3.6. Aliaj
            kritikoj
            
                3.6.1. "Zamenhof
                laboris kun rapideco, per metodoj pli empiriaj ol
                la niaj" (Burney).
            
            * * *
            La "letero pri la deveno de
            Esperanto", (*) kiun Zamenhof
            skribis al N. Borovko, montras kiom da tempo li
            konsumis por la kreado de la Internacia Lingvo. Eri
            tiu dokumento li citas au subkomprenigas la jenajn
            jarojn en kiuj okazis gravaj faktoj por lia
            entrepreno:
            1875: li ekstudas la anglan
            lingvon; 
            1877: li atentas la surskribojn Shvejcarskaja
            ("Pordistejo") kaj Konditorskaja
            ("Sukerajhejo");
            05-12-1878: festo pro naskigho de
            lia "lingwe uniwersala";
            1879-1885: perfektigado kaj provado
            de la lingvo.
            Se oni ekskludas la jarojn 1875-76,
            dum kiuj la ellaborado de la lingvo estis pli mensa
            ol praktika, kaj oni prenas la jaron 1877 kiel la
            deirpunkton de lia lingva konstruado, oni alvenas al
            la konkludo, ke Zamenhof laboris minimume 9 jarojn
            por la kreado de Esperanto.
            Pri empirio estas oportune
            transskribi la konsiderojn prezentitajn de la Imperia
            Akademio de Vieno, pri la demando je elekto de la
            internacia lingvo:
            "Al ni shajnas ke, se
            oni solvu la demandon, tiun solvon oni trovos sur la
            ghis nun irita vojo da empirio, t. e. per raciaj
            provoj kaj zorga adaptigho al la realaj bezonoj, pli
            ghuste ol per teoria esplorado" (el la
            libro "Leteroj de L. L. Zamenhof", prezentado
            kaj komentado de G. Waringhien, 2-a volumo, p. 196).
            * * *
            3.6.2. "Zamenhof mem intencis
            reformi Esperanton, sed li ne sukoesis pro la
            konservativemo de la adeptoj."
            * * *
            La vero estas, ke Zamenhof ne
            prezentis propravole proponojn por reformi
            Esperanton, sed premite de kelkaj adeptoj tro
            insistemaj, kaj por savi de ruinigho la movadon kaj
            la ideon mem pri internacia lingvo. Tio okazis en
            1894 kaj en 1906.
            Feliche por li kaj por Esperanto,
            la reformoj ne prosperis.
            En la jhus citita libro de prof. G.
            Waringhien oni povas abunde informighi pri la
            reformproponoj kaj la sinteno de Zamenhof che ili.
            * * *
            
                3.6.3. "Nek la
                Fundamento, nek la verkaro de Zamenhof, nek la
                "laboroj" de la Akademio kun Lingva
                Komitato, nek iu alia institucio — formulis la
                principojn de Esperanto" (Stojan).
            
            * * *
            Ni malkonsentas kun la kritikinto.
            Lau ni la principoj de Esperanto estas klare
            esprimitaj en la "antauparolo" al la
            Fundamento, lau jene: a) tri verkoj estas rigardataj
            kiel fundamento de Esperanto: 1 —
            la 16-regula gramatiko; 2 — la "Universala
            Vortaro"; 3 — la "Ekzercaro"; b)
            havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj
            devas antau chio esti netusheblaj;
            c) la netushebleco de la Fundamento garantios, ke la
            plibonighado kaj perfektighado de la lingvo
            farighados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga
            rompado kaj shanghado, ne per nuligado au
            sentaugigado de la ghisnuna literaturo, sed per vojo
            natura, senkonfuza kaj sendanghera. Alivorte, la
            neologismoj vivos flanke de la malnovaj formoj, kiuj
            ne perdos sian valoron, sed, samkiel okazas en la
            naciaj lingvoj, iom post iom arkaikighos.
            Tiuj tre klaraj kaj oportunaj
            principoj klarigas, kial Esperanto plibonighis kaj
            senchese richighas, discipline kaj sen rompo de sia
            unueco.
            * * *
            
                3.6.4. "La
                Esperanta akademio preferis nenion fari ol...
                erari! Jen kial, post 30-jara senerara funkciado,
                ni ankorau ne havas regulon pri la artikolo, pri
                la akuzativo, pri -ata, -ita, kaj m. a."
                (Stojan).
            
            * * *
            La konservativemo de la akademioj
            estas universala kaj normala fakto. Jam en la komenco
            de la nuna jarcento skribis Bourlet: "La
            Akademio devas esti antau chio konservativema. Tio
            estas evidente necesa. Se ghi prenus sur sin
            enkonduki "a priori" en Esperanton novajn
            vortojn, novajn formojn, novajn sufiksojn au
            prefiksojn, ech se ghi nur iom facilanime tro rapide
            oficialigus novajhojn troveblajn en nia literaturo,
            sed ne sufiche elprovitajn, ghi riskus esti devigata
            nuligi siajn proprajn dekretojn, konstati, ke ghi
            eraris; kaj, tiel, ghi baldau kompromitus sian tutan
            autoritatecon. La Akademio devas do nepre esti tre
            singardema. Tiuj, kiuj plendas, ke ghi ne sufiche
            laboras, estas malpravaj. Pli bone estas, ke la
            Akademio faru malmulton, sed bonon, ol ghi faru
            multegon, sed malbonon" (el la libro
            "Monumento de Carlo Bourlet", Artikoloj el
            "La Revuo" elektitaj de Ismael Gomes Braga,
            Livraria da Federacao E. Braslleira, Rio de Janeiito,
            1940, p. 6).
            Kaj en la p. 7 de la citita verko
            oni legas: "Estas interkonsentite, ke la
            Akademio devas neniel iniciati, sed nur konstati kaj
            kontroli, ke tiu iniciato devas aparteni al
            privatuloj."
            Stojan asertis, ke ni ankorau ne
            havas regulon pri multaj gramatikajhoj. Kia stranga
            aserto! Se tio estus vera, kiel klarigi, ke la
            kritikinto uzis senerare en sia verko la artikolon,
            la akuzativon, la participojn ktp., montrante veran
            majstrecon en la uzo de Esperanto?
            La vero estas, ke kelkaj gramatikaj
            duboj povas okazi en la menso de komencantoj, samkiel
            che la studado de iu ajn nacia lingvo; sed por
            orienti sin en la uzado de la Internacia Lingvo, la
            progresintoj facile renkontas vastegan materialon.
            Kaj en tiu materialo, gravan rolon ludas la Komunikoj
            de la Akademio, el kiuj, por ekzemplo, ni sube
            transskribas la publikigitan je la 4-a de Februaro
            1974:
            AKADEMIO DE
            ESPERANTO
            KOMUNIKO
            Daurigante sian pretigon de la 8-a
            Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj de la
            "Baza Oficiala Radikaro", kiujn mi esperas
            povi publikigi baldau en dua kajero de la "Aktoj
            de la Akademio", la Akademio jam vochdonis pri
            du gravaj punktoj, kaj alvenis al decidoj jenaj:
            1.° — La Akademio, post vastaj
            internaj diskutoj, malkonsilas la uzadon de la
            prepozicio "po" por esprimi la rilaton
            indikitan per la frakci-streko en esprimoj kiel 30
            km/h kaj similaj, kiel rektan eraron kontrau la
            ghusta signifo de tiu prepozicio, difinita de
            Zamenhof en unu Lingva Resporido.
            Manke de specifa prepozicio por tia
            uzado, la Akademio lasas liberecon al fakuloj elekti
            inter la prepozicioj "en", "je",
            "por", au "sur", lau la
            cirkonstancoj, au uzi adverban formon, kiel "30
            kilometroj(n) hore".
            2.° — La Akademio, konsiderante,
            ke la Lingva Komitato, kiam ghi en 1922 malkonsilis
            la endondukon de la sufikso "-io" por formi
            landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la
            tiama uzado;
            konstatante, ke nuntempe, malgrau
            tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso
            "-io" ne malkreskis, ssd male disvastighis;
            memorante la vojon, indikitan de
            Zamenhof en la Antauparolo al la Fundamento por
            ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj
            konsistantan en la propono de formo nova, uzebla
            paralele kun la malnova formo;
            opinias, ke la okazo de la sufikso
            "-io" apud la fundamenta "ujo"
            por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj
            estas ghusta apliko de tiu Zamenhofa uzado;
            kaj, nuligante la antauan
            malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne shanghante
            ghin al rekomendo, lasas al la ghenerala uzado libere
            decidi pri la veriko de la pli internacia formo.
            Vitry, la 4-an de Februaro 1974, G.
            Waringhien, Prezidanto de la Akademio.
            NOTO
            La Direktoro de la Sekcio pri
            Gramatiko de la Akademio, en akordo kun la
            Prezidanto, atentigas redaktorojn de gazetoj,
            autorojn kaj ghenerale chiujn uzantojn de Esperanto
            pri jenaj chiam pli disvastighintaj eraroj:
            a) Oni skribu "ekde" au
            "eke de", sed ne "ek de" en du
            vortoj, char "ek" estas tie uzata prefikse
            au adverbe, sed ne kiel interjekcio;
            b) Oni ne uzu "dank em
            a", kiam ne temas pri konstanta emo al danko,
            sed pri momenta manifestigho de danko pro konkreta
            servo.
            c) Oni ne konfuzu
            "kompensi" kun "rekompenci": 
            "Kompensi": havigi (al
            iu) ion egalvaloran pro suferita perdo, profito, au
            farita peno.
            "Rekompenci": montri sian
            kontentecon pri ies meritoj per vortoj, faroj au
            donacoj (kvankam bona ago ofte rekompencas la
            farinton propramove per sano, felicho, kontenteco,
            interna paco). "Rekompenci" estas preskau
            chiam "malpuni".
            
            (*) Oni konsultu la
            verkon "Historio de la lingvo Esperanto. Deveno
            kaj komenco, 1887-1900", de Edmond Privat, p-oj
            22-31.