Romiaj legioj
Kvar el la veteranoj de Cezaro, kiuj, trapasinte
gallan kaj britan mllitirojn, revenis kovritaj de
gloro kaj kun la plej granda triumfo, kiun iam la
mondo vidis, do la kvar herooj, nome Bullio,
eksdekestro, Lucio nomata pro sia malgraseco Macer,
Sartor nomata Hilla, veterinaro de la dua legio, kaj
fine Strobo el Gaeto kunvenls en vinejo de sicilia
Greko kaj granda fripono Onokrato, por komune rememori
grandajn kaj memorindajn milit-eventojn, kies
atestantoj ili estis. Char estis iom varmege,
Onokrato metis por ili tablon surstraten, kaj tie la
kvar soldatoj trinkis, laute parolante. Kiu mirus, ke
baldau amasighis chirkau ili homoj el tiu strato, metiistoj,
azenpelistoj, infanoj kaj virinoj kun beboj surbrake,
por auskulti iliajn vortojn? Sciu, ke gloraj agoj de
granda Cezaro tiam ankorau estis vekantaj intereson
de chiuj romiaj civitanoj.
"Do auskultu," diris Strobo el Gaeto,
"kio okazis, kiam tie apud tiu rivero staris
kontrau ni tridek mil Senonoj."
"Atendu," korektis lin Bullio,
"unue da tiuj Senonoj ne estis tie tridek mil,
sed apenau dek ok mil, kaj due, vi estis en la naua
legio, kiu neniam staris kontrau Senonoj. Tiam vi
bivakis en tendaro en Akvitanio kaj riparadis niajn
botojn, char che vi soldatis nuraj botistachoj kaj
bot-flikistoj. Do, kaj nun rakontu plu."
"En tio vi eraras," oponis Strobo.
"Sciu, tiam ni bivakis en Lutecio. Kaj botojn ni
riparis al vi tiam, kiam vi ilin tratruis, fughante
for de Gergovio. Tiam vi ricevis egan batadon, vi kaj
la kvina legio, kaj vi ghin meritis."
"Tiel ghi ne okazis," diris Lucio,
nomata Macer. "La kvina legio neniam estis apud
Gergovio. La kvina legio ricevis sur pantalonon iam
apud Bibrakto, kaj de tiu tempo oni plu ne povis ghin
ien sendi, krom al manghegado. Tio estis bela
legio," diris Macer, malproksimen forkrachante.
"Sed kiu kulpis pri tio," diris Bullio,
"ke la kvina legio venis apud Bibrakto en
kachon. Estis avanconta la sesa, por ghin alterni,
sed la sesanoj ne emis, tiuj eskapuloj. Jhus ili
venis el Masilio, de la inoj -"
"Kia ideo," oponis Sartor, nomata Hilla,
"la sesa legio ech ne estis apud Bibrakto; tiu
venis en fronton nur apud Aksono, kiam komandis
Galbo."
"Vi tion komprenas, vi kastristo," diras
Bullio; "apud Aksono estis legioj la dua, tria
kaj sepa. La sesan jam delonge Eburonoj sendis al
panjoj."
"Chio-chi estas nura mensogo," diris
Lucio Macer. "Vero nur estas, ke la dua legio,
en kiu mi soldatis, batalis apud Aksono; la ceteron
vi elpensis."
"Ne babilu," diris Strobo el Gaeto.
"Apud Aksono vi ronkis en rezervo, kaj kiam vi
vekighis, estis post la batalo. Forbruligi Cenabunon,
tion vi sciis, kaj dishaki kelkcent clvilulojn tlal,
char ili pendumis tri akaparistojn, tion vi ankau
kapablis."
"Cezaro ordonis tion al ni," diris Macer
shultrolevante.
"Malvero," ekkriis Hilla; "tion ne
ordonis Cezaro, sed Labieno. Nepre ne Cezaro, por tio
li estis tro politikisto; sed Labieno estis
soldato."
"Galbo estls soldato," diris Bullio,
"char li ne timis; sed Labieno estis chiam
duonmejlon post la fronto, por ke nenio okazu al li.
Kie estis Labieno, kiam nin sieghis Nerveoj, he? Tiam
falis nia centestro kaj mi kiel plej agha dekestro
transprenis la komandon. Junuloj, mi diris, kiu retirighos
je unu pasho -"
"Kun Nerveoj," interrompis lin Strobo,
"estis nenio; ili pafls kontrau vin per
strobiloj kaj glanoj. Sed pli malbona tio estis kun
Arvernoj."
"Al diablo," oponis Macer.
"Arvernojn ni tute ne povis kuratingi. Homidoj,
tio estis kvazau kaptadi leporojn."
"En Akvitanio," diris Hilla, "mi
iam pafis cervon; sed ghi estis tia ulo, kornaron ghi
havis kiel arbon, - du chevaloj ja devis ghin treni
en bivakon."
"Bagatelo," deklaris Strobo, "sed
en Britio, tie estis cervoj!"
"Tenu min," ekkriis Bullio, "jen
Strobo volus kredigi al ni, ke li estis en
Britio."
"Sed ankau vi tie ne estis," rediris
Macer. "Hej, Onokrato, vinon! Mi diros al vi, ke
mi ekkonis sufiche da mensoguloj, kiuj diradis, ke
ili estis en Britio, sed mi kredis neniun."
"Mi estis tie," diris Hilla. "Mi
veturigis tien porkojn. Tie estis la sepa, oka kaj
deka legioj."
"Ne amuzu nin, homido," oponis Strobo.
"La deka neniam estis pli malproksime ol en
Sekvana tendaro. Vi devis ghin vidi, kiel ghi venis
brilcirita al Alesio. Sed tie ili ricevis batregalon,
tiuj suchemuloj."
"Tie ni chiuj ricevis batregalon," diris
Bullio. "Ni estis drashitaj kiel sekalo, kaj
tamen ni venkis."
"Ne tiel ghi estis," oponis Macer.
"Entute ghi ne estis tia granda batalo. Kiam mi
matene eliris el la tendo -"
"Tiel ghi ne estis," diris Hilla.
"Apud Alesio ghi komencighis jam nokte."
"Ne parolu," diris Bullio; "ghi
komencighis, kiam ni finis tagmanghon; ni havis
shafajhon tiam -"
"Tio ne estas vero," diris Hilla
frapante la tablon. "Apud Alesio ni havis
bovajhon, char malsanetis niaj bovinoj. Neniu plu
volis tion manghi."
"Mi diras, ke ghi estis shafajho,"
persistis je la sia Bullio.
"Tiam al ni venis de la kvina legio kapltano
Longus -"
"Homido," diris Macer. "Longus estis
ja che ni, Che la dua, kaj apud Alesio li jam estis
delonge mortinta. Che la kvina estis Hirto."
"Tio ne estas vero," diris Hilla.
"Che la kvina estis tiu - kiel li nomighis? -
ha, Korda."
"Ba ne," asertls Bullio. "Korda
estis en Masilio. Longus li estis kaj punkto; li
venis kaj diris, malbeninda pluvo -"
"Pru," ekkriis Strobo. "Ne tiel
okazis. Apud Alesio tiam tute ne pluvis. Estis terura
varmego, mi scias, kiel fetoris la porkajho."
"Shafajho ghi estis," kriis Bullio,
"kaj pluvis! Do kaj venis al ni tiu Hirto kaj
diras: Knaboj, shajnas al mi, ke venos akvo en niajn
botojn. Kaj li pravis. Dudek horojn dauris la batalo
-"
"Ne tiel," diris Macer. "Post tri
horoj chio estis finita."
"Vi tre eraras," diris Strobo. "Ghi
dauris tri tagojn, sed kun pauzoj. La duan tagon ni
malvenkis -"
"Ne estas ja vero," deklaris Hilla.
"Ni malvenkis en la unua tago, sed la duan tagon
ni denove venkis."
"Sensencajho," diris Bullio, "ni
tute ne venkis kaj volis jam kapitulaci, sed ili
kapltulacis pll frue."
"Tute ghi ne estis tiel," post tio
Macer, "ja neniu batalo okazis apud Alesio.
Onokrato, vinon! Atendu, ion mi diros al vi: kiam ni
sieghis Avarikon -"
"Ja tiel ghi ne okazis," grumblis Bullio
kaj ekdormis.
(1928)