2

El Parnu Ruutholm kun Koplimae tuj daurigas la vojaghon. Mi ja penas reteni la politrukon, char li vere bezonas trankvilan ripozon dum unu nokto, sed li tamen sidighas sur la motorciklo. Kiel Ruutholm eltenos la duhoran skuadon? Li ja shancelighas sur la piedoj. Tiom li tamen obeas, ke li lasas dece bandaghi sian kapon. Ankau tio estas bona.

Pri Elias mi ne sukcesis paroli al li.

Estas domaghe disighi de ili, sed por kvar viroj ne sufichas loko sur motorciklo sen flankcharo. Vole-nevole mi kaj Niidas devas ekpensi pri noktejo, char la trajno al Tallinn jam forveturis.

Mi preferus preni chambron en iu hotelo, sed Niidas malaprobas mian ideon.

"En la nuna tempo estas pli saghe trovighi en proksimeco de gvidantaj centroj, en por tiel diri rekta kontakto kun ili. Chu vl memoras, kion oni parolis en Vali? Makisanoj atendis la germanojn jam dum kelkaj tagoj. Ankau chi tie chiuj estas ekscititaj."

La homoj efektive rakontas diversajn famojn. Mi audis per mia propra orelo, kiel unu el lokaj funkciuloj demandis alian samspecan, kiam ilia institucio intencas evakuighi. Lau ilia parolo mi konkludis, ke unu el ili laboras en la plenumkomitato, la alia au en banko au en shparkaso. Tiel la lasta penis ekscii la planojn de la plenumkomitato. Lau mia opinio mankas kauzo por paniko. Viroj de la eksterma bataliono, kiu nin liberigis, veturis hierau vespere al la latva limo por kapti banditojn, tie estis audebla nenio pri trupoj de Hitler. La gvidantaj organoj de Valga forrapidis antautempe kaj kio farighis! Mi bone imagas, kiel malfacile por ili estas nun restarigi ordon en la urbo. Ankau la militaj trupoj tro haste retirighis. Ni kvazau mem malfermas antau la germanoj la pordegojn de niaj urboj kaj vilaghoj — bonvolu enveturi. Lau la sciigoj de la Informoficejo okazas strechaj bataloj en multaj lokoj. Retreto kun bataloj ne estas honto, sed neeviteblajho, kvankam deprima, sed tamen komprenebla. Tion, ke oni sen batalo forlasas urbojn, mi ne komprenas. Mi esperas, ke Valga oni tamen ne cedos tiel simple.

Koncerne nian noktejon Niidas atingas, kion li volis. Mi ne tre kontraustaras al li. Finfine estas ja egale, kie iom dormeti, chu en hotelo au en iu alia loko.

Niidas aranghas la aferon tiel, ke ni tranoktas en la ejo de la partia komitato, en iu chambro de instruktoroj, kie trovighas unu divano. El apuda kabineto ni portas tien ankorau sofon kun alta dorsapogilo kaj tiel ni ambau havas agrablan kushejon. Tamen. ni estus devintaj trovi por ni pli trankvilan dormejon.

Ech noktomeze chi tie ne chesas agado. Telefonoj senchese sonoras, pordoj estas brue fermataj, en la koridoro ehhas la tutan tempon pashoj, malantau la muro audighas parolmurmuro, kiu de tempo al tempo farighas lautvocha disputo. Plurfoje oni venas en nian chambron, serchas funkciulojn de la plenumkomitato, kiujn ni ne konas. La dormo estas maltrankvila, mi vekighas ofte. La vochoj, audighantaj el apudaj chambroj, ankorau pli ia interna strecho malhelpas la dormon. La impresoj de la pasintaj tagoj estas ankorau tro akraj. Krome kun mi estas tiel, ke mi neniel povas ekdormi, kiam mi estas tro laca.

Unu au du fojojn Niidas iras ien. Li farighis nervoza. Antau la kushigho li insultis, ke chi tie estas same kiel en Tallinn — neniu scias, kiom proksime estas la germanoj. Niidas, kiu tre bone scipovas proksimighi al la homoj, alparolis ech la unuan sekretarion de la partia komitato kaj poste miris: "Partia gvidanto devus esti informita pri la situacio almenau en la limoj de sia distrikto, sed ni scias pli multe." Kion li volis diri per tio, restis por mi tute malklara. Kiujn aferojn li aranghas nokte, pri tio li ne parolas al mi kaj ankau mi mem ne demandas. Li faru, kion li volas. Eble li simple ne povas ekdormi kaj iras en la koridoron por fumi.

La sekvantan tagon oni sciigas, ke ni estas aligitaj al la eksterma bataliono de Parnu, kaj tial la veturo al Tallinn ne okazos. Ankau al mi estas domaghe, ke oni disigis nin de niaj kunuloj, sed Niidas forte kolerighas. Malkashe li tion ne montras, sed malantau la dorso insultas la funkciulojn de Parnu.

"Senskrupulaj arbitruloj, por kiuj la homo nenion signifas. Mi ne parolas pri mi mem, por mi estas finfine tute egale, kie mi plenumas mian civitanan devon, chu en Tallinn au en Parnu. Sed vi, Olev, meritas tute alian traktadon. Vin, grave kripligitan homon, oni devus sendi al Tallinn por kuracado, sed ili... Terura provinceco."

Kompreneble, mia shvelinta kapo zumas kaj forte doloras, sed nomante min grave kripligita hotno Niidas troigas.

"Estas domaghe pri Ruutholm kaj Koplimae," diras mi por forturni la temon de mi. Mi ne bone toleras, kiam oni parolas pri mi. Precipe kiam oni faras tion tiel, kiel jhus Niidas.

Niidas malshate kurbigas siajn lipojn.

"Koplimae gardas sian hauton. Antauhierau li veturis rekte al Parnu, ne farinte ech plej malgrandan provon por helpi nin. Kaj chu ankau la politruko pro nura devkonscio tuj grimpis sur la motorciklon!"

Ekzistas homoj, kiuj chiam plej malbone pensas pri la aliaj. Chu ankau Niidas apartenas al ili?

"Koplimae agis saghe, ke li ne malshparis tempon, sed tuj venigis helpon el Parnu," mi diras penante resti trankvila. "Ruutholm kaj la leutenanto savis min."

Mi estus povinta diri al Niidas, ke ankau lin oni povus kulpigi pri gardado de sia hauto, char li ja lasis sen ia kontraustaro sin malliberigi, sed mi bridas min. Ech se mi tute certe scius, ke li pro nura malkuragheco ne rezistis, mi ghenus min diri al li la neagrablan vorton rekte en la vizaghon. Mi komprenas, ke tio ne atestas pri volforto, sed pri malforteco de la karaktero, sed shanghi sian konduton estas malfacile.

La eksterma bataliono de Parnu lokighas en la chefa strato de la urbo, en longa duetagha domo el rughaj brikoj. Oni klarigas al mi, ke tio estas domo de la antaua lerneja societo kaj la ejo laste apartenis al la naua elementa lernejo. Mi diras al la parnuanoj, ke ankau la ekstermaj batalionoj de Tallinn lokighas en lernejoj.

Komence oni volas min tuj enlitigi, ili havas tie propran malgrandan hospitalon. Kun granda peno mi sukcesas klarigi al la komisaro, ke mi kiel malnova boksisto kutimighis al drashita vizagho kaj shvelintaj vangoj. Mi iom fanfaronas, char boksopilkon mi batas nur la trian jaron kaj en konkursrondo mi estis apenau dekduon da fojoj. Sub litkovrilon oni min perforte ne shovas, sed al ekspedicio tamen ne kunprenas.

Chio estas chi tie same kiel en Tailinn. La plotonoj konsistas el junaj kaj mezaghaj viroj. Jughante lau la parolmaniero, konduto kaj manoj ili estas laboristoj, kamparanoj kaj loka aktivo. Tiaj,. kiuj venis el kamparo, estas chi tie pli muitaj ol en Tallinn. Char mi trafoliumis preskau chiujn broshurojn, aperintajn dum la lasta jaro, mi sen longa rezonado kvalifikis la kamparanojn al malrichuloj, t. e. novteruloj, antauaj hubuloj kaj kamplaboristoj. Sed evidentighas, ke inter ili trovighas ankau posedantoj de mezrichaj bienoj, kio min vere surprizas. Du plotonoj konsistas chefe el knaboj de la lastaj klasoj de la mezlernejo, kio tre plachas al mi.

La armilaro de la bataliono konsistas el fusiloj, legheraj mitraloj kaj du-tri pezaj mashinpafiloj "Maxim". Shajnas, ke por chiuj batalantoj ne sufichas armiloj. Niidas, kiu atentigas min pri tio, diras:

"Ni intencis frakasi la malamikon en lia propra lando, sed nun oni sendas kontrau fashistoj senarmilajn homojn."

Niidas komencas lastatempe paroli diable akre. Se mi lin ne konus, mi batus lin en la vizaghon. La uzado de strata jhargono ne estas bela, sed Niidas kolerigas min. Konstante li nur pikas en la plej doloran lokon. Chu do mi mem ne vidas, ke la Rugha Armeo retirighas, ke inter la pli fruaj propagandaj paroiadoj kaj la fakta evoluo de la milito oscedas abismo, plilarghighanta kun chiu tago? Mi vidas, sed plendado kaj tordado de la manoj ne plibonigas la situacion. Mi ne toleras memturmentadon, sed la mokvortoj de Niidas estas ja nenio alia.

Mi diras:

"Ili havas tanketojn."

Tio sonas naive, sed mi ne povas ja silenti.

Jes, la parnuanoj havas kvin tanketojn. Tute veraj tanketoj ili ne estas, pli ghuste estus nomi ilin raupveturiloj, sed la vorto "tanketo" sonas pli fiere. Rugharmea tachmento, veturinta al la fronto, onidire postlasis ie en kazerna korto malnovajn, je la antaua parto kirasitajn kanonveturigilojn, konsideratajn netaugaj, laboristoj de la uzino Seiler renovigis ilin nun kaj kvar kiras-veturiloj estas jam uzataj.

Niidas ridetas:

"Kvin vrakoj kompreneble faros decidan shanghon en la evoluo de la milito."

"Ne kvin vrakoj, sed per miloj da tankoj kaj aviadiloj ekipitaj chefaj fortoj de la Rugha Armeo, kiuj iros.an la batalon."

"La chefaj fortoj de la Rugha Armeo estas jam frakasitaj. Germanaj tankokojnoj baldau alvenos al Leningrado kaj Moskvo."

"Mi ne opinias, ke la fashista armeo estas nevenkebla."

Niidas ridetas denove.

"Vi zorge legis la lastajn gazetojn. Mi pli kredas miajn okulojn ol paperon kun kies ajn subskribo."

Diskutante kun Niidas mi chiam devas cedi. Min kolerigas lia pesimismo, sed mi tamen admiras lian racion kun memstara analizkapablo.

Jam dum la unua tago mi ekkomprenas, ke la chi-tiea eksterma bataliono havas multe pli da laboro ol ni en Tallinn. Pogrupe kaj -rote oni elveturas al operacioj kaj revenas de razioj. La viroj rakontas, ke tiaj historioj kiel en Vali okazas ankau en aliaj lokoj. En Kilingi-Nomme ili havis veran batalon. La unuan fojon ili devis ech retirighi. Ili elveturis per kamionoj, kun du motorciklistoj antau ili. Tiujn la makisanoj tralasis, sed al ili neatendite oni forte ekpafis el la apuda pinaro. Kelkajn virojn kugloj trafis tuj en la komenco. Malgrau tio ili estus purigintaj la urbon de la banditoj, sed al la lastaj venis helpo. Limgardistoj el Moisakula, kies estro agitis sian viraron, atakis ilin de la dorsflanko. Nur pli poste ili dispelis en kunlaboro kun iu rugharmea trupo la makisanojn kaj liberigis el iu kelo kelkdekon da enshlositaj homoj.

Chi tie oni rakontas, ke en la arbaroj de Parnumaa* banditoj kolektighis jam frue. Chiuj, kiuj timis represaliojn, kashighis en arbar-densejoj, kaj kiam komencighis la milito, ili ekmontris siajn dentojn. Inter la viroj estighas ech disputado. Unuj asertas, ke per la deportado ni mem donis atutojn al la kontrauuloj. Al la grand-bienuloj kaj antauaj gravuloj estas nun facile konfuzi la kapojn de la homoj. Aliaj certigas, ke la landon estis necese purigi de la kvina kolono. En arbarvilaghoj fusiloj estus ekpafintaj ankau tiam, se al neniu malnova gravulo estus kurbigita ech hareto. Auskultante la disputantojn mi ekmemoras la vortojn de Ruutholm kaj diras, ke ni estus devintaj publike informi la popolon, kial estis necese ekzili malamikojn de la soveta reghimo. Multaj konsentas kun mi. Per fremda sagho estas kelkfoje bone brili.

La viroj parolas, ke la grandbienuloj kaj siatempaj estroj de la Defenda Ligo estas multe pli ruzaj ol niaj gvidantoj: ili donas pafilon ankau al kamplaboristo, sed ni esploras antaue de dek flankoj ech laboriston, kiu deziras alighi al eksterma bataliono. Chu lin fidi au ne, kiuj rekomendas kaj respondecas, ke li ne forkuros kun la pafilo. En la bataliono estas nun tricent kvardek viroj, sed povus esti duoble pli multaj, se ne plena milo. La vilaghan aktivon estis necese tuj provizi per armiloj. Se en chiu komunumo estus almenau dudek armitaj viroj, oni ne bezonus nun rapidi de unu distriktrando al alia. Tiam la makisanoj ne kuraghus tiom facile elshovi sian nazon el la densejo. Sed nun la klasmalamiko transprenas plenumkomitatojn kaj mortigas aktivulojn, restigitajn sen armiloj.

Ankau la milicisto de Vali plendis pri manko de armiloj. Nun mi demandas, kial do oni ne armis la aktivulojn de la komunumoj. Neniu scias doni certan respondon. Unuj diras, ke komence simple ne sufichis armiloj kaj ech nun ne estas tro multe da pafiloj kaj mitraloj. Aliaj asertas, ke la partia komitato estis por formado de armitaj defendgrupoj en komunumoj, sed militistoj estis kontrau tio. Ili timis, ke tiamaniere la pafiloj trafos eble en la manojn de la malamiko. luj kamparanoj eble ektimos au transiros al la banditoj, per neatendita atako makisanoj povos eble forpreni la armilojn de malmultnombra grupo, kaj tiel plu.

Mi pensas, ke se Niidas audus tiujn parolojn, li denove havus ion, che kio demonstri la akrecon de sia lango. Feliche li forestas, li decidis ankoraufoje viziti la partian komitaton. Ech mi per mia malgranda intelekto ne komprenas, kial oni estas tiom singarda pri laboruloj, niaj propraj homoj, sed simile al Niidas che tiaj aferoj mokparoli mi ankau ne volas.

Vespere la komisaro faras al ni paroladon. Li estas iom pli ol mezkreska, kalva kaj parolas flue. Komence mi atente auskultis, sed poste la intereso plimalgrandighis. Li parolas, kial chiuj sovetianoj devas defendi sian hejmlandon. Tute ghuste, sed mi jam scias tion. Se la komisaro klarigus tion, kial la Rugha Armeo la tutan tempon retirighas, se li analizus la estighintan situacion en Parnumaa, kie en chiu dua au tria komunumo pafadas fusiloj, oni mortigas komunistojn kaj agitas la homojn kontrau la soveta reghimo, mi englutus chiun vorton, kiu venas el lia busho. Mi dezirus scii, kial nia aktivularo ghustatempe ne estis armata, kial de homoj, kiuj volas alighi al eksterma bataliono, estas postulataj rekomendoj kaj diablo scias, kio ankorau. Atikau tion, kial la sciigoj de la Informohhcejo estas tiom nebulaj, ke ech che plej zorga esplorado nenio estas konkludebla el ili, kaj tiel plu. Tiajn aferojn la komisaro, simpatia kaj evidente ankau sagha viro, ne tushas. Pro tio mia intereso malfortighas, mi ne plu auskultas lin atente, mi pensas pri Ruutholm, Koplimae, Tumme kaj flegistino Helgi, pri miaj kamaradoj en Tallinn, kiujn mi vershajne renkontos ne tre baldau. Plue mi rezonas por mi mem, ke estus bone, se miaj patrino kaj fratinoj tamen evakuighus, kaj mi desidas skribi al ili leteron antau la ekdormo. Ankau al Ruutholm mi devus skribi, kio okazis al ni. Al Helgi vershajne ne decas sendi poshtkarton. Au tamen? Definitivan decidon mi ne sukcesas fari.

Honeste dirite, mi volonte dezirus revidi Helgi.


* Parnumaa — distrikto de Parnu. — Trad.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ