KVARA CHAPITRO

Mondperceptoj. La autoro komencas konjekti, inter kiaspecajn estajhojn li venis. - La solasioj. - Kelkaj vortoj pri la solasi-fabriko.

Chion, kion ghis nun mi provis komprenigi al la leganto, mi mem komprenis nur post longaj tagoj kaj semajnoj, estas certe, ke jam tiutempe, kiam mi staris sub la homforma arbo kaj subite mi eksentis, ke tiu mirinda mekanismo, unu el la civitanoj de Faremido, min komparas al tiu planto: ke jam tiutempe mi timtreme ekkonjektis tiajn eblojn, pri kiaj ech songhi mi ne povis ghis nun. Miaj mirindaj aventuroj, kiuj dum miaj antauaj vojoj ofte konsternis mian intelekton, alkutimigis min, ke rezervante mian mondpercepton, fiksitan de eminentaj filozofoj kaj logikuloj, precipe naturscienculoj de mia adorata patrujo: tamen mi klopodu agnoski faktojn kaj realajhojn neniel konvenajn al chi tiu mondpercepto; mi scias, ke seriozan naturscienculon en la starigo de liaj teorioj ne povas influi tia bagatelo, kiel ekzemple fakto au fenomeno rekte kontrauanta la teorion.

Do rezervinte mian ghisnunan mondpercepton, tamen mi agnoskis, ke mia fatalo min jhetis en tian landon au mond-parton au eble sur tian astron, kie la estajhoj regantaj la naturon, la loghantoj de chi tiu astro, ne nur malsimilas la homon, sed ili ech ne rigardeblas en tera senco kiel vivaj estajhoj, char, kvankam ili sin movas el propra forto, agas celkonscie kaj formas kune certajn societajn formojn, ilia korpo ne havas ech solan ereton el tiu certa materio, kiu lau nia kompreno estas la sole ebla portilo kaj kondicho de l' vivo kaj kiun ni ordinare nomas organika materio. Chi tiuj estajhoj, la solasio-j (tiel ili sin nomas en muziknotoj) konsistas el neorganikaj elementoj: el fero, oro kaj ankorau el multspecaj metaloj kaj mineraloj, inter ili ankau el tiaj, kiujn ne konas nia neorganika hemio. Ke chi tiuj senvivaj materioj tamen movighas kaj agas, pri tio mi rimarkas, ke ankau ni spertas ja similajn movojn en ia senviva materio, nur ne tiom evidente kaj ne tiom harmonie, ja la dilatigho de l' korpoj pro la varmo, ilia tendenco proksimighi unu al la alia kauze de la gravitado: chio chi naskas movon en la senvivajho. Kaj mi konjektis jam tiam, pri kio mi konvinkighis poste, ke la vivon de la solasio-j direktas tiaj simplaj kaj primitivaj fortoj, kiaj la lumo, la varmo, la elektro, la magnetismo. Tiun grandiozan kaj sekretan, komplikan forton, kiun ni pie nomas vivoforto, vivenergio, kiu solvas kaj fekundigas la kernon de l' organikaj cheloj: tiun forton la solasio-j ne konas, au ili konas, sed, mirinde, ili tute ne bezonas gin. Ech, kiel mi komprenis poste, ili ghin rigardis malpli valora kaj, el certa vidpunkto malsana kaj kontraunatura formo de l' ekzisto, kiu ne taugas, por igi la animon felicha, harmonia kaj komprenebla; la animon, kiu estas la koncentrigho de l' naturaj fortoj en la materio kaj kiu estas destinita por kompreni kaj eble por plibonigi la naturon (kaj kiun ni nomas homa animo, homa menso). La intelekta organo de la "solasio-j", ilia cerbo, estas el neorganika materio; fortuna miksajho de ia hidrargspeca, fluida metalo kaj ankorau de ia mineralo. En chi tiu cerbo, ne la nekonata vivoforto, sed konataj kaj kontroleblaj fortoj: varmo kaj elektro produktas la movojn, kiujn ni nomas penso kaj sento. Chu tiuj chi sentoj kaj pensoj estas malpli valoraj ol la niaj, tion mi ne povas konstati per mia limigita intelekto, mi nur spertis post iom da tempo, ke esence ili ne diferencas de la produktajhoj de nia organika menso, nur ili estas senmezure pli strechitaj kaj intensaj, sed tio estas ja neniel surpriza, ankau sur la Tero ni spertas, chu ne, ke la mashinoj fabrikitaj el neorganika materio, produktas dum la sama tempounuo pli multon kaj pli bonan, ol la homa au besta laboro. La imagasociacio de la solasio-j estas konsiderinde pli rapida kaj preciza ol la nia, kaj rilate al la forto de iliaj sentoj kaj pasioj, estas karakterize, ke por esprimi siajn ech plej simplajn pensojn ili uzas tiun ilon, kiun ni uzas nur por la esprimo de nia plej intensa kaj komplika sento, la muzikon. Cetere eblas, ke penso kaj sento che ili ne estas tiom apartigitaj, kiom en nia menso.

La leganto trovos komprenebla, ke mia unua penso estis, kiam chion chi mi komencis konjekti. kiamaniere naskighas chi tiuj estajhoj, char ja la formo de l' plimultigho, kiu estas trovebla che ni, ne estas ebla en ilia neorganika vivo. Tre baldau mi ricevis respondon je chi tiu demando. La solasi, kiu starigis rnin apud la homforman arbon, post kiam ghi audis videble kun miro, ke mi scias imiti kelkajn el ghiaj sonoj, faris al mi signon per unu brako (provizore mi nomas ghin brako), ke mi ghin sekvu. Rapide mi ekiris apud ghi, dume mi rimarkis, ke ghi pene klopodas mezuri siajn pashojn al mia sintreno, kiu estis mizera kompare al ghia pashado. Estis simile, kvazau automobilo kondukus homon sur la tero. Tamen baldau mi atingis la enirejon de tiu grandioza konstruajho, kiu jam unufoje blindigis miajn okulojn. Chi okaze mi rimarkis super la pordego orsignojn au literojn, poste mi ekscifs, ke en ilia skribo chi tiuj signoj signifas: so-la-si-mi-re, kio en proksimuma Esperanta traduko signifas solasi-fabrikon au solasi-metiejon.

Pashante sur la elipsforman sojlon stranga vibro kaj klakado ekfrapis miajn orelojn, kaj kiam mi trairis la marmorkoridoron, chi tiuj sonoj plifortighis. Pordo el fleksebla vitro malfermighis antau ni kaj antau miaj okuloj aperis grandega halo, naghanta en blanka lumo. Daurus longtempe, se mi rakontus la tutan nepriskribeblan, maksimume nur parafrazeblan hhaoson, kiu min akceptis en chi tiu halo; eble desegne, sur papero, mi plie povus alproksimigi la spektaklon. Longaj shtontabloj etendighis paralele, kovritaj per mil- kaj milspecaj fantastaj instrumentoj, objektoj, kranoj, vitroj, metaloj, lutiloj, Shrauboj, leviloj, pesiloj, vazoj, ardigiloj, fluidajhoj, tuboj, retortoj, generatoroj, dratoj, aksoj, radoj, pivotoj, preniloj, tenajloj, boriloj. Granda parto de tiuj chi estis en takta movo, pelate de ia nevidebla kurento, en la lumo ekbriladis diskoj, kiuj mute sed kun kapturna rapideco turnighis kaj cirkulis, de supre kaj de malsupre rimenoj kaj dratoj rulighis sible, shtalligiloj tremis kaj kubutpivotoj kuradis sur la rando de l' tabloj. Tie kaj tie shvebis rughaj, violkoloraj, bluaj lumoj kaj flamoj sub vitrokloshoj, kaj densaj fluajhoj plaudis kaj ronkis senkovre en grandaj ujoj.

En la unua momento apenau mi rimarkis, ke en chi tiu shajna hhaoso laboras solasio-j: ja la strukturo de chi tiuj estajhoj propre estas la sama, kiun mi vidis en mashinoj kaj instrumentoj. Kiam miaj okuloj iom kutimighis al la vidajho, mi rekonis, ke apud la tabloj, egaldistance, staras grandaj-malgrandaj solasio-j, kiuj profundighis en diligenta laboro. Mi rekonis ilin pri la ovala orkapo kaj pri la du lumaj vitrolensoj brilantaj sur ilia frunto. El ilia korpo brakoj kaj leviloj etendighis al la tablo, direktante kaj ordigante la chiuspecajn ingrediencojn, lutante chenojn super la flamo, kvazau horloghistoj. La solasi, kiu min kondukis, nun pashis al tiu, kiu plej proksime al ni staris: tiu, por momento, chesis labori kaj ili ekmuzikis unu kun la alia. Intertempe ambau turnis la vizaghon al mi, mi sentis, ke pri mi temas. Embarasite, kaj kun honto nekomprenebla ech al mi mem, mi deturnis miajn okulojn kaj komencis observi la objektojn kaj ingrediencojn, kushantajn sur la tablo.

Multaj konveksaj kaj konkavaj vitrolensoj kushis sur la tablo; ia diafana glumaterialo en sitelo. Sur la rando de l' tablo estis mekanismo jam muntita: pli bone rigardante mi rekonis kun miro, ke chi tiu mekanismo, almenau en sia esenco, ne estas tute nekonata antau mi. Ghi tre similis al miniatura, senfine preciza kaj delikata fotografaparato, sed la tuto estis globforma kaj duflanke kaj malantaue shtaldratoj pendis sur la teron, antaue brila, konveksa lenso, post ghi sferforma kamero obskura. Estis klare al mi, ke ankau ghia celo samas: tamen la tuto aspektis kvazau granda elorbitigita okulglobo. Tuj trafulmis mian cerbon, ke tio ja estas en ordo: ni ja scias, ke la fotografaparato esence ne estas alia, ol rekonstruita homa okulo, ankau ghia funkcio estas la sama, kun la diferenco, ke dum oni ne povas perfektigi la homan okulon, la mashinon ni povas konstrui tiamaniere, ke centfoje pli akre kaj pli rapide ghi reproduktas la lumfenomenojn ol la okulo, ni pensu nur pri tiuj sentivaj kinofotografadoj, kiuj centfoje pli multe kaptas el la movfenomenoj ol nia okulo.

Rigardo al la vizagho de l' solasio min konvinkis, ke ghi faras la samon, kion ghi bezonas ankau mem: okulojn. Nun estis klare al mi, kiamaniere kreighas chi tiuj mirindaj estajhoj au mekanismoj: ili mem fabrikas siajn similulojn el metaloj, mineraloj kaj la pretan solasi ili mem ekmovas per la energi-fontoj (elektraj akumulatoroj, vaporo, gaso), lokitaj en ilia korpo.

En la unua momento eble tio shajnas pli malfacila kaj pli komplikita maniero de la rasplimultigo ol la chirilata praktiko sur nia planedo, kaj trovighos, kiuj aldonos, ke ghi estas malpli amuza, sed oni devas rekoni, ke el la vidpunkto de la rezulto ghi estas pli konfidinda kaj pli konscienca. La solasi, kiu kreas au kunmetas sian kamaradon (mi diras kamaradon, char mi malfacile povus ghin nomi filo au infano, konsidere, ke unu solasi estas kreata ne nur de du, sed de ses-sep, samseksaj estajhoj), la solasi havas la eblon kontroli precize chiujn ingrediencojn el la vidpunkto de l' lauceleco kaj konstrui ghin tiamaniere, ke ghi havu nenian difektajhon. Ghi povas shanghi tiujn materiojn, kiuj konfuzas la harmonion, ghi povas perfekte harmoniigi la movaparatojn kun la unuopaj organoj. El tio sekvas, ke inter la solasio-j ne ek-zistas kripla, paralizita au mankhava individuo; tio cetere estas klarigebla ankau per tio, pri kio mi ankorau parolos poste, ke la ingrediencoj de la preta solasi chiam estas shangheblaj kaj kompenseblaj okaze de difektigho au eluzigho, sen la shanghigho de la harmonio kaj individueco de l' tuto. Pri tio mi devas ankorau paroli pli detale, kiam mi pritraktos la grandan diferencon, kiu estas inter la estajhoj de Faremido kaj ni, koncerne la konceptojn pri l' naskigho, vivo kaj morto.

Ankau pri tio estus ankorau frue paroli, ke iradante preter kaj inter la longaj tabloj, la fabrikadon de kiel multaj kaj plurspecaj organoj mi povis observi; ja, kun miaj tiamaj konoj, estis al mi tute nekomprenebla kaj ne konceptebla ne nur la celo, sed ech la strukturo de granda parto de chi tiuj organoj. Mi notas nur, ke mi vidis post la lasta tablo sur ia estrado tute pretan, kunmetitan solasi starantan senmove, chirkau ghi fervoris la laboristoj, kaj shajnis, ke ili ghuste nun muntis al ghi tiujn movaparatojn, kiujn per tera vorto oni nomas motoro; tra aperturo ili ghuste nun vershis en ghin ian fluidajhon kaj subite ili shraubis ion. Forirante mi audis ankorau, kiam en la interno de la solasi komencighis sonoro kaj rerigardante mi vidis, ke ghi malrapide levas sian kapon kaj chirkaurigardas.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !