LA ANGHELO

En la urbeto Lupiskuro * post enterigo de Kalikstedzino okazis vespera diservo, kaj post la diservo en preghejo restis ankorau kelkaj virinoj, por kanti la reston de la kantoj. Estis la kvara horo posttagmeze, sed char vintre je la kvara jam krepuskighas, en la preghejo estis mallume. Precipe la chefan altaron kovris jam profunda ombro. Nur du kandeloj ankorau brulis apud la ciborio, sed iliaj flagrantaj flametoj nur malmulte lumigadis orumitajhojn de la pordeto kaj la piedojn de fiksita pli alte sur la kruco Kristo, trapikitajn per grandega najlo. La kapeto de la najlo aspektis kiel granda brilanta punkto meze de la altaro. De aliaj, jhus estingitaj, kandeloj fluis strietoj de fumo, plenigante la apudajhon de la altaro per specife pregheja odoro de vakso.

Pregheja gardisto kaj malgranda knabo movis sin tien kaj reen antau la altaro. Unu el ili balais, la alia detiradis tapishon de la shtupoj. Iafoje, kiam la virinoj chesadis kanti, oni audis koleran flustradon de la maljuna gardisto, insultanta la knabon, au frapetadon en la neghokovritajn fenestrojn de paseroj, al kiuj ekstere estis malvarme kaj malsate.

La virinoj sidis sur benkoj, pli proksime de la enira pordo. Tie estus ankorau pli mallume, se posedantinoj de libroj ne faciligadus al si legadon per helpo de kelkaj sebaj kandeloj. Unu el tiuj kandeloj lumigadis sufiche klare fiksitan al sekvanta benko standardon, prezentantan pekulojn meze de flamoj kaj meze de satanoj. Sur aliaj standardoj ne estis eble ekkoni la pentrajhojn.

La virinoj ne kantis, sed pli ghuste murmuris per dormemaj kaj lacaj vochoj kanton, en kiu senchese ripetighadis la vortoj:

Kaj kiam venos la horo de morto
Por ni Vi petu pri beata sorto. . .

Tiu chi preghejo, dronanta en ombro, la standardoj, superstarantaj apud la benkoj, la maljunaj virinoj kun flavetaj vizaghoj, flagrantaj, kvazau premitaj de la krepusko lumetoj — chio tio estis neesprimeble malserena, ech terura. La malgajaj vortoj de la kanto pri morto tie havis por si la ghustan fonon.

De tempo al tempo oni chesadis kanti; unu el la virinoj starighadis antau la benko kaj komencadis paroli per tremanta vocho: "Estu benita, gracplena Mario", kaj aliaj aldonadis: "Dio kun Vi ktp.", sed char tiun chi tagon oni enterigis Kalikstedzinon, chiu "Estu benita" finighadis per la vortoj: "La eternan ripozon donu al shi, Sinjoro, kaj lumu al shi la eterna lumo. . ."

Filino de Kalikstedzino, Marinjo, sidis sur la benko apud maljuna virino. Sur la freshan tombon de shia patrino nun faladis mola, mallauta negho, sed char la knabino estis nur dekjara, si shajnis kompreni nek sian perdon, nek la kompaton, kiun shi povus kauzi. Shia vizagheto kun grandaj bluaj okuloj havis ian infanan trankvilon kaj ech ian indiferentan serenecon. Ghi esprimis certan sciemon — kaj nenion plu. Malferminte la bushon, shi rigardis tre atente la standardon, sur kiu estis pentrita la infero kun la pekuloj, poste shi rigardis en la profundon de la preghejo, kaj fine — la fenestron, en kiun frapetis la paseroj.

Shiaj okuloj restis senpensaj. Dume la virinoj komencis dormeme murmuri la dekan fojon:

Kaj kiam venos la horo de morto. . .

La knabino tordis tufetojn de siaj blondaj haroj, plektitaj malantau la kapo en du harligetojn, ne pli grandaj ol musaj vostoj: videble shi enuis. Poste tamen shian atenton ekokupis la maljuna gardisto.

La maljunulo iris en la mezon de la preghejo kaj komencis tiradi nodoplenan shnuron, pendantan de la plafono. Li sonoris por la animo de Kalikstedzino, sed li tion faris tute senvole, char li pensis videble pri io alia.

Tiu chi sonorado estis ankau la signo, ke la diservo estas finita. La virinoj, lastfoje ripetinte la peton pri la facila morto, eliris sur foirplacon; unu el ili kondukis Marinjo-n je la mano.

"Kulikedzino!" demandis iu alia, "kion vi volas fari kun la knabino?"

"Kion do mi faru? En Leshchincon veturas Vojchjo Margula, kiun oni sendis chi tien al la poshtoficejo; li forprenos shin. Nu?"

"Kaj kion shi faros en Leshchinco?"

"La samon, kion shi tie farus, mia kara. El kie shi estas, tien shi iru. Eble oni ekzorgos pri la orfino en la sinjordomo kaj permesos al shi dormadi en la servistejo."

Tiel interparolante, ili iris tra la foirplaco en drinkejon. Chiam pli krepuskighadis. Estis vintra, kvieta tago, la chielon kovris nuboj, la aero estis penetrita de humideco kaj malseka negho. De tegmentoj gutetis akvo kaj sur la foirplaco kushis koto, farita el negho kaj pajlo. La urbeto kun mizeraj kaj skrapitaj domoj aspektis tiel malserene, kiel la preghejo. En kelkaj fenestroj brilis lumo; la strata movado jam estis chesanta, nur en la drinkejo gurdo ludis oberkon **.

Ghi ludis, por allogi gastojn, char neniu estis interne. La virinoj eniris, trinkis iom da brando, kaj Kulikedzino, donante ankau duonon da kaliko al Marinjo, diris:

"Trinku, char vi estas orfino. Vi ne spertos bonecon de homoj."

La vorto "orfino" rememorigis al la virinoj la morton de Kalikstedzino. Kapustinski parolis:

"Je via sano, Kulikedzino! trinku! Ho, miaj karaj! Kiam shin trafis tiu paralizo, shi ech ne ekspiris plu. Antau ol la parohhestro venis, por preni la konfeson, shi jam estis malvarma."

Kulikedzino respondis:

"Mi jam delonge diradis, ke shia farto estas malbona. Kiam shi venis la pasintan dimanchon, mi diris: — He, Kalikstedzino, pli bone estos, se vi fordonos Marinjo-n en la sinjordomon. Sed shi respondis: mi havas nur unu solan filineton kaj ne fordonos shin. Sed shi estis malgaja kaj komencis plori, kaj poste iris en la kancelarion, al la vokto, por havi en ordo la paperojn koncerne la komunion. Shi pagis kvar zlotojn *** kaj ses groshojn. Sed, diris shi, 'mi ne avaros por la infano'. Mia Dio! Shi havis larghege malfermitajn okulojn, kaj post la morto ili estis ankorau pli larghe malfermitaj. Neniamaniere oni povis ilin fermi. Oni diris, ke ech post la morto shi rigardis la infanon."

"Ni trinku je tiu funebro duonon de kvaronkvarto."

La gurdo chiam ludis oberkon. La virinoj komencis esti iom revemaj. Kulikedzino ripetadis per plenda vocho: "mizerulino, mizerulino", kaj Kapustinski siavice rememoris morton de sia edzo.

"Kiam li estis mortanta", shi parolis, "li tiel ghemis, tiel ghemis, tiel ghemis", kaj plilongigante la vochon shi komencis malgrauvole kanti, poste agordighis al la takto de la gurdo, fine kaptis sin je la flankoj kaj jam tute lau la melodio de la oberko, komencis kanti:

Ghemis, ghemis, ghemis,
Dana, dana!
**** ghemis!

Subite shi kortushe ekploris, donis al la gurdisto ses groshojn kaj trinkis ankorau iom da brando. Kulikedzinon ankau kaptis kortusho, sed shi direktis ghin al Marinjo.

"Memoru tion, orfineto", parolis shi, "kion diris a! vi la pastro, kiam oni kovris per negho vian panjon, ke anghelo vin gardas".

Tiumomente shi haltis subite, rigardis chirkauen kvazau mirigita, kaj poste aldonis kun eksterordinara energio:

"Se mi diras: anghelo! — do ghi estas anghelo!"

Neniu neis. Marinjo, palpebrumante per siaj kompatindaj, malspritaj okuletoj, atente rigardis la virinon. Kalikstedzino parolis plu:

"Vi estas orfino, do diablo nenion rajtas kontrau vi. Orfojn zorgas angheloj. Ili estas bonaj. Nu, jen vi prenu dek groshojn. Se vi ech piede irus al Leshchinco, vi trafus, char la anghelo vin kondukus".

Kapustinski komencis kanti:

Li chiam shirmos vin per la flugiloj,
Sub lia gardo ne timu dangheron.

"Silentu", ekkriis Kulikedzino. Kaj poste shi reparolis al la knabino:

"Stultulino! chu vi scias, kin vin gardas?"

"Anghelo", respondis per malforta vocho la infano.

"Orfineto kara, kompatinda dia kreitajho! Anghelo kun flugiloj", parolis jam tute kortushite Kulikedzino, kaj kaptinte la knabineton, komencis premi shin al sia bonanima, kvankam drinkema brusto.

La drinkejmastro jam profunde dormis malantau la vendotablo; sur sebaj kandeloj surkreskis la sebbuletoj; la gurdisto chesis ludi, char amuzis lin tio, kion li vidis.

Ekregis silento, kiun snbite interrompis plaudado de chevalaj piedoj en koto kaj iu vocho, kiu ekkriis al chevaloj:

"Prrr ... haltu!"

En la drinkejon eniris Vojchjo Margula kun brulanta lanterno en la mano; li starigis la lanternon kaj komencis svingi la brakojn, por ilin varmigi, fine diris al la drinkej-mastro:

"Okonkvarton da brando!"

"Margula, herezulo", ekkriis Kulikedzino, "kunprenu la knabinon en Leshchincon!"

"Kompreneble, mi prenos shin, char tiel oni ordonis al mi", respondis Margula.

Poste, rigardinte la ambau virinojn, li aldonis:

"Ho, vi ja ebriighis, kiel.. ."

"Paralizo vin trafu!", respondis Kulikedzino. "Se mi diras al vi: gardu la infanon, do vi ghin gardu! Ghi estas orfo. Chu vi scias, stultulo, kiu zorgas pri ghi?"

Vojchjo ne opiniis kiel ghustan aferon respondi al la demando kaj videble decidis ekkapti alian temon, char li kaptis antau chio la okonkvarton kaj komencis:

"Diabloj vin..."

Sed li ne finis, char fortrinkinte la brandon, li faris grimacon, krachis kaj malkontente starigante la ujon, diris:

"Tio ja estas pura akvo. Donu al mi iom el tiu alia botelo."

La drinkejmastro vershis al li el la alia. Vojchjo ekgrimacis ankorau pli forte.

"He, chu vi ne havas arakon?"

Al Margula videble minacis la sama danghero, kiel al la virinoj, char ghuste tiutempe en lupiskura sinjor-domo ghia posedanto verkis por unu gazeto vastan kaj temoplenan artikolon: "Rajto de bienuloj por vendado de alkoholajhoj kiel la bazo de la socia konstituajho". Vojchjo nur malgrauvole kunagis por la firmigo de la sociaj fundamentoj, des pli, ke la drinkejo, kvankam ghi estis en la urbeto, efektive apartenis al la bienulo.

Tiel kunaginte chirkau kvin fojojn, unu post la alia, li forgesis la lanternon, en kiu la kandelo jam estis estingighinta, kaj kaptis la duondormantan knabinon je la mano, dirante:

"Nu, iru, tedulino!"

La virinoj ankau dormis en la angulo, do neniu adiauis Marinjo-n. Simple: shia patrino restis en la tombejo en Lupiskuro, kaj shi estis veturonta en Leshchincon.

Ili eliris kaj okupis la lokojn en la glitveturilo. Margula ekkriis al la chevaloj: antauen!-—kaj ili ekveturis. La glitveturilo komence iom maifacile glitis sur la urbeta koto, sed baldau poste ili trovighis sur blanka, vasta kamparo. La vojo estis malproksima, la negho preskau ne bruis sub la glitstangoj: iafoje nur henis la chevalo, iafoje de malproksime, de malproksime audighis bojado de hundoj.

Ili veturis, veturis. Vojhchjo pelis la chevalojn kaj murmure kantis: "Memoru, kanajlo, kion vi promesis". Sed baldau li eksilentis kaj komencis balancighadi kiel judo. Li dorme balancighis dekstren, poste — maldekstren. Li songhis, ke en Leshchinco li ricevas batojn en la nukon tial, ke li perdis korbeton kun leteroj, do de tempo al tempo li duone vekighadis kaj ripetadis: "je diablo!" Marinjo ne dormis, char estis al shi malvarme. Per la larghe malfermitaj okuloj shi rigardis la blankan kamparon, kiun chiumomente kovradis al shi la malhela dorso de Margula. Che tio shi pensis, ke "panjo mortis", kaj tiel pensante, bonege prezentis al si la palan kaj mizeran vizaghon de panjo kun ronde malfermitaj okuloj — kaj duonscie shi sentis, ke tiu vizagho estis tre kara, ke ghi plu ne estas kaj neniam estos en Leshchinco. Shi ja vidis per la propraj okuloj, kiel oni ghin surshutis per tero en Lupiskuro. Rememorinte tion chi, shi volus plori pro chagreno, sed char shiaj genuoj kaj piedoj frostighis, shi ekploris pro malvarmo.

Verdire ne estis froste, sed la aero farighis akra, kiel ordinare dum degela vetero. Vojchjo almenau havis en la stomako sufichan provizon de varmo, cherpita en la lupiskura drinkejo, La posedanto de Lupiskuro ja prave atentigis, "ke brando vintre varmigas, kaj char ghi estas la sola konsolo de nia popolo, sekve, forprenante de grandaj bienuloj la ekskluzivan povon de la konsolado de la popolo, oni forprenas de ili ankau la influon je la popolo". Vojchjo tiumomente estis tiel konsolita, ke nenio povus lin chagreni.

Ne chagrenis lin ech tio, ke la chevaloj, atinginte arbaron, komence tute malrapidigis la pashon, kvankam la vojo estis pli bona en la arbaro, kaj poste, turninte sin flanken, renversis la glitveturilon kaj faligis ghin en apudvojan foson. Li verdire vekighis, sed ne komprenis bone, kio okazis.

Marinjo komencis lin pushi.

"Vojchjo!"

"Kial vi tedas?"

"Vi renversis. . ."

Sed Vojchjo demandis: "glason?" kaj tute endormighis.

La knabino sidighis apud la veturilo, kuntiris la korpon, kiel shi povis, kaj sidis. Sed shia vizagho baldau tute frostighis, do shi komencis pushi la dormanton.

"Vojchjo!"

Li ne respondis.

"Vojchjo, mi volas iri en kabanon."

Kaj post momento denove:

"Vojchjo, veturu, au mi iros piede..."

Fine shi ekiris. Shajnis al shi, ke al Leshchinco estas tre proksime. Cetere shi konis la vojon, char chiudimanche shi iradis ghin kun la patrino en ia preghejon. Sed nun shi devis iri sola. En la arbaro malgrau la degelo alte kushis negho, sed tial la nokto estis tre hela. Brilo de la negho miksis sin kun brilo de lumo de la nuboj, do la vojo estis videbla, kvazau tage. Marinjo, rigardante en la profundon de la malluma arbaro, povis tre malproksime vidi trunkojn, desegnantajn sin klare, nigre kaj trankvile sur la blanka fono. Shi ankau precize vidis neghajn tavolojn, alkrochitajn tutlonge al la trunkoj. En la arbaro regis grandega trankvileco, kiu kuraghigadis la infanon. Sur branchoj kushis abunda prujno, kaj de ghi defluadis gutetoj de akvo, disbatante sin kun mallauta bruo sur branchoj kaj branchetoj. Sed tio chi estis la sola bruo. Cetere chirkaue estis mallaute, mallaute, blanke, silente, sensone!

Vento ne blovis. La neghokovritaj branchoj tute ne movis sin. Chio dormis en vintra dormo. Shajnus, ke la negha tuko sur la tero, la arbaro silentanta kaj premita per negho, kaj la palaj nuboj sur la chielo — chio tio estas ia blanka, kadavra unueco. Tio ofte okazas dum degelo. La sola viva kreitajho, movighanta, kiel malgranda nigra punkteto meze de tiuj silentantaj grandeguloj, estis Marinjo. Bona, honesta arbaro! Tiuj gutoj, kiujn faligas la degelanta prujno, eble estas larmoj por la orfino. La arboj estas tiel grandaj kaj tiel kompatemaj por la etulino. Jen shi, tute sola, tiel malforta, kompatinda, meze de la negho, la nokto kaj la arbaro, malfacile pashas kun fido, tute trankvile! La hela nokto shajnas zorgi pri shi. En tio estas ia granda dolcheco, kiam io malgranda kaj senforta fordonas sin kaj fidas al tia tute grandega forto. Tiamaniere chio povas ekzisti en la dia mondo. La knabino iris jam sufiche longe kaj fine lacighis. Malhelpis al shi pezaj, tro grandaj shuoj, en kiuj shiaj malgrandaj piedetoj senchese glitis. Malfacile estis eltiradi tiujn grandegajn shuachojn el la negho. Krom tio shi ne povis ankau libere movi la manojn, char en unu el ili, rigide etendita, shi tenis tutforte la groshdekon, kiun shi ricevis de Kulikedzino. Shi timis, ke ghi ne falu en la seghon. Iafoje shi komencadis laute plori, kaj poste subite interrompadis, kvazau volante konvinkighi, chu iu ne audas la ploron. Jes, la arbaro ghin audis. La degelanta prujno murmuris monotone kaj kvazau plende. Krom tio, eble ankorau iu audis. La infano iras chiam malpli rapide. Chu shi eble perdis la vojon? Ne! la vojo, kiel blanka, largha, malproksime mallarghighanta rubando klare kushas inter du muroj de pli malhelaj arboj. La knabinon komencis ekregadi nevenkebla dormo.

Shi devojighis kaj sidighis sub arbo. Shiaj palpebroj faladis sur la okulojn. Dum momento shi pensis, ke sur la negha blankajho panjo iras al shi de l' flanko de la tombejo. Neniu iris. La infano tamen estis certa, ke iu devas veni. Kiu? Anghelo. Maljuna Kulikedzino ja diris, ke shin zorgas anghelo. Marinjo lin konis. En la kabano de panjo estis unu, pentrita kun lilio en la mano kaj kun fiugiloj. Li venos sendube. La prujno komencas iel murmuri pli laute. Eble tio ests. pro liaj flugiloj, faligantaj pli multe da gutoj de la branchoj. — Silentu! efektive iu venas; kvankam la negho estas mola, ghi klare bruetas, la pashoj proksimighas — ili proksimighas mallaute, sed rapide. La infano levas kun fido la dormemajn palpebrojn.

Kio ghi estas?!

La infanon atente rigardas iu griza, triangula kapo kun forstarantaj oreloj *****... terura, abomena...


* Pole tiu chi nomo sherce signifas "deshiradon de la hauto".

** Pola popola danco.

*** Oni ne devas ghin miksi kun la nunaj polaj zlotoj. Lau la antaumilita rusa valuto en Polujo tio estis 15 kopekoj.

**** Pola popola ghojekkrio.

***** La kapo de lupo.

<<

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ