VII
La moroj farighis chiam pli
maldelikataj. La agema vivado en la arbaroj plifrue
alportis ion vivigan al la animoj, kaj la neebleco
konservi la chasajhon dum longa tempo, igis la homojn
malavaraj. Nun, kiam oni povis konservi, la homoj
farighis avaraj kaj pedantaj. La chasgentoj, kiuj
chirkauvagadis ankorau en la najbaraj arbaroj,
opiniis, ke estas hontinda okupo forrabi la lakton de
la bovinoj, kiun la naturo dedichis al la bovidoj,
kaj kelkaj noblaj altanimuloj iutage decidis malhelpi
perforte chi tiun bestoturmenton. La chasistoj
longtempe malestimadis tiujn "bovidojn",
kiel ili nomis ilin, sed ili malestimis ilin multe
pli, rigardante buchon, kie dum plej malmildaj
manprenoj la ligitajn bestojn oni pikvundis sen signo
de kontraustaro kaj kolektis la sangon. Tio estis
vido treege malplacha al la chasistoj, malofte
vidantaj la agonion kaj neniam la sangovershon. Peter
Snagg, kiu estis chefo de la chasistoj, ne povis
sufiche esprimi siajn chagrenon kaj malestimon pro la
progreso de la sovagheco. Pli malbone shajnis esti,
kiam oni komencis forbruligi la arbarojn, kaj la
homoj komencis manghi herbon kiel bestoj. Unue Peter
opiniis, ke la detruado de la arbaroj malbonigos la
teron; plue li opiniis, ke estas naivege kulturi
herbsemojn, kiam tiel vastegajn areojn okupas sekaj
herberoj.
"Kia malpurema, kompatinda,
brutigita popolo!" li ekkriis, vidante ilin
kurbfleksatajn super la piocho kaj la fosilo kaj
fosetantajn en la tero, kiun post ricevo de rikolto
oni devis sterki per fekajho. Tiom la sovagheco
evoluis, ke ili manghas fekajhon! Chu ili ne
veturtransportas ghin el la brutejo sur la kampon,
kaj chu ili ne veturigas pli poste en la garbejojn la
grenon, kiu elkreskis el ghi? Fi, kia popolo! Kaj
tiam ili konstruas densajn domojn el traboj, en kiujn
la aero ne povas penetri; kaj tie ili sidighas,
odorachante kaj hejtante tiel, ke, elvenante en la
freshan aeron, ili malbonfartas. Kaj plue ili ekvidas
nenion el la mondo ol siajn bruligitajn kampopecojn
kaj siajn karajn fekajhamasojn ekster la angulo de la
bovejo. Imagu, kiel spritaj kaj agrablaj ili farighas
pro tia okupado!
Lasse, kiu iafoje ankorau amike
renkontis Petro-n, kutimis vortbatali kun li, chiam
asertante, ke la agrikulturo igas la homojn pacemaj,
char, kiu havas sian semadon sub libera chielo sin
gardas malamikighi kun siaj najbaroj, kiuj povus
forveturigi lian rikolton, dum kiam li dormas.
Sed Peter denove kontraudiris, ke
homo, kiu posedas ion, neniam povas dormi trankvile,
sed devas chiam timi perdi ion. "Kaj", li
daurigis, "kiel ligita kun la tero li sin
sentus, kiel malfacile estus al li disighi de chi tiu
mizera vivo, lasante siajn posedajhojn sen kontrolo!
Ekpluvego, hajlego, disrompita barilo ja povas
ekstermi chiumomente la fruktojn de la laboro. Timema
gento rezultos el chio tio, sklavan brutigatan
popolon li havos el tiuj terfosantoj, kiuj fine
enradikigos al si la imagon, ke la mondo konsistas
sole el iliaj terpecetoj."
Lasse baldau ekvidis la
konsekvencojn. La servutulojn, kiuj estis altpreze
nutrataj kaj malfacile gardeblaj, oni devis liberigi.
Tiuj tuj foriris arbaren forbruligante. Kaj baldau la
tutan provincon de Lasse okupis terkulturistoj.
Disputoj naskighis pri arbarpartoj kaj pashtejoj. La
brutoj de unu enpenetris kaj pieddifektis la kampojn
de alia. Tiam farighis ghenerala la postulo pri
interkonsento kaj Lasse estis devigata ree sankcii la
unuan kodon de la legharo au la kodon pri la tero,
per kio chiu akiris la posedrajton de la okupita de
li tero. Sed baldau oni komprenis, ke la leghon oni
ne obeas. Necesis do elpensi punon. Char la
loghantaro jam komencis farighi tro densa kaj
malliberejoj okazigus maljustan imposton al la
senkulpaj, kaj krom tio chiuj deziris esti
verdiktitaj al malliberejo, por ricevi manghajhon kaj
loghejon ne bezonante labori, oni opiniis, ke plej
facile estas mortigi la malobeintojn al la legho. La
vivo ankorau ne estis al iu ajn tre alloga, char
kompare kun la pasinta felicha vivado sur la Insulo
de la Felicho la nunan oni ghenerale konsideris kiel
sharghon. Do, la mortpunon oni ghojege akceptis kaj
jen la krimkodo denove funkciis.
Sed novaj malakordighoj minacis.
Lasse vidis, ke la aferoj komencis konfuzmiksighi,
sed ebleco ne estis, ilin malkonfuzi; restis do nenio
ol tiel daurigi, kiel oni komencis.
Post kelke da jaroj de senchesaj
disputoj kaj leghodonadoj pri barildevoj, pri
akvofaloj, kiujn kelkaj baris per mueliloj, tiel ke
al aliaj ili difektis la flshkaptadon, pri starigo de
vojoj sur la kampoj de aliaj, kiam unu ne povis
atingi sian bienon sen transveturi la kampojn de
aliaj ktp., okazis iutage, ke kamparano, kiel oni
nomis tiujn, kiuj jam ekloghis chirkau kampoj kaj
pashtejoj, tute subite mortis. Li postlasis edzinon
kaj ses infanojn, tri fllojn kaj tri fllinojn. Chiuj
volis ekposedi la bienon, sed dispecigita ghi ne
povis nutri chiujn, kaj Lasse pli preferis havi unu
kamparanon ol ses farmetistojn. Pro tio Lasse estis
devigata, funkciigi la malnovan kodon pri heredajhoj,
lau kiu la plej maljuna filo restu che la bieno
subtenante la patrinon. La ceteraj gefiloj devis
foriri en la mondon, serchante oficon. Atentigite per
tio la aliaj kamparanoj komencis farighi pli
prudentaj che la naskigado de infanoj, kaj poste oni
vidis nur malofte, ke unu kamparano naskigis pli ol
du infanojn, char neniu volis igi siajn infanojn
servistoj. Sed nun el tiuj, kiuj jam estis naskitaj
kaj al kiuj ne restis plu da tero ekposedebla,
komencis farighi klaso da malkontentuloj. Ili estis
tre dangheraj, char ne posedante ion perdeblan, ili
timis nenion. Ili foriris en la arbarojn, char ili ne
povis trovi iun kauzon, kial ili suferu sub servo por
aliaj, kiuj prenas la fruktojn de ilia laboro. Lasse
enshlosighis dum multaj tagoj kun la pastro, penante
elpensi argumenton por tio, ke kelkaj laboru kaj
aliaj manghu, sed ili ne povis trovi iun.
Nun, tamen, kiam la teron oni ne
rajtis dispecigi, okazis iufoje
dum bonaj jaroj, ke la rikolto farighis tiel granda,
ke pliajho rezultis kaj kamparano posedis de iu ajn
speco pli ol li povis formanghi. Tiam li ekpensis,
intershanghe havigi al si el la pliajho de aliaj, kaj
baldau oni eksciis precize, je kiaj tempoj kaj en
kiaj lokoj oni povis renkonti tiujn, kiuj havis ion
intershangheblan. Sur la foirejoj oni renkontighis,
kaj tien la chasistoj alvenis kun siaj peltajhoj, kun
salo, fishoj kaj chasajhoj, por ilin intershanghi
kontrau greno, fromagho, butero kaj brutaro. Por
plifaciligi la intershanghon, oni elpensis la uzon de
zinkaj tavoletoj, kiujn oni stampis per ciferoj kaj
uzis kiel shanghilojn. Sed kiam, tiamaniere, oni
komencis kolekti richajhojn, la envio farighis tiel
granda che la homoj sen parto kaj sen heredajho, ke
ili ekokupighis pri rabado.
Nun la socio estis treege minacata,
kaj Lasse devis rekrutigi armeon da chiamaj
militistoj el tiuj malkontentuloj laste cititaj, pro
kio la malnova armeo farighis chiam pli granda kaj
novajn impostojn oni devis ordoni. La kamparanoj
volonte pagis la imposton, supoze ke ilin oni
protektu. Sed la sentauguloj, kiuj loghis en la
freshe konstruita turo, manghadis, trinkadis, ludadis
kaj kantadis. Neniel ili estis okupataj, kaj pro tio
al ili shajnis, ke ili estas pli gravaj ol la
terfosantoj. Iliaj moroj estis maldelikataj, kaj ili
neniel respektis Lasse-n. Ili foriris lau vojoj kaj
vojetoj rabadante la revenantajn shanghintojn de la
foiro.
Longtempe oni audis mallautan
malkontentecon flanke de la kamparanoj, kiuj ne
deziris nutri al si tiranojn. La mortpuno timigis
neniun, char ili esperis chiuj reveni, post la morto,
al la Insulo de Felicho, kaj ili iris al la morto
kvazau al festeno. Lasse nun estis devigata elpensi
ion, kio ilin timigos de la morto. Kaj li ne bezonis
serchi longtempe.
Uffka, au pli frue pastro Axonius,
kiu jam enprofundighis en specon de bruta letargio,
nun estis vekata, kaj oni lin forsendis, por prediki
la politikan au inferan religion. La plej gravaj
tezoj de tiu chi bela dogmaro estis la jenaj: chiuj
homoj, kiuj ne ricevis teron, estas mizeruloj; Dio
ilin kreis, sed ili estis malobeemaj, kaj malobeemo
kontrau la estraro estas la plej granda peko; pro tio
do chiuj, kiuj ne ricevis teron kaj ne volas labori
por aliaj, alvenos post la morto al la infero, kie
ili estos rostataj eterne. Komence chi tiu
sensencajho neniel impresis la animojn, ankorau ne
erarigitajn, de la popolo, sed la potenco de la
kutimo estas granda, kaj iom post iom per pentritaj
ilustrajhoj Uffka sukcesis timigi la virinojn pri la
morto. Jen la unua pasho. Sed la militistoj nur
moktrompis la pastron kaj restis nekorekteblaj. Fine
Lasse koncerne ilin devis uzi alian metodon. Li ilin
subachetis. La landon oni nun dividis en guberniojn,
por kies estroj oni elektis militistojn. Nun oni
sufiche estris la kamparanojn, char chiu guberniestro
havis turon kaj garnizonon. Sed chi tiuj estroj
senlime tirane premegis la kamparanojn kaj ech
elpensis imposton pagotan de chiu komercisto, kiu
transveturas ilian teritorion. Chi tiun imposton oni
nomis limdepago, kaj oni ghin pretekstis kiel shirmon
por la komerco, t. e. kontrau la rabadoj de la
"protektantoj".
Tiamaniere la progresado iris
antauen.
Lasse jam edzighis kaj ricevis ok
infanojn. Liaj elspezoj pligrandighis kaj necesis al
li, ordoni novajn impostojn. Sed tiam la kamparanoj
plendis. Ili devas mem nutri tiom da infanoj, Ili
diris, ke ili ne volas nutri tiujn de aliaj; char
junuloj kaj junulinoj tute nereteneble naskis
infanojn, Lasse estis devigata enkonduki novan
statuton, per kiu al personoj, posedantaj nek teron
nek bienon, oni malpermesas je severa puno naski
infanojn. Kaj por povi efektive kontroli tiujn, kiuj
naskis infanojn, necesis al chiuj, kiuj deziris
edzighi, tion sciigi al Uffka, kiu devis antaue doni
al ili ghisfundan konon pri la infera dogmaro, kiun
chiu virighintulo kaj plenkreskighintulino devis
konfesi per juro. La gepatroj plendadis kaj ghemadis,
sed tio estis senutila, char nun la militistaro
decidis unua au lasta chiujn aferojn de konscienco.
Al tio kunighis alia cirkonstanco.
La virinoj, kiuj pro siaj infanoj
metis sin sub la protekton de la viroj, pro tio
enkuris dependecon de siaj edzoj iomete similan al
tiu de servisto. Chiujn etajn oficojn ili faris
endome, kaj la fratinoj, kiuj ne rajtis ricevi
heredajhon, servis al siaj fratoj. Tamen, char chiu
junulo-kamparano, kiu deziris edzighi, timis farighi
malricheta pro plialtighontaj elspezoj, la knabinoj
riskis restadi fraulinoj. Tiam la gepatroj ekpensis
doni al ili doton, kaj fine duonan heredajhorajton.
La posedantoj de granda heredajho do farighis edzinoj
pli facile ol tiuj, kiuj posedis nur malgrandan. Pro
tio la bienuloj sin kunigis kontrau tiuj, kiuj ne
posedis teron, kaj per tio ter-nobeleco farighis
flanke de tiu de la kruda perforto, t. e. la
shtelnobelaro, sed sub ghi.
Sed la shtelnobelaro konsistis el
shanghemaj sinjoroj, che kiuj ankorau postrestis
gajaj memoroj el la chasista tempo, kaj por fari al
si amuzon per io ili arogis al si la nemultajn
chasejojn, kiuj trovighis ankorau, kaj al la
kamparanoj oni malpermesis la portadon de armiloj.
Alia eltrovo, kiun ankau faris chi tiuj shtelistoj
kaj kiu elvokis la laurajtan indignon de chiuj
kamparanoj, konsistis en la dresado de lupoj, kiuj
tamen, neniam farighis pli malsovaghaj ol por obei
siajn mastrojn, dum kiam ili mordis chiujn aliajn.
Laudire la shtelistoj ilin bezonis pro la chaso, sed
fakte ili devis defendi la shtelajhon, dum kiam la
shtelistoj fordormis sian ebriecon. Tiu asociigho de
la shtelistoj kun sovaghaj bestoj kolerigis la
kamparanojn treege, sed jam nun ili ne havis esperon
audigi siajn vochojn.
Fine la chasemo de la sinjoroj
komencis direkti sin kontrau ili reciproke, kaj unu
faris ataketon kontrau la turo de alia. La kamparanoj
chiam suferadis pro tio, char iliajn kampojn la
chevaloj de la sinjoroj pieddifektis; char la
sinjoroj ankau asociighis kun tiuj bestoj, kiuj
superis ilin lau fortoj. La kamparanoj malhavantaj
armilojn, nenion kapablis kontrau armitaj viroj kaj
sovaghaj bestoj. Sed ili plendis al Lasse. Chi tiu,
kiu jam longe vidis la chiam pligrandighantan
konfuzighon de la aferoj, ektrovis nenian rimedon ol
armi la kamparanojn por helpe de ili kaj sia propra
militistaro puni la sinjorojn. Kaj tion li do faris.
—
Post tio nur restis la realigo de
liaj intencoj, kaj li igis la popolon elekti lin
chefo super chiuj chefoj, t. e. regho. Por doni al la
entrepreno pli da brilo, li aranghis grandan
kronadon. Vestita per rugha lupopelto kun erinaca
felo kun plumoj de garoloj, li igis Uffka-n shmiri
lin per gudro chirkau la busho sur granda herbejo,
post kio la tuta popolo devis konfesi la inferan
dogmaron per nova jhuro kaj jhuri, ke Lasse estas
sendito de Dio kaj ke la dinastio Hulling devenas el
Jafeto, la filo de Noahho. Pro tio chiuj aliaj
turchefoj estu obeemaj al li kaj donu al li imposton.
Tiu chi lasta devo ne estis malfacilajho al ili, char
ili faris nenion, ol trudi al siaj kamparanoj novan
imposton. Kaj tiamaniere Lasse I de la dinastio
Hulling estis shmirita regho pro la graco de Dio. Sed
por doni pli da brilo al la regha nomo li subskribis
Lasse I Hugo de Hulling Jafetido.
Nun ekkomencighis tempo de sufiche
granda kvieto, char la dogmaro pri infero jam
disvastighis, kaj la timo je la morto estis tiel
granda, ke nur malmultajn krimojn oni faris.
Sed nova klaso de senbienuloj jam
aperis. Kelkaj el tiuj, kiuj ne povis plu
chirkaumigradi senghene, char la chirkaumigrado de
nun estis puninda, kelkaj el tiuj ekloghis chirkau la
turoj de la guberniestroj farante vestojn kaj shuojn
al la mallaborema garnizono. Ili ricevis modestan
pagon, sed ghuis la protekton de la chefo, t. e. ili
devis pagi imposton pro sia laboro por la
mallaboremuloj. Sed la animoj de la homoj jam tiel
konfuzighis, ke la kompatindaj tajloroj kaj shuistoj
ne divenis tiun trompon, kaj pro la enkonduko de la
infera dogmaro la timo je la morto jam farighis tiel
granda, ke oni preferis vivi en kia ajn kondicho, sub
kia ajn premo, spite de kiaj ajn hontigoj ol riski la
morton. Sed al la shuistoj kaj tajloroj ankau necesis
manghi kaj trinki, kaj chirkau la turo kreskis nenio.
Do la kamparanoj devis alporti al
ili manghajhojn por vestajhoj, shuoj kaj mono. Sed la
sinjoroj konstruis muron chirkauanta terspacon
chirkau la turo, en la muro ili konstruis pordegon
kaj che la pordego skribiston, char oni jam delonge
havis skribistojn, kiuj pagon postuladis de la
kamparano, char oni permesis al li la importon kaj la
vendadon. La kamparanoj ne povis kompreni, kial ili
devas pagi pro sia laboro alporti manghajhojn en la
urbon, kaj neniu ajn alia tion komprenis, sed tiel
oni ja ordonis jam delonge.
Fine iutage, kelke da ruzaj
komercistoj vizitis Lasse-n, kredigante al li, ke la
agrikulturo ruinighos, se la kamparanoj veturadas en
la urbojn, brokantante; pro tio ili prenis sur sin la
taskon, acheti la manghajhojn de la kamparanoj
kondiche de la pago de certa imposto al la "kastorchapo";
tiel oni nun nomis Lasse-n. Li konsentis je la
propono, sed tiam la kamparanoj ekrifuzis vendi.
Rezultis malsatego en la urbo kaj la kamparanojn oni
ordonis, minacante per monpuno, vendi al la
komercistoj. Tiam la kamparanoj kolerigitaj tiom
altigis la prezojn de siaj komercajhoj, ke Lasse tuj
pretigis taksarojn, difinante la prezojn de brutaro
kaj greno de la kamparanoj, kaj nun la estonteco de
la urbo kaj de la shtelistoj estis garantiita, kaj
paco kaj felicho regis kvin longajn monatojn. Pro tio
Lasse ricevis de siaj militistoj la nomon Lasse
Bruteja Seruro, char li mem kvazau tenis la seruron
de la kamparana brutejo, kiun li malfermadis kaj
fermadis lauplache.