ANTAUPAROLO
August Strindberg, kies vivtempo ampleksas
la jarojn de 1849 ghis 1912, estas la plej eminenta
reprezentanto de la realisme-naturalisme akcentata
stilo en la sveda literaturo, kiu aperis je la fino
de la deknaua jarcento. Multaj liaj verkoj
karakterizighas per senkompate esprimita kritiko de
la estantaj sociaj aferoj, kaj sekve de tiaj
revoluciemaj tendencoj li farighis la autoro plej
shatata de la svedaj laboristoj-socialistoj. La
Strindberg-a stilo ofte estas malmodera kaj ech
bruta; tio eble plej ofte okazas koncerne liajn
senkompatajn atakojn kontrau la virinaro. Malmultajn
autorojn oni taksis tiel malsame kiel Strindberg-on.
Plej shatata li farighis kiel dramverkisto kaj autoro
de romanoj kaj noveloj.
El la longa vico de la verkoj de
Strindberg oni memoru unue liajn du plej bone
shatatajn historiajn dramojn Master Olof (Majstro
Olov) kaj Gustaf Wasa. Master Olof estas la
verko, per kiu li unue akiris reputacion literaturan.
Ghia chefa persono estas la juna Olaus Petri, filo de
forghisto el la urbo Orebro, kiu alportis al Svedujo
la ideojn de la Luthera reformacio. La traktado de
tiu reformacio tamen instigis lin al la enigo en la
dramon de postuloj pri reformoj ankau en la modernaj
institucioj. Gustaf Wasa prezentas al la
leganto bildon de sveda regho je la komenco de la
deksesa jarcento. Dum lia regado la Lutheran
reformacion oni do enkondukis Svedujon. Alia fame
konata dramo estas la tragedio Fadern (La
patro), kiu enhavas multe da atakoj kontrau la
virinaro. En Svenska Oden och Aventyr (Svedaj
okazintajhoj kaj aventuroj), kiu konsistas el aro da
historiaj noveloj, Strindberg prezentas majstre
verkitajn priskribojn el la sveda historio. En ili
oni bone vidas lian eminentan kapablon kiel
rakontanto. Aliaj konataj, prose skribitaj verkoj
estas ekz. la socia satiro Roda rummet (Rugha
chambro), Giftas (Edzighoj), kiuj pritraktas
la edzecon, Hemsoborna (Loghantoj de insulo)
kaj I havsbandet (Sur la rodo), kiuj konigas
al la legantoj la arhhipelagon de Stockholm, la
membiografio Tjanste skvinnans son (Filo de
servistino) kaj Inferno, kie li okupighas pri
sia anima vivado. Dum pli posta parto de sia vivo li
entuziasmighis je la studado de natursciencoj kaj
mistikismo, kaj esprimo de tia intereso estas i. a. Svarta
fanor (Nigraj standardoj).
La sekvanta novelo apartenas al Svedaj
okazintajhoj kaj aventuroj.
Borgholm, Svedujo, Aug. 1924
Oskar Frode.