12
En la sama jaro mi
skribis grandan leteron al Georgi Bakalov, en kiu mi
koncize priskribis ion el mia vivo, la malfelichon
kiu min trafis en la infaneco, mian konsciighon kaj
mian deziron ellerni la teorion de la scienca
socialismo kaj dedichi miajn fortojn al la batalo por
liberigho de la subprematoj, al la lukto por pli bona
vivo. Mi petis lin ekspedadi al mi la revuon "Nov
Pat" (Nova Vojo), cedante ghin al mi pli
malkare, char estis al mi neeble pagi la tutan
abonsumon de 100 levoj. Bakalov respondis per
mallonga letero, ke mi ricevos la revuon kontrau
kvardek levoj, sendis al mi kelkajn libretojn de
biblioteko "Nova Vojo" kaj proponis al mi
farighi peranto de tiu biblioteko kontrau 20-procenta
rabato. Mi provis kolekti abonpagojn, sed tion mi
faris nur unufoje. La frato de Georgi mendis
"Patrino" de Maksim Gorki kaj kelkajn
aliajn, la instruisto V.Dilchev - "Himnoj al la
laboro" de A.Gastev. Librojn mendis ankau Asen
kaj mi. Kiam alvenis la pakajho, nia ghojo estis tre
granda. Chiuj libroj plachis al ni: "Brulshtiparoj
de viktimoj" de Rascvetnikov. "Sekalo"
de Karalijchev, kelkaj teoriaj verkoj de Plehhanov
kaj aliaj, sed aparte fortegan impreson faris al mi
"Patrino" de Gorki. Asen kun entuziasmo
legis al mi la paroladon de la heroo antau la
tribunalo, kaj mi koleris, char mi ja volis legi la
libron sen scii pri ghi ion ajn. Poste Bakalov
sendadis al mi chiujn siajn eldonajhojn senpage, kaj
siajn verkojn - kun autografo. Ofte mia kuzo Marin,
lau mia peto, vizitis lin. Kiam pro la Kristnasko
Marin revenis al Radotina, li alportis al mi
"Himnoj de la laboro" kaj multajn aliajn
librojn donace. Pere de Bakalov mi mendis ankau
multajn socialismajn broshurojn eldonitajn de aliaj
libroeldonejoj. Mi havigis al mi ankau "Historio
de la literaturo" en tri volumoj de Kohhan. Mi
legis streche por kompensi la perditan tempon.
Mi sciigis al Bakalov
pri la kazo kun Bunarghiev, sendante al li la
manuskripton, resenditan al mi de Bunarghiev kune kun
lia plagiato. En iu el la numeroj de revuo "Nova
vojo" Bakalov akre senmaskigis lin pro lia
friponajho, akuzante lin, ke en sia plagiato li
karikaturis la simplecon kaj la naturecon de la
rakonto. Al mi li skribis, ke Bunarghiev estas fiacha
fripono.
Krom per Bakalov,
socialisman literaturon mi havigis al mi ankau per
aliaj manieroj. La fratino de Asen ricevis la revuon
"Flamo". Kiam en ghi aperis la poemo de Geo
Milev "Septembro", ghi faris al ni
grandegan impreson. Ni legis, relegis, ech reskribis
ghin. Kiam post la atenco en la Sofia kadedralo
"Sveti Kral" la sekvan jaron (1925) la
familianoj de Asen kaj Koce neniigis la tutan ilian
maldekstran literaturon, kelke da iliaj libroj restis
konservitaj che mi.
Ghis tiu chi jaro,
malgrau la paralizo kaj la malforta organismo, mi ne
havis seriozajn malsanojn. Mi sentis de tempo al
tempo fortajn dolorojn en la dekstra flanko de la
abdomeno, akompanatajn kelkiam de vomado. Ghi dauris
kelkajn horojn kaj poste malaperis. Komence ili
aperis post troa trinkado de akvo - mi trinkis multan
akvon. Panjo supozis, ke mi havas umbilikan hernion
kaj vokis avinon Vuna, la patrino de baj Petko. Shi
masaghis per oleo mian abdomenon kaj metis sur ghin
poton. Sed la doloroj ne pasis. Dum la masaghado
levighis je la dekstra flanko io malmola, krakanta.
Tiuj doloroj ne lasis min ghis 1933 kiam venis la
apendicito. Tamen chiam kiam ili forpasis, de ili
restis neniu spuro.
En 1924 mi eksuferis
pro stomaka perturbo, kiu neniumaniere malaperis.
Vane doktoro Janakiev el Botevgrad preskribis al mi
diversajn kuracilojn, nenio helpis. Cetere li ne
esploris min, char mi ne povis veturi al la urbo, kaj
li mem ne vizitis la vilaghon. Tiel la perturbo
dauris tutan jaron, pasis nur por monato, ree dauris
tutajn monatojn kaj estighis kronika. Ghi dauras
ankau ghis hodiau kaj la kuracistoj nomis ghin toksa.
En la sama jaro mi
eksentis komence malfortajn, poste pli fortajn
dolorojn che la dorso. La maldekstra flanko de la
dorso stuporis, kaj pinchante la hauton, mi sentis la
pinchitan lokon obtuze kaj ne tuj. Aperis evidenta
deformajho, kaj en la vintro de 1925 - malnova tubero
sub la maldekstra skapolo. Mi ektimis kaj vendis la
malnovajn librojn de mia biblioteko kontrau mil levoj
por iri kuraci min. Mi supozis, ke la shvelajho estas
osto, sed baldau ghi formis absceson, kiun ni
traboris, kaj el ghi elfluis iom da puso. Sed la
shvelajho restis. Iun matenon, vekighinte, mi sentis
mian tutan dorson malseka. Mi rapide demetis la
vestajhon. Panjo vidis la dorson kaj time ekkriis. La
tuta shvelajho malplenighis kaj formighis kavo ghis
la osto mem: malgranda infano povus tute trankvile
enshovi sian pugnon en la kavon. Mia chemizo estis
tute malpurigita de puso. Panjo transvestis rnin en
puran chemizon, metis paperon sur la terura vundo,
kaj patro iris venigi la helpkuraciston. Sed li ne
bonvolis veni, nur preskribis iun pulvoron por lavo.
Neniu el la hejmanoj kuraghis lavpurigi min. Pri tiu
laboro okupighis mia onklo Gergo, patro de Todor. Li
estis eksigita de laboro kaj tial revenis vilaghen
kun sia tuta familio. Oni plenigis du-bushan
brandkrucheton per akvo, dissolvis la pulvoron en
ghi, onklo Gergo proksimighis al mia dorso, per la
busho blovis en la grandan aperturon de la krucheto
kaj el la malgranda aperturo, el kiu oni trinkas
brandon, shprucis malvarma akvostrio, kiu batis
kontrau la vundon. Mi ghemis pro la doloroj kauzitaj
de la malvarma akvo. Dum la tago panjo banis min. Dum
la banado eniris la chambron Todor, kiu ektimis la
vundon kaj ekkriis: "Kio estas tio,
Trifon?" Panjo komencis plori, oni metis min sur
la liton malantau la forno. Mi surhavis nur chemizon
kaj pantalonon. Sed la stomaka perturbo ne lasis min
trankvila. Mi povis movighi, tamen mi sentis akran
malvarmon. Mi ege soifis, sed oni malpermesis al mi
trinki. Mi insistis kaj oni achetis vinon. Mi
eltrinkis en unu horo la litron da vino, sed poste
vomis ghin. El la vundo fluetis flava akvo. Ni
surmetis paperon, tute primitive. Iom post iom, tago
post tago, la vundo plenighis, fermighis. Fine restis
nur unu malgranda kanaleto, el kiu konstante elfluis
iom da puso kaj pli ofte flava fluidajho. Virinoj
diris al panjo, ke tio estas skrofolo. Ili donis al
shi kuracherbojn, kiujn shi dekoktis por mi, sed
neniu helpis. Tiel pasis la tuta jaro 1925. Dum la
paskofestoj de 1926 mi havis fortajn dolorojn en la
dorso, kiuj kushigis min por kelkaj tagoj en la lito.
La kanaleto larghighis kaj el ghi denove komencis
flui multe da puso kaj fluidajho. Dum la festoj mi
ricevis leteron de Bakalov, tiutempe elmigrinto en
Parizo, kaj en mia respondo mi plendis pri mia nova
malfelicho. Li tuj skribis al d-ro Aleksandro
Bogdanov pri mi, kaj al mi rekomendis viziti lin por
esploro. Mi kaj doktoro Bogdanov komencis korespondi.
Li vokis min al si, sed mi ne povis viziti lin, char
al mi mankis monrimedoj. Per la mono akirita de la
venditaj libroj de mia biblioteko mi achetis al mi
novajn vestojn, char intertempe la vundo preskau
fermighis kaj mi supozis, ke la malsano ne estas
serioza. Kaj apenau mi estus vizitinta d-ron
Bogdanov, se iu okazo ne estus helpinta min.
Tiutempe oni malkovris
iun "miraklofarantan" fonteton en vilagho
Dalgoshevci, proksime al urbo Lom. De busho al busho
cirkulis nekredebla famo pri kuracitaj lamaj, mutaj,
blindaj homoj. Iu junulo de nia vilagho dufoje
alportis al mi gazeton "Angelska Traba"
(Anghela trumpeto), en kiu priskribis kazojn de
resanigho kun portretoj de la resanighintoj; antau
tiuj kazoj la medicino restis senhelpa. Al
Dalgoshevci ektrenighis plenaj vagonaroj kun
malsanuloj. La gazetaro informis, ke alvenadis homoj
ech el Vieno.
Chio chi ne impresis
min, char mi jam posedis striktan natursciencan mondkoncepton
kaj mi sciis, ke mirakloj estas neeblaj. Sed miaj
gepatroj rilatis alimaniere al tiu chi afero.
Nekredeblaj famoj, miraklaj resanighoj vekis iliajn
ekdormintajn esperojn pri mia resanigho. Komence mi
repushis iliajn konsilojn viziti la miraklofarantan
akvon de Dalgoshevci. Tamen iun tagon venis ekscitite
hejmen onklo Dragan, kaj komencis rakonti pri
reakirinta la vidpovon blinda maljunulo el vilagho
Kraevo, kiu chi-momente trovighas en lia ghardeno.
Onklo rerakontis al miaj familianoj la diritajhon de
la blindulo kaj ege ilin emociigis. Min, la
nekredanton, li prenis en la brakojn kaj alportis al
la resanighinta blindulo avo Misho por ke mi persone
audu lin. Li ripetis antau mi la rakontitajhon:
"Mi iris al la fonteto, malfacile prenis akvon,
char chirkaue sin premis amasego de miloj da
personoj. Mi vizitis la domon de la malkovrinto de la
fonteto. Li krucosignis min kaj survershis mian
vizaghon. Poste mi iris al la drinkejo kaj tie
tranoktis. Vekighinte matene, mi jam vidis la
plafonon de la drinkejo, la homojn, mi distingis
iliajn vizaghojn. Pli frue, antau miaj okuloj kushis
nebulajho, nenion mi vidis. Mi revenis de tie
reakirinte mian vidpovon. Nun mi vidas vin, vian
onklon, mi vidas Cekon kaj chiujn chirkau mi".
La rakonto estis vere
nekredebla. Onklo Dragan diris severe: "Chu vi
vidas, chu vi vidas? Jen, la homo resanighis"
Ili du kun avo Ceko komencis konvinki min iri. Avo
Ceko estis interesa rakontisto. Li komencis rakonti
iun fabelon pri similaj mirakloj. Post li la
resanighinta blindulo rakontis ankau pri aliaj
mirakloj en Dalgoshevci, iujn el kiuj li mem vidis,
kaj aliajn, pri kiuj nur audis. Mi estis ghisoste
nekredanto. La blindulo lasis che mi impreson de
maniulo. Mi supozis ke lia blindeco rezultis de
nervmalsanigho kaj ke nur la sugesto helpis al li
iumaniere. Sed sub la insisto de miaj familianoj mi
konsentis viziti Dalgoshevci, kondiche ke poste mi
vizitos Sofion. Ili konsentis. Estis venditaj du
grandaj ladoskatoloj da porka grasajho kontrau mil
kvincent levoj kaj la mono estis donita al mi. Chi-jare
ni buchis grandan porkon, de kiu ni ricevis kvar
ladskatolojn da graso. Ni kolektighis kvin-ses
lamuloj kaj malsanuloj de la vilagho kaj per
kabrioleto oni veturigis nin ghis fervoja stacio
Mezdra. Inter la malsanuloj trovighis iu kun osta
tuberkulozo en la manartiko. Li helpis min, kaj mi
pagis lian vojaghbileton.
Jam antau ol forveturi
mi sentis malfortajn dolorojn en la dorso, kiuj
plifortighis dum la vojagho. En la trajno la doloroj
estighis netolereblaj. Multe da homoj elvagonighis
che la stacidomo proksima al Dalgoshevci kaj chiuj
kabrioletoj estis engaghitaj. Ni eniris iun chevalan
sharghveturilon, kiu min plene disbatis kaj mi
kurbighis pro doloroj en la lumbo. Kontrau grasa pago
ni tranoktis sur la che-doma teraseto de nia
veturigisto. Chiuj chambroj en la vilagho, ech en la
domo de nia dommastro, estis okupitaj. Homoj dormis
ankau rekte sur la kamparo.
Sekvan matenon la
veturigisto transportis nin al la fonteto, al kiu
impetis kelkaj miloj da homoj. Pluen estis maleble
proksimighi kaj la veturilo haltis. La fonteto mem
estis chirkaubarita de solida ligna barilo. Apude
dejhoris kelkaj policanoj kun skurghoj en la mano.
Ili kriis al la amaso, kiu alpremighis. Chiu volis
ricevi iom da kuraca akvo, sed ghi kolektighis
malrapide kaj ne povis kontentigi tuj chiujn. Venis
rajdantaj ordonancoj de koloneloj kaj aliaj oficiroj,
entranchis sin en la amason kaj forportis plenajn
botelojn. La amaso ekscitighis, protestis. Ni
konvinkighis, ke se ni atendus nian vicon, ni ne
sukcesus ghin atingi ghis la vespero mem. Tiam ni
decidis prezenti la komedion kun la rumanoj
- mia helpanto min metis sur sian shultron,
entranchighis en la amason, kaj la ceteraj — post
nin. Mi estis bone vestita kaj probable oni min
prenis por iu richa tute paralizita junulo. La amaso
cedis kaj donis al ni vojon. En la amaso mi vidis
diversajn kriplulojn, lamulojn, kiuj faris al mi
teruran impreson; mi ja sciis, ke ankau mi apartenas
al ili. Sed la plimulto suferis nerimarkeblajn
malsanojn. Ni atingis la barilon kaj haltis. La
policanoj svingis la skurghojn, sed nin lasis veni
che la barilo. Iu el ili prenis niajn botelojn kaj
plenigis ilin. Chiu el ili entenis unu au du
decilitrojn da akvo. Ni revenis al la veturilo, kiu
nin kondukis al la "sanktulo" —
malkovrinto, se mi bone memoras, avo Angel, kiu nin
krucosignis, aspergis kaj donis al ni trinki iom da
akvo. Ni ekveturis al Lom. Chie en la stratoj de
vilagho Dalgoshevci svarmis homoj rapidantaj al la
fonteto. Sur-voje pene trenighis almozuloj, vendistoj
de limonado, sukerajhoj, fruktoj.
En Lom miaj
kunvojaghantoj achetis veturbiletojn al Mezdra, mi -
al Sofio. Estis septembro. En Lom jhus estis
finighinta la kongreso de la rezervistaj
chefserghentoj. Om akompanis la kongresanojn al la
stacidomo kun muziko. La vagonaro estis ekskursa, kun
malkaraj biletoj kaj troplena. Ni apenau sukcesis
eniri. Mi deziris resti ekstere, che la pordo, por
observi senghene la lokojn preter kiuj ni veturas,
char antaue, el la vagono mi nenion povis vidi.
Komence chio pasis bone, mi ghue observis la vastan
Danuban Ebenajhon, agrojn kun alte kreskantaj maizoj
kaj heliantoj, ne kiel en nia regiono. Tamen en chiu
nova stacidomo anstatau malsupreniri, kontraue,
supreniris novaj veturantoj. La vagonoj estis
plenplenaj kaj ili instalighis ie ajn, alpremighis
ankau chirkau mi kaj minacis min frakasi. Mi petis la
konduktoron trovi al mi lokon, sed li senhelpe levis
la manojn kaj forrapidis tra la vagonoj. Proksime al
Mezdra la suno subiris kaj mi eksentis frostotremojn.
Onklino Vuna, la edzino de onklo Marin, kiu akompanis
min, kondukis al mi iun fervojiston, konatan al la
patro de mia kuzo Marin, kiu estis helponta min che
la Sofia stacidomo. Mi dankis al li kaj lin petis
trovi al mi sidlokon en la vagonoj. Li vidis, ke mi
frostotremas, prenis min en la brakojn kaj apenau
eniris iun kupeon. La homoj sidis komforte en la
varma kupeo kaj neniu volis liberigi por mi lokon. Iu
malgrasa sinjoro, kiu parolis ion pri sia artikolo en
jhurnalo "Slovo" (Parolo), komencis kvereli
kun la fervojisto. Chi tiu koleris, lasis min sur la
plankon kaj eliris. Mi ne povis movighi de mia loko,
observis la vojaghantojn kiel homo trafinta sovaghan
insulon inter kanibaloj. Fine iu hontis kaj levighis
de sia sidloko. Kiam la fervojisto post kelkaj
minutoj denove eniris vidis la vakan sidlokon, li
metis min sur ghin. Mi frostotremis plu kaj
komprenis, ke mi havas altan temperaturon. La doloroj
che la dorso plifortighis. Sed mi plu observadis tra
la fenestro la intermonton de rivero Iskar.
Chirkau la deka horo
en la ebenajho ekbrilis maro da lumo. Mi komprenis,
ke ni alvenas la chefurbon. La plenega vagonaro
akrege fajfis. Hharizanov, la fervojisto, aperis,
antau mi kun la vortoj: "Kara mia, ni
alvenis" kaj denove malaperis. La trajno alvenis
kaj haltis. La veturantoj malsuprenportis siajn
pakajhojn, sharghis per ili autojn kaj fiakrojn kaj
perdighis sur la stratoj de Sofio.
Hharizanov revenis. Mi
petis lin lui fiakron al kvartalo Nadejhda (Espero).
Estis multe da veturantoj kaj neniu kochero deziris
veturi en la nokto al Nadejhda. La fervojisto revenis
malespera.
- Kion fari, junulo?
Mankas fiakro por Nadejhda. Chu trovi fiakron por iu
hotelo?
Persono en mia stato -
en hotelo! Mi maltrankvilighis.
- Pagu kiom ajn oni
postulas. Je chiu prezo trovu fiakron al Nadejhda.
Hharizanov iris serchi
fiakron kaj longe ne revenis. Mi restis sola en la
vagono.
Post kelka tempo li
revenis kaj diris:
- Mi trovis
fiakriston, li postulas cent levojn. Se vi konsentas,
mi vin prenos kaj alportos al la fiakro.
Cent levoj - do cent.
Tage ghis Nadejhda oni postulas ordinare
tridek-kvardek levojn. Kion mi povus fari nokte sola
en la chefurbo? Mi konsentis. Harizanov alportis kaj
metis min en la fiakron. Ni alvenis nokte al
Nadejhda. La fiakristo postulis de mi ankau
trinkmonon. Mi donis al li cent kvin levojn, sed li
grimacis malkontente, postulis pli da mono. Onklo
Stamen jhus estis ekironta al sia laborloko kaj
miris, vidante min sola antau lia domo en tiu nokta
horo. Li prenis min el la fiakro kaj min enportis
hejmen. En la domo estis neniu, char la familio
tiutempe trovighis ankorau en Bankja, kie li posedis
vilaon. Li klopodis manghigi min. Mi provis manghi,
sed nutris min sen apetito. Mi sentis min malbone. Li
lasis min sola en la chambro kaj iris al laboro. La
sekvan matenon mi vekighis sed mi povis nek ellitighi,
nek turnighi en la lito. La doloroj en la tuta dorso
estis netolereblaj che movigho kaj maldekstre aperis
terura shvelajho. Mi amare ekridetis. Similis al
kamelo irinta serchi kornojn kaj reveninta sen
oreloj. Mi iris al Dalgoshevci kuraci la paralizon,
sed ne nur ne ekmarshis, ech ne kapablis ellitighi.
Post kelka tempo en la chambron venis unu el la
luantoj, al kiu mia onklo komisiis kontroli min. Shi
helpis min kaj mi kun granda peno levighis. Shi ankau
helpis min levighi. Chirkau-tagmeze venis onko kaj ni
direktighis al doktoro Bogdanov. La atendejo estis
plena de homoj kaj ni longe atendis nian vicon. Fine
mi informis per noteto per malsanulo, ke mi trovighas
en la atendejo. Li eliris el la kabineto, riprochis
min, ke mi ne tuj informis lin, manifestis viglan
intereson kaj humanecon, kiuj malkovris en lia
persono alte noblan homon. Pri tio mi konvinkighis
ankau poste, char mi konservis miajn ligojn kun d-ro
Bogdanov ghis hodiau. Li neniam prenis de mi monon
por la esploro kaj konsiloj, ech male - multfoje
sendis al mi senpage medikamentojn al la vilagho.
Ni eniris la
kabineton. Li prenis min en siajn brakojn kaj min
metis che la rentgenan aparaton. La pulmoj estis en
ordo. Je la maldekstra flanko videblighis la malhela
ombro de la granda shvelajho.
D-ro Bogdanov diris,
ke mi havas ostan tuberkulozon de la vertebraro kaj
ke oni devas operacii min. Li telefonis al la
Aleksandra-Hospitalo kaj demandis pri libera lito en
la kirurgia fako. Oni respondis negative. Li
kontrolis en la Unuaranga Hospitalo. Oni respondis
pozitive. Li vokis mian onklon, instrukciis lin - la
sekvan tagon precize je la 8-a horo esti en la
kuracejo. Li mem venos kaj aranghos mian akcepton.
Dum la nokto la
absceso sur la dorso rompighis kaj la puso elfluis
per la malnova kanalo. Vekighinte matene mi
konstatis, ke ne nur vestoj, sed ech litajhoj kaj
tabuloj sub mi estis malsekaj. Sed mi ne konsideris
ke en tiu stato mi ne plu bezonas operacion, nek mi
konsideris diri tion al la kuracisto, kiam li precize
je la 8-a horo alvenis la hospitalon. Oni akceptis
min en la kirurgio, kie mi enuis kvar tagojn. La
kvaran tagon oni portis min en la operaciejon. Sed
konstatinte, ke la absceso senpusighis, oni
elhospitaligis min kaj mi revenis denove al kvartalo
Nadejhda.
Mi informis d-ron
Bogdanov pri la okazintajho. Li venis al mi, donis
vastajn instrukciojn pri higieno, nutrado, kuracado
kaj recepton por medikamentoj. Rekomendis al mi
utiligi laueble maksimume sunradiojn ech vintre tra
la fenestro, kaj en la somero de la venonta jaro
veturi al la marbordo. Mi revenis vilaghen kaj
komencis apliki liajn konsilojn. La sensala manghajho
estis neapetita. Oni apartigis al mi porkajhon nur
iom salitan. La medikamentojn mi prenis du-tri foje
kaj rezignis - la mono finighis. Pli sisteme mi
subtenis min per fisholeo.
La sekvan printempon
en majo mi ricevis sciigon de d-ro Bogdanov, ke mi
devas tuj forveturi al la malsanulejo de Burgas, kie
li aranghis mian akcepton kaj lito estis rezervita.
Sed miaj familianoj ne donis al mi monon kaj mi ne
povis forveturi. Ili observis min, vidis, ke mi tamen
movighas kaj plendas pro neniuj doloroj - ili subtaksis
mian malsanon.
Depost tiam preskau
dudek jarojn mi elmetis min al la sunradioj, en la
ghardeno, sed la malsano ne malaperas. Kaj ankau nun,
kiam mi skribas jenajn liniojn, ghi detruas mian
malfortighintan organismon kaj proksimigas mian
morton.