ANTAUPAROLO
D-RO ERLINDO
SALZANO
"3
Auskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum
li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la
birdoj venis kaj formanghis ilin. 5 Kaj aliaj
falis sur shtonan lokon, kie ili ne havis multe
da tero: kaj tuj ili ekkreskis, char ili ne havis
profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno levighis,
ili brulsekighis, kaj char ili ne havis radikon,
ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn,
kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili
ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan
teron, kaj donis frukton, kreskante kaj
multoblighante, kaj produktis tridekoble kaj
sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu
havas orelojn por audi, tiu audu.
(Marko, chap. 4 de La Sankta Biblio, Nova
Testa-mento, esperantigita de skotaj kaj anglaj
akademianoj).
Ghi estas la konata parabolo pri la
semisto. Kiel chiu esperantisto mi ankau, entuziasma,
disvershis semojn. Se kelkaj, falinte apud la vojoj,
estis formanghitaj de la birdoj; aliaj, falinte sur
shtonan lokon, estis brulsekigitaj de la suno, tuj
kiam ili ghermis; kaj aliaj estis sufokitaj de la
herboj; unu, tamen, lanchita en bonan teron, ghermis
forte kaj produktis centoble. Chi tiu atingis la
fekundegan menson de Walter Francini. Kaj tio
sufichis por ke la rikolto estu richa kaj abunde
kompensu chian konsumitan penon kaj la perditajn
semojn.
Chirkau la jaro 1957 mi gvidis, en
improvizita kaj elementa kurso, Walteron Francini kaj
aliajn ghis la sojlo de la mirinda mondo de
Esperanto. Tio okazis en la urbo Porto Ferreira, kie
Walter Francini estis instruisto che la gimnazio.
Kvankam tiam mi jam trapasis tiun mondon, pli
mirindan eble ol tiu de la mirindajhoj de Alica,
tamen mi ne levighis al ghiaj superaj rondoj de la
parolata kaj skribata lingvo, lasante min dolche luli
en tiu de la legado, char per ghi estis al mi
liverita talismana shlosilo per kiu mi povus malfermi
kaj ghui chiujn literaturojn de la mondo.
Per tiu simpla kurso, kvazau
mallerta Vergilio, mi nur kondukis Walteron al la
portalo de la esperanta paradizo. Tie mi lin lasis.
Li ghin trapenetris, trapasis chiujn ghiajn lokojn,
esploris chiujn angulojn, levighis al ghiaj mirigaj
altajhoj, el sia propra iniciativo, gvidate de sia
kulturo, entuziasmo de nova adepto kaj fervoro, kiun
li metas en chion, al kio li sin dedichas.
La vivo — kiu unuigas kaj
apartigas — malproksimigis min, dum jaroj, de
Walter Francini. Kiam mi restarigis kontakton kun li,
mi renkontis esperantiston kompletan, farantan chion,
per sia animo nobla kaj malavara, por rekompenci
Esperanton por la ghojoj de ghi ricevitaj, metante je
la dispono de ghia disvastigo la tutan ardon, kiun
kapablas nur la apostoloj de la grandaj kauzoj; la
profundajn sciojn akiritajn pri la nova lingvo kaj la
enviindan kulturon atingitan sur la plej diversaj
kampoj de la intelekta aktiveco kaj speciale en la
nacia lingvo.
Inter la nombraj altvaloraj
kontribuajhoj, kiujn li dedichis al Esperanto, aperas
nun chi tiu — "Esperanto sen antaujughoj"
— originale verkita en la internacia lingvo. Ne
temas pri polemika, sed pri argumenta verko. Char ghi
celas konvinki, kvankam vere prezentas al la
esperantistoj abundan materialon por kontraustari la
insidojn de eventualaj antagonistoj — ghi pli
utilas por varbi novajn adeptojn, t.e. konverti
tiujn, kiuj ne scias Esperanton. Tial estus bone se
ghi estus publikigita en la lingvo alirebla al ili,
kaj nur poste ghi estus metata al la dispono de la
tutmondaj esperantistoj, en sia originala lingvo, kaj
poste, eble, pro la utilo de la verko, ghi estus
tradukita en la naciajn lingvojn. (*)
Tamen Walter Prancini ne
iluziighas. Li konas bone la obstinan, longdauran kaj
kelkfoje multsangan batalon, kiun devis alfronti la
grandaj ideoj ghis venki, trudighi kaj fine favori la
homaron. Pro tio li asertas, ke elimini antaujughojn
estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron.
"Se la faktoj kontraustaras la teorion, des pli
malbone por ili..." estas blasfemo, kiu sonis
kaj ankorau sonos tra la tempoj, malhelpante la
progresan marshadon de la homaro.
Kiel li mem pruvas, pritraktanta la
kulturan esencon de la internacia lingvo, ne en 1887
naskighis Esperanto, sed multe pli frue, lau la
disvolvigho de la lingvoj, el kiuj ghi fontas, kaj el
la chiam eksterigita aspiro al ilo de komuna
interkompreno.
Sed ni tion vidu.
* * *
Ekde la plej fora antikveco, kiam
la popoloj ekstarigis inter si komercajn kontaktojn,
iu lingvo ekregis por la interesatoj pri la
intershanghoj. Ghi estis kompreneble tiu de la
reganta popolo, kiu sukcesis perforte submeti plurajn
aliajn popolojn al sia jugo. Kaj tiel sin sekvis
sumeranoj-akabanoj, babilonanoj, asirianoj, medoj,
persoj ktp. Tiam ekaperis en la mondo tiu miraklo de
la historio — la greka popolo — kiu fundamentis
la sciencon, sublimigis la literaturon, perfektigis
la artojn, kreis la logikon, pliprofundigis kaj
disvastigis la filozofion, starighante kiel kultura
modelo por la antikva mondo, al kiu ghi altrudighis,
malpli per la forto de la armiloj de Aleksandro la
granda, ol per la neegaleblaj verkoj de siaj poetoj,
scienculoj, artistoj kaj filozofoj. Ghis nun neniam
la homaro spektis tian eksplodon de genieco, kies
fortlumeco modlis la okcidentan mondon, kiun ghi
daure lumigas. La greka lingvo ekstaris tiam kiel la
komuna ilo de interkomprenado, chefe inter la elitoj,
reprezentante en sia epoko tion, kion, jarcentojn
poste, reprezentis la franca.
Per la Romanoj disvastighis la
latina, sed la greka kulturo altrudighis al la
konkerinto, tiel ke de tiam oni ekparolis modelon
grekan-romanan. En la sino de la latina, la greka
daure vivis kaj farighis la fundamento de la moderna
scienca terminaro. Dum en Oriento la greka kaj la
latina altrudighis kune, en Okcidento la latina havis
pli da influo kaj ghi, mikse kun la naciaj idiomoj,
formis la latinidajn lingvojn kaj, en sia originala
formo, ghi ighis la komuna lingvo de la akademianoj
kaj de la Romanaj pastroj. La kulto okazis latine, en
la sama lingvo oni regis la lecionojn che la
universitatoj kaj en ghi oni kreis la grandajn
verkojn. La kreskanta intershangho inter la
okcidentaj popoloj postulis tiun komunan instrumenton
de interkompreno.
* * *
Sed... char chio pasas en chi tiu
mondo, la graveco de la latina ekprezentis signojn de
malfortigho. Lau la informoj de Esperanto:
The World Interlanguage, compiled by George Alan Connor,
Doris Tappan Connor, William Solzbacher, the very
rev. Dr. J. B. Se-Tsien Kao — verko el kiu
ni cherpis multajn prezentotajn informojn — kvankam
la latina ankorau estis uzata, kiel ekzemple en la
hungara parlamento ghis la lasta jarcento, tamen, jam
en 1662 Regha Societo de Anglujo anstatauigis ghin
per la angla en siaj decidoj. Chirkau tridek jaroj
poste Franca Scienca Akademio sekvis ghian ekzemplon,
adoptante la francan kiel sian oficialan lingvon.
Kaj tiel alvenis la tempo, kiam la
naciaj lingvoj ekdisputis la mondan hegemonion. Tuj
komence la franca — la plej logika, polurita kaj
eleganta el la europaj lingvoj, fundamentita sur
vastega kaj eksterordinara literaturo, havis
avantaghon kaj farighis la ilo por la internacia
diplomatio kaj la lingvo de la elitoj en la plej
malsamaj landoj. Havis avantaghon en la internaciaj
rilatoj tiu, kiu sciis paroli france. Kaj ghis nun
ekzistas pluraj internaciaj organizajhoj, en kies
konferencoj la franca estas la sola oficiala lingvo.
Dume la angla altrudighis kiel
komerca lingvo, pro la vasteco de la brita imperio
kaj la kreskanta hegemonio de Usono, elstarighinta
precipe post la unua granda milito. Oni povas diri,
ke la dekadenco de la angla imperio estas kompensita
de la pligravigho de Usono, kaj sur la kampo de la
internacia diplomatio, kaj en la pliintensigho de la
monda komerco, kaj, chefe, pro ghia rimarkinda
ekonomia potenco. La dua monda milito konfirmis
definitive la eksterordinaran elstarecon de la usona
koloso en la internacia scenejo. Kaj tiel la angla
lingvo iom post iom altrudighis kiel ilo de
komunikado inter la popoloj. Lingvo chefe unusilaba,
ghi ighis praktika kaj shpara instrumento en la
internacia telegrafa lingvajho.
Krome, Hindujo, lingve dividita en
pli ol cento da dialektoj, por superi la
malavantaghon el tio fontanta kaj venki la reziston,
kiun chiuj prezentis al la komuna adopto de unu el
ili kiel oficiala lingvo, decidis adopti la anglan
idiomon, oni diru pase, en kiu paradokse esprimighis
la popolaj estroj, kiuj protestis kontrau la brita
regado super tiu lando.
Ech Japanujo, pro la influo, kiun
la usonanoj havis post la okupado, vidis naskighi
inter la junuloj jhargonon konsistantan el miksajho
de la angla kaj japana lingvoj.
La hegemonio de la angla kaj franca
inter la aliaj lingvoj, kvankam nediskutebla, ne
estas nedisputebla. La aliaj landoj reagas kontrau
ghi. Okaze de la fondo de Ligo de Nacioj, chiu el la
partoprenantaj landoj defendis la elekton de sia
idiomo kiel la solan instrumenton de komuna interkompeno.
Post longa diskutado venkis la franca kaj la angla.
Tamen che UN unue estis kvin la oficialaj lingvoj —
angla, franca, china, rusa kaj hispana, kvankam nur
la angla kaj la franca konservis dum kelka tempo la
privilegian pozicion de "laboraj lingvoj".
Nuntempe, post la aldono de la araba, la oficialaj lingvoj
jam estas ses, kaj ili chiuj estas ankau
"laboraj".
La vero — oni devas tion rekoni
— estas, ke la agnosko pri kvar aliaj idiomoj
pruvas la nesufichon de la du superregantaj lingvoj.
Krome, kiom ajn penas la estraranoj de UN kaj spite
la fabelajn monsumojn elspezatajn por la adoptita
sistemo de interpretistoj kaj tradukoj, estas
sentebla la nesuficho de la procedo de interkompreno.
Estas evidenta malegaleco de pozicio inter la membroj
de UN. Kaj, kiel kutimas okazi en la kontaktoj inter
personoj bezonantaj tradukistojn kaj interpretistojn,
estas oftaj la konfuzoj, kelkaj ech kun dangheraj
rezultoj, kvankam kashataj per la vualo de la sekreta
diplomatio.
Chu iu povas diskuti, antau la
evidento de la faktoj, ke la mondo, chiam pli
malgranda, chiam pli interligata de komunikiloj,
postulas komunan lingvon por ghin unuigi kaj faciligi
la interkomprenon kun la sama tujeco, lau kiu la
ideoj povas propagi sin? La respondo estas evidente
nea, t. e, ordinare oni sentas la neceson pri unu
sola oficiala lingvo por la tuta mondo. Pri tio chiuj
konsentas. La malkonsentoj komencighas en la elekto
de la lingvo. Chu ghi devos esti mortinta lingvo? Chu
iu el la ekzistantaj idiomoj? Au chu iu neutrala
lingvo kontentiganta la postulatajn kondichojn:
facilecon, klarecon, simplecon kaj precizecon?
* * *
La afero pri la elekto de
internacia lingvo jam meritis tiom da konsideroj, ke
ne necesus pritrakti ghin, tamen ne estas malbone
ghin rememori rapide.
Revivigi mortintan lingvon por
servi kiel internacia lingvo inter la vivantoj estas
ekster pripenso. Tio okazas char tiu, inter ili, kiu
prezentus la plej bonajn kondichojn, estus la latina
kaj ghi, kiel ni vidis, post ol servi al tiu celo dum
jarcentoj, estis forlasita, char ghi ne plu taugis
por tio. Plie, krom sia komplekseco pli granda ol tiu
de kiu ajn vivanta lingvo, ghi ankau postulus
proceson de adapto tian, ke estus kvazau krei novan
lingvon, kaj, malgrau tio, ghi posedus neniun el la
postulataj kvalitoj. Tial la provo de prof. Giuseppe
Peano — "Latino sine flexione" —
malsukcesis.
Chu iu vivanta lingvo povus taugi
kiel internacia? Evidente jes, kondiche ke la tuta
mondo interkonsentu.
Sed, unue, tiu interkonsento estas
neebla, char, escepte de la kazo de Hindujo, neniu
lando konsentas subighi al la lernado de la lingvo de
alia lando. Due, estus en tiu elekto granda avantagho
por la loghantoj de la lando, kies lingvo estus
elektita, kaj maljusteco por la aliaj. Trie, kiu ajn
nacia lingvo prezentas la malfacilajhojn de
ortografio, sintakso, prononco, kiom ajn simpla ghi
estas.
El la 2796 lingvoj registritaj de
Franca Akademio kiu estus la favorata? Evidente oni
devus elekti el inter la nur 120 kun literatura
valoro kaj praktika graveco. Chu oni elektus la
chinan, char ghi estas parolata de la plej granda
nombro da homoj? Ne, char, krom la fakto ke multaj
chinoj nescias la oficialan lingvon, ghi ankau estas
tiel kompleksa, ke ech la chinoj devas konsumi
multajn jarojn por ghin shcipovi, ech neperfekte.
Chu oni elektus la anglan, char ghi
estas la plej disvastigita? Ni jam vidis, ke ech che
UN ghi ne sukcesis resti sola. Krome, se morfologie
ghi estas eble la plej simpla el la vivantaj lingvoj,
tamen ghi ne estas tia en la sintakso. Kaj plie, ghia
prononco estas unu el la plej malfacilaj en la
okcidentaj landoj.
Chu taugus la hispana, parolata en
la plej granda nombro da landoj? Nek ghi, nek kiu ajn
latinida lingvo taugus, pro la morfologiaj kaj
sintaksaj komplikajhoj, chefe pro la verbaj fleksioj
ekstreme variaj.
Tiuj chi argumentoj validas por
chiuj vivantaj lingvoj kaj al ili aldonighas la
naciisma spirito, chiam pli forta, chefe en la
malgrandaj nacioj jhus kreitaj, malpermesante akcepti
la lingvon de kiu ajn alia lando.
* * *
Restas tiel la rimedo konsistanta
el neutrala lingvo, kiu ne ghenus naciajn
ofendighemojn, povus prezenti chion, kion oni
postulas de internacia lingvo, kaj daurus por chiam,
evoluante kiel chio vivanta, por unuforme adaptighi
al la spirito de chiu epoko.
Iu tia lingvo neutrala kaj internacia
kontentigus la aspirojn pri kiuj la homaro revadas
tra la epokoj.
La unua internacia lingvo kreita
shajnas esti "Lingua Ignota", verko de
Sankta Hildegarda el Bingen, en la 12-a jarcento.
Episkopo Wilkins, bofrato de Oliver
Cromwell, publikigis la planon de iu "filozofia
lingvajho", en kiu la akademianoj povus
esprimighi logike kaj perfekte.
Rene Descartes, kies
"Disertajho pri la metodo" estis originale
publikigita, eksterkutime, en la franca, prezentis en
1629 la principojn, kiujn devus kontentigi universala
lingvo. Ili koincidas kun tiuj kontentigataj de
Esperanto.
Leibnitz sin dedichis al la
ellaborado de lingvo, kiu devus esti iu "algebro
de la penso".
La enciklopediistoj ankau konsumis
penojn por la kreo de iu lingvo "filozofia,
artefarita kaj universala".
En sia "Utopio" Thomas
More pritraktas la aferon pri racia lingvo.
Komenio same defendis ian novan
"lingvajhon perfektan... kiu estos nekompareble
pli facile lernebla ol iu ajn natura lingvo".
Kaj tiel, antau la apero de
Esperanto, chirkau tricent provoj estis faritaj por
la ekhavo de iu internacia lingvo. El chiuj, tiu, kiu
plej atingis sukceson — la tempoj jam estis pli
maturaj — estis Volapuko, de la katolika pastro
monsinjoro Johann Martin Schleyer, el Konstanco,
Germanujo. Volapuko, kiu signifas "monda
lingvo", konsistis el vortoj prenitaj el la
angla, germana kaj latina. Malgrau la kripligo de la
vortoj pro la celo ilin simpligi, la praktika
komplekseco estis tre granda. Tamen la sukceso de la
lingvo estis tia, ke shajnis solvita la problemo. La
apero de Esperanto, en 1887, sep jarojn post la kreo
de Volapuko, akcelis ties finon. Krom la ekhavo de
novaj adeptoj, Esperanto, konsiderita senkompare supera
al Volapuko, ricevis la alighon de multaj ties
partianoj.
Ech post Esperanto, aperis multaj
dekoj da aliaj provoj, sed chiuj kun efemera vivo,
escepte de Ido, kiu estas iu Esperanto
"reformita" de Markizo de Beaufront.
Inter aliaj projektoj meritantaj
mencion trovighas Esperantido, Esperanto II, Latino
sine flexione, Occidental, Novial, Interglossa,
Interlingua.
* * *
Esperanto estis kreita de Lazaro
Ludoviko Zamenhof en 1887. Sed tio okazis post longa
periodo da ellaborado, komencighinta sur la gimnaziaj
benkoj, kiam li alfrontis la kontraustaron de sia
patro, al kiu li devis promesi ne plu pritrakti la
aferon, antau ol fini la akademian kurson. Farighinte
kuracisto, li dedichis sin al pediatrio, sed sentema
por la suferado de la infanoj, li inkllnighis al
oftalmologio, post specialiga kurso. Tiam li denove
dedichis sin kun obstino al sia lingva pasio. La
lernado de la angla havis decidan rolon en la
simpligo de la nova lingvo. Fine, post longa periodo
da ellaborado kaj sennombraj malfacilajhoj, inter
kiuj la financaj, per la helpo de sia bopatro li
publikigis sian Lingvo Internacia,
sub la pseudonimo Doktoro Esperanto.
Kaj estis tiu kashnomo, prenita el la propra lingvo,
kiu fine donis al ghi la nomon, lau la silenta
interkonsento de la adeptoj.
Qni rimarku, ke la autoro — Zamenhof
— estis polo; tio signifas, ke, se li ne estus
absolute senpartia; se li ne havus la volon servi al
la vero; se li ne klinighus, en ghia nomo, antau la
naturaj fortoj; se li lasus sin ekkapti de mallerta
patriotismo, kiel tiom da aliaj verkistoj, lia verko
bazighus chefe sur slavaj lingvoj. Sed ne: fidela al
si mem kaj al sia nobla celo, obeante al la
fundamentaj leghoj de la ghenerala lingvistiko, li
fundamentis sian verkon sur la modelo greka-latina.
Tiel la nova lingvo posedas superregadon de latinaj
radikoj, sekvataj de ghermanaj kaj slavaj. Tio
signifas, ke estis elektitaj radikoj, kiuj havas
absolutan hegemonion super chiuj aliaj radikoj de la
2796 ekzistantaj lingvoj. Se kelkfoje shajnas, ke la
elekto estis nebona, chiam estas iu motivo, kaj ghi
kushas en la superega celo servi al la klareco de la
lingvo. Tio estas ekzemple la kazo de tag
anstatau "die". La ghermana radiko evitas
la konfuzon, kiun estigus la latina. La samon oni
diru pri kaj anstatau
"et".
La gramatika simpligo estis portita
ghis la plej alta grado, lau la ekzemplo de la angla,
sen malprofito por la trajtoj distingigantaj vivantan
lingvon. La tiom diskutita afero pri la akuzativo kaj
la senco de movo, reprezentata de la fina n,
kvankam povas shajni nenecesa komplikajho,
konsistigas vere neceson por la klareco kaj
precizeco, avantaghoj antau kiuj la malgranda
kornplikajho rezultanta estas nenio.
La maniero akcenti venis el la
franca kaj ech ghin superis, ne permesante escepton,
t. e., neniam okazas, kiel en la franca, transloko de
la akcento al la lasta silabo. Chu ne estas en tio
grandega avantagho?
La literoj havas nevarie la saman
prononcon, facilan kaj klaran. Pro tio Esperanto ne
bezonas akcentajn signojn, kaj tio, pro la
neshanghebla plifortigo de la vocho en la antaulasta
silabo, donas al vorto, kiu ajn ghi estas, prononcon
difinitan, neerarigan, klaran, kiu ne estigas
heziton. Estas grafikaj signoj, certe — ne akcentoj
— sed por formi literojn ampleksantajn chiujn
sonojn de la bazaj lingvoj. La lingva kanto
rezultanta, en la tuto, proksimigas Esperanton al la
itala, pri kiu neniu diskutas ke ghi estas la lingvo
kun la plej klara prononco kaj, pro tio, ghi plej
bone taugas por la kantarto.
Do Esperanto estas lingvo klara,
konciza kaj preciza.
Ghia klareco estas tia, ke ghi
kontentigas, pli bone ol iu ajn alia, la esencan
celon de chiu lingvajho skribata au parolata:
komuniki la penson. La malgrandaj komplikajhoj, kiujn
ghi povas montri, havas la fundamentan taskon servi
al tiu plej granda celo. Pro tio, Esperanto ne
toleras konfuzon au dubasencecon, ech en nomo de
eleganteco. Tio, kio estas en ghi dirita, ne povas
estigi dubojn, kaj ghi okazas sen malprofito por la
stila eleganteco, kiel oni povas observi en
mulnombraj verkistoj esperantistoj, inter kiuj estas
mencienda unu el la unuaj, Kazimirz Bein — la fama
Kabe — samtempulo de Zamenhof kaj, kiel li,
kuracisto. Lia kono de la lingvo, egala au pli granda
praktike ol tiu de ghia kreinto, kune kun la
eleganteco de lia stilo, famigis lin ekde la komenco
de Esperanto.
La koncizeco estas nediskutebla.
Dank' al ghiaj afiksoj, oni povas diri unuvorte tionm
kio postulus chirkaufrazon en aliaj lingvoj. La
esperanta koncizeco ech superas tiun de la angla. En
12 frazoj hazarde elektitaj de Lee Mc Cabe, en
artikolo publikigita de New York Times Magazine,
prenitaj el gvidlibro de la armeo por la militistoj
restadantaj transmare, oni konstatis, ke por 61
vortoj en Esperanto necesas 73 en la angla kaj 158 en
la tromultvorta "baza angla". La baza
angla, inter multaj similaj artefaritajhoj, estis
metodo kreita de C. K. Ogden, el Kembrigho, Anglujo,
en 1930, kun la celo disvastigi la anglan kiel
universalan lingvon. Tiel ankau oni preparis bazan
germanan — WEDE — (Welt Deutsch,
t. e, "universala germana"), en 1915, por
universaligi la germanan, post la venko. Ankau Rudolf
Hess, iom antau sia flugo al Anglujo, asertis, ke
post la nazia venko, la angla ighos germana dialekto
malpli granda, kun nenia monda graveco.
Chiu tiuj artefaritajhoj pri bazaj
lingvoj mortis che la naskigho, char ili montrighis
pli komplikaj kaj tromultvortaj ol la lingvoj, el
kiuj ili devenis.
Pri la precizeco, Esperanto estas
pli preciza ol unu el la lingvoj plej precizaj, la
germana, char pli da avantagho ol la germanaj
apartigeblaj kaj neapartigeblaj vorteroj, prezentas
la esperantaj afiksoj, sen la rekonata komplekseco de
tiu lingvo.
* * *
Esperanto estas lingvo, fakte
lingvo (kaj ne parola artifiko), prezentanta chiujn
eblojn de la naciaj idiomoj kaj aliajn, kiujn chi
lastaj ne povas prezenti. Ghia tradicio, krom esti
entenata en la lingvoj, el kiuj Esperanto devenis,
char ghi prenis el chiu el ili tion, kio estas la
plej bona, same, post 90 jaroj da ekzistado,
firmighis per si mem.
Esperanto posedas grandegan kvanton
da originalaj verkoj, el kiuj multaj jam estis
tradukitaj al la naciaj lingvoj. Ghi disponas pri tre
vasta trezoro el verkoj tutmondaj, esperantigitaj de
adeptoj el chiuj landoj. Tio faras el Esperanto
mirindan shlosilon, kiu malfermas la literaturojn de
la tuta planedo, permesante la aliron al la verkoj de
malgrandaj landoj, alie neatingeblaj, char ili ne
trovighas en aliaj tradukoj. Ghi estas magia tapisho,
kiu glate portas nin al la kontakto kun chiuj
popoloj, permesas al ni penetri en ilian animon kaj
faciligas la komprenon pri iliaj sentoj kaj pensoj.
La amaso da verkoj en Esperanto
estas tia, ke la konstanta kaj ne ripetata legado ne
elcherpus ghin de praavo al pranepo. Ghi posedas
teknikajn verkojn en chiu fako de aktiveco, vortarojn
chiuspecajn. Ghi estis kaj estas la sola lingvo
parolata ekskluzive en centoj da kongresoj. Ghi
kalkulis kaj kalkulas je la apogo de miloj da
profesoroj, akademianoj, universitatanoj, scienculoj,
poetoj, verkistoj, politikistoj, diplomatoj kaj
shtatistoj. Ghi estis rekonita de UNESKO kaj Unio
Internacia de Telekomunikado, kaj propono por ke ghi
estu inkludita kiel oficiala lingvo de UN ricevis
milionojn da subskriboj.
Kial okazis chio tio? Char
Esperanto, krom nediskuteble klara, konciza, preciza,
instrumento milda por la eksterigo de la penso kaj
sento, fleksebla, adaptebla, estas lingvo simpla. Ghi
estas tiel simpla, ke ghia gramatiko estas
dekkvinoble, minimume, pli facila ol kiu ajn alia kaj
ghia lernado estas, meze, dekoble pli rapida ol tiu
de la naciaj lingvoj. Neniu el chi tiuj estas
lernebla dum tiom mallonga tempo. Per atenta studado,
eblas legi post tri monatoj, paroli post unu jaro kaj
skribi post iom pli. Necesas rimarki, ke lingvo
facila estas tiu, kiun oni parolas, do por paroli au
skribi en Esperanto necesas ghin praktiki, char, kiel
pri chio, nur tiu ne eraras, kiu ne lernas. Do oni ne
miksu simplecon kun facileco. La unua kondukas al la
dua, kondiche, ke oni praktiku. La eblo ekzistas.
Necesas ghin profiti.
Por ke neniu estu pli rojalisto ol
la regho, necesas scii, ke inter la adeptoj de
Esperanto oni kalkulas je dekmiloj da personoj el
anglalingvaj landoj kaj ke, favore al la instruado de
iu ghenerala internacia lingvo, opiniis elstaraj
personoj angle parolantaj, kiel Churchill, Truman kaj
Eleanor Roosevelt kaj chiam pli ol 70% en statistikoj
faritaj pri universitatanoj, ech se tiu lingvo ne
estus la angla.
Do, post la prezentado de chio tio,
estas kompreneble ke oni demandas: Kial ghis nun
Esperanto ne estis promociita al lingvo oficiala
internacia, precipe post ol ghi superis chiujn
testojn kaj provojn, al kiuj oni ghin submetis dum
ghia jam longa ekzistado? Kial, montrante sin supera
— kiel ilo por transdoni ideojn — al chiu ajn
nacia lingvo, ghi ne estis ankorau adoptita
internacie? Kial, malgrau la aspiro pri komuna lingvo
al chiuj popoloj kaj ghia ghenerale rekonata neceso,
el chiuj la plej prema legho, UN — kiu pro la
lingva afero elspezas fabelajn monsumojn, tiel
necesajn kaj deziratajn en aliaj aplikoj, ne traktis
la problemon kaj ne klopodis ghin solvi? Kial, en
monda dimensio, ghi ne imitis la praktikan realon de
tiu raso klera kaj obstina, la juda komunumo, kiu,
disighinta tra la mondo, post diasporo, kreis jidon
— miksajhon el hebrea, aramea kaj germana lingvoj
por komuna interkompreno? Kial ghi ne konsideras
alian realon, tiun de pighino, kiun la neceso de
interkompreno kreis en Melanezio? Kial ghi ne prenas
en konsideron la ekzemplon de la popoloj arablingvaj,
kiuj, tiel malsamaj lau deveno, posedas komunan ilon
de interkompreno, kiu rezistadas al la jarcentoj kaj
kies utilo estus longe kaj tede laudi?
La respondo trovighas en la mistero
kushanta en la profundo de la homa spirito. Tiu sama
mistero kiu defias la racion kaj igas la kreiton
ribeli kontrau la Kreinto; kiu igas nin pli ami
tiujn, al kiuj ni bonfaras, ol tiujn kiuj bonfaris al
ni; kiu igas nin pli shati, en chiu aktuala momento,
tiujn kiuj povas doni, ol tiujn kiuj jam donis kaj
ech jam chion donis; kiu igas nin postuli de la
kreintoj de la grandaj ideoj kiuj levis la homan
genron, ke ili surshprucigu la semon plantitan ne nur
per shvito sed ankau per larmoj kaj ech per sango.
Estas necese ne forgesi ke la
grandaj kreitajhoj bezonas multe da tempo por
enradikighi kaj postulas oferojn kaj abnegaciojn.
Kristanismo konsumis tricent kaj pli da jaroj antau
ol venki, surshprucigita per sango abunda kaj nobla;
atomismo venis el malproksima tempo ghis liveri al ni
la sunan energion; la sistemo heliocentra konsumis
jarcentojn por esti akceptata, inter larmoj kaj
fortlumeco de punbrulejoj; evoluismo ankorau estas
kontraubatalata kaj kvazau mortigis sian kreinton; la
metra decimala sistemo nur antau nelonge estas
oficialigita en Britujo kaj renkontas malfacilojn por
esti uzata. Kaj la ekzemploj povus multoblighi.
Nur tio kio havas malgrandan pezon
en sia interno levighas facile kaj tuj atingas la
brilon de la alto, sed estingighas kaj falas kun la
sama rapido kun kiu ghi supreniris kaj brilis. Tio
ghenerale okazas al la plej vendataj libroj kaj
certaj imitajhoj de arto.
Esperanto ne povus fari escepton.
Ghi estas kreitajho tiel granda ke ghiaj 90 jaroj da
ekzistado estas nesufichaj. Ghia grandeco bezonas
tempon multe pli vastan kaj postulas ankorau pli
grandajn sindedichojn. La fizikan inert-forton oni
venkas por forto, la mensan nur per la tempo kaj lau
la rekta rilato de la grandoj. Kiel diras Walter
Francini, estas pli facile faligi la Berlinan muron
ol venki antaujughojn. Sed ankau ilin oni venkas. Ghi
estas afero pri tempo! Esperanto venkos malrapide,
kiel venkas la latinaj literoj, kiuj jam enradikighis
en Okcidento kaj, per Ataturk Kemal Pacha, atingis
Turkujon en 1928, kaj eniris en la konsideron de Mau
Zedong. Ghi penetros kiel la praktika numera decimala
sistemo kaj la ciferoj de la araboj, sen gheni iun,
sen esprimi submetighon au venkon de iu ajn. Okazos
nur supereco de la vero kaj venko de la homaro! Kaj
Esperanto estos ne nur la latino de la demokratio,
kiel anfauvidis Emile Boirac, rektoro de la
Universitato en Dijon, sed la universala moderna
latino.
* * *
La elstara lingvisto d-ro Bjorn
Collinder, profesoro de lingvoj che Upsala
universitato (Svedujo), diris, ke, se la mondo ne
estus regata kun tiom malmulte da sagho, kiel ghi
estas, Esperanto jam estus enkondukita en la
lernejojn de chiuj landoj, kaj la mondlingvo-problemo
estus do solvita. Sed... ekzistas la antaujughoj. Kaj
tiuj chi dauras prezenti argumentojn, malgrau la
nerefuteblaj faktoj favoraj al Esperanto. Kelkaj
estas frukto el la sincero, aliaj el la nescio, aliaj
el evidenta malbona volo, aliaj el malsuperaj
interesoj, kelkaj estas naivaj kaj preskau chiuj
estas kontraudiraj inter si.
Walter Francini, en sia nuna verko,
prenas sur sin la taskon rebati kaj ech neniigi ilin.
Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj ech
senkoherecon. Kion ajn oni volus diri tiurilate, ghi
estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco,
profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco. Do
ni transdonu al li la parolon, sed unue ni finu la
nian per la belaj konceptoj de Dombrovski (**) cherpitaj el lia profeta poeziajho el la
komenco de Esperanto:
NOVA
KANTO
Ho! eksonu nova
kanto
Pri la lingvio Esperanto,
Pri ligil' internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitajh' la plej mirinda,
Vere estas ghi laudinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolchaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de mashinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli o1 gloro senutila,
Pli ol chiu, pli ol chio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Europo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj ech en privata domo
Ghin parolos chiu homo:
Laboristo, profesoro,
Kaj jughisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, —
Kaj pereos la plendato:
"Mi vin ne komprenas, frato".
Por ke venu tiu horo —
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ghis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ghin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ghin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter' en chiu loko,
En vilaghoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.
|
* * *
(*) La autoro de la
libro akceptis tiun sugeston kaj publikigis la verkon
unue en sia nacia lingvo (portugala).
(**) Dombrovski (A. Dambrauskas), 1860-1938, litova pastro,
verkis en la litova, en la rusa, en la pola, en la
latina kaj en Esperanto (kiun li lernis em 1887). Li
postlasis multnombrajn tradukajhojn, originalajn
matematiklibretojn kaj prifilozofian libron. En 1905
aperis lia Versajhareto, kun religietosaj poemoj
(Informoj cherpitaj el Esperanto en perspektivo,
p. 135).