detiras min de la shoseo. La fortirinto estas rusa oficiro kun distingiloj de kapitano, li estas same kolera kaj malfelicha kiel la majoro.

"Chiuj rapidas antauen!"

Tiel diras amare la dua sekretario.

La militistoj, ne povantaj haltigi la automobilojn, gestadas per la manoj. Unu el ili blasfemas per tre fortaj vortoj.

Chi tie oni batalon al la germanoj ne proponis. La preterveturantaj automobiloj ne submetighas al la ordonoj de la fremdaj oficiroj kaj sendas la ghenantojn al diablo.

Chu tio estas paniko ?

La plua vojiro al Tallinn fiksighis en mia memoro kiel ununura freneza hastado. Ni haltas ankorau en Parnu-Jaagupi kaj Marjamaa, sed baldau ni denove rapidegas pluen. La eksterma bataliono restas en Parnu-Jaagupi. Oni rakontas, ke ghi tie kune kun iu trupo de la Rugha Armeo efektive ekstaris defensive, sed mi estas tiom depremita, ke mi tute ne reagas al tio. En Marjamaa enmemorighis al mi lamentantaj virinoj, kiuj postulis de la unua sekretario senprokrastan daurigon de la veturado, kaj iu milicisto, insultanta chiujn per grasaj vortoj. Ie atakas nin aeroplanoj, ni kushas dudekon da minutoj surventre ambauflanke de la shoseo kaj je la unua ebleco daurigas la veturadon. Mi trafas en ian apatian humoron. Che la disforkigho de la vojoj al Parnu kaj Haapsalu iu rugharmea tachmento veturas per kamionoj renkonte al ni, sed mi preskau ne rimarkas tion.

Al Tallinn ni alvenas en la komenco de la mallumigho.

La autokolono kun la aktivo de Parnu veturas rekte al Lasnamagi kaj nur tie oni ekbivakas. Oni diras, ke frumatene la veturado estos daurigota en la direkto al Narva.

Mi kaj Niidas forshtelighas. Alimaniere ech ne estus eble nomi nian foriron. Ni diras al neniu ech vorteton, ni simple ekstaras kaj foriras.

"Se ni ne estus disponigitaj al la partia komitato, diablo scias, kio estus okazinta kun ni," diras Niidas, kiam ni iras tra Kadriorg. "La roto de la eksterma bataliono, sendita al Haademeeste, ne revenis. La germanoj tratranchis ilian returnan vojon."

Al mi shajnas, ke li estas kontenta pri si.

"Mi hontas," mi konfesas honeste.

"La ludo estas finita."

Chu Niidas vere opinias, ke la sorto de la milito estas jam decidita ?

Ni shteliras kvazau batitaj hundoj tra la stratoj de Tallinn.

Subite estighas en mia kapo terura demando: kio okazos, se la germanoj alvenos morgau al Tallinn?


Stoj! Stoj! (ruse). "Haltu! Haltu!" Trad.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !