FRIGYES KARINTHY
(1887-1938)
"... en chiu vivanta lingvo estas io
ofenda kaj defia kaj minaca por la alilingvano. Vane
akiras la mondon la angla lingvo — la konkero
restas konkero ghisfine, ni devas venki kontraustaron
kaj malkontenton, chiuokaze, kiam ni ghin uzas
anstatau nia propra lingvo; ne tial, char ghi estas
fremda lingvo, sed tial, char ghi estas lingvo de
fremda popolo.
Al la ideo de la lingvo Esperanto ne ligighas
ideo kaj memoro de popolo militanta, batalanta por
siaj interesoj. Ghi ne batalas kontrau nacioj,
kontrau lingvoj, ghi ne volas enfandi, shanghi,
forbalai, silentigi iun vivantan lingvon. Ghi volas
ekzisti sen tio, ke ghi negus ekziston alian. Ghi
havas nenian celon alian ol kiun ghi anoncas pri si
mem: fari ordon en la Babelo de la mondo..."
La supraj vortoj estas fragmento el artikolo de
Frigyes Karinthy, publikigita en Budapeshta
tagjhurnalo post la 21 -a Universala Kongreso,
okazinta en la hungara chefurbo. La citajho montras,
ke Karinthy profunde kaj klare komprenis la signifon
kaj celon de Esperanto, kaj li ankau trovis nian
lingvon tauga por funkcii kiel interlingvo. En tre
multaj artikoloj li argumentis por la pravo de
Esperanto, kaj li signife kontribuis al la prestigho,
kiun la Internacia Lingvo nuntempe ghuas en Hungario.
Kvankam li ne ellernis Esperanton, dum kelkaj jaroj
li estis prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo.
Frigyes Karinthy naskighis en 1887, en Budapeshto.
Lia patro estis malaltranga oficisto: liaj enspezoj
estis modestaj, kaj Karinthy kun siaj fratoj baldau
devas koni la vorton "mankas." La socia
situacio de la familio estis pli-malpli la sama, kiel
tiu de Ferenc Szilagyi, bele priversita en lia
poemo Viv-raporto.
Karinthy ne estis eminenta lernanto, sed li
ankorau ne plenumis sian dekkvaran jaron, kiam gazeto
aperigas lian provajhon de fantasta romano. Post la
abiturienta ekzameno li ekstudas matematikon kaj
fizikon, tiujn shanghas je mediclno, sed baldau
forlasas la studadon kaj farighas jhurnalisto.
La publiko ekkonas lin unue kiel elstaran
humuriston, kaj liaj humuraj verkoj ghis nun restas
en la repertuaroj de hungaraj kabaredoj. La humuro de
Karinthy ne estas flirta, malpeza, trankviliga:
leginte iun lian humurajhon, oni ekridas, sed se por
momento oni repensas la tuton, aperas la subsurface
gvatanta tragedio, kaj la rido shrumpas je dolora
grimaco.
Kiel humuristo, li kreis ankau tute novan ghenron
en la hungara literaturo: tiun de stilparodio. Lia
verko Tiel vi skribas — lau karaktero simila
al Specimene de Baupierre - estas kvazau kurba
antologio ne nur de la hungara literaturo, sed ankau
de universale konataj ghenroj, kiel vojaghpriskribo,
detektivromano ktp.
Malgrau la fakto, ke por la vasta legantaro
Karinthy ghis nun restas unuavice humuristo, lia
serioza verkaro estas multe pli grava. Tamen, li mem
ech tiujn verkojn konsideris kvazau nur eroj de la
chiam prirevita, sed neniam verkita Nova
Enciklopedio, kiu sintezus en si la tutan epokon
de Karinthy, kiel la Granda Enciklopedio sintezis
fine de la 18-a jarcento la epokon de la klerismo.
Karinthy estis figuro unika en la hungara
literaturo: lia ligiteco al la hungara literatura
tradicio, al la sociaj problemoj de sia epoko estas
iel malrekta. Ghenerale li ne kredas pri ebla evoluo
esence socia, li atendas solvon por chiuj
problemoj de la homaro flanke de la natursciencoj.
Liaj verkoj estas tone pesimismaj, sed la tuto de la
verkaro radias optimismon: fidon pri la homa racio.
Karinthy iasence estas malfrua parenco de la raciismo
de la 18-a jarcento: pri la estonto de la homo nutras
liajn esperojn la kapturna evoluo de la tekniko. Li
kredas, ke la inventita chiam pli altnivela tekniko
— la mashinoj — nepre devigas la homon raciigi
sian agadon.
Chi tion li priskribas en Vojagho al Faremido, kiu
aperis en 1916. Ghin naskis chefe senilizuiigho pri
la unua mondmilito, kiun Karinthy konsideras krimo
kontrau la racio: la sagha solasi, Midore
kulpigas pri tiu teorio la instinkton. Tiu teorio
multe influis la pensojn de S. Szathmari, kaj
en Vojagho al Kazohinio kaj Mashinmondo li
detale priverkas tion, kion Karinthy skize tushis,
sed ne eksplikis en Vojagho al Faremido.
La dua romano, Kapilario ("lando de
kapilaroj") aperis en 1921, kaj vershajne ghi
estas senprecedenca en la mondliteraturo. Dubinde,
chu iu alia literaturo produktis tiel pasian
filipikon kontrau la virinoj.
Certe, multaj tiutemaj konkludoj de Karinthy estas
almenau kontesteblaj, kaj vere malmultaj akcepteblas
ech inter tiuj sociaj cirkonstancoj, kiuj
karakterizis la unuan duonon de la 20-a jarcento en
Meza Europo. La kauzoj de tiu chi forta
kontrauvirineco estas serchindaj en la malsukcesa
geedza vivo de Karinthy. Tamen, Kapilario ne
estas simple kolerabsceso de ofendita au
malsukcesinta viro. La chiam strebanta, estont-sopira
Karinthy certagrande karikaturas chi tie ankau la
viran rason, kiu siaflanke akuzas la virinojn pri
vulgara empiriismo, sed mem chiam pli perdas sian
sentemon koncerne la palpeblan realajhon: ghi
forgesas vivi la vivon.
La virtoj de Kapilario neniel estas ghiaj
konkludoj: faras ghin leginda la spriteco de la
rakontmaniero, richa kavalkado de argumentoj, sincera
pasio kaj lerte elektita pruvmaterialo.
Vojagho al Fareminda estas la kvina, Kapilario
la sesa vojagho de Gulivero. Oni povas demandi,
kiel Karinthy revivigis la Swiftan heroon en la 20-a
jarcento? La respondo estas tre simpla: Karinthy
estis elstara tradukanto de la verkoj de Swift (kaj
ankau de Milne kaj Mark Twain) al la
hungara, kaj ne mirindas, ke la esence raciismaj
pensoj de la angla satiristo influis lin tiagrade, ke
li ech pruntis ties kirurgoheroon. Cetere, la sepa
vojagho de la brava kirurgo shuldighas al S. Szathmari,
en kies Vojagho al Kazohinio kaj Mashinmondo
— kiel jam menciite — ne eblas ne rimarki la
influon de Karinthy.
Estus malfacile denombri chi tie la tutan
ampleksan verkaron de Karinthy. Tamen, necesas
almenau pretere tushi la libron Vojagho chirkau
mia kranio (1937). Karinthy havis cerbtumoron
kiun la sveda profesoro Olivecrona per majstra
operacio forigas en Stokholmo, sed la verkisto ne
plene resanighas: post apenau du jaroj li mortas.
Chiuokaze, li forgajnis de la morto almenau du
jarojn. Dum tiu tempo naskighis Vojagho chirkau
mia kranio, kiu estas taglibre fidela eternigo de
la simptomoj, operacio, de la filozofio de morte
malsana homo, kaj ankau de la resanigho, kiu
kombinighas kun la konscio, ke lia cerbo, la portanto
de lia intelekto estis tushita de homa mano.
Karinthy estas eble tiu hungara autoro, kiu plej
multe estis tradukita al Esperanto: tion klarigas ne
nur lia ligiteco al Esperanto, sed ankau la esence
internacia karaktero de liaj verkoj. Jam tre frue tri
liaj libroj eliris en la Internacia Lingvo, sed ankau
liaj noveloj, krokizoj ofte aperis sur la paghoj de
prestighaj literaturaj revuoj, kiel Literatura
Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo ktp.
La unua en la vico estis Morgau matene (1923),
esprimisma dramo tradukita de Kalocsay. Ghin
sekvis la novelkolekto Norda vento (1926),
tradukita de K. Bodo, kaj post ok jaroj Vojagho
al Faremido kaj Du shipoj, en traduko de
L. Tarkony. (Vojagho al Faremido aperis ankau
felietone sur la paghoj de Literatura Mondo.) Chi
tie ni aperigas la tekston de la libroforma eldono,
tamen kompletiginte ghin per kelkaj frazoj, kiujn
Tarkony ne tradukis, vershajne pro la fakto, ke li
konsideris ilin ofendaj pro britoj. Pli ol 60 jarojn
post la unua mondmilito tiuj frazoj tamen shajnas
tute ne ofendaj.
Kapilario nun aperas la unuan fojon en
Esperanto. La tradukinto, plurfoja gajninto che la
Belartaj Konkursoj, solvis sian taskon kontentige:
fidele li redonas chiujn nuancojn de la originalo,
inkluzive la pezecon de la Guliveraj frazoj. Iuj eble
opinios, ke li devus "elegantigi" la
tekston, sed tio certe falsus la verkon.
Leginte manuskripte la sepan
Guliver-vojaghon, verkitan de Szathmari, Karinthy
entuziasme diris, ke li volonte fordonus siajn
similkarakterajn verkojn kontrau Kazohinio. Nun
la esperantista legantaro povas fari mem komparon,
kaj formi propran opinion.
Vilmos Benczik