ENKONDUKO

De pli ol 100 jaroj Henryk Sienkiewicz (1846-1916) apartenas al la plej popularaj verkistoj en Pollando, kaj cetere ne nur en Pollando. La Nobel-premio en 1905 pro la romano "Quo vadis" nur profundigis lian pli fruan popularecon, kiu malgrau la paso de multaj jaroj dauras, ankau en la esperantistaj medioj, kion klare pruvas la jen kaj jen reaperantaj E-tradukoj de liaj verkoj. Antau ol ni provos klarigi la kialon de la populareco de lia literatura kreitajho, ni resume prezentu liajn E-tradukojn.

La unua libroforma E-traduko el la pola literaturo estis ghuste lia "Janko Muzikanto". Sienkiewicz estis la unua pola verkisto, kies literaturajhon oni diskonigis pere de Esperanto. Sed kun la paso de la jaroj ni ricevis pli kaj pli da E-tradukoj el la verkaro de Sienkiewicz.

Kiel dirite, la unua estis "Janko Muzikanto", kiu aperis en la 1891-a jaro en la traduko de Antoni Grabowski. La interesigho pri chi tiu novelo inter la unuaj esperantistoj estis tiel granda, ke en la jaro 190A la fama pariza eldonejo Hachette et Cie reaperigis ghin en "Antologio Internacia", kiun Antoni Grabowski suplemente aldonis al la pli frue publikigita "Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado" (1890). En la sama literatura suplemento de la "Kondukanto" ni trovas du pliajn prozajhojn de Sienkiewicz "La jugho de Zeuso" (greka fabelo) kaj "Estu benata (hinda fabelo). Sed tamen sendube "Janko Muzikanto" apartenas al la plej shatataj klasikajhoj de la E-literaturo, pri kio i.a. atestas la fakto, ke en la jaro 1905 reeldonis ghin en aparta libreto la pariza Presa Esperantista Societo, en 1922 publikigis ghin en Berlino Wilhelm Fricke en sia "Universala Legolibro" kaj post la paso de multaj jaroj - en 1976 - rememorigis ghin la revuo "Pola Esperantisto" en speciala literatura numero.

En la periodo ghis la unua mondmilito oni eldonis multajn E-tradukojn de la noveloj de Henryk Sienkiewicz. I.a. en la traduko de Grabowski aperis "La jugho de Oziris", "Kio okazis foje en Sidono", kaj "Shi, la tria". Aliflanke en la traduko de Kazimierz Bein aperis "La lanternisto", "Du herbejoj", "Che la fonto" kaj fragmento de la romano "Quo vadis".(ili chiuj troveblas en la "Pola Antologio", eldonita en Parizo en 1906, kiun cetere oni reeldonis kelkfoje, i.a. en Nederlando kaj Francujo, poste en Danlando, en China Popola Respubliko kaj fine en Pollando sub titolo "Literatura Antologio". La konata pola E-tradukisto Bronislaw Kuhl tradukis la novelon "Ni sekvu Lin", ghi aperis en 1909. Unu jaron pli frue, en 1908, la revuo "Tra la Mondo", aperanta en Francujo, publikigis la sienkievichan rakohton "Sur Olimpo" en la traduko de Zenon Klemensiewicz, kiu cetere - ni aldonu informe al eksterlandanoj - pli poste farighis universitata profesoro, unu el la plej mondfamaj slavistoj. Estas interese, ke en la 1965-a jaro, kiam Klemensiewicz verkis la konatan pollingvan disertajhon "Chu valoras okupighi pri Esperanto?" li i.a. aperigis suplemente al sia libro por demonstri la literaturan aplikeblon de nia lingvo la menciitan rakonton "Sur Olimpo".

En la intermilita periodo tute aparte notindas la aperigo de la kompleta traduko de "Quo vadis" en Nederlando, kiun taskon realigis la filino de L. Zamenhof, Lidia. La romanon oni reeldonis en 1957 en Varsovio. Cetere mi nepre emfazu, ke Lidia Zamenhof tre shatis la verkaron de Sienkiewicz kaj en la intermilita periodo shi tradukis lian novelkolekton kaj aperigis en Nederlando.

Studante la libraron de la Biblioteko HODLER en sidejo de UEA en Rotterdamo mi trovis tie ion, kio tute surprizis min. Jen en la 1936 jaro nederlanda eldonisto Jos Kirjnen aperigis la verkon de Sienkiewicz titolitan "Kaptitaj en Nubio" en la E-traduko de Wigbertus van Zon. Post la trafoliumo de la libro mi tuj rimarkis, ke temas pri la mallongigo de la fame konata porinfana romano de Sienkiewicz "Tra dezerto kaj praarbaro", kiun cetere oni tradukis el la mallongigita germana eldono "Durch die Wuste". Chi tiun romanon en 1978 publikigis en la plena varianto, "Heroldo de Esperanto" kune kun la pola eldonejo "Interpress" kaj Pola E-Asocio (en la traduko de prof. Mieczyslaw Sygnarski).

Se ni tiel vaste traktas la E-tradukojn de Sienkiewicz, ni esprimu la bedauron, ke neniu el liaj famaj romanoj, kiel ekz. "La kruckavaliroj", "Per fajro kaj glavo", "La diluvo", "Sinjoro Wolodyjowski", aperis en E-o, kvankam ampleksajn fragmentojn kelkfoje prezentis al siaj auskulkantojh la E-Redakcio de Radio Polonia. Sed eble iam ...

Chu Sienkiewicz, kiun la esperantistaro tre shatas, la samtempulo de Zamenhof, esprimis iam sian opinion pri Esperanto? Mi ne trovis pri tio informojn, kvankam pri la ekzisto de Esperanto li tute certe sciis (lau la tiama kutimo chiu tradukanto petis la tradukpermeson rekte che la autoro de la tradukota verko, do certe Grabowski kaj Bein skribe au parole kontaktis lin). Tamen sendube li havis favoran sintenon al Esperanto, char mi trovis informojn, ke en la 1924 jaro, do kelkajn jarojn post la morto de Sienkiewicz (li forpasis en 1916), tre solene oni transportis lian mortan polvaron el eksterlando en Varsovion kaj che la tiama okcidenta landlimo de Pollando en la loko Dziedzice la cherkon omaghis la delegacio de PEA, en kiu trovighis prof. d-ro Odo Bujwid - la tiama prezidanto de PEA, s-ro Bronislaw Kuhl - la prezidanto de la krakova Societo "Esperanto". Landlime ili metis che la cherko florkronon kun la surskribo sur blank-rugha kaj verda rubandoj, kiu tekstis: "Al Granda Verkisto - esperantistoj polaj". Aliflanke varsoviaj esperantistoj post la alveno de la cherko al la chefurbo la 26-an de oktobro 1924 omaghis la verkiston metante alian florkronon kun la surskribo "Al Henryk Sienkiewicz - Pola Esperanto-Asocio". Ambau florkronojn dum la funebra ceremonio en Varsovio portis la delegacio de PEA konsistanta el s-ro Zygmunt Grabowski (la filo de Antoni Grabowski), d-ro S.T. Karlsbad, poeto red. Stanislaw Karolczyk, ingh. Kazimierz Tyminski kaj la konata E-aganto en la intermilita periodo Jan Kostecki.

Finante oni devus meti la demandon, kio kauzis la internaciskalan popularighon de la verkoj de Sienkiewicz en E-tradukoj? Tion kauzis sendube la universala karaktero de liaj verkoj, dinamikeco, preskaua pentrado de scenoj per vortoj, bonega verkkomponado kaj sendube ankau multaj aliaj kialoj, inter kiuj ni aparte emfazu la patriotismon de la verkisto, kiu admirebias ghis hodiau. Samtempe la tradukoj de liaj verkoj ege kontribuis al la plirichigo de la esprimkapablo de Esperanto kaj ghenerale al la evoluo de la lingvo, kion klare konfirmas la esperantlingvaj reeldonoj.

Antau ol fini mian enkondukon mi emfazu, ke la verkojn de Sienkiewicz oni tradukis en preskau 50 lingvojn, kio reliefe konfirmas lian popularecon en la mondo. Sed chi tiun popularecon kaj eble ech dauran aktualecon konfirmas krome la fakto, ke la novaj generacioj de filmistoj jen kaj jen trovas en liaj verkoj inspir-fonton por novaj nuntempaj filmigoj. Cetere eble ankau pro tio, ke liaj verkoj similas al preskau pretaj filmscenaroj, kies autoro sugestoplene kvazau pentras jen la kavalirojn batalantajn por defendi la patrujon, jen la homajn sentojn, inter kiuj ne mankas la grandaj geamoj, jen la mirindan religiemon, kies plej profunda esprimigho estas la romano "Quo vadis". Kaj ghuste la universalaj, humanaj valoroj de liaj verkoj, la artismo de liaj verkoj kauzas, ke Sienkiewicz trovis por si ankau firman lokon en la vivo de la internacia E-komunumo, kiu espereble volonte akceptas ankau la nunan reeldon de liaj noveloj en la traduko de Lidia Zamenhof, la filino de la kreinto de Esperanto.

ANDRZEJ PETTYN

>>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ