1
La shultroj
de la patro pli kaj pli mallevighis, kvazau iu
metadus sur lin nevideblan sharghon. Tio rimarkighis
sur la fono de la fenestro, che kiu la maljunulo
sidis kun la manoj en la sino, similante al granda
homsimio. Jam longan tempon li silentis kaj tenis la
estingighintan pipon en la mano.
La filo
kushis surdorse sur la lito kaj fikse rigardis al la
plafono. Ne la unuan fojon li vidis sian patron tiel
sidanta. Tiu estis maljuna arbarlaboristo kaj
torftranchisto, kiu tie morne rigardis antau sin.
Maljuna kamparano, iam revinta, ke lia filo farighos
oficiro au pastro.
"Diablo
prenu vin kaj viajn virinachojn," diris subite
la patro. "Vi ne estas ja plu bebo. Pro mi vivu
kiel vi volas. Sed la patrino! Kion mi diros, kiam mi
iros hejmen. Prefere venu kaj parolu mem... Kial vi
disighis?"
"Miajn
virinachojn ne tushu, se vi volas, ke mi entute
parolu kun vi."
"Ne
timu, mi ne delogos ilin de vi."
La filo
jhetis al la patro rapidan rigardon, plenan de
malshato.
"Bone, mi diros, sed nur pro la
patrino," li diris fermante la okulojn.
"Chu vi memoras tiun botelon da hejme farita brando, kiun vi havigis al mi printempe,
kiam mi kun Irma estis en la kamparo?"
"Kompreneble mi ghin
memoras."
"De ghi la tuta abomena supo
komencighis. Irma bezonis shtrumpojn. Ni kunprenis la
brandon kaj iris al Dikulo. Vi certe lin konas: mia
kunlerninto."
"Atendu iomete."
"Nu, la juna sinjoro Lont. La
sama, kiu fininte mezlernejon chirkauvagis en kamparo
kaj rolis kiel diversfaka agento, vendis
kudromashinojn "Singer", akceptis
fotografajhojn por pligrandigo kaj felichigis
knabinojn per gonoreo. La filo de la
farun-komercisto."
"Nu, nu, mi scias. Sed la
maljuna Lont estis sobra viro."
"Ankau la filo ne estas ia
drinkachulo. Kiam li trinkas, tiam nur ekstrajn
markojn. Francan konjakon. Li negocas pli grandskale
ol lia pachjo. Li estas "Geschaftsmann".* Lia pachjo havis aferojn kun simplaj
kamparanoj, sed tra la pordo de la filo en- kaj
eliradas chiam hitleraj kantinistoj. Butero, ovoj kaj
lardo - jen la valuto de Dikulo. Monon li ne
agnoskas, neniam. Sed, vidu, per hejme farita brando
oni jam povas kelkion acheti: karbidon, petrolon,
plandoledon... Irma ricevis tiufoje shtrumpojn. Sed
perdis sian negrandan prudenton - pro tio, kion shi
tie vidis. Hejme ni tuj malpacighis. Antaue shi chiam
aprobis miajn vidpunktojn, sed nun ne plu. Shi
ekribelis. Kaj kun tia ardo, kun tia kolero, kvazau
shi jam delonge tedighis de mi. Fine, la unuan fojon
dum nia kunvivo, mi brutale insultis shin. Mi mem
estis malfelicha kaj insultis shin."
La filo
eksilentis, chirkaurigardis, kvazau serchante lokon,
kien krachi, kaj aldonis:
"Kompreneble
mi estis en tio plene maljusta al shi."
La patro
tusetis iom nedecideme. Kaj poste li diris:
"Ankau
ni, kampuloj, ne chiam dorlotas unu la alian, sed vi
min vere timigas. Vi estas ja homo klera, au devus
almenau esti, mi opinias."
La
filo-klerulo cinike ekridis.
"Dio
helpu - pro unu paro da shtrumpoj," daurigis la
patro. "Kion malbonan Irma per tio faris? Oni ja
devas havi la piedojn vestitaj. Krome, shi estas juna
virino. Chu vi opinias, ke nia panjo..."
La filo ne
chesis ridi.
"Kia
diablajho do okazis inter vi?" flamighis la
patro.
"Mi ne plu elportis - ech nun
estas abomene pensi, kiel shi subite komencis laudegi
tiun fiulon. Shi malkashis sian stultan entuziasmon.
Subite shi estis trovinta homon, kiun shi montris al
mi kiel modelon. Post kiam mi shin insultis, shi
farighis pli modesta. Kaj pli kashema. Sed mi estas
viro, kiu ne lasas sin trompi. Diablo prenu, chu mi
devis do kredi, ke shi vizitis amikinojn? Krome, tiuj parfumoj,
kremajhoj kaj lipkrajonoj... Iam mi demandis shin, de
kie shi chion chi prenas - ja ne Parizon shi konkeris. Kaj imagu, tiu
kokino ofendighis: kiel mi arogas shin
suspekti."
"Kokino!"
moke ripetis la patro. "Nun shi estas kokino,
sed antau nelonge vi shin laudis."
"Se shi
foriris, do diablo shin prenu," respondis la filo kaj turnis la vizaghon al
la muro.
Kelkan
tempon la patro premis kaj repremis sian pipon inter
la fingroj.
"Vi
estus devinta shin iel reteni," li fine opiniis.
"Mi
provis," respondis la filo. "Mi diris, ke
tiu shia adorato jam en la mezlernejo havis veneran
malsanon. Tio ne helpis. Nun mi kelkfoje pensas, ke
tio igis la aferon por shi ankorau pli
interesa."
"Via
stato estas sekve sufiche acha, se vi tiel pensas.
Vere, malfelicha hometo vi estas. Fierecon kaj
obstinecon - jes, tion vi havas. Kaj salivon por
chion prikrachi. Chiuj estas fiuloj kaj porkoj, nur
vi sola estas la vera homo."
"Vi
eraras, maljunulo."
"Nu?"
"Kia
nu?! Chiu estas en sia maniero bruto. Ankau mi. Se vi
estus vidinta, kian bonan knabon mi rolis, kiam estis
necese instrui moralon al Irma."
"Kiu do
povas kompreni, kiu el vi estas kulpa," diris la
patro. "Sed nia patrino chiam opinias,
ke..."
Antau ol la
patro sukcesis fini, la filo ekridis. Tio estis
terure abomena rido kaj timigis la maljunan
kamparanon. Kiel homo povas tiel shanghi sin kaj
malindighi? Au chu vere lia menso tordighis, kiam li
falis de la telefonfosto ? Lia busho ankorau longe
post la akcidento kurbighadis...
La filo
starigis sin kaj ridis kvazau freneza; li iris en la
chambro tien kaj reen kaj chiam ankorau ridegachis.
"Kulpa!"
li fine diris, haltinte antau la patro. "Kiaj
strangaj homoj vi estas tie en la kamparo: preskau la
tuta mondo brulas, popoloj strangolas unu la alian,
chio estas profanita, sed vi cerbumas, kiu estas
kulpa, se iu edzino shanghis sian edzon kontrau shtrumpoj kaj iu edzo
pro jhaluzo frenezighis."
"Shajnas,
ke vi konservis ankorau iom da honorsento,"
opiniis la patro. "Nu, se estas tiel, vi eble
estos indulgita."
"Indulgita?"
"Vi
eble ankorau povos bredi abelojn. Tio restis al vi ja
nefinita. Laboriloj kaj chio atendas."
"Nefinita
estas multo."
"Kio el
vi tiamaniere farighos," ekzorgis la patro.
"Tion ni vidos, kiam la murdado
kaj restado sub fremda kalkano iam chesos."
"Kiu
scias, chu ni tion iam vidos," elpremis la patro
tra la dentoj. "Sekve vi vere ne venos?"
"Diru
al patrino, ke mi venos post kelkaj tagoj. Eble jam
morgau."
La patro
levighis kaj silente komencis surtiri la shafofelan
pelton.
"Kaj
kial vi ne povas veni hodiau, nun tuj?" li
demandis. "Chiam, kiam vesperighas, panjo
rigardas tra la fenestro en la direkto de la urbo kaj
oni audas chiam nur ghemadon: "Dio, dio, kie
estas nia Kalle?" La sama afero estas nokte,
kiam shi vekighas.. Kaj se ankorau okazas, ke bruas
aeroplano! Se vi loghus almenau en alia loko, pli
malproksime de iliaj panfornoj... Ne, ne ridetu.
Ankau patrino scias; vi ja mem rakontis, kiajn achajn
najbarojn vi havas."
"Ankau
hodiau estos klara nokto," opiniis la filo
rigardante el la fenestro.
"Sufiche
multaj en la vilagho opinias, ke vi estas
rugha," daurigis la patro. "Eble vi ech klinighas al tiu
flanko, sed pro tio tamen ne valoras rapidi sub
iliajn bombojn. La bomboj estas por la malamikoj, vi
tenu vin flanke."
"Ne
zorgu, al mi okazos nenio," diris la filo.
"Mi ne
komprenas, kiu sankta afero vin retenas chi tie, kiam
chio estas profanita."
"Kelkio,
kvankam malmulto restis ech por mi ankorau sankta.
Ekzemple kuniklorostajho. Jen la kauzo, kial mi
hodiau ne venos kun vi. Nenio pli au malpli."
"Sed
eble ankau bone sternita lito havas valoron?"
demandis la patro.
"Nu,
tiun kuniklajhon mi mem ja ne rostos."
"Kiu
shi estas?"
"Unu el
miaj iamaj kunlernantinoj. Vi shin ne konas kaj via
bofilino shi ne farighos - tro granda
malchastulino."
"Ne
konvenas chiujn virinojn bapti per tia vorto."
"Al vi estas facile prediki
moralon. Vi vivas ja en bona societo: shafinoj naskas
shafidojn, porkinoj porkidojn kaj bovinoj
bovidojn."
La patro
volis ion respondi ankau al tio, sed la filo prenis
la vorton el lia busho.
"Bone,
bone, pachjo. Sufichas por tiu chi fojo. Mi venos
hejmen, tiam daurigu la admonadon. Jam tro longe vi
restis en la urbo. La chevalo frostas kaj patrino
atendas. Kaj baldau komencighos la mizera fughado el
la urbo."
"Kaj
kie oni vin atendas?"
"Malantau
la shtonrompejo. Tie oni ne bezonas timi
bombojn."
Kiam la
patro estis forlasinta la chambron, la filo iris al
la fenestro kaj elrigardis. Lia obstina cinikeco
cedis, kiam li vidis la malnovan per dorsapogilo
provizitan glitveturilon, kiu vekis tiom da
rememoroj, kaj la prujnkovritan chevalon, kiu estis
shovinta la koljungajhon sur la kapon. Timante, ke
liaj sentoj mallevighos ghis la etika nivelo de
lerneja bubo, li foriris de la fenestro antau ol la
patro elveturis el la korto. Eble la maljunulo
rigardis ankorau supren al la fenestroj, tio povis
esti, sed Kalle ne deziris vidi tion. Krome estis jam
tempo por iri al Kompleza Ruth.
Dum tiaj
klaraj februaraj plenlunvesperoj la tago noktighas
nerimarkeble. La koloroj, kiuj dum la vesperigho
senchese alternante ornamas la chielon, palighas kaj
estingighas rapide. Subite oni konstatas, ke sur la
tero estas ombroj kaj ke la lunlumo lokigis ilin en
kontraua direkto al la tagaj. Kiam Kalle eliris sur
la straton, la unuaj noktaj ombroj estis ghuste
formighantaj. Kiai ili memorigis al li en tiu chi
vespero jen araneojn, jen vespertojn ?
Estis la
horo, kiam la loghantoj de tiu apudfronta urbeto por
nokto forlasadis siajn hejmojn. Malantau la rempareca
altajho la chielo, estinta dum kelka tempo
violkolora, konstante malhelighis. Baldau oni ne plu
ekbruligis cigaredojn sur la strato. Kaptite de
paniko en chiu vespero travivata, chiumomente povis
ekmovighi la pezaj sharghautomobiloj. Chiujn devis
save akcepti la apudurba picearo.
Kalle
rigardis la homojn fughantajn el la urbo kaj ghojis
pro sia avantagho. Kial do li ne estu felicha: la
aliaj devas marshi en forta frosto ekstere, sed lin
atendas varma chambro kaj rostajho.
Ruth
promesis buchi Legianon, sian plej grasan angoran
kuniklon, kiun Kalle iam autune nutris per tigoj de
karoto.
Sed eble en
tio estas io nemorala, ke li iras al Kompleza Ruth?
La viro
prezentis tiun demandon al si intence - por ridigi
sin. Antau dek jaroj, kiam Ruth pro frivola konduto
estis eksigita el la mezlernejo, interrilato kun tia
ulino estus ighinta skandalo. Tiam ech kelkaj
samlernejanoj diris: "Kion do oni postulu de
filino de veturigisto."
La tempo
shanghighis, sed Ruth restis la sama Ruth.
Sekve eraris
ankau la antikvaj romanoj kaj iliaj sentencoj kune
kun ili. Bedaurinde ne ekzistas plu amikoj, kun kiuj
oni povus ridi - cinike, chion neante. Leutenanto
Tann estis unu el ili. Chu ili lin mortpafis,
pendigis au bruligis ? Kiu scias.
La patro
diris: "Fierecon kaj obstinecon -jes, tion vi
havas. Kaj salivon por chion prikrachi."
Nun Kalle
sentis, ke li havas nur salivon. Se la kato sur la
barilo estus prokrastinta la desalton, se ghi ech
momenton estus haltinta por rigardi Kalle...
La luno, kiu
levighinte naghis kvazau ovoflavo en violkolora
buljono, estis jam pli alte kaj farighis konstante
pli hela.
La vespertoj
disflugis.
Kalle
preskau preteriris la domon de la urbestro,
nerimarkinte la personon, starantan en la pordo. Sed
tiam li haltis kaj vokis: "Ho, jen sinjorino
Inna. Bonan vesperon. Kaj al mi shajnis, ke tie estas
ombro."
Inna estis
fininta la mezlernejon cum laude** Unu el la
malmultaj. Por filinoj de veturigistoj kaj por
kampardevenaj simpluloj, kia estis Kalle, shi -
kvankam kunlernantino - estis tute nealirebla.
Bonstata, sinestima, bonkonduta. Poste shi edzinighis
kaj post tio ankau patrinighis. Ne inverse, sed kiel
decas. Nun shi staris kiel statuo sur la shtuparo de
sia domo kaj respondis digne:
"Saluton.
Mi atendas chi tie jam sufiche longan tempon."
"Kiun? Chu eble min?"
"Du
knabinoj promesis veni. Ni volis iri kune."
"Aha!
Jes. Kompreneble por ghui lunlumon!"
"En la
nuna tempo oni ne shercu."
"Mi ja
ne shercas. Sed kial vi en chi tiu serioza tempo
restis sola? Mi opinias, kie estas via sinjoro kaj
estro?"
La respondo,
kiun li devis longe atendi, sonis fine tre digne:
"Li
veturis al grava konsiligho."
"Al Tallinn?"
"Jes."
"Por
levi la manon?"
Al sia lasta
demando Kalle ech ne atendis respondon. Li intencis
tuj iri plu, sed en la sama momento la junulinoj
aperis de post la angulo de la krucanta strato. Ili
haltis nur por momento, flustris
ion kaj kuris for kvazau petolemaj chevalidoj.
Tia evoluo
de l' afero estis por Inna
neatendita. Shi preskau flugis de la shtuparo kaj
ekkriis spiregante:
"Anne!
Anne! Urve! Knabinoj, kien vi rapidas? Kial vi ne
atendas min?"
La junulinoj
ech ne haltis.
"Sinjorino
jam havas akompananton," vokis unu el ili, dum shia vershajne pli juna
amikino sensukcese penis reteni ridon.
Subite Inna
plu ne memoris, chu shi elirante shlosis la
dom-pordon au ne. Konfuzite shi suprenkuris la
shtuparon. La pordo tamen estis shlosita. Reveninte
shi kolere diris al Kalle, ankorau staranta sur la
strato:
"Tio
estas via kulpo. Nun mi devas iri sola."
Sed apenau
shi alvenis al la krucanta strato, kiam komencighis
aeralarmo. La sireno ekhurlis, blekante tire kaj
plende kvazau kolosa bruto. Kaj subite chio
shanghighis: la lunlumo ne estis plu tia kiel antaue; la chielo
estis nun tute alia; la jhus diritaj vortoj
akiris alian signifon, kiun ili antaue ne havis.
Super chio etendighis maltrankvilo kaj timo. Nur la
ombroj efikis iel trankvilige.
Inna rekuris
al la domo.
"Tio
estas via kulpo!" shi vokis ankoraufoje.
"Mi ja
povas kompensi mian kulpon," opiniis Kalle kaj
iris rapide al Inna. Kiam li de proksime vidis la
okulojn de la virino, kiuj timeme kaj samtempe kolere
elrigardis el inter la felajho, lin ridigis cinika
asociigho: li ekmemoris la kuniklorostajhon.
La stratoj
estis senhomaj, la sireno hurlis chiam ankorau kaj
ilin shirmis nur la antaudoma ombro.
"Kiamaniere?"
demandis la virino, ighante singarda.
"Mi
povas vin akompani."
"Tio
ankorau mankis!"
"Neniu
vidas nin; mi akompanos vin al la malnova vinkelo. Ghi estas malalta, kun volba
plafono. Vi ja scias, sur la pashtejo, post la
fonto."
"Vi estas freneza."
"Dume ankorau ne. Mi proponas
min al vi nur por akompano. Se vi ne volas veni kun
mi en la vinkelon, se vi timas, ni povas iri al la
fonto. Ghi estas fabela fonto."
"Mi ne estas infano."
"Kompreneble
ne. Sed la fonto tamen estas interesa. Ghi ne glaciighas kaj en ghi estas
misteraj trezoroj. Se vi volas, mi povos el ghi
hoktiri ion ankau por vi. Ekzemple hufoferon, kiu
alportas felichon. Mi scias ech tion, ke tiu sorcha
ferajho havas tri najlojn."
"Ghin
vi povos donaci al via edzino."
"Al mia edzino!"
"Jes, al Irma."
"Vi estas tre venena. Interese,
chu via kiso estus mortiga? Kvazau serpenta
mordo."
"Tion vi neniam ekscios."
"Kial do? Eble vi timas duonajn
kisojn? Sciu, tiu timo ne estas plu aktuala - mia
kurba busho estas nun denove en ordo. Chu vi volas,
ni provu?"
"Iru for! Forprenu ciajn
manachojn!"
"Ech tio estas bona, ke
kunlernintino ree cias."
"Pardonu."
Inna retiris
sin pli malproksimen de Kalle. Sed ghuste tiam tra la
plenda hurlado de la sireno eksonis peza mughado de
bombaviadiloj. Se temus nur pri du sonoj, la lasta
efikus trankvilige, se ne ech endormige.
"Kiam
bomboj ekfalas, estas utile kushighi," diris
Kalle. "Vi eble ne scias. Do tiel, por mi estas
tempo ekiri!"
Inna
respondis nenion; al shi shajnis, ke Kalle ridas pri
shia timemo kaj samtempe volas shin ankorau pli
timigi.
La hurlado
de la sireno interrompighis ie en granda alteco. La
avertanto fughis au chesis ekzisti. Sur la horizonto
malantau la altajho Tuulemae kvazau palpebrumis ies
verda okulo. Chu tio estis la estingighanta
vesperrugho? Kaj la bombaviadiloj proksimighadis.
"Nu,
adiau do," diris Kalle.
Kiam li
etendis la manon al Inna, kiu chiam ankorau silentis,
super la urbo eklumis "kristnaskarbo" ***.
Inna
ekprenis la manon de la viro.
"Ne
foriru! Mi petas vin, ne foriru."
"Ho,
diablo, kiel mi nun dezirus fumi," diris la viro
responde.
"Ho,
dio, ni eniru."
Ili
suprenkuris la shtuparon.
"Chu
tie chi oni povas?" demandis Kalle en la
vestiblo.
"Jes,"
respondis la virino spiregante.
Kvankam ili
estis en senfenestra ejo, ekbruligante cigaredon
Kalle tenis la alumeton tamen inter siaj manplatoj,
tase kunmetitaj. Post kelkaj fumtiroj li proponis la
cigaredon al Inna: "Cu ankau vi deziras?"
"Donu."
La vivo
subite eltirighis longa kaj maldika
kvazau sonfadeno, chiumomente shirighonta. Tiam falis
unu post la alia kelkaj bomboj. Kaj subite Kalle
rimarkis, ke li tenas la tremantan virinon inter siaj
brakoj.
"Ne
timu," li diris kuraghige. "La bomboj tute
ne falis sur la urbon."
"Kien do?"
"Ien
sur la randon de la urbo. Vershajne en la regionon de
la buchejo."
"Ha,
sed tiu chi terura nokto estas ankorau antau ni. Chio
nur komencighas. Jam la duan semajnon
la noktoj estas klaraj... chiutage mi preghas, ke la
vetero nubighu. Kial ankau nun ne povus esti tia
neghblovado, ke neniu aeroplano montras sin."
"Kial
ni ne estas ursoj ? Ni dormus en arbaro vintran dormon sub amaso da
branchajho."
"Kalle,
mi petas, estu do pli serioza. Mi chiam ekscitighas,
kiam oni chion ridindigas. Mi kredas, ke morti estas
multe pli facile, se oni en la lasta minuto povas
surgenuighi, krucigi la manojn kaj preghi."
Kalle
respondis ridante:
"Vi ja
ghuste nun ne mortos."
"Tute egale, sed mi timas, mi
simple timas, kiam vi ridas. Via rido kvazau altiras
malfelichon."
"Bone, mi plu ne ridos. Mi estas
via gasto, mi obeos vin; mi faros, kion ajn vi
ordonos. Mi povos ankau preghi, apud vi kaj antau
viaj piedoj. Kia felicho - esti duope, nur ni. Vi kaj
mi. Ho, mia kara knabino. Jes, al mi plachas nomi vin
knabino."
"Kion
vi arogas pensi. pri vi kaj pri mi?" diris Inna,
kiam Kalle provis shin kisi.
"Pri
nenio mi pensas," daurigis Kalle. "Ne
pensas kaj ech ne volas pensi. Mi estas nur felicha
kaj povas frenezighi - pro via odoro, via proksimeco.
Tiu chi nokto apartenas al ni, nur al ni."
Inna
suspiris.
"Estus
necese rigardi eksteren," shi opiniis.
Kalle
malfermis la pordon. La malbonaugura kristnaskarbo estis feliche jam forbrulinta
kaj la solecan februaran nokton lumigis la intertempe
ankorau pli helighinta plenluno. En la unua momento
post la malfermo de la pordo shajnis regi plena
silento. Poste ekaudighis bruo de radveturiloj. De la
fronto proksimighis senchesa knarado kaj krakado de
centoj da radoj. Fine aperis la unua veturilo de la karavano.
Akompanate de fantomaj ombroj aperis unu post la alia
veturiloj, al kiuj estis jungitaj po du chevaloj. La
grandaj lacaj chevaloj pashis malrapide kiel bovoj.
La negho grincis, la viroj silentis. Kun vipo inter
la genuoj, la manoj kruce en la mantelmanikoj, la
soldatoj de Hitler sidis sur la veturilbenkoj,
kuntirighinte pro malvarmo.
Inna
suspiris ree.
Kalle estis
promesinta ne ridi. Ankorau la fino de la veturilaro
ne atingis la domon, kiam la sireno rekomencis sian
plendadon. Kaj nur nun la fantoma karavano ekvochis
hom-lingve. Verdire tio estis unu sola vorto, kiu
kvazau lau klavaro migris de la unua veturilo ghis la
lasta: "Halt! Halt! Halt!"
La chevaloj
ekhaltis, la viroj descendis de la veturilbenkoj.
Kiam
komencighis ghenerala urinado, Inna fermis la pordon.
"Chu al
vi estas malvarme?" demandis Kalle. "Vi
tremas je la tuta korpo."
Inna ne
respondis. Shi silente malshlosis la pordon de la
loghejo kaj apenau transirinte ]a sojlon histerie
ekploris.
"Kio
estas? Kio estas, mia kara?" demandis Kalle, jam
anticipe konvinkita, ke li ne ricevos respondon.
Verdire li ghin ne bezonis. Por li en la nuna momento
estis plej grave, ke li ne estis repushata de tiuj
granda animdoloro kaj larmoj, ke li povis helpi al la
malesperanta virino formeti la supervestojn, ke li
rajtis konduki shin al la kanapo, ke li estis
tolerata ankau tiam, kiam li supershutis per kisoj
unue la kolon kaj poste ankau la larmkovritan
vizaghon de la malfelicha virino.
Li konsolis
shin kaj proksimighis al shi pli ol li estis
esperinta. Li esperis, ke li povos veni ankorau pli
proksimen, kaj rekomencis flustri vortojn, tiom
karakterizajn por egoista deloganto.
Inna, kiu
tremis ne nur pro la tushoj de la viro, havis unu
solan peton: "Ne fermu miajn orelojn." Shi
strechis sin por audi ech la plej malgrandan sonon.
Sed por percepti tion, kio okazis, ne estis necese
strechi la audon. La aman flustron de Kalle: "Mia bona, mia dolcha,"
interrompis tondrosimila bruego. La unuan ektondron
tuj sekvis dua, la duan tria. De la strato audighis
tintado de vitro. Chi-foje la bomboj falis en la
urbon.
"Dio
mia, kio nun okazos?" shi malesperis.
"Kalle, Kalle!"
Vere, tiuj
vortoj estis plenaj de mortotimo. Kaj kvankam Kalle
tre bone sciis, ke en aliaj cirkonstancoj Inna neniam
flustrus lian nomon, li tamen akceptis tion kiel
puran esprimon de kareso.
"Inna, mia Inna, mia dolcha
knabino, chio chi nin ne koncernas,"' li
respondis.
La virino
penis sidighi.
"Frenezulo! Vi estas freneza!
Jes, nun vi estas freneza!" shi flustris fine
jam preskau senforte.
Kalle ne
prenis Innan serioze. Nu, li kredis, ke li konas la
virinojn: hipokrito, nura hipokrito estas ilia
virteco.
Li
konsideris sin kiel viron, kiu povas preni chiujn,
kiujn ajn li deziras. Tio komencighis frue, jam en la
mezlernejo, kiam li dum someraj ferioj kiel
telefonlinia laboristo migris de unu loko al alia.
Siajn unuajn venkojn li triumfis kun kamparaj
servistinoj en la libera naturo. Poste la komencanta
virinchasisto kuraghis grimpi en subtegmentojn de
fojnejoj. Sekvis provizejoj kun filinoj de bienuloj
kaj dormochambroj kun junaj vidvinoj. Jen tiam li
komencis fari enskribojn en la taglibro.
Se li havus
je sia dispono fundamentajn informojn pri tiuj, en
kies retojn li falis au kiujn li (ofte erare) lau sia
opinio delogis, la paghoj de la taglibro similus
enketfoliojn. Pri la agho kaj familia stato ne estis
ghentile demandi. Eble nur pri la nomo. Sed okazis
ankau tio, ke en la rubriko ech la nomo ne estis
notita, des pli tio, chu la praavinoj uzis mamzonojn
au ne.
Bedaurinde
li neniigis tiun "Taglibron de venkoj"
antau sia edzigho. Tio estis statistiko netauga por
fanfaroni almenau che sia edzino. Au chu ghi ech
estis fanfaronajho? Pli ghuste, ghi estis shatata
okupo, kiel chiu alia hobby de juna viro, al kiu
li poste rilatis kun pardona rideto. Tamen li pensis
nun, kushante apud Inna, kun kia jubila ghojo de viro
li povus matene surpaperigi: edzino, kun mezlerneja
klero, blondulino, 30-jara, patrino de tri infanoj,
pli temperamenta ol la 18-jara kampara servistino, la unua, kiun li prenis kiel
telefonlinia laboristo.
Cetere li
esperis, ke la temperamento lin surprizinta
ankoraufoje ekflamos, bruligos kaj igos chion
forgesi. Kiam la virino vekighos. Estis ja nur
noktomezo au iom post noktomezo. Ghis la mateno estis
sufiche da tempo kaj certe ili ankorau sukcesos.
Sed kiam
Inna vekighis, shia unua zorgo estis rigardi el la
fenestro. Shi levetis singarde la mallumigan
rulkurtenon kaj vidis, ke la chielo kovrighis
per nuboj. Ech neghis. En la domoj oni vershajne
dormis; kaj supozeble la fughintoj de la lunlumo jam
revenis en la urbon.
Inna
malsuprenigis la kurtenon kaj ghemetis. Nun, kiam la
danghero estis pasinta, shajnis nekredebla, kio al
shi okazis.
"Kalle, levighu kaj tuj
foriru," shi diris devige.
"Venu,
mi ankorau varmigos vin," respondis la viro,
pensanta pri sia librotenado.
"Tuj foriru," ripetis
Inna.
"Estas ja nur la tria
horo."
"Ne prokrastu plu."
Streche sin
etendante la viro diris:
"Kiel vi povas - disighi tiel
malvarme. Mi ankorau volus teni vin en mia
chirkaupreno."
"Ho
dio, dio..."
Ne, tio
tamen ne estis malsincera kontraustaro. Fine Kalle
komprenis tion. Li levighis seniluziighinte, stumblis
je segho kaj ekinsultis.
Inna etendis
al li la pantalonon.
"Al vi ja ne estas grave,"
shi diris che tio. "Vi estas sola. Vi ne povas
kompari vin kun mi. Mi havas familion. Kiam ni
dormis, bombo povus trafi la domon. Jes, kaj se oni
poste, dum la elfosado, trovus
nin unu apud la alia, kiel ni estis..."
Kalle,
okupita de sinvestado, audigis mallongan fajfon. Ghi
sukcesis bone, sed dum kelkaj jaroj post la falo al
li estis malfacile fajfi.
"Kia hontajho!" daurigis
Inna. "Kia malhonoro!"
"Mortintoj
ne rughighas."
"Jes,
sed vivantoj! Kion ili dirus? La infanoj venos el la
kamparo - ilia patrino! Ho dio! Kaj mia edzo! Miaj
gepatroj, parencoj, amikoj, konatuloj. Chiuj, chiuj. Senhonorigita
antau chiuj. Kiam mi ekpensas pri tio, mi ekshvitas.
Vi ne respondas, vi silentas, sed - nu jes! Kion
scias tia kiel vi pri familia vivo."
"Tamen,
mi ghin ja spertis," respondis Kalle sarkasme.
Li ne finis
la frazon. Mankis senco kaj neceso por tio.
Inna ne
lasis sin kisi che la disigho. Anstatau tio shi levis
la kolumon de la viro. Ghi estis alta kaj kashis
preskau la tutan vizaghon.
"Tiel.
Kaj nun iru," shi diris. "Kaj estu
singarda, por ke neniu vidu vin foriranta de chi tie.
Estus terure!"
"Ne
zorgu, nun estas neniu, kiu povus vidi. Malbone nur,
ke vi tiel frue min elpelas. Nun mi devas iri al
Ruth."
"Senhontulo."
"Chu mi
transdonu al shi vian saluton?'"
"Chu vi
volas min pereigi?"
"Ruth
parolos pri tio al neniu."
"Vi
volas detrui mian felichon, mian familian
felichon.'"
"De Ruth vi povus timi nur
tiom, ke vin renkontante shi moke ridetus: ankau
vi.'"
"Kalle,
Kalle, mi petas vin - en la nomo de la infanoj,"
malesperis Inna.
Al Kalle
shajnis, ke la chambro estas plena de petege
tordighantaj brakoj.
"Mi
petas!" ripetis la virino.
"Ne
estas necese," respondis la viro. "Mi
silentos kiel tombo. Mi devus esti granda kanajlo,
se..."
"Vi
estas bona."
"Iom pli bona ol venante chi
tien. Se la kato hierau vespere estus pli longe min
rigardinta..."
Li eliris ne
fininte la frazon. Okazis tio, kio okazis sufiche
ofte antaue: koreco estis ie denove farighonta
sarkasmo. Rilate la viziton al Ruth - li serioze
intencis iri tien. Ruth eble estos ofendita, sed
malfruigho estas chiam dece klarigebla per iu lerta
mensogo. Tiu junulino havas bonan koron kaj certe
ankau sufiche da ligno por revarmigi la
kuniklajhon.
Sed pensante
ghuste pri la rostajho li ekflaris brulodoron. Ghin portis la vento el la
urboparto, kie li mem loghis, kaj ju pli proksimen li
venis, des pli akra ghi farighis, memorigante
haladzon de arbara incendio. Kiam la tero brulis,
kiam la torfejo ekvaporis kaj ie sub radikoj bruletis
ech dum la unua duono de vintro. Malseketa kaj malvarma fumo!
Kalle
ekrapidis pli pro scivolemo ol pro timo pri sia
hejmo. Ho jes, la penso pri sia propra hejmo lin
preskau ne maltrankviligis, char kio tie povis okazi?
Se bomboj ghin trafis, nu, egale. Li estis, kiel oni
diras, "nudulo-senulo", de kiu, post kiam
Irma, tiu fiulino, foriris, ech fajro havis nenion
por rabi krom uzitaj vestoj kaj lito.
La
kolombejo, kiel la patro nomis tiun brikan
alkonstruajhon. estis sendifekta. Kalle iris trans la
straton por rigardi, en kia stato estas la fenestroj
kaj la verandopordo kun la grandaj vitroj. Ankau ili
estis en bona ordo.
La obusoj
estis falintaj malantau Tuulemae. Kio
tie bruletis kaj fumis, chu la armeaj deponejoj au la
bakfornoj konstruitaj en la montodeklivo, pri tio
Kalle malmulte interesighis. Verdire li volis pensi
nun pri nenio, ech ne pri sia neatendita venko che
sinjorino Inna. Tio ne urghas. Eble li jam hodiau
iros al la kamparo. Tie estas longaj vesperoj kaj
longaj noktoj. Tie estas trabmuroj kun musko en la
fendoj... Efektive, pli volonte li enlitighus apud tia
trabmuro.
Tamen,
konfidinte sin al la duonpatrina sino de sia malnova
kanapo kun disighintaj risortoj, li ankau tie ekdormis tuj post
la varmigho.
La profunda
dormo dauris ghis la tagigho. Kiam li fine vekighis,
li sentis sin tute ripozinta. Estis nur necese
ankorau sin strech-etendi, ech tre longe kaj forte.
Tion estis sekvonta ghuplena kushado kun refoja
travivado de chio agrabla. Kaj subite iu vokis
malantau la pordo:
"Malfermu,
sinjoro Paggi. Oni volas paroli kun vi."
Tio estis la
vocho de la domposedanto, senkolora kaj senpasia kiel
chiam.
Kalle ne
estis audinta pashojn. Sekve ili venis supren, kiam
la ripoj de la mizera kanapo knaris. Au ili venis
intence kashpashe, por ke li ne audu. Eble ili ech
auskultis malantau la pordo. Li ankorau ne sukcesis
respondi, kiam oni frapis.
Kalle volis
responde voki ion tre malghentilan. Sed insulto estus
eble troa. Kaj li vokis kun retenata kolero:
"Mi
audis, jam mi audis."
"Malfermu
do fine!" diris nun tute alia vocho.
"Tuj,
kiam mi surmetis la pantalonon,"
respondis Kalle.
La frapado
shanghighis je unuopaj batoj.
"Hoho, diablo!" malbenis
Kalle kun kreskanta obstinemo..
Fine li iel sin vestis kaj povis
malfermi la pordon.
"Chu mi povas nun
foriri?" demandis la domposedanto la fremdulon,
viron en civila vesto kaj kun altaj botoj. La
maljunulo volonte forirus, tio estis videbla, sed li
devis resti. Kaj la hundeca obeemo de la maljunulo
komprenigis al Kalle sufiche, kun kiu li havas
aferon.
"Per kio mi meritis la atenton
de la sinjoroj?" li demandis kaj sentis, ke lia
busho kurbighas.
Ho, diablo prenu, chu tiu malnova
difekto, sekvo de la kontuzo, ankorau sin sentigas?
La fremdulo ne bonvolis respondi.
Li eniris rapideme, chirkaurigardis en la chambro kaj
preskau kuris en la alian. Tie li ekrigardis la
fenestrojn kaj la verandopordon kun la grandaj
vitroj. Dank' al la malfrua ellitigho de Kalle ili
chiuj estis ankorau kovritaj.
"Lumigu," diris la gasto
kun la altaj botoj. Kiel agronomo au veterinaro li
estus eble ech simpatia. Kalle bezonis nur tiri la
shnuron kaj la papera kurteno obeeme rulighis supren.
Farante tion li ech iom koketis. Li rigardis la
fremdulon, sed tiu ekparolis kun la domposedanto.
"Chu la samaj fenestroj?"
li demandis.
La maljunulo respondis malrapide,
pesante chiun vorton:
"Jes, se oni vidis tion de
supre - mi opinias de la monto -, tiam ili devas esti
la samaj. Sed chi tie estas ankau aliaj domoj."
"Oni parolas pri chi tiu
domo."
Kalle ripetis sian demandon. Li
faris tion malpli sarkasme, sed malgrau tio la busho
denove kurbighis, kvankam eble malpli rimarkeble.
"Vi dormis longe?" demandis
la fremdulo anstatau respondi. "Vi nokte
maldormis?"
"Jes."
"Kion vi faris?"
"Tio estas mia persona
afero," respondis Kalle.
"Vi ne volas paroli pri
tio?"
"Kompreneble ne."
"Al vi estas
maloportune?"
Kalle levetis la shultrojn.
"Au eble vi timas?"
demandis la fremdulo.
"Mi bezonas pro nenio
timi."
"Interese! Vi komplotas kun la
malamiko kaj - "Mi bezonas timi pro nenio".
Lau via signalo ja falis la bomboj sur la armean
deponejon. La pasintan nokton. Tion faris vi, fiulo."
En Kalle ekbolis kolero. Li estis
ja senkulpa, li faris nenion, absolute nenion. Por
sendifekte eliri el "tiu supo", kiel li
nomis la germanan okupacion, li estis ghuste kiel
cinikulo decidinta resti lojala. Ne koncernas lin
koalicioj kaj partioj au rughuloj kaj blankuloj,
iliaj emblemoj. Pense li sendis ilin chiujn al
diablo. Li estas homo kaj volas vivi sian vivon, sian
mallongan vivon. Kaj nun venas tiu chi junulacho:
fiulo, komploto kun la malamiko...
Li preskau kriis:
"Tio estas absurdajho. Vi ech
mem ne scias, kion vi eligas el la busho. Tio estas
eraro... Vi prenas min por iu alia. Tio estas
miskompreno, tio devas esti miskompreno."
"Ne
ekscitighu. En viaj fenestroj oni vidis hierau nokte
lumon. Tion konfirraas vidintoj."
"Tio
estas mensogo! Tio estas kalumnio! Tiuj viaj vidintoj
estas profesiaj denuncistoj, homoj kun malsana psiko.
Ha, ech pli! - ili estas idiotoj. Hierau nokte estis
plenluno kaj la fenestroj reflektis lunlumon.
Kompreneble, kompreneble. Mi mem vidis tion per
propraj okuloj. En plenlunaj noktoj. Sed viaj
vidintoj, tiuj viaj idiotoj opiniis, ke tio estas
signalado."
"Vi
venos kun mi," diris la civilulo kun la altaj
botoj, kiun tiu parolo shajne impresis same malmulte,
kiel akvo jhetita sur anseron. "En la koncerna
loko vi rakontos pri viaj krimoj pli detale."
La rigardo
de Kalle haltis sur la neordigita lito, ghi prezentis
ne tre agrablan vidon. Chu vere ghi restos
neordigita?
"Mi protestas," li diris
kaj audis la unuan fojon dum la humiliga vizito, ke
lia vocho perfidas zorgon kaj internan necertecon.
"Hoho!"
La
domposedanto staris che la fenestro, en la sama loko,
kie la antauan vesperon sidis la patro kun la manoj
en la sino. Kalle venis sufiche proksimen al la
kompreno, ke okazas io fatala, io tia, kio ne estas
shanghebla, malgrau tio, ke li estas tute senkulpa.
Kaj tiam konvulsio kaptis la tutan
duonon de lia vizagho. La dekstra okulo eklarmis,
kvankam li ne ploris. Verdire ploro estis de li tre
malproksime. Ne estighis ech la kutima aflikto, kiu
ordinare akompanis tiajn konvulsiojn. Kaj li
forturnis la vizaghon kaj diris per shanghighinta
vocho:
"Mi ne
krachis sur la katon. Mi nur pensis: "Chu mi
krachu?" Sed pro tio almenau vi ne povas min
kondamni."
La fremdulo
rikanis malestime.
Kalle prenis
de la tablo botelon kaj trinkis. Iom da akvo fiuis sur la
bruston, sed la konvulsio pasis. Li denove
trankvilighis.
"Kial
mi vane diskutu kun vi, tio estas ja
sensencajho," li vokis preskau gaje. "Kiel
mi povis signali el miaj fenestroj, kiam
mi ne estis ech hejme. Mem pensu: mi revenis
frumatene longan tempon post la bombado."
"Kaj
kie vi estis?"
Kalle
mallevis la okulojn: jes, kie li estis? Li direktis
la rigardon flanken: ech se li dirus, tio ne utilus.
Inna... Shi havas sian honoron, kiun shi per chiuj
rimedoj gardos. Sed kial shi ekploris, tiel
malespere, ghuste tiam, kiam tiuj soldatoj de la
veturilaro komencis eligi sian akvon antau shia
fenestro? Tio estis abomena demando. Kaj tiam subite
li sentis, ke li estas mortkondamnita: li ne havas
alibion.
En la
chambron venis ankorau du viroj. La altbotulo estis
malferminta la baskojn de sia mantelo: liaj gamboj
estis vestitaj per largha galifeo. Altaj botoj,
galifeo kaj - civilulo!
Kalle sentis
kvazau nauzon.
* Geschaftsmann (germane) -
negocisto. - Red.
** Cum laude (latine)
- kun laudo (la plej alta takso). - Red.
*** Tiel
oni nomis en Estonio
lumraketojn dum aeratakoj. - Red.