10

Matene mi sentas min sufiche bone. Ruutholm fartas vershajne pli malbone, sed li ne montras tion. Niidas dormas kun la busho duone malfermita kaj ronkas. El angulo audighas infana ploro.

Al mi estas malvarme, mi pene levighas por varmigi min per movoj. La piedoj portas min kaj tio ankorau pli bonigas mian humoron. En la kapo daure pulsas doloro, sed ne plu tiom akre kiel vespere.

La tenejo estas vasta. En unu direkto dek ok, en la alia ok metroj. Mi kalkulis miajn pashojn. Mi scipovas fari precize metro-longajn pashojn. Tion mi lernis jam kiel lernanto, ludante piedpilkon. La punshotojn ni faris de la distanco de nau au dek unu metroj kaj pro tio la pashoj devis esti precize mezuritaj. La kontraua teamo kontrolis siavice kaj tiel ni kutimighis fari metro-longajn pashojn.

Preskau sub la tegmento en la granita muro estas kraditaj fenestroj. Kvazau la konstruinto antauvidis, ke iam oni uzos la domon kiel malliberejon. La flankan muron disduigas masiva pordo, en kiu trovighas neniu fendo. Mi atente esploras la pordon, sed ne trovas ech la plej malgrandan brechon. Ekstere iu tretas de piedo al piedo, brue spirante kaj ghemetante. Evidente la gardiston turmentas tedigho.

Mi ankoraufoje mezuras per la okulo la fenestrojn. Ilia malsupra rando estas proksimume en la alteco de korboringoj. De mi neniam postulis specialan strechon saltante tushi la korboringon. Per kursalto mi eble atingus ankau la kradojn. Kiam la manoj estas jam chirkau la feraj stangetoj, estos bagatelajho suprensvingi la korpon. Kompreneble, homo sin tra la kradoj ne shovos, sed la chirkauajhon mi tamen vidus.

Tiamaniere esplorante la fenestrojn mi diras al mi mem: knabacho vi estas kaj tio vi restos. Kiom helpos pendado je la kradoj kaj kashobservado de la korto, en liberecon tio vin tamen ne kondukos. Nek vin nek viajn kamaradojn, neniun el tiuj tridek homoj, kiuj estas enshlositaj chi tie.

Jes, ni estas tridek du homoj. Nun mi komputis chiujn.

La vilaghanoj sidas pacience kaj parolas malmulte. Nur unu viro insultas sin de tempo al tempo, ke li pro stulteco akceptis teron, kaj maibenas la sovetan reghimon, kiu trompis lin. "Se mi estus antausentinta, ke la afero de la rughaj tiel rapide disfalos, nii la teron ne estus dezirinta. Stultulon oni batas ech en preghejo." Sed plejparte oni parolas pri chiutagaj aferoj. Kies bovino restis nemelkita, kiu estis ghuste ironta fari fojnon, kiu estis ekveturonta por forporti lakton al la laktejo. Mi vere miras, ke neniun interesas, kio farighos kun ili. Ne, ne, chiuj certe zorgas pri tio, sed ili simple ne diras al aliaj, kion ili timas.

Kial oni kondukis ilin chi tien? Lau mia opinio ili shajnas esti la plej ordinaraj kamparanoj. Sed pli multe efikas je mi tio, ke la banditoj estas tiom multaj. Unu au du viroj ne kapablus kapti chiujn chi homojn. Kaj ke ili kuraghas agi tiel publike! Au eble la germanoj jam alvenis laulonge de la marbordo al Parnu?

Al mi pashas sufiche juna, tre vigla, ech ghojaspekta viro.

"La pordon ni tiel facile ne rompos kaj ankau tra la kradoj ne elshovighos," li diras ridetante.

Li plachas al mi de la unua rigardo. Pro tio, ke li legis miajn pensojn, ke li havas forton rideti, ke li rilatas al mi kiel al sia kamarado. Mi sincere konfesas al li:

"Estas stulte atendi."

"Stulta" ne estas konvena kaj ghusta vorto por esprimi la senton, kiu igas min esplori la pordon kaj la fenestrojn de la tenejo. Sed nenio pli prudenta venis en mian kapon.

La viro konsentas kun mi:

"Kompreneble stulte."

"Fortika tenejo."

"En la antaulasta jaro mi per miaj propraj manoj faris la novan pordon," li diras. "Ghi estas el pintabuloj, kies dikeco estas du kaj duono da coloj, sur la ekstera flanko ankorau paneltabuloj. Diablo prenu, mi mem pretigis por mi malliberejon."

"Chu ci estas charpentisto ?"

Mi ne povas diri al li "vi". La lango simple ne fleksighas, li shajnas al mi tiel hejmeca.

La viro ridetas. Devas esti au naiva au interne tre forta homo, kiu en tia situacio ne perdas la humoron.

"Mi havas nau profesiojn kaj la deka estas malsato. Mi masonas muron, faras fornon, starigas chevronojn, hufoferas chevalojn, fosas torfon kaj faligas en arbaro arbojn. Por la antaua komunumestro, kiu kune kun kapitano Oidekopp agitis la homojn kaj nokte eltirigis min el la lito, mi rabotis kaj kungluis trisekcian vestoshrankon. De kie vi estas?"

"El Tallinn, el eksterma bataliono."

"Diru al neniu, ke el eksterma bataliono. Eksterrnan batalionon oni plej multe timas kaj malamas. Harjas, la sama komunumestro, pri kiu mi parolis, kaj Oidekopp konfuzis la kapojn de la homoj per diversaj historioj. Ili diras, ke la tasko de la ekstermaj batalionoj estas forbruligi la vilaghojn kaj bienojn, la kamparanojn au elsendi au mortigi. Unuvorte ekstermi chion por ke la germanoj trovu tute malplenan, bruligitan landon."

Mi diras tiel trankvile kaj indiferente, kiel mi kapablas:

"Ili scias, ke ni estas el Tallinn, kaj certe ankau tion, ke el eksterma bataliono."

La mieno de la viro shanghighas.

"Do pro tio oni tiel terure batis vin."

"Cu la komunumestro estas la malalta, dikventra maljunulo kun densaj lipharoj sub la nazo?"

"La sama. Ruzega kulako. Li parolis al ni tiel bele, ke ni preskau faris lin prezidanto de la plenumkomitato. Parnu malpermesis. Okdek hektaroj da tero kaj reprezentanto de la laborista reghimo!"

Per la okuloj mi indikas al la homoj, kiuj ankorau au dormetas au jam vekighis kaj pri io okupighas, kaj demandas ankorau:

"Kial oni ilin chiujn venigis chi tien?"

"Aadu Harjas kaj aliaj similaj al li konsideras ilin rughaj. Proksimume triono el ili estas simple novteruloj. La prezidanton de la komunuma plenumkomitato ili mortpafis. Min oni faris antau nelonge milicisto. Mi ne sukcesis ech surmeti la uniformon, antau tio mi estis senigita de la povo."

Che la lasta frazo li denove ridetas. Sed li tuj farighas morna kaj diras:

"Ni mem estas kulpaj. Ni estus devintaj postenigi gardantojn. Tuj en la komenco de la milito mi postulis el Parnu fusilojn, sed ilin oni ne sendis al ni. Oni konsilis al ni kolekti la chaspafilojn kaj armi nin per ili. Ni tamen atendis fusilojn, per chaspafiloj ni ne volis vane ludi. Nun ni sidachas chi tie. Per niaj dutubaj ni ja ne sukcesus kontraustari al la anglaj fusiloj."

Mi murmuras:

"Ni havis fusilojn kaj grenadojn..."

Li rigardas min kaj rekomendas:

"Reiru al viaj amikoj kaj sidighu. Vi bezonas kolekti forton."

Mi gapas surprizite al la milicisto.

"Por kio?"

"Se ne por io alia, do almenau por kun levita kapo iri al mortpafado."

Nun mi perceptas kun tuta klareco, kio nin minacas. Ghis nun mi naive esperis, ke se oni nin ne tuj mortigis, ni eble ech restos vivantaj.

Shajne mi ne sukcesis kashi, kiom forte liaj vortoj efikis je mi,. char li mildigas tion, kion li diris:

"La situacio de neniu estas tiom senespera, kiel shajnas. Apenau oni en Parnu trankvile observas, kiel la malamikaj elementoj furiozas chi tie."

Mi silentas.

La milicisto konsilas:

"Se iu el vi havas partian au komsomolan membrokarton, enfosu ghin sub la planko de la tenejo."

Tiun rekomendon mi lasas flugi preter la oreloj, char min interesas io alia. Nun mi demandas tion, kio la tutan tempon shvebis sur la lango:

"Kiuj estas la transprenintoj de la plenumkomitato, de kiuj ni devas kashi... niajn membrokartojn?"

"Chiaspecaj homoj. Lokaj kaj fremdaj, kiujn oni chi tie antaue :ne vidis."

Mi demandas plu:

"Do la banditoj estas ordinaraj kamparanoj ?"

"Plejparte la plej richaj bienposedantoj, sed ankau aliaj," konfirmas la milicisto. "El tiuj viroj, kiuj venis por konduki min chi tien, unu estis poshtoficisto, la alia posedanto de dudekkvin-hektara bieno, ambau iamaj defendliganoj *. La tria estis la antaua policisto de Vali."

Mi demandas ankorau:

"Kiom multaj la banditoj estas?"

"Kiu sukcesis ilin nombri. Dudek-tridek eble havas fusilojn. Ili estas la chefaj malamikoj. Same multaj eble estas la postkurantoj. Au diablo tion scias. Milito frenezigas la homojn."

Pli multe mi ne esploras. Jam tio, kion mi audis, pensigas. Ne, mi demandas ankorau ion. Mi volas ekscii la nomon de la milicisto.

Chi-foje mia kunparolanto vershajne miras.

"Vahtramae. Julius Vahtramae."

"Sookask. Olev Sookask."

Mi ja komprenas, ke mi imitas lin, sed tio venis spontane. Plie mi ekkomprenas, ke al la milicisto la demando pri la nomo povas shajni treege stranga. Kaj vera viro eble ne estus farinta tion. Sed mi ne povis alimaniere. La leutenanton mi ne demandis pri lia nomo kaj nun mi tute ne scias, kiu per la prezo de sia vivo savis min. Ankau tiu chi kamparano kun la nau profesioj estas valora homo, kiun mi ne volas nek povas forgesi. Reirante al la kamaradoj mi ankorau pensas, ke Vahtramae** kaj Sookask*** estas samtipaj nomoj. Acero estas arbo kaj betulo estas; arbo, monto estas speciala formo de la tersurfaco kaj ankau marcho estas tio.

Vershajne ghis mia morto mi restos knabacho.


* Defenda Ligo civila armita organizajho.en la burgha Estonio. Trad.
** Vahtramae acera monto (estone). Trad.
*** Sookask - marcha betulo (estone). Trad.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !