Antauparolo
Ne sen hezito mi akceptis la inviton
prelegi en Homburg: efektive la tutan rezulton de
tniaj reserchoj kaj kompiloj pri la Fundamento mi jam
publikigis en la naua eldono, kiun chiu el vi
konstateble havas antau si. (1)
Tamen mi tuj aldonu, ke bonvene
aperis nova kolekto de Zamenhofajhoj, nome la kolekto
de Ludovikito. (2) Ha! Kiel mi estus felicha, kiam mi
preparis la editoradon de tiu volumo, se mi povus
disponi pri tiu kolekto kaj pri ghiaj indeksoj!
Dank' al ghi mi denove mergighis en
la Zamenofaj leteroj kaj pripensoj kaj mi konstatis,
ke mi ne tro kulpis pri eraroj au forgesoj: nun oni
ne povas esence shanghi la bildon pri la genezo kaj
la signifo de la Fundamento.
Por via orientigho, mi donu al vi la
planon, lau kiu disvolvighos la sinsekvo de miaj
prelegoj en chi tiuj du tagoj:
1. Ghenerala enkonduko: Kio do estas
la Fundamento?
2. Kiel Zamenhof venis al la ideo de Fundamento?
3. La Unua Libro;
4. La Dua Libro kaj la Aldono al la Dua Libro;
5. La Universala Vortaro;
6.La Ekzercaro;
7. La Antauparolo;
8. La Fundamento;
9. La Bulonja Deklaracio.
Plie, notu, ke tempo estos rezervita
por "debato", dum kiu mi provos respondi al
viaj demandoj.
(1) Notojn vi trovu
sur p. 61 k.skv.
I. Kio do estas la
Fundamento?
Se oni konsultas la PIV, kaj estas
bona kutimo komenci per tio, kiam oni volas klarigi
nocion, dokumenton au eventon, - oni legas, ke
fundamento estas "masonajho, starigita en la
tero, por servi kiel bazo al konstruo". Sed tuj
sekvas figura senco jene: "esenca elemento, sur
kiu apogighas la cetero"; ja temas pri la sama
ghenerala senco. En tiuj du okazoj oni skribas la
vorton "fundamento" per minuskla inicialo.
Sed tria subsenco postulas la skribon de
"Fundamento" per majusklo; tiam ghi estas
difinita, kiel la "kolekto de la 16-regula
Gramatiko, de la Universala Vortaro kaj de la
Ekzercaro, sankciita de la Bulonja Kongreso, kiel
fundamento de la lingvo Esperanto". Do vi
konstatas, ke en tiu tria klarigo la vorto
"fundamento" aperas unue kun majusklo, sed
due kun minusklo, char tie chi ghi respondas al la
dua, al la figura senco. Kaj efektive, se vi atente
legis la Antauparolon al la Fundamento, vi certe
konstatis, ke tie la vorto "fundamento"
aperas jen kun minusklo, jen kun majusklo. Kaj tio
simple signifas, ke Zamenhof konsideris, ke ekzistas
per si mem ia fundamento de la lingvo Esperanto,
fundamento eble difinota, eble pristudota; aliparte
li publikigis en 1905 difinitan libron, kiun li nomis
"la Fundamento"; ghi estas do konkreta
libro; plie tiu konkreta libro estis sankciita,
agnoskita en Bulonjo, en la Unua Universala Kongreso
de Esperanto: de tiam ghi estas por ni la fundamenta
legho de nia lingvo.
Kiam oni pensas pri Esperanto, estas
bone pensi ankau pri aliaj lingvoj. Tion rekomendis
Zamenhof mem. Finfine ni devas kompreni, ke chia
lingvo, chiu lingvo ankau, posedas sian fundamenton.
Cetere estas kutime diri: tiu lingvo havas tradicion,
sed ankau la lingvo de la vid-al-viduloj havas sian
tradicion. Jes! Kompreneble, ili havas alian
fundamenton, aliajn fundamentojn.
La nocio de Fundamento che Zamenof
mem estis tre frua; ghi ankau evoluis, modifighis lau
liaj spertoj. En la tre fruaj jaroj de Esperanto oni
trovas leteron de Zamenhof, en kiu li diras, ke la
fundamento de Esperanto estas "la ariaj
lingvoj".(3) Poste, kiam li estos eldoninta la
Unuan Libron en 1887, li deklaros, ke tiu libro devas
esti la neshanghebla funda-mento por la lingvo; ke
chio cetera povos esti plu konstruata lau la opinioj
de la plimulto au de la pli bonaj, sed ke la lingvo
de tiu Unua Libro ne devos esti shanghata.
En 1891 li farighas pli asertema:
"Libroj havantaj la celon instrui... neniam
devas deflankighi de la fundamenta komune akceptita
formo de la lingvo esprimita en la unuaj verkoj de
nia lingvo, kvankam tiu au alia formo al la autoroj
de la diritaj libroj ne plachus".(4) Kaj li plu
disvolvas tiun ideon kaj alvokas al la "severa
disciplino en la lernolibroj", sed allasas la
koncepton de "libereco en literaturo".(5)
Li aludas ankau kiel fundamenton la
"fundamentan vortareton"; temas pri tiu
folio, kiu entenis proksimume 920 radikojn, kaj kiu
trovighis algluita en la fino de la Unua Libro: la
unua bazo de nia vorttrezoro! Ekzemple, pri ghi li
skribas: "Tushante la novajn vortojn en la Plena
vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti
farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la
fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel
kaj, kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur chiu pasho
de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj
sen gravaj motivoj ne devas esti farataj".(6)
Li aludas ankau pri la gramatiko de
la Unua Libro kaj diras: "Ennovajhoj, kiuj ne
estas kontrau la gramatiko kaj la fundamenta
vortareto, estas permesataj en nia lingvo, kiel en
chiu alia lingvo".(7) Finfine estas la esenco
kaj la detaloj; kaj oni konstatos tra la tuta vivo de
Zamenhof, ke por li la detaloj neniel gravas. Sed
finfine ech por ili, li aldonas, oni estu modesta,
kiam io ne plachas.(8)
En la unua jaro li ech metos eraron
en la Unua Libro! Vi scias, ke en tiu unua fundamento
de nia lingvo, la formoj iam, tiam, kiam... ne estis
tiaj; sed ili ja estis: ian, tian, kian... kvazau por
montri la etimologion de tiuj vortetoj.(9) Prefere ol
opinii, ke Zamenhof, kiu tamen ekzercighis en la nova
lingvo per diversaj tradukoj, simple preterlasis
tiujn netaugajn formojn, mi estas preta opinii, ke
tio estis ruzajho lia. Efektive li invitas la unuajn
adeptojn de lia lingvo elserchi la erarojn en la Unua
Libro, kaj nepre informi lin, por ke eblu komune
perfektigi la novan lingvon; kaj li konkludas, ke
post unu jaro estos decido pri ghia definitiva formo.
Eblas do supozi, ke li metis tiun eraron, por ke la
novaj adeptoj trovu ghin: tiel unuflanke li ekhavos
teston pri ia grado de atento al la lingvo de la
trovinto, kaj se tiu postulos alian modifon, li jam
povos fidi lin; aliflanke per tio li estas certa
sendanghere modifi la lingvon en almenau unu punkto
kaj tiel ankau malakrigi la eventualajn dezirojn al
modifoj au reformoj.
La fundamento de Esperanto estas
"simpla gramatiko, kun vortaro proksimume
romana-germana"(10) kaj aldone ghi havas ian
fundamentan spiriton. En la fama letero al Borovko en
1896, Zamenhof parolas pri "ia nekaptebla
io" en la lingvo, pri ia nekaptebla spirito. Kaj
li komentas: "La spirito de la lingvo sendube
kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj
nerimarkite, shanghighos; sed se la unuaj
esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus
en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton,
chiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo
restus eterne au almenau dum tre longa tempo,
malgracia kaj senviva kolekto da vortoj".(11)
Oni vidas aperi en tio ian apartan
karakteron de Zamenhof, kiu havis tre psikologian
aliron al la fenomenoj kaj al la homoj. Li certe
multe studis la librojn pri lingvistiko, kiuj aperis
grandakvante jam en tiu epoko; li farighis ia
autodidakta lingvisto. Sed tio ne klarigas chion. Se
li ne havus tiun psikologian aliron, la lingvo ne
povus envivighi, au almenau nur kun grandaj
malfaciloj sukcesus tion fari.
Multaj eminentuloj, lingvistoj au
filozofoj, kaj ili estis multegaj, provis krei
lingvon. La plej multaj el ili surpaperigis nur ian
nefinitan projekton; ech la plej eminentaj, se ili
sukcesis surpaperigi vivopovan kaj bone konstruitan
projekton, tamen ne sukcesis envivigi lingvon.
Kompreneble Zamenhof tre suferis pro la konsekvencoj
de multlingveco; sed li, ja poligloto, suferis chefe
pro la penso al la aliaj. Li amis siajn homfratojn
kaj, ghuste pro tiu amo, li kapablis krei projekton,
kiu povis poste envivighi!
Tio almenau estas mia firma opinio:
pro amo li sukcesis envivigi novan lingvon.
En la fino de 1903, Theophile Cart,
kiu farighis poste la dua Prezidanto de la Akademio,
nome post Emile Boirac, prezentas demandon pri la
malegaleco de la vortoj, kiuj trovighas en diversaj
vortaroj, interalie en liaj diversaj propraj
provajhoj kaj en la vortaro de Beaufront. Pri tio
Zamenhof respondas al li: "Tio chi estas
bagatelo, kiu meritas nenian atenton. La fundamenton
de Esperanto chiam devas prezenti la 16 gramatikaj
reguloj kaj la Universala Vortaro; pri chiuj vortoj,
kiuj sin trovas en la vortaroj de Vi au de S-ro de
Beaufront, krom la vortoj en la Universala Vortaro,
la esperantistoj scias, ke tiuj vortoj estas nur
private aprobitaj de mi, sed ne havas ian forton
leghdonan... Nur la fundamenton neniu el ni devas
tushi".(12)
En alia loko Zamenhof skribas:
"La fundamento de la lingvo Esperanto estas
bona, kaj la detaloj povos en chia tempo facile esti
bonigitaj".(13) Kaj kiam oni aludas antau li pri
la "tri chefaj shanghoj", nome pri la
forigo de pluralaj formoj je -oj, -ojn kaj je -aj,
-ajn, pri la forigo de diftongoj au triftongoj kiel
iau, aui, kaj trie pri la forigo de la artikolo la,
do pri tio li serene respondas: ,,Ech tiujn tri
chefajn shanghojn ni povas enkonduki en tia maniero,
ke ni nenion rompu kaj ne eliru el la kadroj de la
gramatiko kaj fundamenta vortaro".(14)
En ankorau alia loko Zamenhof
skribas, ke "pri la fundamento de Esperanto
(simpla gramatiko kun vortaro proksimume
romana-germana) neniu dubas, ke ghi estas ghusta, kaj
chiuj projektantoj ja proponas tian saman fundamenton
kaj disputas nur pri detaloj".(15)
Do, konstateble, chiam la samaj ideoj
revenas. Zamenhof trovis, kiel fundamenti la lingvon
kaj li alvokas la homojn respekti tiun fundamenton
ekde la komenco. Do ni povas konkludi, kiel ni jam
skribis aliloke, ke la unua fundamento de la lingvo
estis la Unua Libro.(16)
Aliparte, ni povas opinii, ke
Zamenhof - pro sia propra kulturo: li estis Hebreo -
havis antau si la ekzemplon de la Biblio, skribita
teksto, skribita legho. Plie li sciis, ke chiu lingvo
havas sian tradicion kaj sekve li komprenis la
dezirindecon krei tion ankau por la nova lingvo. Tute
nature li venis al la ideo, ke tia kreota tradicio
povus fonti el skribitaj tekstoj, el libro au libroj.
Ni ne povas akiri certecon pri liaj ideoj en la
komencaj jaroj: chu tiam li antauvidis, ke li zorgos
pri sankciado de libro, de kolekto de tekstoj, au chu
nur poste li trovis tiun vojon? Sed estas certe, ke
li mem tuj konsideris la Unuan Libron kiel la unuan
fundamenton; estas certe ankau, ke baldau poste li
konsideris la Universalan Vortaron kie! plilarghigon
de la vortareto de la Unua Libro; ankau certas, ke li
admonis chiun, kiu volas lin auskulti, pri la
fundamenteco de tiuj verkoj.
Tio ankorau ne estis la Fundamento, sed tio jam estis
ia funda mento!