La Alvokisto
            Kiel chio rekomencighis? Ni bone
            scias, ke che la lulilo de Esperanto abundis
            ruslandanoj. Ke fortaj esperantistaj societoj multis
            de Peterburgo ghis Vladivostok. Ke ech pli triumfe
            marshis la lingvo internacia en la juna eksperimenta
            shtato. Ankau, ke tiu triumfa marshado estis abrupte
            haltigita en 1938. Esperantistoj dividis la sorton de
            chiuj, kiuj kontaktis iel kun eksterlandanoj: multaj
            estis mortigitaj tuj, multaj mortis dum turmentaj
            gulagaj* jaroj, multajn pereigis la milito. Multaj
            restis vivantaj, sed jam enradikighis en iliajn
            nukojn por chiam la konstanta glaciiga spirado de
            Lavrentij Pavlovich Berija*. Do ankau ili silentis.
            Kiu rekomencis?
            La unuan rekomencinton mi konas
            precize. Estis li, simpla librotenisto el Tula, Ilja
            (Elio) Kiseljov*, kiu en 1954 publikigis sian
            korespondproponon en eksterlanda esperantista revuo.
            Dekkvin jarojn pli poste li montris al mi stokon da
            flavighintaj eksterlandaj leleroj. Preskau en chiu el
            la leteroj cheestis la sama demando: "Chu vere
            en Sovetio restis vivaj esperantistoj?.."
            Tiel rekomencighis praktika uzado
            de la lingvo. Tamen, la movadon rekomencis aliuj, pli
            kuraghaj, pli fervoraj, pli talentaj. Profesoroj
            Eugeno Bokarev*, David Armand*, Semjon Podkaminer*,
            Paul Ariste*... Kelkaj kapablaj pedagogoj, inter kiuj
            estis ankau mia instruisto — la Alvokisto. Tiel li
            nomis sin en unu el siaj versajhoj: "Mi, Til
            Eulenspiegel, en tristo staras sur strat' alvokisto.
            Ho, kiu persono kaj kia por la lingvo
            internacia?!". La heroeca sinofera tachmento da
            Alvokistoj inter malaprobo kaj suspektoj faris la
            malnetan laboron, mi diru, — preparis
            grundon kaj markotojn por nia verda ghardeno.
            La autobiografio, kiun mi trovis
            inter la dokumentaro por vojagho al la Universala
            Kongreso en Budapeshto (1970) malkashas, ke mankis
            ajnaj prestighaj diplomoj kaj sciencaj gradoj al
            Andreo Borisovich Rogov*. Naskita en 1914, tro frue
            perdinta la gepatrojn post fino de "teknika
            lernejo de fremdaj lingvoj" (estis ja tiuj!) dum
            tuta vivo, escepte la mondmilitajn jarojn, li estis
            instruisto. Certe, la "teknika" klero ne
            sufichis por li, do, li koresponde konkeris du
            fakultatojn de pedagogia altlernejo. Jes, li estis en
            eksterlando. Dum la milito. Mobilizo kaptis lin en
            1939, ekde la unua tago de la milito ghis la venko li
            batalis anlau la unua vico — kiel oficiro de
            militesploro. Neniam Andreo Rogov babilis pri sia
            persona heroeco, sed bone atestis tion du gravaj
            vundoj, ankau aro da ordenoj kaj medaloj. Ankau du
            liaj postmilitaj jaroj pasis eksterlande. Konsilisto
            de Sovetia diplomatia misio en Vieno li estis...
            Tamen, Budapeshton en 1970 li ne
            trafis. Ghenerale, li neniam plu trafis eksterlanden.
            La instruisto Andreo Rogov ighis neellasenda
            eksterlanden ekde kiam li komencis instrui kaj
            propagandi Esperanton. Tiam ghi egalis krimon, se ne
            jam prizonigan, do, almenau, tre suspektindan. Ja
            vere, en la okuloj de filistra brejhnevepoka
            burokrataro chu povus resti ekster suspektoj ulo,
            insisle defendanta iun artefaritan lingvon, sentime
            kaj preter lokaj potenculoj plendanta al inslancoj de
            la plej alta nivelo? Jen, en 1969 aperis en
            "Molodaja gvardija", n-ro 10,
            kontrauesperanta versajho de konata kortega poeto
            Valenlin Sidorov, do, tiu Rogov tuj rebatas per la
            respondo versa. Kiu estas li por respondi?..
            Mi ne povas deteni la tenton kaj
            prezentas la ambau versajhojn en traduko. Tiu de
            Andreo Rogov estas iom mallongigita, sed vidu la
            karakteron lian en ghi!
            
                
                    | Valentin Sidorov  Per
                    kio ni klarigu, ke pri esperanto  
                    Ni tag' post tago pli kaj pli parolas?  
                    Pro naivec'? Pro manko de talento?  
                    Pro la bruem'? Pro
                    io-ajn alia?  
                    Au fremdas ial por persono ia  
                    Faden', liganta kun la histori',  
                    Kaj iu ekdeziris nin, subite,  
                    Disigi nun de nia pasint'.  
                    Sed mian lingvon kaj la kantojn, kiujn
                     
                    Patrino kantis en la infanagh',  
                    Forgesi fride ech por la momento —  
                    Egalas al perfilo de l' Patrujo.  
                    Ne venas reen elfluintaj fontoj,  
                    Kaj vidas la rigardo inia klara:  
                    Mia pranepo, nepo mia fora  
                    Parolas rusan lingvon, kiel mi.  
                    Ja vanas provoj malpacigi nin! —  
                    Ili gepatran lingvon tiel flegos  
                    Tenere, kaj kun ta purec' tioma,  
                    Kiom, vershajne, devus flegi ni. 
                    Andrej Rogov  
                    Unu poet' kun la
                    talentsimilo  
                    En iu temp' pro nekonata kauzo,  
                    Preninte Esperanton, kiel celon,  
                    Ghin volis kornobati plej ofende.  
                    Kaj tiam shajnis al poeto tiu,  
                    Ke penas la malica Esperanto  
                    Forpreni de li, povra, tiun lingvon,  
                    En kiu al li kantis la patrino.  
                    Kaj serchas li en la Patruj' kutima  
                    "Fadenan ligon kun la histori'",
                     
                    Dum chio nova, chio nekonata 
                    Malhelpas dormi kaj kviele putri.  
                    Chu naiveco? Chu bruem'? Regreso.  
                    Siajhon beni, refutante l' fremdan.  
                    Praulo via au praavo konis  
                    Nur tiun lingvon, kiun panjo kantis.  
                    Pranepo via estos patrioto,  
                    Nur por atingi rapidantan vivon,  
                    Li, espereble ighos poligloto,  
                    Sed li komencos ja — de Esperanto. 
                     | 
                
            
            Andreo Rogov lernis
            Esperanton memstare en 1927, kiel multaj — multaj
            malsataj vilaghaj knaboj, ravitaj pro la ideo de
            interproleta frateco tutmonda. Pasis tridek jaroj,
            — li komencis gvidi Esperanto-lecionojn en sia
            vilagho, kaj, samtempe, en mia naskighurbo apuda. Mi
            venis al liaj lecionoj en la tempo de ties disfloro.
            Ahh, kiaj ili estis, la
            Esperanto-lecionoj de Rogov! Romantikaj, ridindaj,
            edukaj, amuzaj... Abundis tie diversaj ravaj
            historioj, pulsis tie nekutime admirinda vivo! En la
            dua leciono ni jam skribis niajn unuajn
            korespondproponojn eksterlanden. Helpis
            "olduletoj", geknaboj, lernantaj la lingvon
            jam duan au trian jaron. Al la kvina leciono venis
            unuaj respondoj, kiujn ni ekscite vochlegis. Jen,
            Rogov decidis aranghi la lecionon por tuta urbeto,
            kaj — gapis mire milpersona auskultantaro al la
            montrofenestroj kun verdaj steloj, al urugvajaj
            bildkartoj, al sorcha vocho de la Alvokisto, tiranta
            for el la rutino kaj shlimo chiutaga al hela verda
            horizonto.
            Jen li ellrovis en unu el vilaghoj
            simplan kolhhozanon maljunan, bonege parolantan
            Esperante. Lia nomo estis Vasilij Nikitovich Gasich.
            Esperanton li ekposedis en 1916, estinte militkaptita
            de germanoj. Mi rememoras niajn malfermitajn bushojn
            dum auskultado de la historioj, kiujn rakontis tiu
            kolhhozano. Pri militkaptito-franco, kiu organizis
            E-kurson en koncentrejo. Pri amika interhelpo de
            esperantistoj kaj pri fugho dank' al tiu helpo. Ankau
            pri la teruraj kugloj dum-dum, kies spurojn ni
            vidis sur la brako de Vasilij Nikitovich...
            La unuaj Baltaj Esperanto-Tendaroj
            (BET) tuj akceptis Andreon Rogov ne kiel gaston, sed
            kiel laboreman helpanton kaj kunorganizanton. Al la
            kvara BET li jam veturis ne sola. Grupo da
            lernejanoj, edukitaj de li, akompanis ghoje lin al
            Latvio, pretaj deklami, kanti, paroli Esperante.
            Ankau mi estis en la grupo. Sed okazis neatenditajho:
            nokte en trajno mi subite eksentis min tre ache. Io
            doloris en la ventro, la kapo turnighis... Matene che
            la Kieva stacidomo la Instruisto diris al mi:
            "Parolu nur en Esperanto!", kaj du
            flegistoj vokitaj de li, portis min al la stacia
            medicinisto. Interparolo nia kun li pasis jen kiel.
            - Nu, kio okazis al vi, knabo? —
            Demandis ruslingve la medicinisto.
            - Diru, kion vi sentas? —
            Esperante Rogov.
            - La ventro doloras... —
            Esperante mi.
            - Tie, chu tie-chi? — Komencis
            palpi la medicinisto.
            - Dekstre... Jen... — Esperante
            respondis mi.
            - Bezonatas urgha operacio! —
            Ruslingve — la medicinisto. — La knabo ne plu
            povas veturi. Kiu vi estas?
            - Ni estas delegitaro al la
            internacia renkontigho, — respondis la Instruisto,
            — ni devas urghe veturi, sed jen kia
            malagrablajho...
            - Ha! Delegitaro, chu vere! — ne
            demande, sed konfirme reehhis la medicinisio,
            shirante telefontubon. — Tuj sendu la auton, estas
            grava malsanulo! Kaj li injekciis min.
            ...Kiam mi rekonsciighis en lito
            post la operacio, mi atentis, ke iu maljuna
            flegistino per gestoj proponas ion al mi.
            - Kion vi volas, avinjo? —
            Balbutis mi ruslingve.
            - Ohh! — Eksklamaciis shi kaj
            forkuris por post momento kure reveni kun dejhoranta
            kuracisto.
            - Chu vi parolas ruse? — Mire
            demandis la lasta.
            - Jes! — Feblavoche respondis mi.
            — Ankau ukraine...
            - Brave! — Diris la kuracisto.
            — Do ni ne havos klopodojn por ion klarigi al vi.
            Jen kiel bone vi parolas ruse! Kie vi ellernis ghin?
            - Hejme... Mi chiam ghin parolas.
            — Diris mi, kaj ili ambau denove miregis.
            Evidentighis, ke mi, kiel ano de
            eksterlanda infana delegitaro estis venigita en la
            plej bonan kuracejon kaj operaciis min urghe la plej
            brila infana kirurgo de Ukrainio. Tiel Esperanto kaj
            mia Instruisto, Andreo Rogov savis mian vivon. La
            propran, domaghe, li ne sukcesis savi — post iom
            pli ol dek jaroj li pereis pro eraro de nesperta
            kirurgo...
            Li estis komunisto, partianighis
            apud Slalingrado, en 1943, antau la plej danghera
            esplormarsho al malamikoj. Multaj tiel agis. Sendube
            li akceptis falon de Berija kaj la duonveron pri
            Stalin*, prezentitan de Hrushchov*. Char li mem
            sentis tion. Sed la Hhrushchova malstrechigho venis
            al fino en 1964. Kaj shajnis al mi, ke Andreo Rogov
            ne tuj komprenis la shanghon, okazintan kun veno de
            Brejhnev*. Samfervore li gvidis la kursojn, sed
            rapidis jam al chiuj lokoj certaj cirkuleraj
            dokumentoj, kaj multaj gepatroj jam ne permesis al
            siaj gefiloj vizitadi Esperanto-kurson. Samarde li
            batalis kontrau oponantoj de la lingvo internacia,
            sed tio kauzis nur multan malaprobon de oficialuloj
            timigataj. Tamen li restis honesta ghis la fino.
            Diference de la aghula amaso li
            akceptis aperon de SEJM aprobe, tutanime, — kiel la
            eventon nepre bezonatan por la progreso de Esperanto.
            Do, ankau esperantistoj, liaj delongaj amikoj, mokis
            lin. . Tamen multaj liaj lernintoj, ne sola mi, ighis
            aktivuloj en SFJM, daurigis lian aferon, kaj ech en
            eksterlandaj revuoj mi foje trovas laudajn rememorojn
            pri li de iamaj liaj kursanoj. Lian laboron en SEJM
            ni ankorau tushos en vicaj legendoj.
            La plej granda mistero por mi estis
            malapero de lia chefverko. Andreo Rogov, sperta
            tradukisto de poeziajhoj, havis tiun. Certe, li
            multon tradukis, — "Junulinon kaj morton"
            de Gorjkij*, "Najtingalan ghardenon" de
            Blok*, ech la maldecajhojn de Barkov, kiujn en la
            rusa lingvo oni nur jhus prezentis al vasta publiko.
            Sed la plej shatata, ech adorata estis por li la
            poezio ukraina. Multon li tradukis mem: versajhojn
            kaj poemojn de Lesja Ukrainka, gajajn poeziajhojn de
            Stepan Rudanskij, kaj, certe, kantojn — melodiajn,
            charmajn ukrainajn kantojn. Ion li tajpis en la
            "Poeziaj kajeroj", dissendataj
            10-ekzemplere al kelkaj poezimuloj. Ion aperigis
            latva "Amikeco". Poste li komencis kolekti
            tradukojn el ukraina poezio de aliaj bonegaj
            tradukistoj, li ech instigis talentulojn traduki la
            verkojn de modernaj ukrainiaj poetoj. Tiel startis
            laborado pena por la "Ukraina antologio".
            Ghin partoprenis vere elstaraj tradukistoj, kiel B.
            Berin*, D, Kolker*, V. Pachjurko* kaj multaj aliaj.
            Dum preskau dekkvin jaroj Rogov kolektis pli ol
            kvarcent (lau miaj scioj) poeziajn tradukojn por la
            "Antologio". Chu ne antausentante baldauan
            finon li heredigis kaj transsendis chion chi al Lviv?
            Tie perdighas la spuro de jam bone redaktita, preskau
            prespreta trezoro, kiu en nunaj favoraj kondichoj
            povus reale aperi kaj richigi mondan
            Esperanto-bibliotekon...
            Estus ja tute bone, se chiu persono
            aperu chu kristale charma kaj bonkora, au klare
            indigniga, nauza, malica. Ni dirus tiam: jen — bona
            homo, sed jen tiu — fia... Ho ve! Chiu havas bonajn
            trajtojn, samkiel ankau pekojn kaj mankojn; ondoj de
            socia opinio levas, do, jen tion, jen alion —
            depende de la situacio. Mi ne kapablas tiel agi. Al
            miaj konatuloj kaj amikoj multon mi povas pardoni.
            Avidon, ekzemple. Ankau memamon, trofieron, timon,
            neakuratecon, eble. Preskau chion, do, — krom
            perfido. Tiel edukis min la Alvokisto. Sed tio estas
            jam komenco de iu alia legendo.
            
                
                    Nin oldigas ne jaroj,  
                    Nur la pensoj malgajaj.  
                    Inter tagoj amaraj  
                    Tamen venas la majoj!  
                    Kaj ni vivas atende  
                    Kun kantad' kaj gitaro,  
                    Kun amika subten' de  
                    La tutmonda gastaro.Nia esto — nia festo,  
                    Nova tago — nova hel'  
                    Sub modesta verda stel'. 
                    Dum somer' diafana  
                    Forveturas ni el la  
                    Kara lando malsana,  
                    Nia urbo fabela,  
                    Kaj al fremda ferio  
                    Certe miras, sed ne tro,  
                    Kaj revenas kun Dio  
                    Al la shtonojh de Petro. 
                    Nia esto — nia festo,  
                    Nova tago — nova hel'  
                    Sub modesta verda stel'. 
                     |