La sankta nokto
"Mi miras pri vi," kriis sinjorino
Dinah. "Se ili estus ordemaj homoj, ili irus al
la urbestro kaj ne kvazau almozpetante! Kial ne
akceptis ilin en la domon Geshimonoj? Kial ilin
akceptu ausgerechnet ni? Chu ni estas io malpli
bona ol Geshimonoj? Mi scias, la edzino de Shimon ne
enlasus en sian domon tiajn nenihavulojn! Mi miras
pri vi, homo, ke vi tiel kompromitas vin mi ne scias
kun kiu!"
"Ne kriu," grumblis la maljuna Isahhar,
"ja ili audos tion!"
"Ili audu tion," diris sinjorino Dinah,
altigante la vochon ankorau pli. "Ne grave! Nu,
estus bela ordo, se mi rajtus ech ne pepi pro iuj
vaguloj! Chu vi konas ilin? Chu iu konas ilin? Li
diras, shi estas mia edzino. Onidire, lia edzino! Mi
scias, kiel ghi estas praktikata che tiaj vaguloj! Chu
vi ne hontas enlasi ion similan en la domon!"
Isahhar volis kontraudiri, ke li enlasis ilin nur
en la stalon, sed li silentis; li shatis ja sian
trankvilon.
"Kaj shi," daurigis sinjorino Dinah
indigne, "shi estas graveda, volu scii. Pro
Sinjoro Kristo, ankorau tio mankis al ni! Jesuo
Maria, se ni farighus temo por homaj klachoj! Mi
petas vin, kie vi perdis la kapon?" Sinjorino
Dinah spirkaptis aeron. "Memkomprene, al iu
junulino vi ne scias diri ne. Kiam shi vin tiel
dolche alokulis, do vi povis shirighi pro nura
komplezo. A1 m i, vi tion ne farus, Isahhar! Nur
sternu al vi, hometoj, tie en la stalo estas abundege
da pajlo - Kvazau en la tuta Betlehemo estus sole ni,
kiuj havas stalon! Kial Geshimonoj ne donis al ili
faskon da pajlo? Char Shimonino ne tolerus tion de
sia edzo, chu vi komprenas? Nur mi estas tia
piedpremato, char mi al chio silentas -"
La maljuna Isahhar turnighis al la muro. Eble shi
chesos, li opiniis; parte shi pravas, sed tiom da
paroloj pro unu fojo -
"Akcepti fremdajn homojn en la domon,"
meditis sinjorino Dinah en justa kolero. "Kiu
scias, kio ili estas? Dum la tuta nokto mi nun pro
timo ne fermos la okulojn! Sed vi estas indiferenta
pri tio, chu? Por homoj vi chion, sed por mi nenion!
Se almenau unufoje vi respektus vian laborkonsumitan
kaj malsanetan edzinon! Kaj matene, ankorau fari
ordon post ili! Se tiu homo estas charpentisto, kial
li ie ne laboras? Kaj kial ghuste mi havu tiom da
chagreno? Chu vi audas, Isahhar?"
Sed Isahhar vizaghe al la muro mienis, kvazau li
dormus.
"Virginjo Maria," ekghemis sinjorino
Dinah, "kian vivon mi havas! Tutan nokton mi ne
povos dormi pro zorgoj - Kaj li dormas kiel shtipo!
Ili povus forporti nian tutan domon, kaj li
dormachas... Dio, kiajn malfacilajhojn mi havas!"
Kaj estis silente, nur la maljuna Isahhar atente
artikigis la mallumon per sia ronkado.
Chirkau la noktomezo vekis lin el la dormetado
retenata virina ekghemo. Hu, sakre, li ektimis, jen io
apude en la stalo! Ghi nur ne veku Dinah... Kiom da
paroloj estus denove!
Kaj li kushis senmove, kvazau li dormus.
Post momento estis audebla nova ghemo. Dio,
kompatu! Dio, donu, ke Dinah ne vekighu, preghis en
angoro la maljuna Isahhar, sed jen li jam sentis, ke
Dinah apud li movighas, levighas kaj streche
auskultas. Estos malbone, diris al si konsternite
Isahhar, sed restis bele silenta.
Sinjorino Dinah senbrue levighis, metis sur sin
lanshalon kaj eliris en la korton. Versimile shi
eljhetos ilin, diris al si senpove Isahhar. Mi ne
enmiksighos, shi jam faru kion ajn shi volas ...
Post ia strange longa kaj senbrua tempo revenis
sinjorino Dinah, atenteme piedpinte pashante.Al Isahhar
en dormemo shajnis, ke kraketas kaj krakas ligno, sed
li decidighis, ke li ech ne movighos. Eble estas al
Dinah malvarme, li opiniis, kaj shi faras por si
fajron.
Poste Dinah denove silente shteleliris. Isahhar
malfermetis la okulojn kaj vidis super flagranta
fajro kaldroneton kun akvo. Por kio ja, li diris al
si mire, sed tuj denove li ekdormis. Li vekighis nur,
kiam sinjorino Dinah per strangaj, fervoraj kaj
gravaj pashetoj kuris kun la fumanta kaldroneto en la
korton.
Kaj ekmiris Isahhar, levighis kaj iomete sin vestis.
Mi devas rigardi, kio okazas, li diris energie al si,
sed en la pordo li karambolis kun Dinah.
Mi petas vin, kial tia kurado, li volis ekparoli,
sed ech ne al tio li venis. "Nenio por via
gapado chi tie," abruptis lin sinjorino Dinah
kaj denove kuris en la korton kun iaj chifonetoj kaj
tolpecoj surbrake. Sur la sojlo shi turnighis.
"Iru liten," shi ekkriis severe,
"kaj... ne ghenu nin chi tie, chu vi
audas?"
La maljuna Isahhar elshovighis en la korton. Antau
la stalo li vidis senhelpe altighi larghoshultran
viran staturon, kaj li ekiris al ghi. "Jes
ja," li murmuris kvietige. "Shi eligis vin,
chu? Sciu, Jozefo, tiuj virinoj..." Kaj por
deturni la parolon for de ilia vira senpovo, li rapidis
montri: "Rigardu, stelo! Chu vi jam vidis iam
tian stelon?"
(1930)