GLOSARO
bolsheviko —
membro de pli amasa frakcio de la Komunista Partio.
Nome bolshevikoj ekregis novembre de 1917 kaj iom
poste tute forigis de ia kunrego chiujn siajn
kunbatalintojn de aliaj partioj.
davajte otboj (rus.)
— informu pri neokazo de la tendaro.
Gulag — (ruslingva
mallongigo) — Chefa Departemento de
Punlaborejoj.
Komsomolo, au VLKSM
— (Tusovetia Lenina Komunista Unio de Junularo) —
la sola junulara politika organizajho, permesita en
USSR. Pli aghaj lernejanoj estis enigataj
chi-organizajhon solene kaj preskau perforte, do ghi
havis kelkdekmilionan membraron. La organizajhon
plene gvidis Komunista Partio, kiu cherpis el la
junulara fonto novajn partiajn funkciulojn, ankau
simplajn membrojn. Forigo el komsomolo kiel socia
puno chiam havis plurajn gravajn postsekvojn —
forigon el instituto, liberigon el laborloko ktp.
KShS (mallongigo)
— Komitato pri Shtata Sekureco, organo pri
protekto de shtata sekureco en USSR.
kvarangulo — la
kvar personoj, subskribantaj oficajn karakterizojn
kaj aliajn gravajn dokumentojn: direktoro,
partiestro, sindikatestro kaj komsomola gvidanto.
Post 30-jara agho validis la "triangulo"
— sen komsomolo.
mauzer — speco
de pistolo, "populara" en la dudekaj jaroj
de nia jarcento.
nomenklaturo —
socia grupo de shtataj oficistoj, ricevanta
specialajn privilegiojn.
Obkomo (ruslingva
mallongigo) — Provinca komitato de la partio
OViR (ruslingva
mallongigo) — fako de vizoj kaj permesoj che la
ministerio de internaj aferoj.
Smolnij — unu el
Peterburgaj palacoj. Antau 1917 tie funkciis
"Instituto por noblaj fraulinoj", poste
— ghis 1991 — la provinca kaj urba komitatoj de
KPSU. Nuntempe la konstruajhon okupas
Sankt-Peterburga urbestraro.
SSOD (Unuigho de Sovetiaj
Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun
Eksterlando) — speciala organizajho,
kontrolanta eksterlandajn ligojn de sovetiaj fakuloj
pere de speciale bakitaj fakaj asocioj. Ghi regis
ankau la kortegajn amikecasociojn kaj havis filiojn
(Domojn de Paco kaj Amikeco kun Eksterlando) en
multaj grandaj urboj.
subotniko — libervola
sabata laboro senpaga. La Subotnikoj estis
organizaiaj oficiale; tamen sub shildo de popola
iniciato, kutime en printempo por purigi teritoriojn
de loghlokoj, uzinoj, parkoj ktp. La subotnikoj estis
ligataj al la naskightago de V. I. Lenin.
tam (ruslingve)
— tie